DATOJ
MEMORINDAJ: NOVEMBRO
Publicado por: Luis Santillán
1917-7: Sukceso de Oktobra Revolucio en la
malnova Rusio. La ribelo de laboristoj kaj soldatoj estritaj far de Lenin, en
la ĉefurbo Petrogrado, venkobatis la burĝan registaron kaj prenis la potencon.
1932-9 : La plej granda katastrofo natura
okazinta en Kubo. Terura ciklono trapasis la provincon Camagüeĝ. Ĝi malaperis
la vilaĝon Santa Cruz del Sur, kaj lasis laŭlonge de sia vojo multegon da
ruinoj kaj kadavroj.
1918-11: Fino de la Unua Mondmilito per
subskribo de armistico inter la aliancitaj potencoj: Francio, Britio kaj Usono;
kaj aliparte la centraj imperioj Germanio kaj Aŭstrio.
1817-12: La hispana reĝo Fernando la 7-a
subskribis la oficialan dokumenton per kio la vilaĝo Puerto del Príncipe,
nuntempe Camagüey ricevis la rangon urbo kun la rajto posedi blazonon.
DATOJ
MEMORINDAJ: OKTOBRO
Publicado por: Luis Santillán – 2015
1868-10: Komenciĝis la unua liberiga milito
en Kubo, kiam Carlos Manuel de Céspedes, en sia sukerfabriko, ribelis kontraŭ
la kolonia reĝimo kaj liberigis siajn sklavojn.
1492-12: Eltrovo de Ameriko fare de Kristoforo
kolumbo, kiam li alvenis kiel estro de tri ŝipoj al la insularo Bahamas.
1945-24: La ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj,
akceptita de Konferenco en San Francisco, Usono, ekde 25 aprilo ĝis 26 junio
samjare, iĝis valida, kaj do ĉi-dato estas tago de Unuiĝintaj Nacioj.
1492-28: Eltrovo de Kubo fare de Kolumbo,
alveninta al haveno Bariay, sur la marbordo de nuna provinco Holguín.