Radiostacio FM Esperanto, elsendante el Camaguey, per realaŭde. Ĉi-tie vi trovos ĝeneralan informaron ĝisdatan, pri Esperanto-movado en Kubo , nia historio, kulturo kaj la instruado de la lingvo Esperanto, krom aliaj temoj interesplenaj.
Amiko Leganto,
Se nia
laborado estas iel utila al vi, nu, pro tio ni estos tre kontentaj, kaj
samtempe ni pli bonfartos, por
antaŭenigi nian bataladon favore al la diskonigo kaj plifortigo de
Esperanto tra l´ mondo. Vere nin
feliĉigas la deziroj niaj, por ke certe estu solvataj la lingvaj baroj kiuj
ĝenas la homaron. Kaj krome, la serĉado de iu solvo al tia problemo estas lukto
por justa kaj nobla afero, kaj do ni laboras cele de ties informado. Saluton!
Dankon pro via vizito !
LERNU
ESPERANTON
KIO ĜI ESTAS?
Ĝi estas iu internacia
lingvo, kreita por plifaciligi la interpopolan komunikiĝon, surbaze de egaleco.
Dum pli ol cent jaroj da praktika uzo, Esperanto elmontras ke ĝi estas vivanta
lingvo, kapabla esprimi tuton da nuancoj de homaj pensoj.
NEŬTRALA
Esperanto neniel apartenas
al iu ajn lando kun ambicioj submeti aliajn popolojn, sed al ĉiuj homoj
parolantaj ĝin tra la tuta mondo. Pro tio Esperanto ne estas la lingvo de ajna
kulturo kun pretendoj anstataŭi la ceterajn kulturojn, sed ĝi konsistigas la
lingvon taŭgan por alveno al ĉiuj kulturoj.
FACILA
Pro ĝia simpla gramatiko,
logika, sen ia escepto; pro ĝia regulo tre inĝenia por estigi multegon da
kunmetitaj vortoj, el malmultaj vortoj; kaj pro ĝia karaktero internacia de l´
vortaro, Esperanto estas lingvo lernofacila. Laŭ esploroj efektivigitaj, tia
facileco estas dekoble pligranda kompare kun alia ajna lingvo.
KIEL LERNI?
En universitatoj de pluraj
landoj ekzistas Esperanto-Katedroj. Ankaŭ
troviĝas lernolibroj en sennombraj lingvoj kiaj la hispana kaj la angla.
Se vi deziras, vi povas lerni ĝin, pro tio de la relativa facileco por la
pristudado. Egale ekzistas perkorespondaj kursoj kaj per Interreto, kvankam
plej eble funkcias kursoj en via hejmurbo.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias