Nicolás Guillén ( poeta Nacional )
NICOLÁS GUILLÉN EN ESPERANTO
El poeta nacional de Cuba, ha podido alcanzar también el rango de internacional Ciertamente el medio de expresión de nuestro Guillén lo es una lengua que cuenta con muchos millones de hablantes, distribuidos en una veintena de países. Se trata del Español, que además de nacional en tantos países ha alcanzado igualmente un carácter de internacional en virtud de ser uno de los cinco idiomas más oficiales en la Organización de las Naciones Unidas. Un factor que asi mismo juega su papel importante, para la difusión de todos los mensaje expresado en Español, como es la poesía de Nicolás Guillén. Por otra parte, el conocimiento de la obra de Guillén ha podido trascender a otros horizontes, a través de la misma vía que para esparciar otros mensajes utiliza desde tiempos inmemoriables, osea, la traducción a las demás lenguas. Alguien calificó alguna vez a Guillén como el Camagueyano universal , y algo de cierto hay en tal expresión, por cuanto la obra poética de Guillén se ha vertido en otras lenguas. Cuantitativamente esas traduciones no pueden compararse con las de la Biblia , las del Quijote o las de Shakespeare, pero si no han alcanzado la veintena muy poco les falta.
La nacia poeto de Kubo antaŭ povis gajni la rangon internacia. Certe la esprimilo de l' Kubano Guillén konsistas el lingvo posedanta en malmulte da milionoj da parolantoj, disaj tra dudeko da landoj. Temas pri la hispana, lingvo krom nacia en diversaj mondo partoj ankaŭ havigis al si elstaran lokon, pro tio ke ĝi funkcias kiel unu el la ses oficialaj lingvoj en la UNO. Jen faktoro, ludanta gravan rolon, por diskonigo de ĉiuj mensaĝoj esprimataj en la hispana, kia estas la poezio de Nicolás Guillén. Alivorte la ekkono de la verkoj de Guillén jam fariĝis ebla en malproksimaj nacioj, per la sama ilo uzita ekde tempoj tre forpasintaj, por diskonigi aliajn mensaĝojn, tio estas, traduko al fremdaj lingvoj. Iu ajn nomis iam Guillen-on kiel la universala kamaguejano. Iamaniere certa estas tia esprimo pro tio ke lia poezia verkaro troviĝas tradukita al diversaj lingvoj. Laŭ la vidpunkto de la kvanto, tiuj tradukoj neniel estas kompareblaj kun tiuj de la Biblio , de Donkiĥoto aŭ de Ŝekspiro, sed tamen, se ankoraŭ ili ne atingis la dudekon,.tre malmulte mankas.
Fonto:E- Movado Camagüey Jorge L. Santillán
Naskiĝinte en la orienta urbo Camaguey la 10an de julio 1902, Guillén, kvankam sopirplenis vojaĝi tra la mondo, estis, esence, provincano.
Tiama Camaguey estis regiono tre singulara, kiun oni ne nomis Camaguey seke, sed ¨
En la jaro 1926 Guillen decidis ekloĝi en la ĉefurbo kie li restis sian tutan longjaran ekzistadon kaj fine, ekde 1928, li ekkunlaboris en la paĝoj Idealoj pri raso de la marista ĵurnalo.
La jaro 1930 markis la aperon de lia poste fama poemlibro Motivoj de soneo kies titolo devenas el soneo, muzika ĝenro evoluinta dum la 20aj jaroj de la pasinta jarcento , atinginta sian apogeon en la 30aj jaroj kiam jam ekzistis pluraj komponistoj kun originalaj muzikaĵoj ege populariĝintaj.
Ekde la jaro 1937 Guillen estis membro de la komunista partio kaj verkis por diversaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Li partoprenis internaciajn kongresojn kaj havis aktivan vivon en la politika kampo per siaj verkoj. En la jaro 1953 li estis arestita pro sia komunista aniĝo kaj sekve li devis forlasi la insulon, reveninte en 1959 tuj post la venko de la kuba revolucio.
Tiu ĉi poemo apartenas al libro publikigita en 1947 sub la titolo Plena soneo , verko per kiu evidentiĝas funda maturiĝo kaj rego de la poeto en la ritmo kaj strukturo de tia muzika ĝenro kiun li scipovis rekrei kiel neniu alia poeto nialande.
Sone’ de l’ matura amo
Plena soneo
Sone’ de l’ futur’ aperta
Plena soneo
De la piedo sur la mur’
Plena soneo...
Kaj sekve li fermas ĝin per ripeto de la oka strofo:
Elprenu ĝin gitarulo
De l’ alkohol’ ĝin purigu
Kaj per la gitar’ aŭdigu
Plenan soneon
En 1959 li publikigis siajn elegiojn sub la titolo Kolombo de popola flugo”. En la jaro 1961 oni elektis lin Prezidanto de
En 1962 estis nomita laŭ dekreto prezidenta, Ambasadoro kaj Ministro Plenrajta de la ekstera servo de Kubo.
Nicolas Guillén fariĝis voĉo de la kuba popolo, li vojaĝis senĉese tra ĉiuj kontinentoj, sed ĉiam nostalgio akompanis lin dum siaj vojaĝoj. La 16an de julio 1989 je la aĝo 87ª, forpasis Nicolás Guillén en Havano.
Lia voĉo estis ja rekonata kiel
Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González
LA MUREGO
Por fari ĉi tiun muregon,
__Tun, tun!
__Tun, tun!
Ni ĉiuj faro muregon
Nicolás Guillén
Venu al mi ĉiuj manoj:
Nigruloj, per manoj nigraj,
Blankuloj, per blankaj manoj.
Aj,
unu murego estanta
disde la plaĝo ĝis la monto,
disde la monto ĝis la plaĝo, nu,
jen ĝi preter la horizonte.
__Tun, tun!
__Ĉu, vi ?
__Rozo kaj dianto, ni….
__Tuj en la muregon !
__Tun, tun!
__Ĉu, vi ?
__Kolonela sabro, mi….
__Fermu la muregon!
__Ĉu, vi ?
__Laŭro kaj kolombo, ni….
__Tuj en la muregon !
__Ĉu, vi ?
__Vermo kaj blato kun mi…..
__Fermu la muregon!
Al bona kor’ de l’ amiko,
tuj en la muregon;
al veneno kaj malamik’ ,
fermu la muregon;
al mirto kaj ankaŭ mento,
tuj en la muregon;
al dento de la serpento,
Fermi la muregon;
al najtingalo sur flor’,
tuj en la muregon…..
metante kune la manojn;
nigruloj, per manoj nigraj,
blankuloj per blankaj manoj.
Unu murego estanta
disde la plaĝo ĝis la monto,
disde la monto ĝis la plaĝo, nu,
jen ĝi preter la horizonte……….
Elhispanigita de:
Raúl Juárez Sedeño
Kamaguejo, Kubo
19 oktobro 1998