HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/04/10

Historio de Esperanto en Kostariko


Esperanto kaj ties historio en Kostariko

Oni scias nenion pri la historio de E-o en Kostariko dum la 19-a jarcento; kaj ne multe pri la alveno de la zamenhofa lingvo dum la unua duono de la pasinta jarcento. Tamen, jam en 1907, la Tutmonda Jarlibro Esperantista mencias du e-istojn en Kostariko: Julio Acosta, en la urbo Alajuela kaj Juan Trejos Quirós, en San José. Menciindas, ke temas pri viroj tre konataj en Kostariko: la unua estis Prezidento de la lando (1920-1924); kaj la dua estis la patro de alia Prezidento, José Joaquín Trejos, kiu estris la landon inter la jaroj 1966-1970.
La sekva mencio rilatas al la 6a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazinta en Vaŝingtono, Usono (1910). Laŭ la oficiala protokolaro de la ĝeneralaj kunsidoj, inter la dek ses registaroj, kiuj sendis reprezentantojn al la UK, estis s-ro Joaquim (tiel) Bernardo Calvo, plenrajta ministro de Kostariko antaŭ la usona registaro.
La tria mencio – iom mistera - koncernas la 9an UK-n en Svislando, en kies protokolo, pri reprezentantoj el ĉiuj landoj, oni legas tekste: “Costa-Rica. La Regno: Locher, ĝenerala konsulo en Bern.”
La kvara mencio fontas el la Enciklopedio de Esperanto (Budapest, 1933). Jen ĝi: “Kostariko, Centra Ameriko. En 1905 aperis tie la gazeto E-a Skarabaro. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en du lokoj. UEA del. en 1933 en San José.”
Komence de la dudekaj jaroj, elstaras jam homo dediĉanta sian tempon al Esperanto. Temas pri fama nacia filologo, Carlos Gagini (1865-1925): li verkis propramane broŝureton titolitan Cartilla Esperantista. La manuskripto restis nepublikigita dum multaj jaroj, ĝis 1993, kiam junaj kaj viglaj e-istoj Jorge Antonio Leoni kaj Shirley Barquero diskonigis ĝin pere de loka universitata revuo.
Pri la tempo antaŭ la naŭdekaj jaroj, ne ekzistas pliaj informoj aŭ dokumentoj almenaŭ konataj de la serĉanto. Oni buŝe mencias s-ron José Néstor Mourelo, kiu ŝajne estis ankaŭ unu el la pioniroj post la tempoj de Gagini. Pro tio la unuan fojon kiam la aŭtoro de tiu ĉi reserĉado aŭdis tiun vorton - esperanto - estis en 1952, danke al sia instruistino pri la hispana lingvo en mezlernejo, Claudia Cascante de Guzmán, siavice kaj siatempe disĉiplo de Gagini. Kredeble, ekzistis aliaj e-istoj tiutempe, ĉar komence de 1953, kiam la mondkonata esploristo kaj e-isto Tibor Sekelj vizitis Kostarikon kaj gvidis e-kurseton, la aŭtoro (kiu mem troviĝis inter la ĉeestantoj) memoras s-ron Héctor Fernández V., kiu bonege scipovis la lingvon. Tiu vizito aktivigis novajn kaj malnovajn e-istojn, kiuj starigis la unuan Kostarikan E-Asocion en 1953. Domaĝe, pro nekonataj kialoj, la asocio ne pluvivis multe post la foriro de Sekelj.
Nur komence de la naŭdekaj jaroj revigliĝis la loka movado. Jorge Antonio Leoni, tiam studento ĉe la Universitato de Kostariko (hispane: Universidad de Costa Rica), lernis la lingvon aŭtodidakte kaj interesigis aliajn gejunulojn kaj en 1992, dank’al helpo de usonaj e-aktivistoj, li mem partoprenis la E-kursaron en la Ŝtata Universitato de San Francisko. Jam en la jaro 1991, ili kune fondis la Universitatan E-Klubon Carlos Gagini. Ĉio ĉi okazis kadre de la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de la Universitato de Kostariko, kie Leoni gvidis unuafoje kelkajn e-kursetojn. Li mem invitis tiam – kaj atingis - la partoprenadon de la aŭtoro en la renaskiĝo de la movado. Inter la rimarkindaj atingoj de tiu epoko, troviĝas la subvenciado, kiun la Universitato donis pere de la Federacio de Studentoj de la Universitato de Kostariko (hispane, la sigloj estas FEUCR), al s-ro Ricardo Herrera por ke li partoprenu la 77-an UK-on en Vieno, Aŭstrio; kion li efektive faris post periodo de volontulado en la Centra Oficejo de UEA: li estis do la unua kostarikano, kiu partoprenis tiel gravan movadan eventon post pluraj jardekoj.
En februaro 1996, Leoni, precipe helpe de s-ro Carlos Salazar Soto kaj la verkanto, organizis en Kostariko la Trian Amerikan Kongreson de Esperanto, kun proksimume 60 ĉeestantoj el Ameriko kaj Eŭropo. Tiujare oni ankaŭ refondis Kostarikan Esperanto-Asocion (KREA), kiu atingis sian oficialan laŭleĝan agnoskon en 1998 kaj aliĝis al UEA, kiel plenrajta landa asocio, en decembro 1999.
Ĝis nun KREA disvastigis E-on antaŭ ĉio pere de kurs(et)oj. La plejmulto el ili okazis kadre de superaj institucioj, nome Universitato de Kostariko (kie aktivas Hugo Mora) kaj la Politeknika Instituto de Kostariko (hispane: Instituto Tecnológico de Costa Rica), kie aktivas s-roj Guido Hernández kaj Harley Sabogal, ĉi-lasta kolombiano. Tiuj kursoj atingis ĉiajn homojn, sed la plej gravaj estas tiuj, kiuj estas ĉiasence oficialaj, tio estas, kiuj havigas al la studentoj akademiajn poentojn kadre de regulaj studprogramoj. Po unu tia kurso okazas en ambaŭ superaj institucioj nuntempe.
En la lastaj tempoj KREA ekpublikigis sian bultenon dumonatan Vivplene!; kaj aparte interesaj estas ĝia retpaĝo (http://www.esperanto.co.cr), unue hispanlingve kaj iom post iom esperantigitan, kaj la retpaĝo Ĉizilo (nun en procezo de reaktualigado), kiel unu el la revuoj de la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de la Universitato de Kostariko (FFLL-UKR). Jen fine ties retadreso: http://le.ucr.ac.cr/~chizilo.
Laste, sed ne malpli grave, la 4-an de aprilo 2000 oni inaŭguris, ĉe granda vestiblo de la FFLL-UKR, la unuan e-objekton en Kostariko. Ĝi konsistas el bela marmortabulo memoriganta la 75-an datrevenon de la forpaso de Carlos Gagini, filologo, verkisto kaj unu el la plej elstaraj kulturistoj de la zamenhofa lingvo en tiu ĉi lando.
Fontoj:
Ĝenerala bibliografio:
- Kökény, L., Bleier, V. kaj aliaj: Enciklopedio de Esperanto (I. Volumo). Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1986 (represo de la unua eldono).
- Leoni, Jorge A. kaj Barquero, Shirley: Carlos Gagini inédito. En: Káñina, Rev. Artes y Letras, Universidad de Costa Rica, vol. XVII (2), pp. 143-208, 1993.
- Mendoza Navarro, Eugenio (Director Editorial): Almanaque Mundial 2001. Editorial Televisa, México, 2001.
Pri la komenco de E-o en Kostariko, oni utiligis precipe materialon ĝentile senditan de S no Jean Amouroux, el Perpignan, Francio, kiu inkluzivas paĝojn fotokopiitajn el kelkaj malnovaj e-publikaĵoj, nome:
- Tutmonda Jarlibro Esperantista, p. 70, 1907 (pri monddelegitoj);
- Lingvo Internacia, p. 394, 1910 (pri la Sesa UK en Vaŝingtono);
- Oficiala Gazeto Esperantista, N° 4, pp. 118-119, 1910 (el Protokoloj de la 6-a UK en Vaŝingtono); kaj
- Oficiala Gazeto Esperantista, N° 4, pp. 64-65, 1913 (el Protokoloj de la 9-a UK en Berno).
de  Hugo Mora Poltronieri

© Publicaciones / Sitio de la cultura esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea