HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2010/03/30

Congreso de Esperanto en Cuba

6-a Kongreso
KUBA ESPERANTO’ASOCIO
Havano / 18-22 novembro 2015
Kongresa Temo       
 Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco.
Kiam oni trarigardas la homaran historion eblas konstati ke la lingva adaptiĝo estas parto de la instinkto de supervivado, ĉar adapti nian parolmanieron al la ĉirkaŭajo helpas nin identiĝi kun ĝi, kaj tia konduto kongruas kun la evoluigaj teorioj kiuj asertas ke transvivas ne nepre la plej fortaj sed tiuj kiuj pli bone adaptiĝas al ŝanĝoj.
En la nuna tutmondiĝa modelo, kiel oni povas proksimigi personojn kulture diferencajn, socie diversajn kaj geografie forajn? Kie estas la limoj de la identeco? La konceptoj de kulturo kaj identeco estas streĉe ligitaj kaj nedisigeblaj en sociologio kaj antropologio. La identeco povas konsisti en la distinga alpropriĝo de certaj kulturaj repertuaroj ekzistantaj en nia socia ĉirkaŭaĵo, en nia grupo, en nia socio.
 Laŭ konfirmas pluraj studoj, por starigi la apartensenton al iu kolektivo aŭ grupo, tio estas, la identecon, la lingvo estas esenca, ĉar ĝi determinas kaj favoras nian senton pri tio ke ekzistas propra lingva variaĵo kiu karakterizas nian grupon kaj samtempe distingas nin de la aliaj.
 La studemuloj eĉ pensas ke eble tiu identeca bezono estis kerna faktoro por la estiĝo de diversaj lingvoj, dialektoj kaj eĉ ĵargonoj. Multaj aŭtoroj asertas ke la konstruo de la identeco, eble estas unu el la ĉefaj funkcioj de la lingvo (Álvarez, 1999).
 Aliflanke, la lingva diverseco en Ameriko estis grave influita de la koloniiga procezo travivita dum jarcentoj, kiu kaŭzis grandan skismon lingvan, pro tio ke la koloniaj lingvoj estis truditaj.
 Dum la lastaj jardekoj pli kreskis la konscio pri tio ke nepras konservi la lingvan diversecon kaj la ekziston de la minoritataj lingvoj kaj ankaŭ labori por interkultura edukado dulingva (Kangas/Phillipson, 1994).
 Cetere, kulturo kaj identeco estas necesaj terminoj por kompreni la nunan tempon, tamen, ambaŭ estis eluzitaj tre diversmaniere kaj ofte kontraŭdire kaj pro tio malfaciliĝas kompreni kion ili signifas. Parto de tia konfuzo estiĝas, ĉar foje estis uzitaj kvazaŭ ili estu sinonimoj interŝanĝeblaj. Tiu situacio ankaŭ malfaciligas starigi kernan demandon en kiu ajn socia procezo: kiuj estas kaj kien moviĝas la limoj de la kulturo kaj tiuj de la identeco? Kiam ili koincidas, kiam enmiksiĝas, kiam enfiksiĝas? Kiel konservi la lingvan diversecon kaj samtempe protekti la gepatran lingvon?
 Ĝuste tial granda parto de la debatoj pri lingvaj kaj kulturaj rajtoj, kaj la programoj pri dulingva edukado por la indiĝenoj rilatas al tiu ĉi temo, ĉar la alarmiga prognozo pri la risko perdi iun ajn lingvon, atentigis la movadojn indiĝenajn kaj aliajn organizaĵojn
ligitajn al ĝi pri la bezono batali fronte al la nuna defio kaŭzata, interalie, de la lingva globaligo.
 Alfronti tiujn ĉi demandojn kaj aliajn pri la rolo de la lingvo en la identosento, la protektado de la gepatra lingvo, la nuna situacio lingva en nia amerika regiono kaj la rolo de la esperanto-movado en tiuj bataloj, arigos la kongresanojn en laborgrupoj kiuj interŝanĝos pri konkretaj demandoj kaj ellaboros resumon pri la temo, kiuj povas esti adoptitaj kiel principaj agadlinioj en la kapabliga celo de KEA por altigi la lingvan konscion de la kuba esperantistaro.
 Subtemoj (Por grupa laboro)
 Lingva diverseco: Alproksimiĝoj
Lingvoj de Ameriko
Lingva situacio en Kubo
Situacio pri instruado de fremdaj lingvoj en Kubo
 Kulturo kaj Identeco
Kultura diverseco
Identeco kaj lingvoj
Lingvo kaj kulturo: transnacia kulturo
 Identeco en diverseco
La konstruo de identeco individua kaj kolektiva
La interkultura dimensio en la edukaj procezoj
Esperantismo kaj la identeco-konstruo

Maritza Gutiérrez González




ESPERANTO . Calendario. Noticias . ( CubaEventos )

BONVENON - BIENVENIDOS al Sitio Internacional ( Esperanto. Calendario. Noticias )
Información en Español y Esperanto sobre los principales eventos de Esperanto que tienen lugar en Cuba y en el Mundo. Noticias importantes sobre el acontecer esperantista.
ENTRAR en los meses del año y manténgase informado o visite los enlaces, le agradecemos su colaboración y muchas gracias por su visita. Contacto: caliturcuba@yahoo.es

EVENTOS EN CUBA

HABANA
95o Congreso Universal de Esperanto en la Habana, Cuba, 17 - 24 de julio 2010*
El Congreso Universal de Esperanto (Universala Kongreso o UK), una de las grandes manifestaciones de utilidad y practicidad de este Idioma Internacional, es organizado cada año, de manera casi ininterrumpida, desde principios del siglo XX por la Asociación Universal de Esperanto (UEA por sus siglas en Esperanto) en colaboración con grupos esperantistas de los países y/o ciudades anfitriones.
Este colosal evento brinda la oportunidad de reunir al mayor número posible de esperanto-hablantes de todo el mundo con el fin de continuar el trabajo colaborativo para la comprensión mutua entre los pueblos, aprender de diferentes culturas, poner en práctica la comunicación sin barreras y crear lazos amistosos, todo en un marco internacional apoyado en el uso de una lengua en común.
43ª Conferencia de ILEI en Cuba*
Del 11 al 17 de julio de 2010, en la ciudad de Matanzas, al occidente de la Isla de Cuba, se llevará a cabo la 43a Conferencia de la Liga Internacional de Instructores Esperantistas (ILEI, por sus siglas en Esperanto).
Con el tema “Educación para un acercamiento cultural”, este evento ofrece a los participantes una gama amplia de actividades en los ámbitos del trabajo intelectual y de la distracción.
Por un lado, se propone la participación de expertos en los paneles de discusión, foros, presentaciones y trabajos en grupo. Por otro, se celebrarán reuniones de los miembros del comité de ILEI así como de los pertenecientes a sus diversas comisiones con el objetivo de discutir sobre el trabajo en lo que respecta al mundo de la educación y el Esperanto y, de igual manera, sobre sus respectivos proyectos.
Desde luego que no faltará el toque de diversión, distracción y relajamiento.
66o Congreso Internacional Juvenil en Cuba*
Del 24 al 31 de julio de 2010 el campamento “Los Cocos”, en la ciudad de Santa Cruz del Norte, Cuba, fungirá como sede del 66º Congreso Internacional de Jóvenes Esperantistas (IJK). Dicho evento es organizado cada año desde 1938 por la Organización Mundial de Jóvenes Esperantistas (TEJO, antes TJO), sección juvenil de la Asociación Universal de Esperanto, con el objetivo de reunir a jóvenes de todo el mundo durante una semana para, de tal manera, fortalecer los lazos internacionales mediante el intercambio y el compartimiento de experiencias, pensamientos, sentimientos y conocimientos dentro de un marco de entendimiento mutuo y de respeto que ofrece el hablar el Idioma Internacional Esperanto.
En 2009 el Congreso Internacional de Jóvenes Esperantistas tuvo lugar en la ciudad de Liberec, República Checa reuniendo a más de 300 participantes, justo antes del Congreso Universal en Bialistok, Polonia. En 2010 ambos eventos tendrán lugar en el mismo país, sólo que esta vez se celebrará primero el Congreso Universal en “La Habana” y posteriormente el de los Jóvenes en Santa Cruz del Norte.

95 -a UNIVERSALA KONGRESO de Esperanto Havano, Kubo, 17 - 24 Julio 2010

Konstant adreso: Universala-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176.NL- 3015 BJ Rotterlando. Retadreso: Kongresoj@co.uea.org
TTT:http://www.uea.org/kongresoj/uk_2010.html

Kongresa Temo: La 95-a UK estos dediĉita al la Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, proklamita de UN kaj Unesko.

Kongresejo
La kongreso okazas en Palacio de Conveciones, http://www.cpalco.com/
moderna kongreso kun ĝusta kapacito por la UK. Ĝi atingeblas per publika transporto, taksio kaj busoj organizitaj de UEA (el la hoteloj de la Dua Bulteno)
KEA Kubo tre intence laboras....

Vojaĝado
La ekterlando eblas atingi Havanon nur aviadile, kies ĉefa flughaveno estas Internacia flughaveno José Martí (HAV). De tie eblos iri al la urbo/kongresejo per transporto ofertata de UEA aŭ taksie. La nacia flugkompanio Cubana havos specialan tarifon por la kongresanoj.

Ekskursoj
Ankaŭ la priskriboj de la antaŭ - post - kaj dumkongresaj ekskursoj aperos en la Dua Bulteno. Inter la vizitotaj lokoj estas historiaj urboj (ekz.Santiago de Cuba), Varadero kaj malpli konataj (sed eĉ pli belaj) plaĝoj, la landinterno de insulo, Malnova Havano. Oni ankoraŭ esploras pri antaŭ - aŭ postkongresaj aranĝoj en aliaj landoj de la regiono.

ILEI-Konferenco
La 43-a ILEI- Konferenco (11 - 17 Julio) okazos en la hotelo Caminao en Matanzas. Aliĝilo kaj pliaj informoj ĉe http://www.ilei.info/konferenco/2010/KUBO_Unua_bulteno.pdf.

Aliĝilo
Aliĝilo estas ricervebla ĉe la perantoj kaj ĉe la Centra Oficejo, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas ankaŭ elŝuti ĝin en PDF-formato ĉe la Kongresa TTT-ejo, kaj tie rete aliĝi al la UK.


Renkontiĝoj Internaciaj ( Esperanto )
Esperanto-Seminario kaj -kursoj antaŭ la UK / Stipendioj por Kubo haveblaj
Neforgesebla seminario atendas vin en Kubo! Amerika Komisiono de UEA kune kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj TEJO ofertas seminarion antaŭ la UK. La seminario okazos samtempe kun la ILEI konferenco en Matanzas (Canimao). La seminario estas por personoj kiuj jam relative altnivele scipovas Esperanton kaj kiuj interesiĝas pri Esperanto-instruado, pri interkultura edukado kaj lernado per Esperanto, pri interkultura aliro al lingvo-instruado kaj lernadoj kaj ĝenerale pri aktiva kunlaboro en la Esperanto-movado. Pliaj informoj haveblas en la unua informilo (klaku!). Skribu ankaŭ al kubo2010@esperanto-mexico.orgkubo2010@esperanto-mexico.org por ricevi ekzemple la provizoran programplanon. Jen ankaŭ la aliĝilo!
Samtempe okazos kursoj (klaku!) por personoj kiuj volas plibonigi siajn konojn iom antaŭ la UK (Partoprenantoj almenaŭ havu bazajn konojn de la lingvo) en Havano, do jam en la UK-urbo. Pliajn informojn (kaj informojn pri aliĝo) vi povas peti ankaŭ ĉe la adreso kubo2010@esperanto-mexico.orgkubo2010@esperanto-mexico.org.
66-a Internacia Junulara Kongreso en Kubo*
La kampadejo “Los Cocos”, trovita en la urbo “Santa Cruz del Norte”, Kubo, estos la gastejo de la 66ª Internacia Junulara Kongreso (IJK) inter la 24a kaj la 31ª de julio 2010. Ĉi tiu okazaĵo estas ĉiujare organizata, jam de 1938, de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO, antaŭ TJO), junulara sekcio de la Universala Esperanto Asocio, klopodante la kunigadon de gejunuloj el la tuta mondo dum semajno kun la celo plifortigi la internaciajn ligojn pere de la interŝanĝado kaj partoprenado de spertoj, pensoj, sentoj kaj konoj en kompreniga kaj respektiga etoso, kiun donas la fakto paroli la Internacian Lingvon Esperanto.

En 2009 la Internacia Junulara Kongreso okazis en la urbo Liberec, Ĉeĥa Respubliko, kunigante pli ol 300 partoprenantojn precize antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko, Pollando. Venontjare ambaŭ eventoj okazos en la sama lando – Kubo –, sed tiu ĉi fojo estos unue la Universala Kongreso en La Havano kaj poste la Junulara en “Santa Cruz del Norte.
La Universala Kongreso de Esperanto (UK), unu el la plej grandaj manifestaĵoj rilate al la utileco kaj praktikeco de la Internacia Lingvo, estas organizata ĉiujare, kaj preskaŭ senĉese, ekde la komenco de la 20-a jarcento de la Universala Esperanto Asocio (UEA) kunlabore kun esperantistaj grupoj el la gastigaj landoj kaj/aŭ urboj.
Ĉi tiu kolosa evento donas la ŝancon kunigi la plej grandan kvanton da esperanto-parolantoj el la tuta mondo kun la celo daŭrigi la kunlaboron por atingi interkomprenon inter la popoloj, lerni pri diversaj kulturoj, praktiki la senliman komunikadon kaj krei amikecajn rilatojn, tio ĉio kadre de internacia etoso surbaze de la uzado de komuna lingvo.
ILEI-Konferenco en Kubo, julio 2010*
Ekde la 11a ĝis la 17a de julio de 2010, en la urbo Matanzas, okcidente de la insulo de Kubo, okazos la 43a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Kun la temo “Edukado por kultura proksimiĝo”, la konferenco ofertas al la partoprenontoj grandan gamon de agadoj, kiuj rilatas kaj al la esperantinstrua laboro kaj al la distremaj aktivecoj .
Unuflanke, oni proponas la partoprenon de kelkaj spertuloj en la panel-diskutoj, forumoj, prelegoj kaj grup-laboradoj. Aliflanke oni okazigos kunsidojn de la komitatanoj de ILEI kaj de la membroj de ĝiaj diversaj komisionoj, kies celo estos kundiskuti pri la laboro rilate al la edukado kaj Esperanto, same kiel rilate al iliaj propraj projektoj.
Kompreneble ne mankos la amuza, distra, malstreĉiga etoso!


RAPORTO DE: http://santillanesperanto.blogspot.com
Sección informativa

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea