Kronologia prezento
Ĉefredaktoro:
Luis Guillermo Restrepo Rivas, surbaze de informoj el diversaj kunlaborantoj,
precipe el Anton Tomic, ĵurnalisto kaj historiisto Luis Fernando Martínez Solís
kaj aliaj.
Unue redaktita
en februaro de 1998. Lasta aktualigo en junio de 2001.
La
ĉefredaktoro pardonpetas pro tio, ke la nomoj de multaj homoj kiuj sindone
laboris por la movado ne aperas ankoraŭ en tiu-ĉi laŭtempa historio, sed ili
komprenos ke estas ege malfacile memori ĉiujn, ne preterlasi aŭ forgesi multajn
detalojn. Iom post iom la Historio kompletiĝos per la memoroj alportataj far
multaj kunlaborantoj. almenaŭ tion mi esperas.
Estas
mirinde vidi kiel spite malfavoraj cirkonstancoj aperas homoj kun intereso pri
tuthomaraj problemoj kiel la neceso de unu lingvo internacia. En kolombio la
plej urĝa afero ne estis la kunfratiĝo kun aliaj popoloj, sed plibonigo de la
rilatoj inter kolombianoj mem. Ankaŭ oni ne sentis la Babelprememon ĉar en la
najbaraj landoj oni parolas la hispanan, kaj la ceteraj landoj estis
malproksimaj kaj malfacile alireblaj. Tamen, ĉi-tie vivis personoj sindonemaj
kaj vaste kleraj, kiuj jam en la komenco okupiĝis pri al Internacia Lingvo.
Jam en 1909
aperis esperantistaj grupoj en urboj Altamira, Bucaramanga kaj Cúcuta. En
Cúcuta estis presita bulteno "Kolombia Stelo". Laŭ kelkaj konfontoj,
aperas ankaŭ la nomo de Abel de J. Rico (patro de psikiatro Edmundo Rico) kiel
esperanto-aktivulo antaŭ la jaro 1910. Eble la plej elstara samideano de tiu
epoko estis advokato Joaquín Ospina, naskita en 1875. Krom 10 verkojn pri
deversaj temoj (juro, historio, bibliografio, ktp.) li publikigis "Tratado
de Esperanto" (Gramatikon de Esperanto), kaj fondis en 1911 ĵurnalon
"La Lumo" en Salamina (departamento Caldas). En Salgar, departemento
Antjokio, en 1892, naskiĝi José María Solís Moncada, verkisto de 32 libroj pri
historio kaj poemaroj. Li publikigis, kune kun Joaquín Ospina multajn informojn
pri Esperanto en ĵurnaloj.
En 1911 la
grupoj unuiĝis en Ligon, kiun akceptis sub sia patronato la tiama kolombia
prezidanto D-ro Carlos E. Restrepo. (Laŭ Enciklopedio de Esperanto de Kökeni,
Bleir kaj Sirjaev, Budapeŝto 1934 kaj libron "Esperanto en
Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., paĝo 495). Ĉirkaŭ la jaro 1910 kaj postaj,
kolonelo Manuel Tovar, kuracisto Martínez Mendez, dentisto kaj dramverkisto
Antonio Alvarez Lleras, s-ro Carlos E. Pinzón kaj iu inĝeniero kun familinomo
Velandia, fondis la unuan kolombian esperanto-grupon. Kelkaj el la grupo estis
junuloj ĉirkaŭ 20-jaraĝaj de lernejo "Colegio de la Salle", (laŭ
raportito en ĵurnalo El Espectador, 26an de aprilo, 1950).
En decembro
de 1920, laŭ iniciato de Edmond Privat, dek-unu delegitoj (el Belgio, Brazilo,
Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Haitio, Hindio, Italio, Kolombio, Persio kaj
Sudafriko) prezentis al la Unua Asembleo de Ligo de Nacioj, projekton de
rezolucio atentigante pri la lingvaj malfacilaĵoj "kiuj malhelpas rektajn
rilatojn inter la popoloj", kaj esprimante la esperon ke "la
ĉiulandaj geknaboj sciu ,de nun ,apenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan
rimedon por internacia komunikado". La projekto entenis peton al la
Ĝenerala Sekretario de la Ligo prepari raporton pri la rezultoj de la
Esperanto-instruado en la publikaj lernejoj de la ŝtatoj-membroj. La kolombia
subskribinto de la projekto de rezolucio estis Carlos E. Restrepo, prezidinto
de Kolombio inter 1910 kaj 1914. (vidu libron: "La Danĝera Lingvo"far
Ulrich Lins, paĝo 62, kaj libron "Esperanto en Perspektivo" far Ivo
Lapenna k.a., paĝoj 749-755).
Eble la Unua
Mondmilito seniluziigis la samideanojn, aŭ decidigis ilin ne aperi publike ĝis
1924. Post tiu paŭzo, reaperis sciigoj en la ĵurnaloj.
En 1924,
José Alfonso Guitiérrez, de urbo Cúcuta, gajnis konkurson organizita en
Sovetunio, pro lia traduko de la romano "María" de elstara kolombia
verkisto Jorge Isaacs. Por la sama verko ekzistis alia traduklaboro, far
Fulgencio González, komsiita de tiama Internacia E-Societo de Rusio (laŭ
ĵurnalo El Tiempo, 18-an de junio, 1967). Oni ne scias ĉu la du tradukintoj kunlaboris.
Ankaŭ en
1924, alia kolombiano, Lascario Cárdenas (aŭ Cipriano Cárdenas), publikigis en
Vieno (Aŭstrio) hispanigan reformon de Esperanto: "Hom-Idyomo", en
libro blele presita kaj bondita (laŭ Mario Pei: Unu Lingvo por la Mondo",
1958).
En la jaro
1927 naskiĝis en vilaĝo Urrao, departemento Antjokio, Tirso Castrillón, kiu
poste estus elstara ŝakisto kaj esperantisto, verkisto de lernolibroj pri la
lingvo kaj pri ŝako.
En la jaro
1930, Guillermo Johnson publikigis, en regulaj flugfolioj de sia librejo
"La Pluma de Oro", en Medellín, lecionojn de la Internacia Lingvo,
kaj meksika komercisto loĝanta en Bogoto, Alberto Gómez Cruz publikigas la duan
eldonon de propra Esperanto-kurso.
En 1931
Alberto Gómez Cruz estis delegito de UEA en Bogoto, dum la industriisto
Friedrich Rappe estis vicdelegito. Ekzistis alia delegito en Sogamoso:
kuracisto Abel J. Rico.
En 1932
Sinjoro Anton Tomic, jugoslavo (kies patro Stanislav Tomic ankaŭ estis
esperantisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj, kaj inĝeniero kiu laboris en la
konstruado de fervojo en Antjokio), loĝis en Medellín kaj estis delegito de
UEA. Dum sia daŭra agado por Esperanto, s-ro Tomic ankaŭ okupiĝis pri la
diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando, precipe en sia patrujo, kaj
tiucele sendadis kolombiajn dokumentojn al Boegrado, Sarajevo kaj Zagreb.
En aŭgusto
de 1933 oni fondis en Bogoto "Kolombian Esperanto-Federacion", kun
sinjoro José Hernando García Lozada kiel prezidanto kaj Ernesto Dueñas kiel
sekretario. Letero pri la fondo aperis la 31-an de aŭgusto en tiutempa jurnalo
nomata "Heraldo de Antioquia", kaj poste, la 15an de decembro de la
sama jaro, s-ro José María Solís Moncada favore komentariis pri la fondo.
En 1937
mortas politikisto kaj eksprezidanto Carlos E. Restrepo. Inter la apogantoj de
Esperanto, li estis kiu okupis la plej altan pozicion en la politikaj medioj de
Kolombio.
En la jaroj
1939 - 1940, la ununura delegito de UEA (tiam nomata "Internacia
Esperanto-Ligo") estis kuracisto Abel de J. Rico, loĝanta en Sogamoso.
En la jaro
1944, dum kongreso pri paco, en rilato kun al fondo de Unuiĝintaj Nacioj,
okazinta en la domego Dumbarton Oaks (Vaŝingtono, Usono), inĝeniero José
Antonio Vélez Rojas, el urbo Cali, proponis la adopton de Esperanto kiel
Universala Lingvo por la nacioj. La aferon komentariis argentina ĵurnalisto
Alejandro Sŭ en "Carta de Nueva York" en ĵurnalo El Tiempo, la 17-an
de oktobro de la sama jaro.
En 1946
sinjoro Antonio Tomic atingis kolombian ŝtatanecon. H. C. Raasveldt, nederlanda
geologo loĝanta en Bogoto estis delegito de la pacifisma "Universala
Ligo" dum 1948 kaj 1949. En tiu-ĉi lasta jaro, sumiĝis al li Alberto
Plazas H. kiel delegito en urbo Kalio, dum delegito de UEA en urbo Barranquilla
estis industriisto J. Tenenbaum.
En 1950
komenciĝis la intensa poresperanta aktivado de D-ro Gonzalo González (verkante
sub pseŭdonimo "GOG"), unu el la samideanoj kiuj plej multe
kontribuis al diskonigo de Esperanto en Kolombio. Li estis klera kaj nobla
juristo, profesoro kaj ĵurnalisto, GOG, en sia ĵurnalkolumno "Demandoj kaj
Respondoj" en ĵurnalo El Espectador, pritraktis multegajn fojojn, precipe
en 1950 kaj 1959, Esperantajn temojn. La 22-an de aprilo de 1950, GOG
publikigis malajan poemon en Esperanto: "Malaja Pantumo" laŭ traduko
de la elstara intelektulo Otto de Greiff Haeusler (inĝeniero, matematikisto kaj
ekspertulo pri muziko), kiu tiam estis prezidanto de la "Esperantista
Societo". En la eldono de la 27-a de majo de 1950, GOG rakontas iomete pri
la unuaj jaroj de Esperanto en Kolombio. En tiu jaro aperis pluraj leteroj pri Esperanto
en la sama ĵurnalo.
Dum la sama
jaro, 1950, oni agadas iom forte pri kursoj en Bogoto: sinjoro Jesus A. Vélez
Rojas, gvidis du kursojn pri Esperanto: unu en privata oficejo kaj alia en la
lernejo "República Argentina", kie ankaŭ instruis sinjoro Anton
Tomic. Ankaŭ la pentristo Rafael Tavera gvidis kurson. Kaj en la sama epoko
estas aktiva s-ro Feliz Diez Mateo. Tiujare, Anton Tomic fariĝis delegito en
Bogoto de "Universala Ligo".
En la jaro
1951 mortas advokato Joaquín Ospina, pioniro de la unuaj jaroj de Esperanto en
kolombio.
La 11an de
decembro de 1955, la literatura sekcio de medellina ĵurnalo El Colombiano
publikigis en sia dua paĝo tradukon "Kompatinda Maljunileto" farita
de Anton Tomic (el populara fabelo de verkisto Rafael Pombo. "La Pobre Viejecita").
En 1957
mortis Rafael Tavera, esperantisto aktiva proksimume ekde 1950.
En 1959
estis tre aktiva en Medellín la "Sociedad Antioqueña de Esperanto".
ĝi organizis gravan ekspozicion de Esperantaĵoj, kaj publikigis bultenon. ĝiaj
membroj estis i.a.: Sergio Angulo B., Eliseo García, Julián Gutierez, Fabio
Heredia Cano, Rogelio Nieto, Rosa Adela Noreña Suarez, Aura Pava Alvarado,
Gloria Upegi, kaj katolika sacerdoto Nestor Giraldo. Proksimume en la sama
epoko rimarkindas en Medellín la poresperanta laboro de Tirso Castrillón
(konata ŝakludanto), Arturo Agudelo G., Gustavo Jaramillo Zuloaga kaj Hebert
Jiménez Gallo; ĉi lasta sendas kelkajn priesperantajn leretojn al ĵurnalistoj.
De 1959 ĝis
1962 la delegito de UEA en Bogoto estis Jesús Antonio Vélez Rojas.
En marto de
1965, licenciulino pri Diplomatiko kaj Eksterlandaj Aferoj, Leonor Calvo y
Feijóo, kunvokas al sia domo plurajn esperantistojn por pritrakti la fondon de
la Kolombia Esperanto-Ligo (K.E.L.). Post la fondo, K.E.L. funkciis sub
prezidanteco de S-ino Leonor Calvo y Feijóo, kun regulaj ĉiusemajnaj kunsidoj.
La tri sekvantaj prezidantoj de K.E.L. estis: Advokato Miguel Pérez González,
inĝeniero Diego Hoyos Escobar kaj profesoro Augusto Ochoa P.
Ankaŭ en la
jaro 1965, en Bogoto, Usonano Neal Parker, profesoro pri biologio kaj
matematiko en la lernejo "Nueva Granada" gvidis kursojn pri La
Internacia Lingvo en Instituto Colombo-Americano (kolombia-usona
kulturinstituto) kaj en la Nacia Universitato. Aliaj aktivuloj ekde la sesdeka
jardeko estis: Henry Ordoñez Potes, Roberto Cadavid, kaj la hispano José
Vilaró, kiu organizadis gajajn ekskursojn kun esperantistoj.
En a urbo
Cartagena fondiĝis la 13an de majo 1966, "Verda Stelo Klubo", kiel
estraro estis tiel-ĉi: prezidanto: pastro Luis Eduardo Palacios Toral,
vicprezidanto: advokato Luis Alberto Martínez Morales, sekretariino: María
Luisa Rodríguez Juliao, kasisto: Raul Pardo Castilla, fiskalo: Fernando
Saladén, konsilantoj: Pablo Ribón kaj Luis Rafael Dices kaj bibliotekistinio:
Zoila del Río. Tiu societo atingis juran personecon la 24-an de majo de 1968
kaj sukcesis aktivigi pli ol 25 grupanojn. En tiu epoko, pastro Palacios Toral
estis paroĥestro kaj, en la mezlernejo de urbeto San Estanislao (proksime al
Cartagena), rektoro kaj profesoro. En la sama epoko, en urbo Barranquilla estis
aktiva esperantisto sinjoro J. M. Gómez Ochoa.
De 1966 ĝis
1972 la delegito en Bogoto estis Miguel Pérez González, kaj de 1968 ĝis 1970
Gonzalo Ramírez Almanza estis fakdelegito pri elektrortekniko. Fine de la 60-aj
jaroj vizitis Bogoton germana esperantisto kaj verkisto Wilhelm Theodor Oeste.
En 1968 ekzistis iom organizita junulara movado "KolombEJO" (vidu
libron "Esperanto en Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., paĝo 495).
La 21-an de
decembro de 1969, profesoro Luis Jorge Santos Morales publikigis artikolon pri
Zamenhof en ĵurnalo Vanguardia Liberal, en urbo Bucaramanga. Tiutempe en
Medellín, rimarkindas la grava plurjara disvastiga kaj instrua agado de
Profesoro Manuel Angel, kiu prifitis sian postenon kiel direktoro de la lingva
fako kaj profesoro de Universitato Pontifika Bolivarjana, por diskonigi
Esperanton al multegaj homoj, kaj eĉ enkonduki tien La Lingvon kiel oficiala
studobjekto.
La 24-an de
septembro de 1970, en Medellín, fondiĝas "Esperanto-Klubo Medeĝina"
iniciato de profesoro Manuel Angel, kiu ĝin prezidis; sinjoro Nestor Alfredo
Gómez estis al sekretario. Pri la okazintaĵo aperis raporto en ĵurnaloj: La
Nueva Mañana (31-an de oktobro 1970), El Tiempo kaj El Espectador.
De 1970 ĝis
1972 UEA havis du reprezentantojn en Cartageno: pastro Luis E. Palacios Toral
(delegito) kaj profesorino María Luisa Rodríguez Juliao (fak-delegitino pri
turismo).
De 1971 ĝis
1975, studentoj Luis Guillermo Restrepo Rivas, Jorge Enrique Arango M. kaj
Jairo Del Río konsistigis neformalan grupon nomata "Esperanto Dialoga
Asocio". Pri tiu evento aperis letero la 1-an de oktobro de 1971, en la
dua paĝo de la sekcio "Magazín Dominical" de ĵurnalo El Espectador.
La grupeto presis modestan bultenon sub la nomo "K.T.P.", kaj
instruis la Internacian Lingvon enloke kaj eĉ per koresponda kurso, kio helpis
disvastigi la Internacian Lingvon en iom apartaj kaj disaj urbetoj.
En 1972, en
Medellín, lernis Esperanton, laŭ instruo de Manuel Angel, s-ro Jorge Velásquez
G. Kiu fariĝis poste unu el la plej gravaj disvastigantoj de La Lingvo per sia
daŭra laboro kiel Esperanto-instruisto. Li verŝajne estis unu el la plej
konstantaj instruistoj de Esperanto en Kolombio. Kelkajn jarojn poste s-ro
Velásquezeldonadis bultenon "Laboro" kaj fondis humanisman movadon
kun nomo "Universala Familio" kies slogano estas: "Per amo kaj
Esperanto, ni estos Universala Familio". S-ro Velásquez estis fakdelegito
de UEA pri Katolikismo.
La tiama
prezidanto de la Akademio de Esperanto, D-ro Poul Neergaard vizitis nian landon
ankaŭ en 1972. Krom grava esperantisto, li estis fama sciencisto, aŭtoro de
"La Vivo de la Plantoj". Esperantistoj de Medellín atingis ke okaze
de la 7-a Internacia Kongreso de Orkideologio, okazinta en tiu-ĉi urbo, en
aprilo de 1972, radiostacioj: "Sutatenza" , "Ritmos" kaj la
"Voz de la Universidad" (ĉi-lasta de la Universitato de Antjokio)
inkludu Esperanton, inter la plurlingvaj salutoj al partoprenantoj, periode
disaŭdigitaj radie.
En la 57-a
Universala Kongreso de la sama jaro, en Portland (Usono), partoprenis s-ino
Leonor Calvo y Feijóo kaj s-ro Libardo Vargas Cuellar. Ĉi lasta, fondinto de la
lingvo-lernejo "AVC", kiu ofertis Esperanton inter siaj instruaĵoj.
S-ro Vargas agadis por Esperanto dum multaj jaroj.
La 24-an de
septembro de la sama jaro, en la 6-a paĝo de la sekcio "Magazín
Dominical" de ĵurnalo El Espectador aperis artikolo "Esperanto
kontraŭ babel", far profesoro Luis Jorge Santos Morales.
Bedaŭrinde,
krom la bonaj disvojviĝoj, la jaro 1972 alportis ankaŭ malbonaĵon: la morto de
la grava esperanto-aktivulo Jesús Antonio Vélez Rojas.
En julio de
1973, nederlanda esperantisto Oene Hoekstra, kun sia Edzino Johana kaj ilia
filo Johano vizitis Kolombion, kaj prelegis en la Universitato Pontifika
Bolivarjana de Medellín. Pri la vizito kaj la prelego aperis artikolo en la 4-a
paĝo de la ĵurnalo El Colombiano de la sama urbo, la merkredon 25-an de julio
de 1973.
La saman
jaron, s-ro Tirso Castrillón, publikigis duteman libron: "Esperanto /
Ajedrez Práctico" en Eldonejo "Bedout", kie li laboris. Duono de
la libro temas nur pri Esperanto kaj duono nur pri ŝako. Estas du apartaj
libroj unuece binditaj.
En la 58-a
Universala Kongreso de Esperanto de la sama jaro, en Boegrado (Jugoslavio),
partoprenis s-ro Lope-Hugo Ortegón Espinel.
De 1973 ĝis
1975 inĝeniero Diego Hoyos Esbobar estis peranto de UEA kaj fakdelegito pri
sporto, dum Lope-Hugo Ortegón daŭris kiel fakdelegito pri inĝenierado kaj pri
lingvoj.
S-ro Jairo
Del Río loĝadis en 1974 en urbeto Segovio (departamento Antjokio), kaj tie
instruis La Internacian Lingvon. Inter la lernantoj troviĝis junulo Luis Felipe
Saldarriaga, kiu multe agadis poste por Esperanto.
En la 59-a
Universala Kongreso de Esperanto (1974), en Hamburgo (Germanio), partoprenis
s-ro Augusto Ochoa P. (Jarojn poste li vojaĝis eksterlanden, por loĝi en
Svislando kaj poste en Israelo).
En 1975 en
Medeĝino, kun 40 ĉeestantoj, fondiĝis Antjokia Esperanto-Ligo (A.E.L.);
prezidanto estis Miguel Angel, kaj sekretario estis Luis Guilermo Restrepo
Rivas. La novaĵo aperis en la ĵurnalo El Colombiano la 5-an de majo. La Ligo
atingis Juran Personecon laŭ Rezolucio 9889 de la jaro 1975 en al Registaro de
Antjokio. Poste Miguel Cano Estrada estis la dua prezidanto de la Ligo.
Tiutempe A.E.L. komencis prelegserion sub la nomo "verdaj vendredoj",
kiuj kunigis la lokajn esperantistojn ĉiusemajne.
Tiujare, en
la 60-a Universala Kongreso, okazinta en Kopenhago (Danlando), partoprenis
inĝeniero Libardo Mejía. S-ro Mejía estis delegito de UEA, kaj fakdelegito pri
vegetarismo dum pluraj jaroj.
En 1975 Luis
Fernado Martínez Solís publikigis artikolon ìZamenhof no ha esperado en vanoî
("Zamenhof ne esperis vane") publikigita en la revuo de la Antjokia
Universitato (N-ro 50 (145) paĝoj 345-350, jun-sep. 1975).
En la 60-aj
kaj 70-aj jaroj, grava esperanto-aktivulo en urbo Rionegro, proksima al
Medellín, estis advokato Francisko Ochoa P., radioamatoro. Li publikigadis
bultenon "Stelo de Rionegro".
En la 70-aj
jaroj profesoro Luis Jorge Santos Morales, ekde sia Lingva Instituto
Winston-Salem (unue fondita en Bukaramango kaj poste kun aliaj sidejoj en
Bogotá, Cali kaj Medellín), starigis perkorespondan Esperanto-kurson.
Vekiĝis
ankaŭ la poresperanta aktivado en la urboj Armenia kaj Montenegro de
Departamento Quindio: 15 homoj fondis, la 4-an de januaro de 1976, Kindian
Esperanto-Grupon, kies ĉefaj membroj estis: Luis Fernando Agudelo G., Gloria
Biviana Vélez, Pedro Camacho, Jaime Echeverri Uribe, Jorge Duarte Prado kaj
Ovidio Cardona Botero. Tiutempe aperis kvar modestaj bultenoj de politikaj
tendencoj: en Armenia "Esperanrtista Martelo" de Kindia
Esperanto-Grupo, en Bogotá "Esperantista Unueco", redaktata de
Gonzalo Bermúdez, kaj en Medellín "Esperanto-Internaciista",
redaktata de studento pri antropologio Francisko González, kaj "Mutualo"
redaktata de Luis Fernando Martínez Solis. Ĉi-lastaj en studgrupo de la
Universitato de Antjokio redaktis ankaŭ la dokumenton ìEsperanto Strategiasî
(julio1976).
En tiu epoko
la kolombiaj esperantistoj entuziasmiĝis sufiĉe por organizi tutlandan
kongreson. La ideo maturiĝis, kaj la 19-an de marto de 1976 kunsidis en Bogotá
38 samideanoj en Antaŭkongreso, kaj de la 10a ĝis la 12a de decembro okazis en
urbo Medellín la Unua Kolombia Kongreso de Esperanto, kun partopreno de pluraj
kolombiaj urboj, kaj eĉ kelkaj aktivuloj de najbara lando Venezuelo, kiel
geedzoj Bachrich. La sidejo de la kongreso estis la Universitato Pontifika
Bolivarjana, kies direktoro de la Lingva Fako estis Manuel Angel.
Tiujare,
inĝeniero Libardo Mejía partoprenis en la 61-a Universala Kongreso de
Esperanto, en Ateno (Greklando).
En 1977 Luis
Felipe Saldarriaga, lerninta Esperanton en urbeto Segovio laŭ instruo de Jairo
Del Río, translokiĝis al Medellín, kie aktive agadis la postajn jarojn por La
Internacia Lingvo, ĉefe en instruado, partopreno en organizo de Esperanto-eventoj,
tradukado kaj eldono de materialo.
La 11an de
aŭgusto de 1977 ĵurnalisto Germán Roy Yances publikigis okulfrapan artikolon
pri La Internacia Lingvo en la 6-a kaj 7-a paĝoj de la "Revista del
Jueves" de ĵurnalo El Espectador".
En urbo
Buenaventura, estis poresperanta agado de profesoro José Joaquín Osorio,
almenaŭ ekde 1975, dum multaj jaroj ĝis sia morto.
Kio verŝajne
estis la unua intenco redakti Historion de Esperanto en Kolombio, estis
komencita far Anton Tomic en decembro de 1977.
Ekde la
70-aj jaroj, aktiva grupo de Esperasntistoj kuniĝis ĉirkaŭ la daŭra agado de
sinjoro Ismael López, amikece konata kiel "Mayo López", Lia laboro
centriĝas en la praktika uzado de La Lingvo en konversacio, teatraĵoj,
tradukado kaj kantado de kanzonoj. Mayo López eĉ produktis kasedon kun sia
voĉinterpreto de kanzonoj propraj kaj tradukitaj. Sinteze: ege utila por la
"vivanta" Esperantujo en Bogotá estas la agado de la tiel nomata
"Mayo Klubo".
Elstara
longedaŭra aktivado por Esperanto estis tiu de lingvoinstruisto Gonzalo
Bermudez, en pluraj fakoj kiel: Esperanto-instruado, universitata agado, kaj
tradukado. Li estis fakdelegito de UEA pri filmado, lingvoj kaj sugestopedio.
Li vojaĝis plurfoje al eksternado (Britio kaj Usono), kaj tie daurigis sian
poresperantan agadon.
Antjokja
Esperanto-Ligo publikigadis kulturan kaj primovadan revueton
"Avangardo", kun redakto far Jairo Del Río kaj Luis Guillermo
Restrepo Rivas. La lasta kaj iom ambicia numero (kun 20 paĝoj kaj 5 pagitaj
reklamoj de entreprenoj) estis la 5-a, presita en septembro de 1979. La
subtenon pere de pagataj reklamoj oni atingis danke al la diligenta strebo de
s-ro Miguel Cano Estrada.
En la jaro
1981 Luis Guillermo Restrepo Rivas eldonis kaj publikigis en Medellín
ilustritan Esperanto-Kurson kiu rapide elĉerpiĝis. Iomete poste, en Bogotá,
sinjoro Ismael López represis la tekston aldonante plian materialon. La saman
jaron, la 19an de majo mortis en Medellín S-ro José María Solís Moncada,
89-jaraĝa, pioniro de la movado en Kolombio kaj avo de Luis Fernando Martínez
Solís. Ankaŭ tiujare S-ro Martínez Solís verkis "Historio de la
Esperanto-Movado en Kolombio", kiu post la unuaj skribaĵoj far Anton
Tomic, estas la dua konata klopodo por sisteme kompili kaj konservi memoron pri
la okazintaĵoj rilataj al la historio de nia kara lingvo en Kolombio.
Ekde la
80-aj jaroj daŭre agadas en Bogotá sinjoro Santiago Alvarez Gutierrez. Lia
laboro estadas tre grava en pluraj kampoj, precipe: kiel reprezentanto de
"Monda Turismo", kiel organizanto aŭ komitatano de pluraj Esperantaj
eventoj kaj societoj, kiel funkciiganto de libroservo, kiel redaktoro de
bultenoj, kiel gastiganto de eksterlandaj esperantistoj en sia hejmo, kiel
gastiganto en sia domo ankaŭ de Esperanto-kursoj kaj oficialaj kunsidoj de
Esperanto-organizaĵoj, kaj kiel peranto de UEA ĝis 1997.
Bedaŭrinde,
en 1984, la 78a jaraĝa jugoslavo Anton Tomic mortis en Medellin. Li estis homo
absolute influa en la divastigo kaj intelekta prestiĝo de Esperanto en nia
lando, en Medellin kaj en Bogoto. Lia malrapida parolado estis ĉiam preciza kaj
ege klara, plezurige bona lingvaĵo.
En 1986
profesoro Luis Jorge Santos Morales publikigis en Bogoto la elstaran kurson
"Esperanto: Unu Mondo Unu Lingvo", kun 335-paĝa lernolibro,
poŝvortaro kaj 6 kasedoj, ĉio en eleganta plasta skatolo.
La saman
jaron Luis Guillermo Restrepo Rivas publikigis en Medeĝino 20-paĝan broŝuron
"Poezie kaj Kante", kie li kompilis 14 tradukitajn verketojn, kelkaj
el ili neniam antaŭe presitaj, kaj aliaj (kiel "Malaja Pantumo" de
Otto de Greiff) preskaŭ jam perdita.
En julio de
1987, sub la direkto de Luis Jorge Santos Morales aperis en Bogoto bonkvalita
20-paĝa revuo kun la nomo "Andaj Ondoj".
Dum multaj
jaroj, en la urbo Neiva, departemento Huila, la ĉefa esperantisto estis la
radio-teknikisto Roberto Ibañez, kiu eĉ fariĝis delegito de UEA.
En 1992, en
Medellín Luis Felipe Saldarriaga kaj profesoro Guillermo Taborda publikigis
pakaĵon de 18 bonkvalitaj poŝkartoj sub la nomo "Mirinda Kolombio",
en eldonejo "Hola Colina". Samjare, Jorge Velásquez G. publikigis
"Katolikan Preĝareton".
Ankaŭ en
1992 komenciĝis serio de naciaj kunvenoj. Serio kiun ni suldas grandparte al
persista iniciato far Peter Preminger de Bogotá, kiu kuraĝigis la medeĝinan
esperantistaron fari la unuan eventon. ĉiun eventon oni nomis "Kolombia
Esperanto Tago" (sed reale daŭris du aŭ tri tagoj dum semajnfino). La
kvinan kunvenon oni decidis konsideri "kongreso" do ĝi fariĝis la Dua
Kolombia Kongreso.
La datoj kaj
lokoj estas jenaj:
- 1-a Kolombia Esperanto Tago, Medellín, Novembro 1992
- 2-a Kolombia Esperanto Tago, Medellín, Nov. 13-a ĝis 14-a. 1993
- 3-a Kolombia Esperanto Tago, Cali Nov. 12-a ĝis 14-a 1994
- 2-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Bogotá, Nov. 9-a ĝis 11-a, 1996
- 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Medellín, Nov. 1997
- 4-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Tuluá en Novembro 1998.
Post tiu
publikigita en 1986, duan bonan Esperanto-Kurson far profesoro Luis Jorge
Santos Morales ricevas la mondo en 1993, temas pri "Esperanto, un idioma
par Hacer Amigos" ("E-o, Lingvo por Fari Amikojn"), kiu
konsistas el eta lernolibro plus kasedoj.
En junio de
1995, en Cali, oficiale komencis labori nova organizaĵo: Kolombia Fondaĵo por
la Lingvo Esperanto. Grava karakterizo estas ke laŭstatute la Fondaĵo rajtas
funkcii en aliaj urboj, kaj eĉ eksterlande. La unua estraro de la Fondaĵo
konsistis el: Profesoro Rafael A. Mejía O., Prezidanto; Doktoro Elís Bechara,
Vicprezidanto; Profesorino Graciela de Bejarano, Sekretariino; S-ino Ligia
Barragán, Kasistino; S-ro Hernando Maya, Komitatano; kaj kiel Anstatŭantoj:
Advokatino Consuelo Polanco, Gildardo Tabares kaj José Manuel Correa. La
Fondaĵo publikigas neregulan bultenon "Tropikaĵoj", en kies redaktado
ankaŭ kunlaboras Maximilano Ramírez, profesoro en urbeto Buenos Aires
(departamento Cauca) kaj te aktiva disvastiganto de La Lingvo.
Bedaŭrindaĵo
por la Movado estis la morto en 1997 de pastro Luis E. Palacios Toral, granda
altivulo ekde la 60-aj jaroj en urbo Kartageno kaj ĉirkaŭajoj, kiel menciite
antaŭe. Tiujare, en novembro, okaze de la 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto,
en Medellín, Luis Guillermo Restrepo R. publikigas broŝuron "Kolombia
Adresaro", kie li kompilis adresojn de proksimume 120 esperantistoj.
Ĉirkaŭ tiu
epoko, la ĵurnalisto, historiisto kaj verkisto Luis Fernando Martínez Solis,
fondis Apartadó Esperanto-Grupon, en urbo Apartadó, departemento Chocó,
nordokcidente de Kolombio.
En 1998,
post la rezigno el la peranteco por UEA far s-ro Santiago Alvarez, el Bogoto,
La Kolombia Fondaĵo por la Lingvo Esperanto estas la oficiala peranto de UEA en
Kolombio.
En tiu-ĉi
periodo, alia grava aktivado estis tiu de junulo Francisco Javier Gómez,
lingvo-tradukisto kaj dinamisma organizanto de eventoj, kiel la Kvara
Tutamerika Kongreso. Li fariĝis ĉefdelegito de UEA en Kolombio, kaj fakdelegito
pri mormonismo en la jaro 1999. Poste li vojaĝis al eksterlando.
De la 27-a
de januaro ĝis la 3-a de februaro de 1999 la kolombia ĉefurbo , Bogotá,
gastigis la Kvaran Tutamerikan Kongreson de Esperanto, kies Loka Kongresa
Komitato estis jene: S-ino Leonor Calvo, Honora Prezidantino; Prof. Luis Jorge
Santos, Alta Konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako; D-ro Rodrigo
Ramírez, Prezidanto; S-ro Santiago Alvarez, Sekretario; sekretariino Diana
Carolina Marín, komisiitino por turisma agado; brazila s-ro Silvestre Bego, komisiito
por sudamerikaj rilatoj kaj strategiaj aranĝoj; kaj s-ro Luis Casas, komisiito
por financaj aferoj, kune kun la prezidanto kaj la sekretario. Aliaj
komitatanoj estis: Stella Uribe, Horacio Hernández, Francisco Javier Gómez,
Yolanda de Hernández, Elsa Gutierrez kaj J. Edwin Vargas R.. La organizanta
komitato havis bonan iniciaton, kiel pretiga laboro, viziti la tiaman Ministron
pri Kulturo D-ron Alberto Casas Sanz de Santamaría, informi lin pri Esperanto
kaj pri la okazonta evento internacia, kaj nomi lin kiel "Alta
Protektanto" de la 4-a TAKE.
La 18an de
septembro de 1999, je la aĝo de 73 jaroj, mortis esperantisto kaj ŝakisto Tirso
Castrillón, kiu lasis por la movado sian etan lernolibron, aperinta en 1973. Li
persone ne estis vanta pri siaj konoj, preferis vivi iom aparte de la publika
scenejo, kvankam en la kolombiaj ŝakludaj rondoj estis konata kiel unu el niaj
elstaraj ludantoj kaj konantoj pri ŝako. Omaĝe al lia memoro ekzistas
ŝak-turniro kiu portas lian nomon, organizata far la Antjokia Ligo de Ŝako.
La jaro 1999
ankaŭ alportis alian malbonan novaĵon: la 12-an de marto, en Schoorl,
Nederlando, mortis Oene Hoekstra kiu vizitis Kolombion en 1973 kun sia familio.
Li estis honora membro de UEA ekde 1988 (vidu revuon Esperanto, majo 1999, paĝo
100).
En 2000, en
la numero 212 de la medellina jurnalo "La Hoja de Medellín", aperis
artikolo pri Esperanto, verkita de la ĵurnalistino Claudia Patricia Moreno,
filino de esperantisto inĝeniero Luis Fernando Moreno. La artikolo estis ĉefe
bazita en intervjuoj kiujn la aŭtorino faris al pluraj esperantistoj de la
urbo, kaj en kelke da bibliografio kiel la hispanlingva versio de
"L'Espéranto" far Pierre Janton.
© Publicaciones / Sitio de la cultura
esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias