Nicolás
Guillén
Neniel ĉar vi falintas
Vi lumas malpli alte.
Unu fajra ĉevalo
vin tenas en figuro gerilano
inter ventoj kaj nuboj de l´ Montaro.
Ne pro silenta vi estas muta.
Kaj ne ĉar vin bruligas,
kaj ili vin tre kaŝas en la tero,
kaj vin enigos
ien: arbaroj, tomboj, dezertoj,
ne baros nin povi vin eltrovi,
Che
Komandanto,
amiko.
Nur per dentoj kaj
kun ĝojo
Nordameriko tre ridas. Sed subite
saltegas ĝi sur lito
dolarplena. Aliiĝas
la rido je unu maskego,
kaj via korpo el metal´
kreskas, ĝi diseriĝas
tra la geriloj kiel insektoj,
kaj via nomo vundita de soldatoj
plenlumigas la nokton de Ameriko
kiel ia stelo subite falinta
en mezo de orgio.
Vi antaŭvidis, Guevara,
sed tion ne
pridiris pro modesta,
por ne paroli pri vi mem,
Che
Komandanto,
amiko.
Vi estas ĉie. En la indiano
de maldormado kaj kupro. Kaj en la negro
lokigita en ŝaŭma homamaso,
kaj en petrolistoj kaj en salpetristoj,
kaj en la terura malriĉeco
de l´ bananejoj, kaj en tiu pampo de l´haŭtoj,
kaj en sukero kaj en sal´kaj en kafarboj,
vi, mova statuo el via sango laŭ ili vin faligis,
viva, kia ne dezirata,
Che
Komandanto,
amiko.
Kubo tre konas vin. Via vizaĝo
kun preskaŭ griza barbo. Kaj ebur´
kaj olivo sur haŭto de junsanktulo.
Forta voĉo ordonanta sen la ĉef´,
Ke ĉefas kamarade, ordonas amike,
milda kaj dura de ĉefo kamarado.
Ni vidas vin ĉiame ministro,
ĉiutage soldato, ĉiutage
homo simpla kaj nemilda
ĉiutage.
Kaj pura kia infano
aŭ kia viro pura,
Che
Komandanto,
amiko.
Pasas vi en tre senkolora, aĉa, multe truita
batalkostumo,
Tiu de l´ praarbaro, kiel iam
tiu de l´Montaro. Jen duonnuda
la ĉiopova brusto de fusil´kaj diskurso,
de l´ brulanta ventego kaj lanta rozo.
Ne plu ripozo,
Saluton, Guevara!
Aŭ pli bone ankaŭ disde la kor´de Ameriko:
Atendu nin. Certe kune ni marŝos. Ni volas
ja morti por tre vivi kiel vi mortis.
por ja vivi kiel vi vivas,
Che
Komandanto,
amiko.
Esperantigis:
KEA-Camagüey
© Publicación en homenaje al Che / Sitio de
la cultura esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias