15-22 julio, Busano, Korea Respubliko
“Edukado al respektoplena turismo”
Aliĝis 196, partoprenis 170 kongresanoj el 21 landoj
LA
KONGRESO. Alvenis 170; inter ili 20 unutagaj vizitantoj. La
kialo estas la streĉita politika situacio tutmonda, kun du ŝtatestroj aparte ne
antaŭvideblaj. Pro tio kelkaj
personoj rezignis kaj aliaj ne ricevis vizon. Ni menciu aparte
la klason de Neĝeta el Ĉinio, grupon de 15 infanoj, por kiuj ni planis la
infanan universitaton, kiu finfine ne okazis. Okafrikanoj aliĝis kaj ne povis
veni. Talenta junulo el Filipinoj same ne ricevis vizon. Finfine alvenis finna kolego,
argentina junulo kaj vjetnama junulino.
La vojaĝo por la partoprenantoj kaj ĉefe por neazianoj
estis longa kaj kosta. Pro tio ili volis mal kovri la regionon kaj multe
ekskursis. Tion oni bone povas kompreni. Ĉu pro la fakto, ke la temo estis
turismo, la kongresanoj pli turismumis ol kongresumis…
La junulargastejo ARPINA, dek-etaĝa plej moderna
konstruaĵo, ebligis komunan restadon tage kaj nokte. Tio estis tre favora
situacio kaj stimulis bonan etoson. La ĉambroj estis tre komfortaj, eĉ luksaj.
La uzo de la tegmenta etaĝo oka, faris deni okulojn. Tie estis eĉ surtegmenta
teraso kun belega elvido al la maro; la kuraĝuloj iris tien kaj devis elteni la
varmecon kaj humidecon. Ni havis 3-4 salonojn, larĝan koridoron por la
libroservo, la akceptejo, la kaso kaj koridoraj babiladoj. Unu granda salono kun
eblo dividiĝi en du ricevis la nomon de la forpasinta Lee Chong Yeong, fama korea
esperantisto. Du novaj programeroj aperis en tiu ĉi kongreso.
La unua estas la Pedagogia Foiro. Laŭ la ĉeestantaj estraranoj
ĝi estis sukcesa. Ses prelegoj okazis kaj donis la okazon al certaj personoj
prezenti instrumaterialon, vortaron, novan lernolibron, la projekton “Unu
leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano”.
La dua estas la Literatura Kafejo. En tiu programero
Mireille Grosjean prezentis du svisajn librojn, kiuj estis tradukitaj al
Esperanto: Sonoril’ Urĉjo, (de Chönz teksto kaj Carigiet bildoj) kies originalo
estas en la romanĉa lingvo, kaj La Birdo, de Eveline Porter, kiu aperis en
dulingva eldono: angla kaj Esperanto. La originalo estas en la franca. La dua
Literatura Kafejo estis en la manoj de s-ro Rob Moerbeek; li prezentis verkon
de Frederik van Eeden.
KURSOJ
KAJ PRELEGOJ. Kurso por komencantoj sub la gvido de
Annie Grente. Kurso por progresantoj sub la gvido de Sylvain Lelarge. La Ins-truista
Trejnado, grava parto de tia kongreso, estis en la lertaj manoj de Katalin
Kovats. Ok personoj sukcese frekventis ĉiujn partojn de tiu lertigado kaj ricevos
atestilon. La gvidantoj ricevu niajn elkorajn dankojn.
Prelegoj okazis kaj konsistigis la paralelan
programon, por tiuj kongresanoj, kiuj ne membras en la Komitato nek volas
partopreni la supre mencii-tajn kursojn. La Komitato kunsidis kaj atingis
kvorumon danke al reta voĉdono antaŭa, kiu donis permeson al iuj komitatanoj anstataŭi
komitatanojn de aliaj sekcioj.
De la estraro ĉeestis la prezidanto, la
vic-prezidanto kaj la vic-sekretario, nur 3 membroj, 3 virinoj. La Komitato elektis
du novajn Honorajn Mem- brojn, nome la forpasintan Paul Gubbins, el Britio kaj
Hu Guozhu, el Ĉinio. La Komitato aprobis la agadraporton kaj la financan
raporton kaj farante tion malŝarĝigas la Estraron. Vigla diskuto okazis pri
printado kaj sendo de nia organo Internacia Pedagogia Revuo (IPR) kaj Juna
Amiko (JA). Gravaj decidoj okazis, kiuj devus kontentigi ni ajn membrojn kaj
altigi la nombron de JA-abonantoj. Nia ĉiujara evento fariĝas ĉiam pli riĉa,
ĝia enhavo kreskas kaj variiĝas. La nombro de partoprenantoj daŭre kreskas.
Tra la “Jaro de la lernanto” ILEI klopodis montri la
gravecon de respondeca lernado de la studento kaj nova akompana rolo de la
instruisto. En Busano ni aŭdis la vortojn “instigo” kaj “emocioj”. La kunvivado
de instruisto kaj de studentoj-lernantoj ankaŭ havas tiajn flankojn, al kiuj ni
devas meti nian atenton. Instigo estas pli delikata nocio ol sugesto aŭ
propono, sen paroli pri peto, postulo, devigo. Instigi estas montri per siaj
propraj agoj, kio povas efiki kiel sugesto al aliaj. Povas esti flustrado de
ideoj, faktoj, konstatoj. Emocioj ludas rolon en la rilato inter la instruisto
kaj la lernanto; oni ŝatas la personecon aŭ ne ŝatas, oni ĝojas aŭdante amuzajn
faktojn, la sindona instruado post bona preparado, adekvata komunikado en respektoplena etoso vekas admiron kaj
pozitivan senton. Mi ne aŭdis ian plendon. Mi mem vidis kelkajn paneetojn.
Certe oni povas altigi la nivelon de la organizado. Sed ĝenerale ĉio
disvolviĝis bone kaj kontentige. Por multaj kongresanoj tiu sperto esti en
internacia renkontiĝo estis la unua. Ili esprimis sin tre pozitive pri tiu
grava travivaĵo.
Resumis el raporto de Mireille Grosjean (CH):
Alberto
F. Calienes
© Publicaciones / Sitio de la cultura
esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias