HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2017/10/18

9-a TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO




Havano, Kubo/ 11-17 februaro 2018
“Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj”



Maritza Gutiérrez González

La Loka Kongresa Komitato de la 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) invitas ĉiujn kubajn esperantistojn frue aliĝi al la kongreso por garantii ne nur nombran, sed kvalitan eventon per aktiva partopreno de la landa movado.
Aldone al tio ni invitas alilandajn esperantistojn veni kaj partopreni la regionan kongreson de la amerikaj landoj. La kongresa temo de la 9-a TAKE, “Lingvoj kaj Kulturoj: edukado por daŭripova evoluo” estos okazo por inviti la kongresanojn alproksimiĝi al la nuna stato de tiu ĉi agadkampo en nia regiono.
Ĝi ligitas al la streboj de Unesko kaj UN koncerne al edukado kiel koncepto kiu ampleksas ankaŭ kulturon. La monda loĝantaro proksimumas je 7 mil milionoj da homoj kaj limigitaj natur rimedoj, kaj tial, ni, kiel individuoj kaj socioj, bezonas kunvivi daŭripove; ni devas adopti regulojn respondece, surbaze de la konscio, ke tio kion ni faras hodiaŭ havos sekvojn en la vivo de la homoj kaj la planedo en la estonteco.
 Edukado por daŭripova evoluo (EDE) enpovigas la homojn por ke ili ŝanĝu siajn pensmanierojn kaj laborformojn cele al daŭripova estonteco.
Inter la celoj de Unesko estas plibonigi la alirón al edukado bazita sur tiu principo de daŭripova evoluo kvalita je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kuntekstoj sociaj, por transformi la socion per eduka reordigo kaj helpi la personojn evoluigi konojn, kapablojn, valorojn kaj bezonatajn kondutmanierojn por daŭri pova evoluo. Tio signifas inkluzivigi temojn pri daŭripova evoluo, kiel klimatŝanĝo kaj biodiverseco en la instruado kaj lernado. Oni instigas la individuojn esti mem agantoj respondecaj kiuj solvas defiojn, respektas la kulturan diversecon kaj kontribuas al kreado de pli daŭripova mondo.
Pri tiu ĉi temaro estos ja enkonduka prelego kun instigo al debato, interŝanĝo kaj komuna starigo de esencaj agadoj kiuj iamaniere konsciigu la regionan movadon pri la nuna situacio kaj konkretaj kaj realigeblaj agadoj per kiuj la Esperanto komunumo povas kontribui al tiu ĉi debato ĉe internaciaj organizoj kiel UN kaj Unesko. Via ĉeesto kaj kontribuo al la kongresa temo de la 9-a TAKE estas tre bonvena.

Ni atendas vin en Havano!



Antaŭkongreso
 (HAVANO + E-PROGRAMO DUM LA INTERNACIA LIBROFOIRO + VIÑALES) (6-11 februaro)
Lundo, 5          Loĝigo ĉe gastfamilioj
Mardo, 6         Antaŭtagmeze: Ekskurso “Havano trarigarde”. Posttagmeze: Librofoiro
Merkredo, 7    Librofoiro
Ĵaŭdo, 8           Ekskurso al Viñales
Vendredo, 9    Restado en Viñales
Sabato, 10        Revenveturo al Havano
Dimanĉo, 11    Matenmanĝo kaj veturigo al la kongresej
EKSKURSO “HAVANO TRARIGARDE”
Malnova Havano: Veturo al la Malnova Havano. Urba promenado laŭ la cirkvito de la kvar ĉefplacoj, nome: Placo de la Katedralo (religia centro), Placo de Armiloj (militista kaj registara centro), Placo de Sankta Francisko el Aziso (komerca centro) kaj Malnova Placo (bazaro). Moderna Havano: Veturo laŭ la avenuo Malecón (Moleo) al 5-a Avenuo ĝis la Sporthaveno Hemingway, itinero laŭ kiu sinsekve oni konatiĝas kun la kvartaloj Centra Havano, El Vedado, Miramar kaj laste Siboney. Reveno laŭ la 5-a Avenuo al la Kongresa Palaco (sidejo de UK-oj 1990 kaj 2010). Vizito al la Arbaro de Havano (la verda pulmo de la urbo) ĝis Placo de la Revolucio. De tie pluveturo laŭ la avenuo Karolo la 3-a, strato Reina ĝis Parko de la Frateco, Kapitolo kaj Centra Parko.
EKSKURSO “VIÑALES” (Por minimume ses partoprenantoj) / Dato: 8-10 februaro
Ĵaŭdo, 8 februaro 2018 (Havano – Viñales (Vinjalo), 189 km, tranokto en Viñales). Antaŭtagmeze: Matenmanĝo kaj ekveturo al Viñales kun halto en la ekovilaĝo Las Terrazas (La Terasoj, 60 km, konstruita 1968, 1 200 enloĝantoj). Vizito al la medirespekte konstruita hotelo La Moka (1994). En 1985 post sukcesa forstado kiu daŭris pli ol 15 jarojn, la Nacia Parko Sierra del Rosario estis deklarita de Unesko “Rezervejo de la Biosfero”. Pluveturo al la Nacia Parko Viñales kun halto en la belvidejo de Hotelo Los Jazmines. Alveno al la vilaĝo Viñales (fondita 1875, 25 000 enloĝantoj) kaj loĝigo ĉe gastfamilioj. Vespere: Vespermanĝo kaj promenado en la vilaĝcentro kun la ebleco amuziĝi ĉe la noktoklubo Polo Montañés kun viva muziko aŭ ĉe iu el la pluraj trinkejoj.
Vendredo, 9 februaro 2018 (Tranokto en Viñales). Antaŭtagmeze: Matenmanĝo kaj vizito al Cueva del Indio (Kaverno de la Indiano) kun eta motorboata veturo laŭ subtera rivero, kio ebligos impreson pri tiuj geologiaj formacioj el la ĵurasio. Vizito al privata tabakbieno, kie kamparano klarigos la tutan procezon de tabako ĝis la produktado de la famaj kubaj cigaroj, kiujn oni povas certe gustumi post bona kuba kafo, kune kun la sendube ankaŭ fajna kuba rumo. Veturado en la Nacia Parko. Vizito al la privata Botanika Ĝardeno de Caridad, kun granda kolekto de florarbustoj, fruktarboj kaj vere raraj specioj. Vespere: Vespermanĝo kaj libera tempo en la vilaĝcentro.
Sabato, 10 februaro 2018 (Viñales – Havano, 189 km). Antaŭtagmeze: Matenmanĝo kaj revenveturo al Havano.
Loĝado en Havano (en la ĉirkaŭaĵoj de Esperanto-Centro Havano) kaj en Viñales ĉe gastfamilio en du­persona ĉambro klimatizita, kun privata duŝejo/necesejo.
Maten- kaj vespermanĝo.
Ekskurso “Havano trarigarde” (laŭ programo) kun E-ĉiĉerono.
Ekskurso al Viñales (laŭ programo) kun E-ĉiĉerono.
Partopreno (kun veturigo) en la E-programo de la Internacia Librofoiro de Havano.
© Kuba Esperanto-Asocio, 2017


                                                 Kongresa Semajno
 
 

9-a TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO
Havano, Kubo / 11-17 februaro 2018
“Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj”

Dimanĉo, 11     Solena inaŭguro
Lundo, 12         Tago de Konsciigo
Mardo, 13         Tago de Kapabligo
Merkredo, 14   Ekskursa tago
Ĵaŭdo, 15          Tago de Komunumo
Vendredo, 16   Tago de Kunordigo
Sabato, 17         Solena fermo
LOĜADO, MANĜOJ KAJ VETURADO DUM LA 9-a TAKE (11-17 februaro 2018)
a) Loĝado en la ĉirkaŭaĵoj de Esperanto-Centro Havano ĉe gastfamilio en dupersona ĉambro klimatizita, kun privata duŝejo/necesejo
b) Maten- kaj vespermanĝo
c) Veturado al la kongresejo kaj revene
Kuba Esperanto-Asocio, 2017
© Publicaciones / Sitio de la cultura esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu 


ASOCIACIÓN CUBANA DE ESPERANTO
Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Cuba
+53 7 640 4484 / kubesp@enet.cu









No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea