HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/04/08

Historio de Esperanto en Argentino


Historio de BER - Barilochea Esperanto-Rondo

Unua esperantista aktivulo en Bariloche estis arkitekto Heriberto Reichart. Danke al ties influo Werner Schad daŭrigis la agadon favore al la plej idealisma lingvo, ekde la okdekaj jaroj, post la bedaŭrinda forpaso de la esperantista arkitekto.
Dum vizito de Silvia Rottemberg (tiama prezidantino de AEL), Rubén Diaconu (eks-prezidanto de AEL), Rodolfo Calógero (elstara aktivulo dum jardekoj) fariĝis ideo establi Barilochean Esperanto-Rondo. Oni elektis s-inon Delia Rebagliati kiel prezidantinon kaj Werner Schad kiel sekretarion. Tio okazis la kvinan de aprilo 1996.
BER-anoj kaj personoj, kiuj iel interesiĝis pri la afero, kunvenis ĉiumonate la unuan sabaton en hoteleto "Los Notros" kies estrinon Raquel Reggiani lernis kaj apogis la internacian lingvon. Marcela Ferreyra, Pablo Costa, Roberto García, Ada Mathov, Osvaldo Rocca, Lucía Cianis ofte kaj multe kunlaboris.
Per vojaĝoj kaj instruo de sia sekretario, per varbado, personaj kontaktoj, telefonaj alvokoj kaj korespondado BER sukcesis generi kernojn de esperantistoj kaj esperantemuloj en Villa La Angostura, El Bolsón, Pilcaniyeu, San Martín de los Andes, Epuyén, Entre-Lagos (Ĉilio), Temuco (Ĉilio).
Inter tiuj ŝosaj idoj de BER reliefiĝas El Bolsón kie, danke al la fidela sindediĉo de Margarita Johnston de Bondel, estiĝis Elbolsona Esperanto-Rondo. Antaŭ ŝia morto ŝi petis al tieaj gesamideanoj ke ili daŭrigu la esperantistan agadon. Tio efektive okazis: ĝis hodiaŭ ili kunvenas regule en la domo de Konrado Bondel, vidvo de Margarita. Mauricio Pettinaroli helpas tie ĉe la lingva lernado.
Per sia esperantista kunlaboro en Villa La Angostura elstaras Betty Rodríguez, Laura Martínez, Vania Morales. El ili nur Laura Martinez loĝas ankoraŭ en Villa La Angostura. En Epuyén Beatriz Leiva kaj Juan Alberto Casas, en Pilcaniyeu Mario Puente (lernejestro) menciindas pro sia kunlaboro.
Alia rimedo, per kiu BER klopodas agadi, estas la eldono de bultenoj ekde komenco de la jaro 1997. Kun ties 16ª numero ĉi tiuj adoptis la titolon "Patagonia Bulteno" pro informoj el aliaj patagoniaj regionoj. Afrankokostoj poste devigis BER-on dissendi ĝian informilon plejparte retpoŝte kaj redukti la poŝte-sendatajn numerojn al malmultaj adresoj. La kunlaboro de Pablo Costa, Roberto García kaj precipe de Rubén Sanchez, ĉefdelegito de UEA, estis tre valora ĉe la reta eldono.
Internacie kaj enlande prestiĝaj esperantistoj vizitis nian E-Rondon. Ekzemple: Amri Wandel, profesoro de astronomio ĉe la universitato de Jerusalem; Bill Maxley, kiu en Usono rolas kiel rimarkinda aktivulo; Symilde kaj Gilbert Ledon kiuj estis tre gravaj personuloj en la ege sukcesa brazila movado; Dorini Ramos, vicprezidanto de Brazila E- Ligo; Andrzej Grzebowski, el Pollando, prezidanto de "Monda Turismo"; Magali Lajus, Franca junulino kiu pasigis kelkajn semajnon ĉe lokaj samideanoj; Indrani Beharrylal (Aŭstralio); Dr. Vergara Olavarría (Ĉilio); pastro Valeriano Casado (Ĉilio); Enrique Kohei kaj Marta Solís (Venado Tuerto); Mariano Ibañez (Mar del Plata); Roberto Sartor (Buenos Aires).
Dum Universala Kongreso de Montpellier (Francio) 1998 la BER-ano Alejandro Cosavella, akirante la unuan konkursan premion pro la plej bela E-kanzono, famigis mondvaste nian E-Rondon.
Inter pluraj esperantistaj kunvenoj en Bariloche elstaras la 53ª Argentina Kongreso de Esperanto en oktobro 1999. En tiu evento partoprenis ankaŭ esperantistoj el Brazilo, Ĉilio, Nederlando, Usono, Pollando. La revuo "Esperanto", oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, kaj la dekunua BER-bulteno raportis pri tiu evento.
Kiam Delia Rebagliati, Raquel Reggiani, Roberto García, Ada Mathov forlasis Bariloche, malpliiĝis stabila partopreno en BER, eĉ malaperis ties kunvenejo. Feliĉe Osvaldo Romero kaj sia filo Jerónimo disponigis al BER sian artan galerion "Le Graveur" en la urbocentro, ekde marto de la jaro 2000. Tie BER informis, varbis, instruis ĉiulunde posttagmeze kaj okazigis etajn kunvenojn. Bedaŭrinde ĉi tiu konvena E-renkontejo malaperis kiam la arta galerio fermiĝis je la fino de decembro 2003. Tamen BER daŭras informi, varbi kaj instrui laŭokaze ie ajn, iel ajn al kiu ajn kaj serĉas nun (januaro 2004) novan renkontejon.
Bariloche, januaro 2004
(informoj publikigitaj en la Patagonia Bulteno, n-ro 27)

Notoj pri la historio de E-movado en Argentino (ĝis 1933)
La unua Esperantisto estis E. GOSTA en Buenos Aires en 1899, sed la propagando komenciĝis nur post 5 jaroj, kiam la lingvo ree estis enportita, kredeble el Peruo. La pioniroj estis d-ro C. C DASSEN (1904) kaj Jos. OLIVARES, Enr. BRUSSES kal J. JUAMEDA (1905) en Chacabuco. Artikoloj aperis de Juameda kaj Olivares en la gazetoj "Revista de Menorca" kaj "El Mentor". En 1906 en Buenos Aires estis fondata Esperanto societo kaj poste ankoraŭ du grupoj. En 1909 estis aranĝataj kursoj en la lernejo "Presidente Roca" kaj en Cordoba estis fondata societo. En 1913 multe laboris por Esperanto en Bahia Blanca Delfi DALMAU, konata kataluna Esperantisto.
En 1916 oni fondis Argentinan Esperanto Asocion kaj de tiam la movado ĉiam progresis. Grandan helpon alportis kelkaj influaj homoj kaj precipe urbkonsilistoj de Buenos Aires altiritaj al Esperanto en 1925. Unu el ili, Remigio IRIONDO petis de la urbo subvencion de 2000 pesetoj por AEA. De 1917 aperis (neregule) la Argentina Esperantisto. En amatora "Radio Revista" aperis regule kursoj de Esperanto kaj ofte interesaj artikoloj pri la Esperanto movado; red. de la fako estis M. GOMEZ.
Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj estis en 37 urboj. AEA etendis sian agadon ĉefe pere de siaj korespondaj kursoj ankaŭ al aliaj sudamerikaj landoj. Laŭ la ICK-raporto 1930 "AEA sukcese interesigis oficialajn rondojn. Ankaŭ kelkaj sciencaj asocioj enkondukis Esperanton kiel helpilon por siaj celoj." Laŭ la raporto en 1931 "AEA daŭrigis sian kutiman viglan laboron. La revolucio kaj la registara ŝanĝo iom interrompis progreson de diversaj entreprenoj." Laŭ la raporto en 1933 "la ekonomia situacio malfavoris pli vastan agadon." En 1933 UEA-del. estis en 12 lokoj.
© Publicaciones / Sitio de la cultura esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu 

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea