
Kuba Esperanto Renkontiĝo - KERo
KER-o 2017: trejni la aktivulojn
De la 15-a ĝis la 19-a de marto okazis en Río Seibabo, Manicaragua, Villa Clara, la kuba esperanto-renkontiĝo KERo 2017 kun partopreno de 121 geesperantistoj el la tuta lando, aktivuloj kaj estraranoj de KEA; ankaŭ partoprenis eksterlanda esperantisto .
La vorto "Seibabo", el la ligvo de niaj tainaj praloĝanto, signifas lokon kun multe da ceiboj. La Kampadejo Río Seibabo, sudokcidente de Manicaragua, en la limo inter provincoj Villa Clara kaj Sancti Spíritus estis ideala loko por nia Kuba Esperanto-Renkontiĝo KERo 2017.
Rava naturo ĉirkaŭas la Kampadejon, en kies ejoj (restoracio, filmejo, palmodomo,dancejo) estis planitaj plej diversaj programeroj. Ne nur kunsidoj formalaj kaj neformalaj, sed ankaŭ lernado, distriĝo kaj amuziĝo estis konsistiga parto de nia restado. La programo enhavis plurajn samtempajn aranĝojn.
Fine, KERo certe ebligis neforgeseblan esperantumadon en bela natura etoso! Dankon .







Fotos: Jorge Luis Santillán
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias