Maritza Gutiérrez González
Okaze
de la jubileo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) , kiun ni festas ĉi tiun
16-an de junio, ni ne povas forgesi la pionirojn de tiu ĉi nobla ideo en
nia lando kaj invitas la kubajn esperantistojn daŭre ellerni kaj
praktiki tiun ĉi belan kaj utilan lingvon por internacia kompreniĝo.
Foliumante la libron La historio de Esperanto en Kubo,
verkita de la historiisto kaj estrarano de KEA, Juan Ramón Rodríguez,
ni trovas ke la agado por Eo nialande komenciĝis en la unuaj jaroj de la
pasinta jarcento koincide kun la fondo de Esperanto-asocioj en pluraj
Amerikaj landoj. La unua artikolo favora al Esperanto aperis en la revuo
La Escritura Veloz (La Rapida Skribo), organo de la Stenografia Asocio,
en aprilo 1904.
Plej
meritan laboron rilate la diskonigon de Esperanto nialande faris la
elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj
studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis
nun la plej elstara kuba intelektulo kiu propagandis favore al la solvo
de la tutmonda lingva problemo pere de la Internacia Lingvo.
Grava
momento en la agado por la IL okazis januare de 1910, kiam fondiĝis en
la kuba ĉefurbo Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, kiu
daŭrigis la laboron komencitan en Santiago de Cuba de la unua E-asocio
en 1908; tiu ĉi sukcesis antaŭenigi la laboron por Esperanto ĝis la
20-aj jaroj. Ĝia oficiala sidejo estis en la iama Lonja del Comercio,
komerca kaj entreprena centro de Havano, situanta en la Malnova
Urboparto. Ĝi prezentas hodiaŭ memortabulon de Zamenhof, la sola ZEO en
la kuba ĉefurbo.
Dum la sekvaj jardekoj Esperanto transvivis danke al laboro de grupoj kaj izoluloj,¡.
Menciindas
la doktoriga disertacio prezentita en la Havana Universitato, de la
poldevena studento s-ro Elias Johns (originale Johnovski), la 14-an de
majo 1928, pri “La problemo de internacia helplingvo kaj ties solvo:
Esperanto”, kiu ankaŭ aperis libroforme.
Fine
de la sesdekaj jaroj, ĉe la Ministerio pri Edukado (MINED), aktivis
Komisiono por Esperanto, kiu entreprenis precipe kompilon de informoj
pri la IL kaj iamaniere propagandis la aferon ĝis 1971. Tiam en la
ĉefurbo ariĝis kelkaj memlernintoj, kiuj komencis instrui la lingvon kaj
en oktobro kunfondis Havanan Esperanto-Grupon, kiu en 1972 iĝis
Havana E-Rondo (HER).
Dum
tiujara vizito de d-ro Paul Neergaard al Kubo, HER organizis kelkajn
aranĝojn kaj ebligis lian renkontiĝon kun funkciuloj de MINED al kiuj li
informis pri instruado de Esperanto en aliaj landoj.
Rezulte
de la aktiva laboro de HER, la 17an de aŭgusto 1974, fondiĝis en Havano
- sen jura oficialiĝo - Kuba Esperanto-Asocio, kio reprezentas komencon
de nova etapo, ĉefe de propagando kaj demarŝoj por la oficialigo de KEA
kaj por plimultigo de internaciaj rilatoj.
En
oktobro 1977, okaze de vizito al Havano, elstara vjetnama esperantisto
kaj mem diplomato s-ro Nguyen Van Kinh esprimis al la aŭtoritatoj sian
deziron kunsidi kun la kubaj esperantistoj. La renkontiĝo okazis en la
sidejo de Kuba Porpaca Movado kaj estis tre grava, ĉar revigligis la
movadan aktivadon.
Dum
la 11a Monda Festivalo de Studentoj kaj Junularo okazinta en Havano en
julio 1978, kelkaj esperantistoj el okcidenteŭropaj landoj kaj havanaj
esperantistoj organizis modestan aranĝon per Esperanto.
Post
unua baza kurso, tre sukcese okazinta en Havano, plurcentoj da
personoj eklernis la lingvon kaj sekvis la oficiala fonda ceremonio de
la nuna Kuba Esperanto-Asocio (KEA), la 16an de junio 1979.
Nova
etapo komenciĝis por Esperanto en Kubo, nome, sidejo en Havano, okazigo
de pluraj kursoj, internaciaj eventoj, konferencoj, kongresoj landaj
kaj internaciaj, membriĝo en Universala Esperanto-Asocio kaj kresko de
tutlanda movado kun reto da filioj kaj grupoj, kiuj dum 4 jardekoj
altigis la nombron kaj rekonon de la kuba esperanto-movado.
Oni
eldonis librojn ĉe la fremdlingva eldonejo José Martí interalie, La
historio absolvos min de Fidel Castro; rakontoj de José Martí; kreiĝis
esperanto-fako en la internacia radiostacio Radio Havano Kubo; kaj
estiĝis en Kubo la Havana Esperanto-centro, sidejo de Kuba
Esperanto.-Asocio, kiu estas rekonata pro sia konstanta kaj aktiva
movado en nia amerika regiono.
La
41-a jubileo de KEA en 2020 akiras alian karakteron pro la pandemio de
Covid-19, kiu malebligas la tradician feston porokazan, tamen, la kuba
esperantistaro aktivas en la sociaj retoj, kontribuas al la kultura
kresko kaj prezentas la kuban kulturon pere de tiu ĉi IL kaj planas la
revenon al la nova realo kun la certeco ke Esperanto valoras kaj utilas
por pli bona komunika ordo kaj justico lingva en la mondo.
Referenca
fonto: La poresperanta agado en Kubo (1904-2004), aperinta en la
Kongresa Libro de la 6a TAKE, kaj verkita de: Juan Ramón Rodríguez
Gómez, Komisiono pri Historio, Kuba Esperanto-Asocio.