Maritza Gutiérrez González
José Martí estas konsiderata la plej universala el la kubanoj, kaj lia pensaro kaj heredaĵo ĉiam akompanas nin.
Aparte
aprezata de la kuba popolo estas lia humanista pensado kaj la koncepto
de Martí ke “Patrolando estas homaro” estas fundamenta aspekto tre
valida en la kuba nuntempo.
Ĝi
posedas kiel kernan elementon la difinon de Patrio ne nur kiel fizika
kaj kultura vasteco koincidanta kun la lando, sed ankaŭ la humanista
penso, kiu trarompis la tradiciajn limojn rilatajn al multaj aspektoj,
kiuj cirkaŭas homojn, kaj tial por Martí la Patrio preteriras
geografiajn limojn.
Li konsideris ke la homoj devas prizorgi ĉion koncernan al la homa ekzisto.
Martí
deklaris sian admiron pri la ideoj de Simón Bolívar rilate al integriĝo
de niaj landoj en unu solan patrolandon. Por li integriĝo ne signifas
perdon de identeco nacia, sed male, li firme kredis ke defendo de nacia
identeco permesus al la popoloj pli fundan interkonatiĝon por krei
grandan familion; tiurilate li multe studis kaj verkis pri la diferencoj
inter Norda Ameriko kaj Hispanameriko, kiun li nomis Nia Ameriko.
Li
estis konvinkita ke ekzistis multaj similecoj kaŭze de tre proksima
historio, origino, evoluo, malamikoj komunaj, similaj kulturaj etapoj,
kio inkluzivas komunan lingvon por granda plimulto de tiuj ĉi nacioj.