En la jaro de la 42-a jubileo de KEA: por aktiva esperantumado
La
42-a jubileo de Kuba Esperanto-Asocio estas momento por festi kaj
memori, spite al la daŭra izoliĝo trudata de la pandemio de Kovim-19,
kiu por dua fojo nin trafas kaj malhelpas niajn ĉeestajn renkontiĝojn.
Kiel pasintjare, ni invitas ĉiujn kubajn geesperantistojn profiti la fondo-datrevenon de nia landa asocio por daŭre studi, legi kaj labori por disvastigi Esperanton. En tiu ĉi malfacila momento, niaj celoj unuigi homojn kaj fortigi solidarecon sendiskriminacian, devas esti daŭre defendataj.
Per niaj individuaj kaj grupaj iniciatoj kaj uzo de la lingvo, ni kontribuu al pluvivigo de la Internacia Lingvo en Kubo kaj monde.
Indas memori tiujn, kiuj pioniere eklernis kaj disvastigis la lingvon jam en la pasinta jarcento. Ili sukcesis aperigi la unuan artikolon pri Esperanto en landa gazeto, La Rapida Skribo (La Escritura Veloz) organo de la stenografia asocio, en aprilo 1904.
Ankaŭ indas diskonigi la meritplenan propagandan laboron faritan de la elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis nun la plej elstara kuba intelektulo, kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de Esperanto.
En januaro 1910 estis fondita la Kuba Societo por la Propagando de Esperanto, kies oficiala sidejo estis en la tiama Lonja del Comercio, komerca kaj entreprena centro de Havano, situanta en la Malnova Urboparto. Tie staras la unua memortabulo de Zamenhof en Havano.
Aliaj Zamenhofaj E-Objektoj (ZEO-j) nia lande estas ĉe la enirejo de nia Esperanto-Centro, ankaŭ sidejo de KEA, temas pri busto de Zamenhof; kaj ankaŭ en aliaj urboj, en Santiago de Kubo kaj en Sancti Spiritus troveblas Esperanto ZEO-j, kie ni povas memori gravajn homojn kaj momentojn de la historio de nia landa asocio.
En la jaro de la 42-a jubileo de KEA, ni invitas vin al aktiva esperantumado! Viaj iniciatoj estas bonvenaj, sed ĉiam zorgante pri via sano, kiu estas ankaŭ la sano de nia landa asocio.
Vi povas aktive partopreni informan agadon laŭ viaj propraj ebloj en via regiono aŭ urbo ĉe radio, televido aŭ gazetoj; per ekspozicioj kaj aliaj iniciatoj surloke kaj en la sociaj retoj per la etikedoj:
#KubaEsperantoAsocio42 #KuboEsperantoViva42
Bondezirojn al vi kaj longan vivon al KEA!
Maritza Gutiérrez
Nacia Estraro
KEA