Notoj pri la historio de E-o en Brazilo
Kiu estis la
unua brazila urbo listigita en la "Adresaroj" de Zamenhof? Multaj
brazilaj esperantistoj mem ne konscias pri tio. Respondo: Porto Alegre, ĉefurbo
de la plej suda brazila ŝtato Rio Grande do Sul, danke al Arno Phillip,
redaktoro de Deutsche Zeitung. Tiu nomo estas listigita sub n-ro 3846 en la
Adresaro n-ro XVII, oktobro 1895 - januaro 1897. Laŭdire, Phillip jam en 1894
verkis favore al Esperanto. En la sama epoko, Lingvo Internacia, eldonita en
Uppsala, havis inter siaj abonantoj por 1896 la nomon de Francisko V. Lorenz,
aŭtoro de la unua E-lernolibro por ĉeĥoj. Lorenz, elmigrinte en 1890 al
Brazilo, loĝis en São Feliciano (R. G. do Sul). La sama revuo prezentis en la
sekvaj jaroj aliajn nomojn de abonantoj en Brazilo.
En numero de
Revista Brasileira, en aprilo 1898, verkisto (kaj estonta deputito) Medeiros e
Albuquerque publikigis longan artikolon pri Esperanto, menciante aliajn
planlingvojn. En la fino li klarigis pri la gramatiko kaj la ĉefaj elementoj,
kaj konsilis ke la legantoj akiru la E-manlibron de Louis de Beaufront kaj ĝian
portugalan tradukon, faritan en Portugalio de J. H. Ferreira. En la sama (!)
semajno, Arthur Azevedo publikigis favoran opinion pri la nova internacia
lingvo en sia konstanta rubriko ĉe la ĵurnalo O País, en kiu li reproduktis la
esperantlingvan version de "Patro Nia" kaj leteron en Esperanto de
Jácome Martins Baggi de Araújo, supera juĝisto en Petrópolis (ŝtato Rio de
Janeiro). Baggi de Araújo fariĝis la unua grava disvastiganto de Esperanto en
Brazilo. Li, influa homo en juraj medioj, deklaris sin "spontana
propagandisto" kaj aliajn juristojn li allogis por Esperanto.
Multaj
ĵurnaloj kaj almanakoj tra la lando aperigis artikolojn pri Esperanto, sed ĉiuj
esperantistoj agadis izolitaj, sen komuna organizo por la informado. Unu el
tiuj aktivaj pioniroj estis juna studento en ŝtato Minas Gerais, Caetano
Coutinho, kiu inter 1899 kaj 1905 sendis centojn da ekzempleroj de portugala
E-lernolibro al redakcioj kaj interesatoj. Coutinho, laŭ peto de la aŭtoro mem,
Théophile Cart, portugaligis Esperantan lernolibron, kiun eldonis Hachette.
Tiel aperis la unua E-libro por brazilanoj.
La 17-an de
marto 1906, João Keating (1868-1925), instruisto de la franca kaj la itala
lingvoj, kaj Tobias Rabello Leite, fervojinĝeniero, fondis en Campinas, ŝtato
São Paulo, la unuan Esperanto-grupon en Brazilo, "Suda Stelaro". Tobias Leite estis aŭtoro de la
unuaj vortaretoj en Brazilo (BEL, 1907) kaj de konversacia gvidlibreto
portugala-Esperanta (eldonita de fama eldonejo en Campinas, Casa Genoud, 1909),
en kiu la vortoj kaj frazoj estas distribuitaj laŭ temoj. En Majo 1906 Everardo
Backheuser komencis serion da lecionoj en ĵurnalo O País en Rio de Janeiro.
Rapide ekvenis leteroj en Esperanto de lernantoj kaj tio instigis Backheuser
krei E-klubon. Tial en la 29-a de junio, en la sidejo de la ĵurnalo mem, oni
fondis Brazilan Klubon de Esperanto. En la sama jaro, en São Paulo fondiĝis la
virina grupo "Matena Stelo" kaj en Rio la grupo "Espero
Katolika", inter deko da aliaj kluboj tra la lando.
Ankoraŭ en
1906, la menciita Medeiros e Albuquerque sukcesis, ke Brazilo oficiale dekretu
Esperanton plene "klara lingvo por telegrafio", uzebla en enlanda
servo. Brazilo estis la unua lando kiu tion faris, dudek jarojn antaŭ la sama
rekomendo de Universala Telegrafa Unio.
En tiu tempo
alvenis al Rio la juna franco Paul Berthelot (fondinto de la revuo Esperanto),
kiu kontribuis ne nur al la lingva plispertigo de brazilaj esperantistoj, sed
ankaŭ al la propagando. Li plurfoje faris kursojn per la rekta metodo.
Berthelot mortis pro tuberkulozo en 1910 (28-jara), en fora Conceição do
Araguaia, ŝtato Pará.
En 1907
kreiĝis Brazila Revuo Esperantista (poste: Brazila Esperantisto), redaktata de
Backheuser, Alberto Vieira kaj Reynaldo Geyer. Dum la unua Brazila Kongreso de
Esperanto, la 21-an de julio 1907, oni decidis pri la fondiĝo de Brazila Ligo
Esperantista (ekde 1949: Brazila Esperanto-Ligo). En 1908 la revuo fariĝis
oficiala organo de la Ligo.
Multaj leĝoj
favoris aŭ almenaŭ permesis la instruadon de Esperanto en lernejoj. La unua
leĝo en 1913 permesis tion en la ŝtato Rio de Janeiro. En 1918 (respektive
1919), publikiĝis leĝoj kiuj permesis la nedevigan instruadon en porinstruistaj
kaj mezgradaj lernejoj en la ŝtato Sergipe kaj en la regiono de la tiama
ĉefurbo Rio de Janeiro. La brazila delegito ĉe Ligo de Nacioj subskribis la
proponon kiu rekomendis la instruadon de Esperanto en lernejoj. En 1932 oni
kreis E-katedron en Universitato Populara de Recife. Tra la jaroj, simile
okazis en diversaj landopartoj. En 1968, la nacia Departemento pri Baza kaj
Meza Instruado de la Ministerio pri Edukado komunikis, ke la Federacia
Konsilantaro pri Edukado agnoskas la valoron de Esperanto kaj rekomendas la
nedevigan instruadon. Nuntempe estas tri Esperanto-kursoj en universitatoj kaj
du en mezgradaj lernejoj.
Brazila
Esperanto-Ligo (BEL) akiris la statuson de Publika Utilo Federacia, laŭ Dekreto
4356 de la 26-a de oktobro 1921. Dum la centjariĝo de la nacia sendependiĝo
(1922), la sekretario de BEL, J. B. de Mello e Sousa, samtempe estis sekretario
de la plenumkomitato de nacia ekspozicio organizita de la brazila registaro. Ne
surprize, do, ke bela kaj granda oficiala broŝuro estis eldonita en Esperanto.
Mello e Sousa, dum jaroj tre aktiva, reprezentis la registaron ankaŭ en
Universala Kongreso. Li estis frato de konata brazila verkisto J. C. M. e Sousa
(kiu famiĝis sub pseŭdonimo Malba Tahan).
En 1933,
Brazila Esperanto-Ligo fariĝis Landa Asocio de UEA. Ĝi havis budon en la famaj
Specimenaj Foiroj de Rio de Janeiro, por kiuj en 1935 kaj 1936 la memoraj
oficialaj poŝtmarkoj havis tekston en la portugala kaj en Esperanto. Cetere,
Brazilo estas inter tiuj landoj kiuj eldonis plej multajn poŝtmarkojn en aŭ pri
Esperanto (entute ok, en 1935, 1936, 1937, 1945, 1959 kaj 1981) kaj tre multajn
poŝtajn stampojn. En la 30-aj jaroj, Esperanto ĝuis reputacion en altaj
brazilaj poŝtaj rondoj. Du grandaj serioj de oficialaj turismaj bildkartoj kun
surpresita poŝtmarko (entute kvindek malsamaj, nun raraj kolektaĵoj) prezentis portugalajn
kaj esperantajn tekstojn. Propaganda materialo de la poŝto mem, kiel afiŝoj kaj
kartoj, estis eldonita en la lingvo. Por tiuj atingoj certe aktive agis Alberto
Couto Fernandes (1871-1946), instruisto, tradukisto kaj vortaristo de
Esperanto, kiu en la Nacia Telegrafo havis estrajn postenojn. De 1910 ĝis sia
morto sinsekve reelektita prezidanto de BEL, Couto Fernandes havis gvidan rolon
en pluraj societoj, katolikaj kaj geografiaj.
La agado de
FEB - Brazila Spiritisma Federacio - grave kontribuis ekde 1909 al la disponigo
en Brazilo de E-lernolibroj kaj vortaroj. Pro la laboro de Ismael Gomes Braga
(1891-1969) estis tre intensa eldona agado de FEB favore al Esperanto de post
1937 ĝis la nuntempo, kaj tiel efika estis la varbado laŭlonge de la jardekoj,
ke eĉ pri malneŭtraleco oni akuzis la brazilan movadon. BEL, tute neŭtrala,
provas kompense pli aktive varbi por Esperanto ĉe aliaj religiaj homgrupoj.
Grava
organizo, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, fondiĝis en Rio de Janeiro en
1951, kaj ĝiaj imponaj seminarioj, kvazaŭ naciaj kongresoj, okazis inter 1966
kaj 1983.
En 1957
brazilaj esperantistoj fondis la societon Bona Espero. Ĝi fariĝis fama pro
socia agado kaj ankaŭ pro instaliĝo de ties lernejo en fora bieno, en mezlanda
Alto Paraíso de Goiás. La plej vigla agado de Bona Espero komenciĝis post la
enmigro de gesinjoroj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj ĝin estras de post
1974.
Federacia
Universitato de Ceará starigis en Fortaleza la t.n. "Kulturdomojn",
apartajn konstruaĵojn por instruado kaj vivigo de fremdaj lingvoj. De 1965 ĝis
1998 funkciis tie E-Kulturdomo.
En la mezo
de la 60-aj jaroj estis disigitaj tra la lando multaj grupoj de junaj
esperantistoj, kiuj havis kulturajn kaj sportajn agadojn; floris junulara
movado aparte en la ŝtatoj Rio de Janeiro kaj Ceará. De 1964 Aloísio Sartorato,
Paulo Sérgio Viana, Francisco Wechsler kaj aliaj kunvenadis en la sidejoj de
BEL kaj KKE por diskuti pri la starigo de Landa Sekcio de TEJO en Brazilo. Tute
malproksime, en Fortaleza, paralele sama penso aperis ĉe entuziasma rondo de
gejunuloj, inter ili Carlos Lima Melo, César Barros Leal kaj Roberto Passos
Nogueira. La du grupoj renkontiĝis en Brazila Kongreso kaj decidis por tiu celo
unue formaligi lokajn grupojn. Tiel naskiĝis Guanabara E-Junularo kaj Ceará
E-Junularo. Sekve, en urbeto Santos Dumont (Minas Gerais), kadre de la II-a
Seminario de Esperanto de KKE (1967), trideko da ĉeestantaj junuloj decidis
fondi BEJO-n, la Brazilan Esperantistan Junularan Organizon. En la sekva jaro,
BEJO akceptiĝis kiel Landa Sekcio de TEJO.
Komence de
la 70-aj jaroj, dum diktatura periodo de seriozaj limigoj al individuaj
liberecoj kaj samtempe forta rezista opozicia movado, tri anoj de BEJO en Natal
(en la nordorienta ŝtato Rio Grande do Norte) estis arestitaj pro sia paralela
politika pamfletado. Oni suspektis la lokan junularan E-klubon pro tio ke ĝi
ricevis periodaĵojn el Bulgario, Ĉinio kaj la baltaj respublikoj. Iuj
surkoridore "rekomendis" al la tieaj lernantoj ĉesigi la studadon de
la lingvo, "ĉar ĝi estas la lingvo de Kubo".
Novan aparte
viglan periodon BEJO spertis ekde 1975, kun la aktivado de Néia Lúcia Souza kaj
Ciro Gomes de Freitas, inter aliaj. Oni jam realigis 22 BEJK-ojn, Brazilajn
Esperantistajn Junularajn Kongresojn. Ekde 1993 ili okazas samtempe kaj samloke
kun la Brazilaj Kongresoj de BEL. Post 1996 la starigita Rebato-Servo de BEJO
kunligis centon da homoj el ĉiuj aĝoj ĉirkaŭ leterkampanjoj kontraŭ misinformaj
gazetaraj artikoloj.
Unu el la
malhelpoj (iasence pozitiva) al la starigo de forta, ekskluzive porjunulara
movado de Esperanto en Brazilo estas la preskaŭ plena integriĝo de junaj
esperantistoj al la lokaj kaj tutlandaj strukturoj de la movado. Junaj
esperantistoj fariĝas instruantoj, estraranoj, eĉ prezidantoj de lokaj E-kluboj
kaj ĝenerale plenharmonie interagas kun la aliaj generacioj.
Elstaraj
verkistoj, poetoj kaj tradukistoj estis nombraj inter la brazilaj
esperantistoj: Porto Carreiro Neto, Ismael Gomes Braga, Sylla Chaves, Geraldo
Mattos, Leopoldo Knoedt, Benedicto Silva, Roberto Passos Nogueira estas nur
kelkaj inter multaj menciindaj. En la suda urbo Chapecó, eldonejo Fonto, de
Gersi Bays, estas grava por la brazila kaj internacia kultura komunumo de
esperantistoj, kun la multjara beletra revuo Fonto kaj granda serio de
eldonitaj libroj originalaj kaj tradukitaj. Jam de pluraj jaroj Prof. Evaldo
Pauli, prezidanto de Filozofia Asocio Tutmonda, kunordigas en Florianópolis la
kompilon de ampleksa "Enciklopedio
Simpozio", kun subteno
de la Federacia Universitato de Santa Catarina.
En 1973,
krizo ekestis. Kultura Kooperativo de Esperantistoj proponis sin kiel peranton
de UEA kaj la Komitato de UEA en Beogrado aprobis la nomumon de tiu dua Landa
Asocio de UEA en Brazilo. BEL proteste eksiĝas kiel Landa Asocio.
Brazila
Konsilantaro de Esperanto estis fondita jam en 1974, sub la prezido de
Francisco Almada, kun la celo unuigi la nacian movadon. Ĝi sukcese efektivigis
kvar kongresojn (Juiz de Fora 1980, São Paulo 1981, Brasília 1982 kaj Olinda
1983).
En 1975
kreiĝis ILEI-Sekcio por Brazilo, ĝis 2002 daŭre sub la gvido de profesorino
Elvira Fontes (Honora Membro de UEA).
Sylla Chaves
fariĝis prezidanto de BEL en 1977, kaj danke al liaj demarŝoj la Ligo denove
fariĝis dua Landa Asocio de UEA. Okazas kontaktoj por realproksimiĝo de la
naciaj organizoj.
Malgraŭ la
movada krizo, en 1978 okazis en urbo Marília la Unua Latinamerika Kongreso de
Esperanto, kun 420 partoprenantoj el 11 landoj. En Marília, la prezidantoj de
la tri naciaj E-organizoj, Sylla Chaves por BEL, Braz Cosenza por KKE kaj
Francisco Almada por Brazila Konsilantaro de Esperanto, kunsubskribis peton al
UEA, ke kunlaboro okazu inter ili. En Brasília (1981) okazis la 66-a Universala
Kongreso de Esperanto. Fernando Galvão Marinho elektiĝis en 1981 prezidanto de
BEL, kaj la tiamaj prezidantoj de KKE kaj BKE elektiĝis por BEL-Konsilantaro,
sed la escepta situacio de duobleco daŭris ĝis 1985. La tri prezidantoj cetere
konsistigis Nacian Esperanto-Komisionon (NEK).
En Ouro
Preto, 1983, kun la ĉeesto de Victor Sadler, la tri organizaĵoj decidas, ke
ekde tiam nur unu tutlanda Brazila Kongreso okazu. Campinas estis sidejo de la
20-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu arigis en 1984 centojn da aliĝintoj
ĉirkaŭ la temo "Integriĝo en la brazila Esperanto-movado".
Sekve, en
1985, KKE rezignis pri sia rolo kiel Landa Asocio de UEA, favore al BEL. La
14-an de decembro okazis la kunfandiĝo de Brazila E-Ligo kaj Brazila
Konsilantaro. Nelson Pereira de Sousa fariĝis ties prezidanto, kaj la 31-an de julio
1986 BEL ekhavis sian juran sidejon en la ĉefurbo Brasília. Ĝi nuntempe
kunligas 17 ŝtatajn asociojn en Federacia Konsilantaro, kaj ankaŭ individuajn
esperantistojn. Cento da Esperanto-asocioj, kluboj, grupoj aktivas kunlabore.
La Libroservo de BEL havas multe da varoj. Jam 37 Brazilaj Kongresoj de
Esperanto okazis, en la lastaj jaroj kun partopreno de 300 ĝis 700 aliĝintoj.
SAT okazigis
sian 61-an Kongreson (1988) en Campos do Jordão, Brazilo, kun Gilbert kaj
Symilde Ledon kiel ĉefaj lokaj organizantoj. La amerika agado de UEA restartis
dum kunsido de lokaj reprezentantoj de Brazilo, Kubo kaj Venezuelo kun
UEA-estrarano dum la Viena UK, 1992.
Komence de
1993 - tio jam estas prahistorio, por la mondo de Interreto! - ekkompiliĝis en
Nederlando la "Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj". Tricent
nomoj el 34 landoj estis listigitaj, kaj inter ili troviĝis kvar brazilaj
individuoj kaj unu klubo. En la 17-a de marto 1996, do naŭdek jarojn post la
fondiĝo de la unua klubo, aperis la unua institucia hejmpaĝo pri Esperanto en
la portugala lingvo. Nuntempe
la brazilaj hejmpaĝoj estas nenombreblaj, kaj la diversaj brazilaj diskutlistoj
pri Esperanto, por komencantoj kaj por E-parolantoj, havas plurajn centojn da
membroj. La retaj korespondaj kursoj estas multaj kaj jam fariĝis grava
instrumento por formi novajn esperantistojn en Brazilo, eĉ en foraj urboj.
Pro sia alta
nombro da membroj, BEL en 2000 ekrajtis je dua sidloko (por komitatano A) en la
Komitato de UEA. Nuntempe, 23 periodaĵoj esperantistaj regule aperas en la
lando. Sep lokaj aŭ regionaj radiostacioj disaŭdigas programojn en kaj pri
Esperanto. Dum la jaro okazas tra Brazilo proksimume dudek E-renkontiĝoj,
meznombre kun cent partoprenantoj. La okazigo de la 58-a Internacia Junulara
Kongreso en la urbo Pato Branco kaj de la UK en Fortaleza kaŭzis grandan
intereson en la lando.
James Rezende Piton.
(kun
kontribuo de Symilde Schenk Ledon kaj Fernando José Galvão Marinho).
© Publicaciones / Sitio de la cultura
esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias