“Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo”
1173 kongresanoj el 61 landoj
La Komitato de UEA okazigis 4 forumojn pri la 4 K de
la Strategia Laborplano. Ni proponas skizon pri kelkaj el la ĉefaj temoj
pridebatitaj de la ĉeestantaj komitatanoj. Kompletajn raportojn vi povas legi
en la retejo de UEA.
KAPABLIGO. La forumo pridiskutis proponon de nova
regularo pri la KER-ekzamenoj (Komuna Eŭropa Referenckadro pri Lingvoj), kiuj
funkcias laŭ kontrakto inter UEA kaj Origó (la Hungara Ŝtata Ekzamencentro),
kaj esprimis subtenon al tiu celo sed konstatis, ke por la aprobo de detala
dokumento necesos ĝia reta prezento kaj voĉdonigo de la Komitato. Buĝeto 2018:
La Komitato ricevos siatempe kaj nur informe tiun sub-buĝeton, kiam estas
konata la fina stadio de la Asocia buĝeto por 2018, kiu fiksos nur la kvar
grandajn su mojn por Movada Evoluigo, sen la detala analizo de unuopaj
projektoj. Prioritatoj estas: inda fermo de la “Jaro de la lernanto”; pretigo
de ambicia komuna universitata simpozio de UEA/ILEI; daŭrigo kaj evoluigo de la
programo de Aktivula Maturigo (AMO).
KOMUNUMO. Kongresoj: Pliintensigi la komunuman
flankon de la UK kaj plifortigi la percepton, ke temas pri evento apartenanta
ne nur al la kongresanoj. Jaro de E-Kulturo 2018: Lanĉo de la jaro, cirkulero
kun plano, celoj, indikoj al la LA pri kiel kontribui al ĝia sukceso;
informkampanjoj kaj eventoj ligitaj al la ĉefaj aranĝoj okazontaj venont- jare.
Kontinentaj komisionoj: Subteno al la kvar kontinentaj komisionoj de UEA pri
Regiona Agado (Afriko, Ameriko, Azio kaj Oceanio, Eŭropo), aparte por
kunordigaj elspezoj; subteno al lokajagadoj (inkluzive de la projekto pri
Ĝemelaj Urboj kaj agado de E-Centroj), kaj regionaj kongresoj. Scienca kaj Faka
Agado: Surbaze de enketoj pri la membraro de la aliĝintaj FA de UEA,
evidentiĝis kiel prioritata helpo al la plifortigo de la koncernaj asocioj en
la nun konstruata nova retejo de UEA. Pri scienca agado, pludaŭras iniciatoj
ligitaj al la UK kiel la Internacia Kongresa Universitato; Scienca Kafejo kaj
terminologia agado.
KONSCIIGO. Pro foresto de
la estrarano pri in- formado, oni koncentriĝis pri la publikaj rilatoj, tial
listiĝis diversaj aspektoj: ĝi povas kontribui al aliaj agadoj de la asocio,
ekzemple per faciligo de la vojo al subvencioj aŭ per la estigo de aliancoj por
difinitaj celoj; ĝi estas esence teama laboro, kiu postulas samtempe du specojn
de kapabloj: profesiecan konon de la traktata temaro, kaj lerton pri homaj
rilatoj. Ĝi plifortiĝas per speciala trejnado kaj postulas bonajn
informmaterialojn, ofte plurlingvajn. Konkretaj atingoj, ekz. la eldono de
Unesko Kuriero (vd. p. 11) aŭ la funkciado de Amikumu, estas pli konvinkaj ol
deklaroj kaj teoriaj argumentoj. Estiĝis pluraj sugestoj kaj rekomendoj.
KUNORDIGO. Okazis diskuto pri aldono al la
Kongresa Regularo pri tio ke kunlabore inter CO kaj LKK, estu laŭeble nur unu
retejo por la UK. La KKS, Clay Magalhães, bonvenigis la proponon, sed petis ke
estu komprenemo pri ĝia efektivigo en la unua jaro. Kotiz-sistemo: Oni ricevis
raporton verkitan de Mark Fettes pri la diskutoj pri la kotizsistemo en la
lunda Forumo pri Membreco kaj Kotizoj. Oni aprobis, ke la Komitato akceptu la gvidajn
principojn listigitajn en la raporto pri nova kotiz-sistemo, kaj komisiu la
Estraron kaj la CO-on pretigi definitivan proponon pri ŝanĝo en la Ĝenerala
Regularo (bazitan sur la propono ligita al la raporto), kune kun propono pri la
referencia kotizo por 2018, ĝis la fino de oktobro 2017. Pri buĝeto: Oni
traktis temojn pri kotizoj, oficistaro, aliaj oficejoj, movada evoluigo. Kelkaj
diskutantoj indikis subtenon por la propono de Buller, ke la Estraro plu
prilaboru la buĝeton post la UK, aldonante pli detalajn informojn pri siaj
planoj ĉe kelkaj eroj inkluzive de Oficistaro kaj Subvencioj. Sekvaj
kongreslandoj: Finnlando (Laĥtio, 2019) kaj Kanado (Montrealo, 2020). El la
Forum-protokoloj resumis: Maritza
Gutiérrez González
© Publicaciones / Sitio de la cultura
esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias