HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2018/11/27

6-a Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) 2019




                     

 Kampadejo Las golondrinas                                                                                                      

UNUA BULTENO

Ĵaudo 21 lundo 25 marto 2019
Kampadejo Las golondrinas
Carretera Contramaestre, km 14, Tercer Frente
Santiago de Cuba



Karaj partoprenontoj!

Ĝuste ĉi tie vi havas la ŝancon renkontiĝi kun la riĉeco de nia naturo, kie vi povos ankaŭ esplori la Montoĉenon Maestra,
la sekretojn de rivero Mogote kaj baniĝi en la freŝaj akvoj de baseno Las golondrinas (La hirundoj), kies nomo devenas
de groto kie sezone nestas tiu birdo. La regiono ankaŭ atestas pri la vivo de niaj praloĝantoj kaj pri la bataloj kontraŭ la
reĝimoj subpremintaj nian landon.
Dum nia certe ĝuinda restado en la kampadejo eblos ekskursi al grotoj, kie oni povas ĝui la freŝan akvon de fontoj,
kiuj vivigas la riveron Mogote, enfluejo de rivero Contramaestre, kie baraĵo ebligas kelkajn lokojn tre taŭgajn por la
banado. Dum la pluva sezono, okazas superakvoj.
Plej proksimaj vindindaĵoj:Los Negros (2 km); Contramaestre (18 km); Santiago de Cuba (98 km).
En la ĉirkaŭaĵoj troviĝas kelkaj grotoj, inter kiuj:
·Groto de Brígido:Ĝi troviĝas apud unu el la basenoj kaj estas facile alirebla.
·Groto del Humo:Je 1,5 km trans la rivero, ĝin traigas surfaca akvofluo. Aliro implicas mezan gradon de
malfacilo.
·Groto de Toña:Je 2 km, estis rifuĝejo de la ribeluloj dum la lukto kontraŭ la Batista reĝimo. Ĝi havas du
enirejojn kaj videblas multaj vespertoj.
·Groto Jíbara:Je 12 km for de la kampadejo, ĝi estas unu el la plej profundaj en la lando, kun deveno rivera. Ĝi
havas 248 metrojn da vertikala niveldiferenco kaj longas je 1500 m. La defluejo de rojo La Papelera troviĝas en
Cuartón de Pozo Prieto, Barrio de Riíto aŭ Riíto de Matías.
La riĉa flaŭro kaj faŭno de la ĉirkaŭaĵoj certe kontentigos ĉiujn naturamantojn.
Je nia dispono estos la kutimaj servoj en kampadejo.
Bv. ne forgesi kunporti viajn litaĵojn, medikamentojn kaj aliajn de vi bezonatajn personajn aferojn.

VETURADO
La partoprenontoj el Guantánamokaj Santiago de Cuba veturos per la busoj de Campismo el Santiago de Cuba (loko
kaj horo difinotaj). Tiuj busoj prenos survoje la partoprenontojn de Contramaestre. La samo validas por la reveno. La
pago por tiuj veturoj per la busoj de Campismo okazos en la momento preni la buson (ire kaj revene) individue.
La partoprenontoj de Granma veturos per siaj rimedoj al la kampadejo, ankaŭ revene.
Por la partoprenontoj de la ceteraj provincoj KEA disponigos 2 busojn, kaj la rajto veturi per ili okazos laŭ la dato de la
aliĝo kaj pago. La listo de partoprenontoj, laŭ la aprobitaj kvotoj, estas respondeco de la filioj kaj grupoj de KEA.
La buso 1 (32 sidlokoj) ekveturos de la sidejo de KEA en Havano la 21-an de marzo 2019, je la 04:00 horo.
La buso 2 (32 sidlokoj) ekveturos de Santa Clara (loko kaj horo difinotaj), por la partoprenontoj de Cienfuegos (kiuj
devas veturi al Santa Clara per propraj rimedoj), Villa Clara, Sancti Spíritus, Ciego de Ávila, Camagüeykaj Las
Tunas. Por la reveno, validos la sama itinero.
Prezo (CUP)
Buso 1 Havano – Kampadejo – Havano 340.00
Buso 2 Santa Clara – Kampadejo – Santa Clara* 170.00
*Laŭ la itinero Santa Clara – Sancti-Spíritus – Ciego de Ávila – Camagüey – Las Tunas kaj revene




PROVIZORA PROGRAMO
Ĵaŭdo, 21 marto 2019
16:00 Alveno / Loĝigo / Aliĝo al la KEA-ekzamenoj
19:00 Vespermanĝo
20:30 Interkona vespero
Vendredo, 22 marto 2019
08:00 Matenmanĝo
09:00 Comité Nacional
Paralele: Kurso komencantoj /
Kurso konversacia / Aliaj programeroj
19:00 Vespermanĝo
20:30 Konkursa vespero / Diskejo


  

Sabato, 23 marto 2019
08:00 Matenmanĝo
09:00 Kunsidoj / ILEI / Aliaj programeroj
19:00 Vespermanĝo
20:30 Teatra vespero / Diskejo
Dimanĉo, 24 marto 2019
08:00 Matenmanĝo
09:00 KEA-Ekzamenoj / Aliaj programeroj
19:00 Vespermanĝo
20:30 Arta vespero / Diskejo





Lundo, 25 marto 2019 
06:30 Forveturo busoj 1 y 2






La filioj kaj grupoj de KEA respondecos pri variaj programeroj por la vesperaj aranĝoj, kio montros la maturiĝon de la
kultura vivo de nia komunumo. Estraranoj kaj aktivuloj ekkomencu jam organizi tiujn programerojn. Esperantistoj kun
pli alta lingva nivelo pretas revizii la tekstojn de tradukoj aŭ originalaĵoj. Ideojn por tiuj vesperoj vi povas konsulti kun
la Nacia Estraro de KEA, organizanto de la KERoj.





Asociación Cubana de Esperanto
Vista Alegre 264 entre Juan B. Zayas y Luz Caballero
La Víbora, 10 de Octubre
10500 La Habana, Cuba.

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea