HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2010/04/04

K U B O




Du insuloj kaj 4010  insuletoj (nomataj cayos hispanlingve) estigas la Kuban arkipelagon, kun totala areo je 110922 kvadrataj kilometroj. La plej granda insulo, Kubo, koncentras la fundamentan potencon homan kaj ekonomikan de tiu ĉi nacio. La Respubliko Kubo estas dividita en dek kvar Provincoj kaj unu speciala municipo. La Provincoj estas: Pinar del Rio, Ciudad de La Habana , La Habana , Matanzas, Cienfuegos, Villa Clara, SanctiSpíritus, Ciego de Avila, Camagüey , Las Tunas, Granma, Santiago de Cuba, Holguín kaj Guantánamo. La speciala municipo estas Insulo de Junularo (hispane Isla de la Juventud ). La ĉefurbo de Kubo estas La Habana (esperante Havano).
La limoj de Kubo arkipelagoestas jenaj. Norde, Florida Markolo, kiu apartigas ĝin disde la Usonateritorio. Sude, Kolumba Markolo apartigas ĝin disde insulo Jamaiko.Eoste, Pasejo de Ventoj (hispane Paso de los Vientos) inter Haitio kaj Kubo. Kaj ueste, ĝin apartigas disde la meksika teritorio Jukatana Markolo. Laŭvide la geografia situo de Kubo havigas al tiu ĉi lando grandan valoron strategian kaj ekonomikan. Ien la kialo de la ŝlosilosur la nacia blazono: ĝi simbolas ideon pri Kubo ĉe la enirejo de Meksikia Golfo.
Kubo troviĝas en la subtropika zono de la terglobo. Ĝiaj klimataj kondiĉoj estas tiaj de daŭra somero, sed neniel troas, dank' al tiu pozitiva influo de la Golfa Fluo. La konstantaj ventoj sur la arkipelago estas la alizeoj. Ili blovas disdenordeosto, inter novembro kaj februaro, kaj disde eosto-norde-osto dumla ceteraj monatoj. La meza aertemperaturo posjare estas 25 Celsius-gradoj, kun minimume 19 kaj maksimume 30 , kaj inter 26 kaj 30en marakvoj.
Tra la surfaco de la insulo granda, longakaj mallarĝa, elstaras diversaj montaroj nomataj sierra ,hispanlingve. En la plej okcidenta regiono estas la montaro Organos, lacentra regiono havas Escambray, kaj en la orienta estas la plej gravamontaro Maestra. Sennombraj riveroj trafluas la fekundan grundon de Kubo. Ĉe la plej gravaj jen kelkaj: Cauto, Toa, Cuyaguateje, Yumurikaj Contramaestre, plej menciindaj.
Kubo nombras 5740 kilometrojn da marbordoj, pliol 200
golfojkaj golfetoj kaj 289 plaĝojn. La nacia birdo estas nomata Tokororo far Kubanoj. La nacia floro ankaŭ havas nomon donitan de kubanoj: mariposa. La nacia arbo estas tiu sama videbla sur la blazono de la Respubliko Kubo : reĝa palmo.
Redaktoro : Luis Santillán


Naciaj Simboloj


La Kuba flago
En 1849 la Kuba generalo Narciso López elpensis la Kuban flagon, kaj li sciigis sian amikon Miguel Teurbe Tolón pri la ideo, kaj Miguel desegnis la flagon, kiun poste faris la edzino de Miguel, Emilja. La flago estis 50 centimetrojn longa kaj 35 centimetrojn larĝa, mankudrita kaj kun blanka stelo.
Tri bluaj bendoj reprezentas la tiaman ŝtatan dividon de la insulo: Okcidento, Centro kaj Oriento. Du blankaj bendoj reprezentas la justecon kaj dignon de la batalantaj patriotoj. La ruĝa triangulo estas simbolo de la sango elverŝita de la herooj, kaj la sola stelo kun pinto supren reprezentas la unuiĝon de la popolo en unika brilo.


La Kuba blazonŝildo
La kuba patrioto Miguel Teurbe Tolón, en 1849 elpensis ŝildon, kiu dum 1850 kaj 1851 estis uzata de la generalo Narciso López, ĉefo de la Provinca Gubernio de Kubo, por stampi oficialajn dokumentojn kaj pagbiletojn. La ŝildo estas ovalforma, dividita je du trionoj de la alteco, kie estas horizontala linio. La supra parto, la ĉefa, montras maron ĉe kies flankoj videblas du terpecoj -Terkapo Sable en Florido kaj Terkapo Catoche en Meksikio-, kaj ŝlosilon, kiu reprezentas la eniron al la Meksikia Golfo. Malantaŭ ĉio duonaperas la suno en la horizonto.
La malsupra maldekstra sekcio reprezentas la tiaman politikan dividon de la insulo, per tri bluaj bendoj; dum la du blankaj bendoj rilatas al la justeco kaj digneco de la patriotoj.
 En la malsupra dekstra sekcio staras la Reĝa Palmo (Palma Real, la plej utila arbo en la Kuba historio), kiel simbolo de la verda, forta kaj fruktodona grundo. Malantaŭe aperas du montoj, kaj hela ĉielo kun nubetoj.
 Kiel subteno aperas stagnofasko de malantaŭ la ŝildo, indikante la unuiĝon de la kubanoj. En la supro de la fasko estas ĉapo kun kvinpinta stelo, kiu estas simbolo de libereco. La branĉo de verda kverko reprezentas la pacon, kaj la branĉo de laŭro signifas venkon.

 





No hay comentarios:

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea