29 julio-5 aŭgusto, Gimpo/Seulo, Korea Respubliko
“Demokratio en nuntempa mondo”
Partoprenis: 105 kongresanoj el 23 landoj
Ĉi-jare la unuan fojon, Sennacieca Asocio Tutmonda
(SAT) kongresis en Azio. Post la impona 102 a UK en Seulo, 105 kamaradoj el 23
landoj ĝuis la 90-an SAT-Kongreson en urbeto Gimpo, apud Seulo, proksime de la
bordo ĉe la Flava Maro. Koreoj bonvenigis nin per rideto, varma koro, frateco,
amikeco kaj malfermitaj brakoj. Ni loĝis en komforta hotelo Yakam, kie okazis
la antaŭviditaj programeroj kaj je dispono de la kongresanoj estis senpaga
aliro al ĝiaj kuracaj ban akvoj, kion pluraj el ni profitis ĝissate. Ĉe la
alveno, post registriĝo kaj ricevo de la kon gres materialo ĉiuj povis elekti
(en sia grando) verdan T-ĉemizon kun surskribo: “SAT – Tutmonda Solidareco”.
LA
TEMO.
La kongresa temo estis “Demokratio en
nuntempa mondo”. La semajna programo estis klare afiŝita sur apartaj paneloj
kaj ankaŭ la kongres libro, en pli granda formato ol kutime (A4) enhavis ĉiujn
necesajn informojn. Sabate, dum la Interkona Vespero, prezentiĝis du
muzikbandoj de la “Paca agado sur strato”.
PROGRAMO. Dum la malfermo, Vinko Markovo informis pri
SAT al la novuloj. Post la salutvortoj de la Plenumkomitato (PK) kaj la
Organiza Kongresa Komitato (OKK) sekvis salutoj de kelkaj organizaĵoj: Rob Moerbeek
(UEA), Dieter Rooke (IKEK), Fran ciska Tubale (Radio 3ZZZ), Liba Gabal da
(IFEF). Ni fotiĝis ĉe grandega banderolo kun E-slogano “Se ni kune sonĝas kaj
praktikas, alia mondo eblas!”. Tuj poste sekvis prelego pri la “Kandel luma
Revolucio”, kiu fine forigis la prezidantinon de Sud-Koreio. Post tagmeze en la
sama tono daŭris parolado pri: “*Multitudoj kaj absoluta demokratio”. Interesan
sciencfikcian prognozon pri “Guglo kaj ĝia pasporto” prezentis Hiongun Kim (KR),
kiu kaptis intereson de la aŭskultantoj.
Vespere ni ĝuis belegan folkloran prezentadon de la
ensemblo “Espera Mondo”. Sonis diversaj, al kelkaj el ni, nekonataj
instrumentoj kaj tamburoj. Ĉe la fino ni povis kunkanti la faman kanton “Ariari”,
muziki kaj danci kun la bele vestitaj geaktoroj. Ĝojo kaj rido invadis ĉiujn
ĉeestantojn. Lunde komenciĝis kutimaj SAT-programeroj:estis prezentitaj agad-
kaj jar-raportoj. Okazis di-versaj diskutoj, prezento de la Konferenco pri Unuiĝo
de la du Koreaj Ŝtatoj okazinta dum UK, laborkunsidoj kaj kunvenoj de frakcioj:
liberecana, vegetarana, komunista, sennaciista, verdula, liber-pensula.
Dum kulturaj vesperoj okazis muzikprezentoj, kantoj
kun gitaro kaj revoluciaj kantoj. La kongresanoj ĝuis belan koncerton de la
litova ensemblo “Sepa kaj Asorti” kaj teatraĵon “La malfermilo” kiun prezentis
Saŝa Pilipoviĉ kaj Franciska Toubale. Spektinda estis ankaŭ aŭkcio de
esperantaĵoj iniciatita de Tahira Masako (Masakato), kiu kolektispli ol 300
eŭrojn por SAT. Dum la distra véspero ni ĝuis korean operon “Ariari” de la familio
Lee Eunwoo. Japanan Te-ceremonion prezentis Huzi moto Hideko.
EKSKURSOJ. Interesaj ekskursoj gvidis nin al diversaj
vindind aĵoj: al Bujeo, kie ni vizitis admirin de ravan lotusan ĝardenon kaj
poste muzeon kaj templon; alia, ne malpli interesa, montris la “Pacan observejon”,
en insulo Ganghwa, plej proksime al Norda Koreio, situanta trans la rivero Han.
En la samloka muzeo multaj papermesaĝoj atestis pri deziro reunuiĝi. Plie ni
vizitis fortikaĵon kaj la plej malnovan templon de Koreio. La lastan tagon oni
ellaboris kaj prezentis Gvid- rezolucion kaj Deklaron. Vespere okazis la fermo kun
donacoj kaj dankoj pro sindonema laboro fare de OKK. Saŝa Pilipoviĉ prezentis
la urbon Kragu jevac (Serbio), kie okazos la 91-a SAT-kongreso (5-12 aŭgusto
2018); kaj ricevis de OKK la flagon. La ĉi-jara kongreso estis riĉa el movada,
kultura, distra, kaj turisma vidpunktoj. Abundis interesaj prelegoj,
konversacioj, belaj momentoj kaj homainterkompreniĝo.
Resumis
el raporto de l iba Gabalda (FR):
A
lberto F. C alienes
© Publicaciones / Sitio de la cultura
esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias