HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/04/20

Encuentro Nacional de Esperanto (KERo 2019)





 



Del 21 al 25 de marzo se celebró el sexto encuentro nacional de esperanto-hablantes en Cuba, en la base de campismo Las Golondrinas, en el municipio Contramaestre en Santiago de Cuba.
Los participantes, unos cien esperantistas cubanos de 8 provincias, disfrutaron de un programa que incluyó cursos de idioma para principiantes y continuantes, conferencias, reuniones de profesores, exámenes, actividades culturales y recreativas, así como una excursión al mausoleo del Tercer Frente Oriental que acoge los restos mortales de los héroes de la guerra de 1956-59.

Como parte de este evento, se desarrolló la reunión de balance anual de la asociación, donde se pasó revista al trabajo de 2018 y se establecieron las principales tareas del presente año.

El año 2019 marca el 40 aniversario de la Asociación Cubana de Esperanto, y todas las actividades tendrán un espacio para dicha celebración el próximo 16 de junio.

De la 21-a ĝis la 25-a de marto okazis la 6-a Kuba Esperanto-renkontiĝo, KERo 2019 en la orienta provinco Santiago de Kubo. En la kampara feriejo “La Hirundoj”, situanta ĉe la distrikto Contramaestre, proksime de samnoma rivero, ariĝis cento da kubaj esperantistoj plus usona vizitanto, kiuj kune ĝuis Esperantujon kaj decidis pri farendaĵoj de la jaro.
Kiel parto de la programo sesiis la komitata kunsido 35-a de KEA, kie oni revuis la jaron 2018 kaj planadis la ĉefajn agadojn de la jaro 2019, kies kulmina momento okazos la 16-an de junio, kiam nia landa asocio festos sian 40-an jubileon.
La renkontiĝo havis variajn programerojn en du paralelaj ejoj. Tiel okazis interkona vespero, kursoj por komencantoj kaj progresintoj, kunsidoj de instruistoj (ILEI), kunsidoj pri konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo tiel ke nia agado trairas la kvar laborkampojn de la esperanto-movado.

Aliaj programeroj estis filmoprezentado, poezia vespero, kabareta vespero, diskejo kaj konkursoj pri historio, deklamado kaj legado. Estis spacoj por didaktikaj ludoj, libroservo, radio kaj podkastoj en esperanto, radioamatoroj, sin banado en la apuda rivero kaj ekskurso al historia maŭzoleo ĉe la montoĉeno Maestra.


Sendube, estas pluraj defioj por la kuba esperantistaro koncerne al kreskigo de la membraro, novaj kaj diversaj kursoj, trejnbezonoj por la aktivuloj, organizaj demandoj de la grupoj tra la tuta lando, restarigo de la oficiala bulteno kaj aktualigado de la retpaĝo.
Spite al la malfacilaĵoj, la kuba esperanto-movado estas stabila kaj matura, kun granda potencialo ankaŭ ĉe la junula aktivado, tamen, ni ankaŭ konscias pri la bezono daŭre plialtigi la lingvan nivelon. Al tiuj celoj ni konscie strebas en la jaro de la 40-a jubileo de sukcesa agado favore al esperanto en Kubo.





La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea