Martí vere vivas
La honora titolo nacia heroo de Kubo estas aljuĝata al José Martí. En la vivo de nuntempaj Kubanoj, Martí havas similan lokon al tia de legendaj dioj, en la pasinteco de fremdaj popoloj. Konsekvence, la 28ª de januaro, dato de lia naskiĝo en Havano, Martí ricevas amasan omaĝon el ĉiaj popolanoj.
De la plej junaj lernejanoj kun floroj ĉemane ĝis maturaj intelektuloj en akademiaj rondoj, la intereso pri Martí neniel elĉerpiĝas.
Tio signifas ke Martí ankoraŭ vivas, en la memoro, en la lojaleco kaj en ĉiuj faroj utilaj de sia popolo, malgraŭ la mortigaj kugloj ricevitaj en batalkampo. Elstaris Martí kiel verkisto, poeto, oratoro, persisto, ktp, sed tiuj kapablojn li utiligis por labori favore al la sendependiĝo de Kubo. Dum sia malkvieta ekzistado multe uzis Martí sian talenton por la propagando de la revoluciaj ideoj.
Hodiaŭ , jam forpasinte pli ol unu jarcento depost la pereo de Martí, ja eblas diri ke li ankoraŭ vivas. Lia idearo estas konata per la sennombraj paĝoj enhavantaj lian pensmanieron. Nenial eksmodas la idearo de Martí, kaj pro tio ĝi rezultas tute valida. En nia nentempo ĝi aktuala kaŭze de ties efiko. Jen la plej bona ekzemplo en la moderna historio de Kubo. Okaze de juĝo pro atako al kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, je 26 julio 1953, la tribunala akuzisto pridemandis la ĉefan akuziton rilate la intelekta aŭtoro de tiu delito. La akuzito, juna advokato Fidel Castro Ruz , respondis ke tia persono estis José Martí . Li rakontis ke la plejparto de la ceteraj akuzitoj estis legantoj de l’ verkoj de Martí, la homo kiu elvokis militon kontraŭ la kolonia reĝimo fare de Hispanio en Kubo.
Redaktoro: Luis Santillán.
PENSAMIENTOS ESCOGIDOS
Honrar honra = Honorante aliulon oni sin honoras
Con todos y para el bien de todos = Kun ĉiuj kaj por ĉies bono
Patria es humanidad = Patrio estas homaro
Los niños son la esperanza del mundo = Infanoj estas la espero de l’ mondo
Ser cultos para ser libres = Ni estu kleraj kaj do liberaj
Culto = klera
Inculto = senklera
Klera: Kapabla, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi kaj bone taksi la aferojn. Oni povas esti instruita kaj ne klera. (Difino de Plena Ilustrita Vortaro )
Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas ( Proverbaro Esperanta )
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias