HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/02/08

PDF Historio de Esperanto en Kubo

PDF - DESCARGAR

Lingvaj Respondoj

PDF - DESCARGAR

Poŝamiko

PDF - DESCARGAR

DICCIONARIO - ESPERANTO - TODO EN UNO

PDF - DESCARGAR

JORGE HESS ¿Sabe Usted Esperanto?

PDF - DESCARGAR

medicina vortaro de Esperanto - umea.

PDF - DESCARGAR

VIDEO / La Espero


Bienvenidos a Camagüey


2019/02/05

TV Noticiero / Congreso Panamericano de Esperanto, Cuba


VIDEO / Fidel Castro kaj Esperanto


Diccionario Esperanto - Español

PDF DESCARGAR

PDF Esperanto.cu 2018

DESCARGAR

Internacia Kalendaro de Esperanto 2019



Internacia Kalendaro de Esperanto
Aranĝoj, 2019

 

 3 – 7. januaro
37-a Poludnica - en Liptovský Ján, Slovakio. Poludnica 2019 estas renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Ĉefa temo: esperantistoj-vojaĝintoj. Organizas: Liptova Esperanto-Klubo (LEK), Školská 4, 031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. - retadreso: poludnica83@gmail.com
4 - 13. januaro
Aŭstralia Kongreso kaj Somerkursaro - en Adelajdo. La programo inkluzivas: klasoj de Esperanto je tri niveloj, vespero de teatro kaj muziko, ekskursoj, babilado, ridado, prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj, jarkunveno, amikig^o, planado. Organizas: Aŭstralia Esperanto-Asocio, GPO Box 2122, Melbourne VIC 3001, Aŭstralio. - Retadreso: info@esperanto.org.au
17 - 20. januaro
PUSTEVNY 2019 - esperanta vintro - en Pustevny, Ĉehio. Vintra skiado, vizito de festivalo de glaciaj statuoj, ebleco de kurso de Esperanto. Organizas: Pavol Kaščák, Bartošovice 15, Ĉehio. - retadreso: verdastacio@gmail.com
26 - 27. januaro
Nacia kongreso - en Wellington, Nov-Zelando. Ĉiuj partoprenantoj estas bonvenaj! Organizas: David Ryan. - retadreso: info@esperanto.org.nz

8 - 10. februaro
Semajnfina kurso - en Herzberg am Harz. Kursoj por komencantoj kaj progresintoj, komenco vendrede je 19-a horo. Organizas: Esperanto-Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de
15 - 17. februaro
Bestĝardeno 2019 - en Praha, Ĉehio. Tradicia adoptofesto en la praga bestĝardeno kun granda unubuŝaĵa konkurso. Organizas: E-mental´. - Retadreso: e-mentalprago@seznam.cz
23. februaro
Memoro pri Ino Kolbe - en Leipzig, Germanio. Ino Kolbe (28.02.1914 - 16.02.2010) estimita esperantistino, je 11.00 horo rendevuo ĉe la tombejo (Nordfriedhof, Berliner Str. 121.) je 14:00 horo kunveno, memoriga tabulo ĉe la domo (Delitzscher Str. 64.) Organizas: Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, D-06110 Halle, Germanio. - retadreso: HajoGunkel@t-online.de
25. februaro - 1. marto
Kurso por komencantoj, komencintoj - en Bouresse, Francio. Gvidos la staĝon Andréa Bertrand. La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Organizas: Kvinpetalo, 4 rue du Bureau, FR 86410 Bouresse, Francio. - retadreso: informoj@kvinpetalo.org
25. februaro - 1. marto
Prepare al atesto pri superaj studoj de FEI - en Bouresse, Francio. Gvidos la staĝon Brian Moon. Elirpunkto estas enkonduko al la verkoj kiuj estas ĉe la programo de la ekzameno por superaj studoj ĉe FEI. - Ne ekzistas verdaj steloj, de Liven Dek - Viktimoj, de Julio Baghy - La Zamenhof strato, de Roman Dobrzyński - La bona lingvo, de Claude Piron. Tradukoj, kaj aliaj lingvaj ekzercoj, parolaj kaj skribaj kompletigos la kurson. Taŭgas ankaŭ por tiuj, kiuj ne interesiĝas pri ekzameno. Organizas: Kvinpetalo, 4 rue du Bureau, FR 86410 Bouresse, Francio. - retadreso: informoj@kvinpetalo.org
26. februaro - 8. marto
13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Katmanduo, Nepalo. Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 13-an Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas la ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj, kiuj partoprenos la saman programon. Organizas: Nepala Esperanto Asocio, GPO Box:10518, Kathmandu, Nepal. - retadreso: nespa.1990@gmail.com
27. februaro - 3. marto
Bibliaj Tagoj - en Mainz, Germanio. La Bibliajn Tagojn ofertas "Esperanto-Liga für Christen in Deutschland", la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Ĉiu, kiun interesas kristanismo, estas bonvena. Ni diskutas, kantas, diservas, ĉio en ekumena etoso. Posttagmeze ekskursoj al Wiesbaden. Organizas: Rudolf Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, D-48356 Nordwalde, Germanio. - retadreso: fischru@uni-muenster.de

1 - 3. marto
Centrejo - en Olomouc, Ĉehio. Organizas: Ĉeha Esperanto-Junularo. - retadreso: mladez@esperanto.cz
2 - 9. marto
Mediteranea Esperanto-Semajno - en Restadejo Val d'Esquiere, Les Issambres, Francio (Lazura Marbordo). Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono? Venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... Organizas: Christine Graissaguel, Les Iles d'Or-A, 59 rue du Progres, FR-83600 Fréjus, Francio. - Retadreso: kris_grai@hotmail.fr, tel: +33 (0) 4 94 95 66 18
2 - 9. marto
26-a koruso staĝo - en Verniolle, Francio. Korusa laboro sub gvido de nederlanda Rineke Hoens. Plurvoĉaj kantoj el diversaj tempoj & teritorioj. Laŭkutime pluraj partoprenontoj alportos siajn muzik-instrumentojn por folk-lud-adi laŭeble ankaŭ kun lokaj spertuloj. Komencantoj ricevos Esperantan kurson, ĉu ankaŭ vi ? Eblas skii, promeni, turismumi... Organizas: Jorgos kaj Monik', Garrigues - Muelejo - FR-09600 Limbrassac. - Retadreso: tutpeko@aliceadsl.fr
14. marto
Prelego de dr-o Sabine Fiedler: Esperanto - novaj esploroj pri lingvouzo kaj parolkomunumo - en Hamburg, Germanio. La prelego donas superrigardon pri rezultoj de esplorprojekto pri la nuna uzo de la planlingvo. Ĝi prilumas Esperanto-komunikadon en plej diversaj situacioj (kiel ekz. ĉiutaga konversacio, sciencaj prelegoj, debatoj). Ĉefaj temoj de la prelegoj estas la rolo de humuro en Esperanto-komunikado kaj la pluevoluo de la lingvo. Organizas: Esperanto Hamburg e.V. - retadreso: info@esperanto-hamburg.de
18 - 22. marto
Esperanto-kurssemajno - en Herzberg. Esperanto-kurssemajno (Germane: Bildungsurlaub) en ICH far popola altelernejo Göttingen, sed en Herzberg ĉe ICH. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de
22 - 24. marto
Esperanto Studsemajnfino - en Krikkenhaar, Bornerbroek, Nederlando. Ni instruas Esperanton en 4 diversaj niveloj dum la semajnfino. Organizas: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen, Nederlando. - retadreso: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl
28 - 31. marto
12-a Mezorienta Kunveno - en Kaŝan, Irano. 12-a Mezorienta kunveno por esperanistoj loĝantaj en mezorientaj landoj kaj interesiĝantoj. Ĝenerala temo: La Esperanto-movado en Meza Oriento kaj Centra Azio. Ni kunvenos en tradicia urbo Kaŝan 4 horojn for de Teherano. Ni havos ekskurson en antikva Kaŝan ankaŭ vizitos kelkajn vidindaĵojn de Teherano. Organizas: IREA, 31, Ghang Daneshgah st. Tehrano. - Komisiono MONA de UEA, Renato Corsetti, 22St. Pencras Curt, HIgh Road, London N2 9AE, UK - retadreso: mezorienta.kunveno@esperanto.org - aliĝoj ĉe Annie Grente, anniegrente@hotmail.fr
28. marto - 1. aprilo
Mez-Anglia Semajnfino Esperantista - en Wellesbourne, Unuiĝinta Reĝlando. Kvartaga semajnfino por 12-20 esperantistoj. Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj ankaŭ kun viando. Estos ekskurso al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare. Ni kune prilaboros ion, verŝajne esperantigi aŭ krei novan tabul- aŭ kart-ludon - ne hezitu proponi projekton. Ni celas fintraduki kaj finprodukti almenaŭ unu ekzempleron de unu ludo dum la evento. Sabaton ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri la temo "Io Interesa". Bonvolu kontribui! Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.
29 - 31. marto
Klerigmoduloj de GEA - en Herzberg am Harz. GEA-Klerigmoduloj kun fakaj prelegoj por estontaj Esperanto-fakuloj, Esperanto-instruistoj kaj E-kursestroj. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de



5 - 12. aprilo
Ekskurso al Irano en Boruĝerd - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiujn informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com
11 - 15. aprilo
20-a Israela E-Kongreso + MONA-kunveno en Eilat, Israelo kaj Akaba, Jordanio. 5 taga Verda festo ĉe la Ruĝa maro kun kunveno de MONA (Meza Oriento kaj Norda Afriko) en la apuda Akaba (Jordanio) 13-15.4. Kosto: po 150 euro. Poskongresaj ekskursoj 15-21.4 - Petra, Morta Maro, Jerusalemo, 22-24.4 - Haifa, Nazareto Akko Akaba 13-15.4.2019. Organizas: E-Ligo en Israelo (ELI) eli@esperanto.org.il
12 - 16. aprilo
Korusa renkonto de Interkant' - en Baugé, Francio. Korusa plurvoĉa kantado matene kaj posttagmeze kun Zdravka Bojĉeva. Organizas: Esperanto-kastelo Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - Retadreso: kastelo@gresillon.org
12 - 14. aprilo
15-a BIERo - en Chotěboř, Ĉehio. Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo - Inter planataj programeroj estas trarigardo de loka bierfabriko kun gustumado de biero, trarigardo de la urbo, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado... Organizas: E-mental´. - retadreso: e-mentalprago@seznam.cz
12 - 16. aprilo
Kunkongreso - en Dover, Britio. EAB kaj Esperanto-France kunigos siajn naciajn kongreson en unu grandan kunkongreson en Dover. Organizas: Esperanto Association of Britain, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Staffordshire, ST12 9DE, Britio kaj Espéranto-France, 4, bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris, Francio. - retadreso: eab@esperanto.org.uk kaj info@esperanto-france.org
13 - 15. aprilo
Kunveno de la Mezorienta Komisiono de UEA - en Akaba, Jordanio kunlige kun la israela Esperanto-kongreso en Eilat. Ĉeftemo de la kunveno en Akabo: "Paco en la Mezoriento". Organizas: Komisiono MONA de UEA, Renato Corsetti, 22St. Pencras Curt, HIgh Road, London N2 9AE, UK - retadreso: araba.komisiono@esperanto.org
15 - 22. aprilo
PSI - Printempa Semajno Internacia - en Hochspeyer (Rejnlando-Palatinato), Germanio. La familia renkontiĝo okazos en la naturparka junulargastejo Hochspeyer, Rejnlando-Palatinato, Germanio. Dum la semajno ni havos prelegojn, Esperanto-kursojn, sportajn okupiĝojn, diversajn manlaborojn, ekskursojn kaj koncertojn. Organizas: Germana Esperanto-Asocio, Katzbachstrasse 25, 10965 Berlin, Germanio. - Retadreso: psi@esperanto.de Inf.: Ralf kaj Zoja Haumer, rete: ralf.haumer@esperanto.de
18 - 22. aprilo
PEKO - en Simmerath (35 km de Aachen), Germanio. Esperanto-kursoj diversnivelaj, kant-ateliero, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado ne nur por infanoj, libroservo de FEL... Organizas: Flanke de la Verdaj Skoltoj: Christine Brücker el Germanio. - Retadreso: christine.duisburg@gmx.de, tel: +49 1575 8038 115
19 - 20. aprilo
BEL-Konferenco - en Pouso Alegre, Brazilio. Tradicia konferenco de Brazila Esperanto-Ligo. Diverstemaj prelegoj kun posta diskutado. Senpaga aranĝo. Kunvenejo: Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes: Praça Senador José Bento, 2; Centro; Pouso Alegre - MG. Organizas: Brazila Esperanto-Ligo kaj Esperanta Ambasadejo, Rua Quatro, 156; Colina Verde; Pouso Alegre - MG; BR-37550-000, Brazilio. - Retadreso: esperanton@gmail.com
19 - 23. aprilo
Internacia Junulara Festivalo, IJF - en Viserbella, apud Rimini. Tradicia internacia festivalo, kun amuza kaj prelega programo. Organizas: Junulara sekcio de Itala Esperanto-Federacio, IEJ, Alberto Vitale administranto - retadreso: ijf.admin@esperanto.it, tel: +39 388 0804540
25 - 28. aprilo
9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto - en Danang, Vjetnamio. La temo de la kongreso estas "Esperanto kaj Kultura Diverseco de Azio kaj Oceanio". Danang estas agrabla, gaja urbo situanta ĉe la mezo de longa lando, Vjetnamio. La 9-a kongreso pligrandiĝis kun la partopreno de Oceanio, nome Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Organizas: KAEM, Komisiono de UEA pri Azia-Oceania Esperanto-Movado. - Retadreso: azia-oceania-komisiono@yahoogroups.com
26 - 28. aprilo
Ŝĉecina Esperanta Printempo 2019 - en Szczecin, Pollando. Dum la aranĝo okazos koncerto en escepta filharmonio, interesa ekskurso al la urbo; aliaj programeroj okazos en renkontejo, kie ankaŭ oni komforte dormos kaj manĝos - la kotizo 250 PLN (60 EUR) kovras ĉiujn kostojn. Famaj longdaŭraj vesperaj kafoklaĉoj kun komuna kantado. Organizas: Pola Esperanto-Asocio, Filio Szczecin, Słowacka 20/1, 71-771 Szczecin, Pollando. - Retadreso: lobacz.k@onet.eu
26. aprilo - 4. majo
9-a PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Przemek Wierzbowski el Bjalistoko, Marion Quenut kaj Christophe Chazarein el Toulouse. En la fino eblas KER-ekzameniĝi! (B1, B2, C1). Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org
29. aprilo - 3. majo
37-a Komuna Seminario - en Danang (Đa N?ng), Vjetnamio. Organizas: Midori Phuong

1 - 5. majo
78-a Hispana Kongreso de Esperanto - en Málaga, Hispanio. La kongreso okazos komence de majo en Málaga tiel, ke vizitantoj havos la ŝancon ĉeesti samtempe tri altirajn eventojn kun ties propra etoso Hispana-, Andaluza- kaj IFEF-kongresoj. Ili estos parte sendependaj kaj parte koincidaj, kaj do oni povas partopreni en iliajn agadojn depende de siaj disponeblo kaj ŝato. Ni invitas vin partopreni tiun ĉi feston de la esperantista kulturo. Kontaktu la organizantojn ankaŭ se vi deziras kunlabori en la organizado kaj proponi iun programeron. Organizas: Hispana Esperanto-Federacio (HEF), Andaluza Esperanto-Unuiĝo (AEU), strato Anfora, 6-5ºD, 29013-Malaga, Hispanio. - Retadreso: kongreso@esperanto.es
1 - 9. majo
Mirinda Lviv - en Lvov, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Organizas: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. - retadreso: Volodimir Hordijenko
3 - 4. majo
KER-ekzamenoj post PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Eblas ekzameniĝi en KER-niveloj B1, B2, C1. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org
3 - 5. majo
21-an Andaluzia Kongreso de Esperanto - en Malago, Hispanio. Organizas: Andaluzia Esperanto Unuiĝo, Strato Ánfora, 6-5o D, 29013-Malago, Hispanio. - retadreso: http://esperanto-andalucia.info/contact/
3 - 10. majo
71-a IFEF Esperanto-Kongreso - en Malaga, Hispanio. La organizantoj invitas vin al Malaga, la ĉefurbo de la Marbordo de la Suno, por partopreni la jaran kongreson de IFEF kun fakaj kunsidoj kaj ekskursoj en Andaluzio kaj postkongreso en Norda Maroko. Ni atendas fervojistojn, esperantistojn kaj amikojn de fervojo, sed ne nur. IFEF jubileos 110 jarojn de sia fondiĝo en 1909, dum la 5-a UK en Barcelono, kiel Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj. Organizas: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. - Retadreso: ifef2019@esperanto-andalucia.info



9 - 12. majo
TEK - Tutslovakia Esperanto-Kongreso - en Liptovský Hrádok, Slovakio. Organizas: Slovenská Esperantská Federácia, Februárová 2, SK-958 01 Partizánske, Slovakio. - Retadreso: skef@esperanto.sk
10 - 12. majo
Printempa Esperanto Renkonto - en Strasbourg, Francio. La organiza teamo preparis diversan kaj allogan programon, i.a. kursojn por komencantoj (kun Jeff Schelcher) kaj progresantoj (kun Fabien Tschudy), tabloludojn kaj eksterajn ludojn, ekskursojn en diversaj kvartaloj de la urbo tage, kaj nokte, piede/trame aŭ bicikle, kantatelieron kaj koncerteton ekstere, koncertojn de Jonny M kaj prezenton de "La Kanto Ĝenerala" prelegon de István Ertl, literaturan angulon kun Bernard Behra kaj István ... kaj aliajn surprizojn! Ankaŭ vi povas kontribui, per peĉakuĉo. Kaj kiel kutime vizitu la buntan libroservon! Organizas: Espéranto-Strasbourg, Marie-Claude BOREGGIO 19 rue du Bilstein 67100 Strasbourg, Francio. - retadreso: printempo2019@esperanto-strasbourg.net
17 - 20. majo
114-a Skota Kongreso de Esperanto - Ĝi okazos en hotelo Robertson Arms, en urboo Carnwath, Lanark, Skotlando. Estos prelegoj, manĝoj kaj festado en intima atmosfero en la hotelo, kaj ankaŭ 2 ekskursoj. Organiza adreso: E-Asocio de Skotlando, David Bisset dwbisset@gmail.com
29. majo - 2. junio
60-a BARO - en Hameln, apud Hannover, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni kuiras mem, babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj povas fari lignan fajron
29. majo - 2. junio
Polyglot Gathering 2019 - en Bratislava, Slovakio. La Polyglot Gathering estas neformala evento, kiu okazas unu foje jare kaj kunigas poliglotojn (homojn, kiuj parolas plurajn lingvojn) kaj lingvemulojn de la tuta mondo. Ĝi estas kvin-taga evento kun prelegoj, atelieroj kaj sociaj agadoj por ĉiuj, kiuj amas kaj ĝuas lingvojn. Organizas: E@I, Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio. - Retadreso: info@polyglotbratislava.com

6 - 9. junio
15-a Internacia Meditado de Uonbulismo - en Busano, Koreio. Esperantista Asocio de Uonbulismo (EAU) ekde 2006 ĉiujare okazigas internacian meditadon, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun uonbulismo kaj tiel plu. Ni planas komune alveturi de Seulo kaj de Busano. La trejnejo situas en tre pitoreska montaro. Organizas: Esperantista Asocio de Uonbulismo, Iksandaero 501, Iksan-si, KR-570-754 출처: [초유스의 동유럽], Koreio. - retadreso: chtaesok@hanmail.net

7 - 10. junio
96-a Germana Esperanto-Kongreso - en Neumünster, Germanio. Organizas: Deutscher Esperanto-Bund e.V., s-ino Sibylle Bauer, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin. - retadreso: sibylle.bauer@esperanto.de
7 - 10. junio
25-a KEKSO - en Neumünster, Germanio. KEKSO okazos kune kun la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Neumünster. Pro tio, ke estas la 25-a KEKSO, ni volas festi kun vi tiun jubileon. Tial ni bezonas vian kreemecon. Ni volas enmiksiĝi en la programon de GEK kaj montri nian junulan energion. Vi povas veni kostumita, proponi ludojn aŭ aliajn programerojn al ni kaj ni prizorgos la reston. Kotizoj por novuloj kaj eksterlandanoj: 0 €. Organizas: Germana Esperanto Junularo. - retadreso: dej@esperanto.de
10 - 16. junio
Esperanto-Tendaro en Kievo, ETK - Somera tendumado apud ĉefa ukrainia rivero - Dnipro en amika etoso. Ekskursoj al la ukraina ĉefurbo kaj ties arbaraj parkoj. Lernejo por komencantoj pri Esperanto kaj sporta turismo. Organizas: Ihor Glagolevsjkij, str. Velika Aranautska 24/6, Odessa, Ukrainio. - retadreso: tourmaestro79@gmail.com
22 - 30. junio
BEMI-semajno - en Herzberg am Harz, Germanio. Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al sia BEMI-semajno en Herzberg, la Esperanto-urbo, por diversaj biciklaj ekskursoj al interesaj lokoj en varia pejzaĝo. Organizas: Lars Sözüer. - retadreso: lars.duisburg@gmx.de
28 - 30. junio
Klerigseminario kun div. fakaj prelegoj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. GEA-klerigmoduloj kun fakaj prelegoj por estontaj E-fakuloj, E-kursestroj kaj Esperanto-instruistoj. Organizas: Germana Esperanto-Centro (ICH), Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de
29. junio - 7. julio
Roskilde-Festivalo - en Roskilde, Danio. Ĝuu senpagan aliron al la plej granda, gaja rok-festivalo de Danio. Ni uzas nian lingvon praktike dum volontula laboro ĉe pordego. Ni laboras, kuiras, loĝas kaj festas kune. Vidu pli da informoj en nia retejo. Organizas: Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO). - retadreso: roskildefestivalo@gmail.com
29. junio - 8. julio
NASK-2019 - en Raleigh, NC, Usono. Organizas: Esperanto-USA, s-ino Ellen Eddy. - Retadreso: eddyellen@aol.com, tel: +1-360-754-4563

6 - 14. julio
55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET - en Panevežys, Litovio. BET estas tradicia esperantista aranĝo organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio kun riĉa kaj serioza movada, eduka, instrua, kultura kaj ekskursa programo. La partoprenantoj povos ĝui ĉiutagan artan programon de litoviaj kaj alilandaj artistoj, inter kiuj estos Kaŝi (Carsten Schnathorst - blinda muzikisto, komponisto kaj kantisto el Hamburgo) kaj la ruslanda muzika grupo Ekvinokso. Organizas: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio. - Retadreso: litova.ea@mail.lt
6 - 14. julio
Studad-sesio de AIS - en kadro de BET, Litovio. Post kelk-jara paŭzo AIS rekomencis regule organizi sian plej altnivelan kunvenon. Por SUS-36 estas antaŭvidataj kvar-ses kursoj, kun po tri-kvar prelegoj. Fine de ĉiu kurso estos eblo ekzameniĝi kaj ricevi AIS-ateston. Eblas sendi kurso-proponojn al informo@ais-sanmarino.org. Krom kursoj, estas bonvenaj ankaŭ proponoj de ordinaraj prelegoj pri variaj sciencaj temoj. Organizas: Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino - retadreso: informo@ais-sanmarino.org
7 - 21. julio
Esperanto-somerkursoj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Esperanto-somerkursoj, aparta kurso por estontaj Esperanto-kursestroj. La kursoj taŭgas por familioj, junuloj, unuopuloj, ktp. Favorprezaj tranoktoj en tendoj en la E-ĝardeno. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (Esperanto-Centro), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de
8 - 14. julio
Esperanto- Tendaro en Odessa, ETO - Somera tendumado en la ukrainia bordo de la Nigra Maro, kun ekskursoj tra Odessa kaj lernejo por komencantoj pri Esperanto kaj sporta turismo. Organizas: Ihor Glagolevsjkij, str. Velika Aranautska 24/6, Odessa, Ukrainio. - retadreso: tourmaestro79@gmail.com
8 - 18. julio
5-a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj kun Esperanto-kursoj - en Esperanto-Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org
8 - 18. julio
3-a Maratona Esperanto-kursaro - en Esperanto-Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Nova post-BEK-kurso de Dennis Keefe pri Unesko-Kuriero por instruontoj. Kurso por komencintoj kaj progresantoj. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org
13 - 19. julio
Internacia Esperanto-Konferenco, IEK-2019) - en tipa hungara vilaĝo Kondoros, Hungario. IEK'19 traktos la temon "Hungara kulturo", la kroma ĉeftemo estos "Alretigo de OSIEK-premio". Ĉiu samideano kun intereso al elektronika voĉdonado estas bonvena! Posttagmeze kaj vespere: Festa vespero kun loka citromuziko, ekskurso sur ĉevaltiritaj ĉaroj, vizito de apudaj famaj kuracbanejoj, vizito ĉe lignoskulptisto, kaj multaj aliaj surprizoj... Agrabla semajno en la mezo de la granda hungara ebenaĵo. - Organizas: Paulo Kozsuch - retadreso: pauljuno@freemail.hu
13 - 20. julio
52-a ILEI-Kongreso - en Ĉaĉak, Serbio. Kongresa temo: Lernado en virtualaj komunumoj. El la programo: Interkona frandvespero, instruista trejnado, E-kursoj por komencantoj kaj komencintoj, prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj, lingva festivalo, simpozio pri la konferenca temo, konferenca bankedo, distraj vesperoj, literatura kafejo, pedagogia foiro, ekskursoj. Organizas: Esperanto kaj Edukado ILEI, cp 9, 2416 Les Brenets - retadreso: mirejo.mireille@gmail.com
13 - 21. julio
SEFT - Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. SEFT ne havas fiksitan programon, nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Bonvolu atenti, ke la surloka aliĝo kun nombro de personoj kaj tendoj resp. loĝoĉaroj devos okazi ĝis la 31-a de marto 2019! Organizas: Esperanto-Societo Neubrandenburg. - retadreso: tlustulimu@web.de
14 - 20. julio
Ekskurso tra la tri baltaj landoj - Litova Esperanto-Asocio proponas pasigi unu semajnon post la fermo de BET-55 (14.07.2019), ekskursante tra la tri baltiaj landoj Litovio, Latvio, Estonio, kaj grupe veni al Lahtio por la Universala Kongreso. Informas: Organiza Komitato de BET-55, pk 167, LT-44002 Kaunas, Litovio. - Retadreso: litova.ea@mail.lt, telefono: +370-687-12219; +370-686-69875
15 - 21. julio
Tihvinaj Esperanto-Metiejoj (TEMoj) - en Tihvin, apud Peterburgo, Rusio. Funkcios metiejoj: poezia, kanta, traduka, pentroarta, sportaj, movada, luda k.a. Okazos ekskursoj, koncertoj, kvizoj ktp. Organizas Mikaelo Bronŝtejn - retadreso: mamuto@rambler.ru

20 - 27. julio
La 104-a Universala Kongreso de Esperanto - en Lahtio, Finnlando. Organizas: Universala Esperanto-Asocio. Retadreso: kongresoj@co.uea.org
20 - 27. julio
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (85-a IKBE) - en Lahti, Finnlando. Okaze de la 100-jara datreveno de Steleto IKBE-kongresanoj rajtas partopreni la samloke kaj samtempe okazontan Universalan Kongreson de Esperanto (104-a UK). Prelegoj i.a. pri signifo de Esperanto por blinduloj kaj ilia internacia kunlaboro, novaj helpiloj, lumtekniko. Organizas: Steleto, Esperanto-asocio de vidhandikapuloj, Pietarinkatu 10 D 27, FI-00140 Helsinki, Finnlando. - Retadreso: steleto@pp.inet.fi
21. julio - 1. aŭgusto
40-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF - en Mühlhausen, Thüringen, N51°13'/E10°27', Germanio. Komuna restado de familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakont-vesperoj, koncertoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Organizas: Carolin kaj Robert Weemeyer - retadreso: robert.weemeyer@esperanto.de
julio - aŭgusto
Esperanto-Karavano 2019 - postkongresa Esperanto-Karavano tra Rusio, Mongolio, Ĉinio (kunlabore kun lokaj E-organizoj). Organizas: Tatjana Loskutova, Ivanovo, Rusio - retadreso: esperantokaravano@gmail.com
26. julio - 4. aŭgusto
PollandRok - Pol'and'Rock - en Kostrzyn ĉe la rivero Oder/Odra, Pollando, je 5 km de la german-pola landlimo, je 95 km de Berlin. Renkontiĝo por memzorgantoj ene de la granda rokmuzikfestivalo Pol'and'Rock, kiu antaŭe nomiĝis Przystanek Woodstock (500.000 homoj). Inf.: Andi Münchow, rete: andim@gmx(punkto)li, per Telegramo: t(punkto)me/Andi_E
28. julio - 4. aŭgusto
75-a Internacia Junulara Kongreso, IJK - en Liptovský Hrádok, Slovakio. Ĉeftemo de la kongreso: Kontraŭ antaŭjuĝoj. Organizas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO. - Retadreso: ijk2019@tejo.org
29. julio - 8. aŭgusto
Milan Zvara - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco, al la plej alta monto de Ukrainio, Hoverla. Organizas: Volodimir Hordijenko, pk. 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. - retadreso: volodomir@ukr.net

4 - 11. aŭgusto
92a SAT-Kongreso - en Barcelono, Katalunio, Hispanio. Jara kongreso de la SAT. Organizas: Sennacieca Asocio Tutmonda, (SAT), 67 av. Gambetta, FR - 75020 Paris, Francio. - Retadreso: kontakto@satesperanto.org

4 -13. aŭgusto
Renkontiĝo de Amikoj-14 - en Kamĉatka, Rusio!. La programo estas interesa, ni grimpos al 3 vulkanoj, kaj ŝip-vojaĝos tra oceano kaj banos nin en naturaj termaj bankuvoj. Ni havos 9 tagojn, noktumado diversloke en tendoj, en turisma bazejo kaj en junulargastejo, sed dorsosakojn ni ne portos. Parte ni veturos per aŭtoj, parte - perpiede. Se vi decidas partopreni, pri flugbiletoj bonvolu plej rapide kontakti la organizantojn. Necesas tre frua aliĝo!!
6 - 16. aŭgusto
9-a Festa Semajno - en Esperanto-Kastelo Greziljono, Baugé, Francio - por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, kun beboj, gekuzoj kaj geavoj. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org
17. aŭgusto
Paralela Universo - Tutmonde. Paralela Universo estas unutaga festo de Esperanto, okazanta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivos tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de la 12:00 ĝis la 20:00. Lokaj grupoj komunikiĝas per "Telegramo" por montri bildojn kaj filmetojn al aliaj partoprenantoj tra la mondo. Organizas: Centra Komitato de Paralela Universo. - retadreso: paralela.universo@gmail.com
23 - 26. aŭgusto
4-a ABELO - Apud-Berlina Esperanta LudadO - en Berlin, Germanio. Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene kaj ekstere, promenado, naĝado, kafoklaĉado, muzikumado, manlaboro, loĝado en simpla naturamika domo. Organizas: Jessica Grasso kaj aliaj. - retadreso: abeloabeloabelo@gmail.com
24 - 31. aŭgusto
86-a Itala Kongreso de Esperanto - en Trieste, Italio. Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ. En la programo: plurtagaj seminarioj, prelegoj, lingvokurso, ekskursoj, vizitoj, teatraĵoj, ktp. Samtempe okazas ankaŭ Konferenco de Eŭropa Esperanto-Unio, EEU pri propedeŭtika valoro de Esperanto. Organizas: Triesta Esperanto-Asocio kaj Itala Esperanto-Federacio, F.E.I. Via Villoresi 38, I-20143 Milano, Italio. - Retadreso: kongreso@esperanto.it

13 - 15. septembro
Esperanto sur la strando - en Gdans-Sopot en Pollando. Subtitolo de la aranĝo estas "Najbaroj", dediĉite al la etnaj loĝantoj de nia regiono - kaŝuboj kaj kocievanoj. Organizas: Triurba Esperanto-Asocio "Torento", PL-81-824 Sopot, str. Armii Krajowej 94, Pollando. - Retadreso: torentosopot@wp.pl
13 - 20. septembro
Ekskurso al Irano en Boruĝerd - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com
20 - 22. septembro
7-a renkontiĝo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo" - en Bjelovar, Kroatio. - Tradicia aranĝo, kiu en 2019 estos dediĉita al festado de la 110-a datreveno de Esperanto en Bjelovar. Programo: interkona vespero, solena muzika kaj kultura programo, arta kaj dokumenta ekspozicioj en la Urba Muzeo, deklamkonkurso, prezento de monografio pri Esperanto kaj dokumenta filmo, prezento de novaj libroj kaj ekskurso al landa Esperanto-arkivo (Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac). Organizas: Bjelovara Esperantista Societo, Josip Pleadin - retadreso: esperanto.bjelovar@gmail.com
29. septembro - 2. oktobro
Seminario pri Esperanto-mono kaj Esperanto-medaloj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Klerig- kaj esplorsemajno rilate Esperanto-mono kaj Esperanto-medaloj (gravas por Esperanto-Kulturo kaj arkivoj, aparte ni organizos ekspozicion en la kastela muzeo pri tio. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

3 - 6. oktobro
TORPEDO 2019 - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Tradicia seminario por instruado, metodiko, arkivado, klerigado, ktp. kun fakprelegoj, diskutoj, organizado. Organizas: AGEI + GEA-Filio, Esperanto-Centro, De-37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de
3 - 6. oktobro
19-a KoKoLoRES - en Schwerte, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj. Sed ne nur: ni ankaŭ ekskursos kaj okazigos kurson por komencantoj. Organizas: Petra Dückershoff, retpoŝta adreso: petra.dueckershoff@esperanto.de
17 - 20. oktobro
Kongreso de Ĉeha Esperanto Asocio - en Brno, Ĉehio. Estraro de ĈEA kaj E-klubo Brno elkore invitas vin partopreni kongreson de ĈEA. La kongreso estos rememoro al unua kongreso de ĈEA, kiu okazis en marto
1969, do antaŭ 50 jaroj, ĝuste en Brno. Venu festi kun ni datrevenon de nia asocio, ni antaŭĝojas vin! Por tiuj, kiuj ne estas anoj de ĈEA, ni preparas specialan programon dum nia necesa labortraktado. Organizas: Estraro de ĈEA, náměstí Míru 1, 568 02 Svitavy, Ĉehio. - retadreso: cea@esperanto.cz
27. oktobro - 3. novembro
Karpata Esperanto-Semajno - en Morŝin, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la belega naturo de Karpata montaro. Organizas: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, Ukrainio, UA-01133. - retadreso: volodomir@ukr.net

1 - 3. novembro
Klaĉ-Kunveno Post-Somera - en Bodegraven, Nederlando. KKPS, la "Klaĉ-Kunveno Post-Somera", okazas ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. La oka KKPS okazos en Bodegraven, inter la grandaj urboj de Nederlando. Organizas: Nederlanda Esperanto-Junularo. - retadreso: esperantojongeren@gmail.com
8 - 10. novembro
Esperanto-Wochenendkursus / semajnfina kurso - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Esperanto-Wochenendkursus. Semajnfina Esperanto-kurso por komencantoj kaj progresintoj. Organizas: Esperanto-Centro (Interkultura Centro Herzberg /ICH), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

13 - 15. decembro
GEA-Klerigmoduloj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Klerigsemajnfino kun fakaj prelegoj, kun Zamenhof-festo, ktp. Organizas: Germana Esperanto-Centro (GEA-Filio), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de
21 - 27. decembro
7-a Afrika Kongreso de Esperanto - en Buĵumburo, Burundo. Dum la kongreso okazos ekskursoj por viziti belajn turismajn lokojn, estos KER-ekzamenoj. Organizas: Afrika Komisiono de UEA. - retadreso: ake-7@yahoogroups.com
27. decembro - 3. januaro
11-a Junulara Esperanto-Semajno, JES - en Głuchołazy, Pollando. JES estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. La 11-an JES-on organizas Polska Młodzież Esperancka, Pola Esperanto-Junularo (PEJ) - retadreso: jes@pej.pl

--- 2020 ---
20 - 24. majo
61-a BARO - en Hameln, apud Hannover, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni kuiras mem, babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj povas fari lignan fajron

11 - 18. julio
76-a Internacia Junulara Kongreso, IJK - en Someren, Nederlando. Kongresa temo: Toleremo - ĉu senlima? Organizas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO. - retadreso: oficejo@tejo.org

1 - 8. aŭgusto
105-a Universala Kongreso de Esperanto - en Montrealo, Kanado. Organizas: Universala Esperanto Asocio. - retadreso: kongresoj@co.uea.org

ĉe la Internacia Esperanto-Centro "Eventoj"


La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea