Fundamenta
gramatiko de Esperanto
L. L. Zamenhof.
L. L. Zamenhof.
LA Alfabeto
Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff
Gg Ĝĝ Hh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ
Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr
Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz
B. Rimarko.Presejoj,
kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh,
hh,
jh,
sh, u.
C. Reguloj
1. Artikolonedifinita
ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la),egala por ĉiuj
seksoj,
kazoj kaj nombroj.
Rimarko.La
uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj,
por
kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo
tute
ĝin
ne uzi.
2. La substantivojhavas
la finiĝon o.Por la formado de la multenombro oni aldonas la
finiĝon
j.Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas
ricevata el la
nominativo
per aldono de la finiĝo n.La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de
prepozicioj
(la genitivo per de,la dativo per al,la
ablativo per peraŭ aliaj
prepozicioj
laŭ la senco).
3. La adjektivofiniĝas
per a.Kazoj kaj nombroj kiel ĉe
la substantivo. La komparativo
estas
farata per la vorto pli,la superlativo per plej;ĉe la komparativo oni uzas la
konjunkcio
ol.
4. La numeralojfundamentaj (ne estas
deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses,
sep,
ok, naŭ, dek, cent, mil.La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de
la
numeraloj. Por la signado de la numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la
adjektivo;
por la multoblaj — la sufikson -obl-,por la nombronaj — -on-,por
la
kolektivaj
— -op-,por la disdividaj — la vorton po.Krom tio povas esti
uzataj
numeraloj
substantivaj kaj adverbaj.
5. Pronomojpersonaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi(pri objekto aŭ besto),
si, ni, vi, ili, oni;la
pronomoj
posedaj estas formataj per la aldono
de la finiĝo adjektiva. La deklinacio
estas
kiel ĉe la substantivoj.
6. La verbone estas ŝanĝata laŭ
personoj nek nombroj. Formoj de la
verbo: la tempo
estanta
akceptas la finiĝon -as;la
tempo estinta -is;la tempo
estonta -os;la modo
kondiĉa
-us;la modo ordona -u;la modo sendifina -i.Participoj
(kun senco adjektiva
aŭ
adverba): aktiva estanta -ant-;aktiva
estinta -int-;aktiva estonta -ont-:pasiva
estanta
-at-;pasiva estinta -it-;pasiva estonta -ot-.Ĉiuj
formoj de la pasivo estas
formataj
per helpo de la responda formo de la verbo estikaj participo pasiva de la
bezonata
verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
7. La adverbojfiniĝas per -e;gradoj de komparado kiel ĉe la
adjektivoj.
8. Ĉiuj prepoziciojper si mem postulas la nominativon.
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas
skribita.
10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta
silabo.
11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per
simpla kunigo de la elementoj (la ĉefa vorto
staras
en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj kiel memstaraj vortoj.
12. Ĉe alia nea vorto la vorto neestas
forlasata.
13. Por montri direkton, la vortoj ricevas la
finiĝon de la akuzativo.
14. Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj
konstantan signifon: sed se ni devas uzi ian
prepozicion
kaj la rekta senco ne montras al ni,
kian nome prepozicion ni devas
preni,
tiam ni uzas la prepozicion je,kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la
prepozicio
jeoni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
15. La tiel nomataj vortoj fremdaj,t.e. tiuj, kiujn la plimulto de
la lingvoj prenis el unu
fonto,
estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de
tiu ĉi
lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la
vorton
fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo
Esperanto.
16. La fina vokalo de la substantivo kaj de la
artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata
de
apostrofo.