
Psikologiaj reagoj al Esperanto
Claude Piron
1. Diferencaj reagoj
Al psikologo esploranta la reagojn al la vorto
"Esperanto" okulfrapas du faktoj:
1. alta proporcio el la personoj invititaj
esprimi sin tiuteme abunde parolas;
2. ili rigardas evidentaj, kaj, multkaze, spontane
citas, diversajn punktojn
ne konformajn al la
kontrolebla realaĵo,
ekzemple: "neniu iam ajn
verkis romanon rekte en Esperanto", "Esperanto
estas lingvo, kiun neniu parolas", "ne ekzistas
infanoj, kies gepatra lingvo ĝi estas", ktp.
Tiajn
konvinkojn bele ilustras letero de leganto Peter Wells, el Singapuro, al Time
magazine:
Esperanto has no cultural history, no indigenous literature and no monolinguals or even first-
language speakers. (Wells, 1987)
[Esperanto havas nek kulturan historion, nek indiĝenan literaturon, nek unulingvulojn aŭ eĉ
parolantojn, kies unua lingvo ĝi estus.]
Krome, multaj demandatoj manifestas ĉiujn signojn de emocia implikiĝo. Kelkaj reagas
entuziasme, ekscitiĝe.
Sed la plimulto rigardas al Esperanto de alte, kvazaŭ evidente temus pri io
infaneca. La koncernato demonstras, ke Esperanto ne estas io serioza, kaj lia tono estas malestima,
ironia aŭ humure supereca rilate al la "naivuloj", kiuj okupiĝas pri ĝi.
Se, por disponi komparan, referencan reagon, la esploranto proponas al sia kunparolanto
sammaniere esprimi sin pri la bulgara aŭ la indonezia, li ricevas tute alian respondon. Unuminute la
demandito klarigas per perfekte neŭtrala
tono ĉion, kion li povas pri tiuj eldiri, nome, ĝenerale, ke
koncerne ilin li scias nenion.
La kontrasto mirigas. Ĝi riveliĝas eĉ pli rimarkinda, kiam oni testas la sciojn per precizaj
demandoj: literaturo, geografia etendiĝo, esprimpovo, ktp.
Tuj aperas, ke la intormiĝo de la
demandito
rilate Esperanton estas preskaŭ plene erara, multe
pli ol la eretoj da scio, kiujn li povas
tiri
el si pri la referenclingvoj. Kial li konscias
sian nekompetentecon en unu kazo, sed
ne en la alia?
Verŝajne lingvoj kiel la bulgara kaj la indonezia perceptiĝas kiel apartenantaj al la kampo de la
faktoj, dum Esperanto estas sentata kiel propono. Antaŭ fakto, oni klinas sin. Fronte
al sugesto, oni
sentas sin devigita respondi jes aŭ ne, kaj tuj poste defendi sian starpunkton. Sed kial Esperanto ne
sentiĝas kiel situanta sur la kampo de la faktoj? Kaj kial la reago, tiel ofte,
montriĝas tiagrade emocia?
La implikiĝo
de la afekcia sfero ne limiĝas al individuaj inter-paroloj, kiel atestas jena citaĵo, tirita el
artikolo pri la pedagogio de la latina, artikolo cetere elmontranta plej
neŭtralan kaj informan tonon:
Gloire donc au latin, et a bas 1'esperanto, mixture aux relents d'artifice et aux esperances
degues!
(G.P., 1985).
[Gloron do al la latina, kaj pereu Esperanto, fi-miksaĵo odoraĉa je malnatureco kaj esperoj
trompitaj!]
Tiu frazo, senrilata al la cetera teksto, impresas kvazaŭ emocia ŝpruco supreniĝus neatendite el
oni-ne-scias-kia profundaĵo. Kial?

2. Defendmekanismoj
Ĉe analizo, la eldiroj
pri Esperanto aŭ pri la pli vasta kampo
de lingva komunikado intemacia, kiaj
oni facile ricevas ilin petante sian kunparolanton libere esprimi sin tiuteme, aŭ kiaj ili prezentiĝas en
oficialaj kunsidoj dediĉitaj al tiu demando, riveliĝas karakterizitaj per
la agado de la t.n.
"defendmekanismoj". Oni tiel nomas taktikojn senkonscie
organizitajn por
evitigi al ni alfronti realaĵon
supozeble minacan (Freud, Anna, 1937). Jen kelkaj ekzemploj:
a) Neado.
Esperanto estas traktata
kiel neekzistanta en kuntekstoj, kie estus
logike ĝin konsideri. Ekzemple
la libro
Le Langage de la enciklopedia serio
La Pléiade (Martinet, 1968),
kiu, en 1525 paĝoj, pritraktas
slangojn kaj piĝinojn same kiel tradukon kaj afazion, enhavas neniun priskribon, eĉ unuparagrafan, pri
tiu miriga fenomeno: lingvo scipovata de nur unu persono antaŭ jarcento, sed hodiaŭ uzata en pli ol
cent landoj. Simile, la sperto amasiĝinta pri Esperanto kiel konferenclingvo estas konsiderinda: en
1986 ne troviĝis unu tago, en kiu ne estis ie en la mondo kongreso, renkontiĝo, internacia kunveno,
kies laborlingvo Esperanto estis (oni trovos liston en la n-ro de la 20-a de marto 1986 de Heroldo de
Esperanto). Kiam UN, ekzemple, detale analizas la problemojn renkontatajn ĉe lingva komunikado,
estus konsekvence konsideri tiun sperton, eĉ se nur por forĵeti ĝin, post ekzameno, pro eksplicitaj
kialoj. Sed tiel ne okazas (King kaj ceteraj, 1977; Allen k.c, 1980; Piron, 1980).
Eĉ lingvisto konsideranta precize la tipon de komunikado ĉiutage efektivigatan de Esperanto
aliras la demandon, kvazaŭ neniam tiu sperto
estus travivita:
While economists are exercised in creating a Eurodollar, why should we not try for a
Eurolanguage too? (Lord, 1974, p.40).
[Dum ekonomiistoj okupiĝas pri la kreado de eŭrodolaro, kial ni ne provu ellabori ankaŭ
eŭrolingvon?]
La unua reago de industriisto fronte al produktad-problemo estas konsideri ĉiujn solvojn
aliloke aplikitajn, por eltrovi, antaŭ ol serĉi novan eliron, ĉu ne ekzistus ie sistemo, kiu
kontentigus lin. Tiu farmaniero, tiel natura en la ĉiutaga vivo, praktike neniam alpreniĝas
koncerne internacian komunikadon. Ni efektive troviĝas ĉi tie antaŭ neado de la realo, en la
psikanaliza senco.
b)
Projekcio.
Oni nomas projekcio la fakton atribui al iu alia psikajn elementojn, kiuj troviĝas en ni, sed kiujn ni
ne konscias. Bonan ekzemplon havigas la frazo:
Efforts to devise universal languages which could be adopted without prejudice
and learned
without trouble — languages like Esperanto — represent a noble intent combined with an
essential ignorance of what language is and how it works. (Laird, 1957, p. 236).
[Strebadoj por elpensi universalajn lingvojn, kiujn eblus alpreni sen antaŭjuĝo kaj lerni
senpene — lingvojn, kiel Esperanto — prezentas per si noblan intencon kunigitan al esenca
nescio pri tio, kio estas lingvo kaj kiel ĝi funkcias.]
Esperanto kontentigas ĉiujn
kriteriojn lingvistike akceptitajn por difini lingvon
(Martinet,
1967, p. 20). Ĉu aŭtoro, kiu, nenion kontrolinte, nek bazante sian opinion sur faktaj
argumentoj, deiras de la principo, ke tio ne estas vera, ne estas la nescianto, kiun li facile
vidas en la aliuloj? [Pri "how it works", vidu la artikolon de la itala
lingvisto Alessandro
Bausani (1961) "L'esperanto, una lingua che
funziona"].
3
Ofte oni atribuas al Esperanto trajtojn,
kiuj faras el
ĝi ian
monstran mutaciulon. Jen
kiel usona
lingvo-instruisto priskribas tian lingvon (mi citas nur la tradukon, ĉar la originalon mi nun ne
disponas):
Lingvo, kiel amo kaj animo,
estas io homa kaj vivanta, kiom ajn malfacile estas ĝin difini: ĝi
estas la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne de homo sola... Artefaritaj lingvoj
estas forpuŝaj kaj groteskaj, kiel homoj kun metala kruro aŭ brako, aŭ kun ritmo-regilo
enkudrita enkore. D-ro Zamenhof, kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron faritan el vivaj
pecoj kaj eroj, kaj, kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el ĝi rezulti. (Arbaiza,
1975, p. 183).
Aŭ, sen pravigo, oni deklaras Esperanton
oriente vers la suppression
graduelle des traditions (Accontini, 1984, p. 5).
[orientita
al la laŭgrada forigo de la tradicioj].
En tiaj juĝoj agas nekonsciaj
timoj aŭ fantaziaĵoj, kiuj estas
projekciataj sur la lingvon:
anstataŭ
studi
ĝin
kiel realaĵon lingvan, literaturan, socian aŭ psikologian, oni rilatas al
ĝi kiel al ia sonĝa
rolulo
animita de malicaj intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno estas, laŭ la psikiatria signifo
de la
vorto.
c)
Raciecigo.
Neraciaj starpunktoj defendiĝas per abundo da konvinkaj argumentoj. Alivorte, samkiel en la
klasika paranoja
parolmaniero, la intelekta ide-prezentado estas plej rigore logika. Nur la manko de
reala bazo perfidas ĝian imagan esencon.
Ekzemple, oni atribuas al
Esperanto hindeŭropan, fleksian analizan karakteron, kiun oni klarigas
per la fakto, ke, laŭdire, Zamenhof scipovis nur hindeŭropajn lingvojn. Sed neniu el tiuj asertoj estas
kontrolita. Fakte,
· Gravan rangon, en
la trajtoj de Esperanto, okupas ĝia
multkultura subtavolo, en kiu la aziaj kaj
hungaraj kontribuoj rolis ne malmulte (la literatura esperantlingva aktiveco, inter la du
mondmilitoj, grandparte
disvolviĝis en hungara medio, la t.n. budapeŝta skolo; la hungara
ne
estas
hindeŭropa).
· Zamenhof bone sciis nehindeŭropan lingvon: la hebrean, kaj lia kreaĵo estas per tiu stampita;
ekzemple, la signifokampo [semantika kampo] de la morfemo ig havas ekzaktan ekvivalenton,
inter la lingvoj, kiujn li scipovis, nur en la hebrea
hif'il (Piron, 1984, p. 26).
· Esperanto procedas aglutine,
ne fleksie. La eldiroj en
ĝi povas esti same sintezaj kiel analizaj
-
oni povas diri same bone mi biciklos urben kiel mi iros al la urbo per biciklo; teksta esplorado
rivelas, ke sintezaj
formoj estas tre oftaj - kaj se estas vere, ke, fonetike kaj vorttrezore, ĝi
estas hindeŭropa, ĝi tia tute certe ne estas strukture: neniu
hindeŭropa lingvo konsistas kiel ĝi
el rigore
neŝanĝeblaj morfemoj.
d) Izolado.
Izolado oni nomas la fakton disigi ion disde ĝia kunteksto kaj juĝi senreference. Kiam aŭtoro
diras, pri lingvoj:
Il arrive aussi qu'il en naisse, mais jamais du néant: 1'esperanto est un échec (Malherbe,
1983, p. 368).
[Ankaŭ okazas, ke lingvoj naskiĝas, sed neniam el neniaĵo: Esperanto fiaskis].
4
li izolas la internacian lingvon disde ties kunteksto, historia same kiel lingva. Fakte, Esperanto situas
en longa serio da provoj
kaj pripensoj etendiĝantaj sur pluraj jarcentoj. En la zamenhofa
laboro, ĝi
havas malrapidan genezon, kiu multrilate
similas lingvoevoluon, kiel embria genezo elvokas specian;
tiu laŭgrada estiĝo studindas (Waringhien, 1959, p. 19-49). Aliflanke, la morfemoj, kiuj konsistigas
ĝin, radikas en aliaj lingvoj; ili ne estas elementoj
"tiritaj el neniaĵo".
Esperanto ne pli naskiĝis el neniaĵo ol, ekzemple, la haitia kreola. Lingvo
aperas, kiam ĝi
respondas al bezono. En la Kariba
Insularo, ekzistis ĉe sklavoj divers-etnaj kun lingvoj reciproke
nekompreneblaj bezono interkomuniki; el tiu bezono naskiĝis bunt-origina lingvo grandparte bazita
sur la lingvaĵo de la blankuloj aĉetintaj ilin, sed strukture tute alispeca. Simile, en la jaroj 1880-1910,
parto de la mondloĝantaro sopiris al eksteraj
kontaktoj kaj soifis je vastiĝo de 1'
kultura horizonto, sed
trovis lingvo-lernadon neebla en siaj vivcirkonstancoj. Tiuj personoj kaptis la projekton de Zamenhof,
kaj uzante ĝin, transformis ĝin en lingvon vivplenan. Nek la kreola nek Esperanto naskiĝis el neniaĵo;
ilin naskis sama soci-psikologia forto: la emo dialogi.
Ni nun
konsideru jenan tekston:
Allez prendre un oiseau, un cygne de notre lac par exemple,
déplumez-le complètement,
arrachez-lui les yeux,
substituez à son bec plat celui
du vautour ou de 1'aigle, greffez sur les
moignons de ses pattes les échasses d'une cigogne, mettez dans ses orbites la prunelle du
hibou (...); ensuite, inscrivez sur vos bannières, répandez et criez ces mots: "Ceci est
l'oiseau universel", et vous vous ferez une petite idée de la sensation de glacement
qu'a
produit sur nous cette terrifiante boucherie, cette vivisection nauséabonde, qu'on n'a cessé
de nous
prôner sous le nom d'espéranto ou
langue universelle. (Cingria, pp.1-2).
[Ekkaptu birdon, cignon nialagan, ekzemple, komplete senplumigu ĝin, forŝiru de ĝi la
okulojn, anstataŭ ĝia plata beko metu vulturan aŭ aglan, greftu al ĝiaj piedostumpoj
cikoniajn irilojn, ŝovu en la orbitojn la pupilon de otuso (...);
nun surskribu sur viaj
standardoj, disvastigu kaj
kriu frazon jene: "Jen
estas la universala birdo", kaj vi ricevos etan
ideon pri la frostiĝa sento, kiun estigis en ni tiu terura buĉado, tiu vivosekcado plej naŭza,
kiun oni ne ĉesis advokati al ni kun la nomo Esperanto aŭ lingvo universala.]
Se oni preterlasas la bildan
(kaj birdan!) aspekton de tiu citaĵo kaj la
vortojn, kiuj evidentigas la
amplekson de la emocia reago ("terura buĉado",
"vivosekcado plej naŭza"), kritikoj restas du:
a)
Esperanto rezultas el homa interveno en ion vivantan;
b) ĝi estas heterogena lingvo.
La
konkludo de la citita aŭtoro estus racia nur trikondiĉe:
· se lingvo estus viva estaĵo, simile al besto;
· se homa interveno en ion vivantan estus ĉiufoje aĉ-efika;
· se heterogena lingvo ne
taŭgus por interkomuniki.
Hipnotigata de sia premsonĝa vidaĵo, la aŭtoro izolas
sian bildon de la ĉi-supraj konsideroj. Li ne
vidas, ke asimili lingvon al io vivanta, estas nur metaforo, kiun oni ne tro streĉu. La koncerna birdo
terure suferus, sed kiam la nederlandan ortografion oni reformis en la 40-aj jaroj, la lingvo
ne kriis,
nek necesis anestezo.
Due, homo
ofte intervenas en vivaĵojn
kun plej bonaj rezultoj. Malsato estus multe
pli
drama en
Hindio, se oni ne estus sukcesinta, dank' al tute konscia interveno de homo en naturon, produkti
novajn grenspecojn. Kaj nek hundoj, nek rozoj, nek pano ekzistus, se homo ne estus vole aplikinta
siajn talentojn al estaĵoj vivantaj.


Trie, se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus utili kontentige. Lingva analizo ja
rivelas ĝin pli heterogena ol Esperanto:
When we come to a language
like
English, we find ourselves
dealing with several
languages
rolled
into one. (Lord, 1974, p.73).
[Kiam ni alvenas al lingvo kiel la angla, ni troviĝas antaŭ pluraj lingvoj kunrulitaj al unu.]
Esperanto estas pli homogena, ĉar la leĝoj, kiuj regas la asimiladon de la elementoj ĉerpitaj el
ekstere, estas
pli rigoraj. Kio difinas
la heterogenecon de io kunmetita,
tio estas, ne la diversa origino
de la eroj, sed ia misharmonio plus la manko de asimilanta nukleo (kiel scias ĉiu, kiu provis fari...
majonezon).
3. Subkuŝanta angoro
La funkcio de la defendmekanismoj estas protekti la egoon kontraŭ angoro. Ilia apero, tuj kiam
Esperanto estas menciata, signifas, ke profunde
en la psiko tiu lingvo sentiĝas kiel angoriga.
a) Timo pri ŝanĝo en la situacio.
Kelkrilate, la psikologia rezisto kontraŭ Esperanto kompareblas kun la kontraŭstaro, kiun
renkontis la ideoj de Kristoforo Kolombo kaj de Galileo:
stabila, bone ordigita
mondo troviĝis
renversita pro tiuj novaj teorioj, kiuj perdigis al la homaro
ties plurjarmilan, fortikan fundamenton.
Simile, Esperanto aperas
kiel ĝenanta en mondo, kie al ĉiu popolo
respondas lingvo, kaj kie la
komunikilo estas
transdonita de la prapatroj kiel bloko, kiun neniu unuopulo rajtas atenci. Ĝi
demonstras, ke lingvo ne estas necese donaco el la pasintaj
jarcentoj, sed povas rezulti el simpla
konvencio. Uzante kiel kriterion
pri
korekteco, ne konformecon al aŭtoritato, sed
efikecon en
komunikado, ĝi transformas la manieron interrilati: kie estis vertikala akso, jen tien ĝi metas akson
horizontalan. Ĝi tiel atakas multajn profundajn aferojn, al kiuj oni ĝenerale
ne inklinas ĵeti lumon.
Ekzemple, kio fariĝas,
ĉe ĝi, el la lingvohierarkio? La gaela [irlanda], la nederlanda, la franca kaj la
angla ne situas samnivele en la mensoj, nek en multaj instituciaj tekstoj. Se, por komuniki inter si,
malsamlingvuloj alprenos Esperanton, tiu
hierarkio perdos sian fundamenton.
b) Lingvo
kiel sankta valoro kaj identec-simbolo.
Lingvo ne estas nur socia, ekstera fenomeno. Ĝi estas teksita en nia personeco. "Mi suĉis la
katalunan kun la lakto patrina", diris persono pridemandita kadre de la esploro, sur kiu ĉi tiu analizo
baziĝas.
Niaj konceptoj havas emocian
etoson, kiun lingvistiko preteratentas, sed kiu gravegas
por la
konduto. La senta nukleo de la koncepto
"lingvo" situas en la
rilatado kun la patrino, pro kio, verŝajne,
multaj gepatraj lingvoj
nomas "patrina" la familian lingvon. Inter la bebo, kiu povas nur plorĝemi por
esprimi sian suferon, ofte ricevante neadaptitajn aŭ senhelpulajn reagojn, kaj etulo trijara, kiu per
vortoj klarigas, kio ĵus okazis, grandega ŝanĝo fariĝis, kiun la infano sentas mirakla.
Ni estis tro junaj, kiam ni
lernis paroli, por konscii, ke
disvolviĝas nur plej banala lernprocezo. Ni
vidis en tio kvazaŭ magian donacon, ludilon diecan. Antaŭe, ni ne kapablis klarigi
ion ajn, kaj jen,
nekompreninte kial, ni retrovas nin havantaj talismanon, kiu plenumas ĉiajn miraklojn
kaj riĉigas ĝis
senprecedenca grado tion, sen kio vivi ne eblus: interhoman
rilatadon.
La bezono senti sin
komprenata estas unu el la plej
bazaj
bezonoj de infano.
Nu, sen lingvo, kio
restus
el ĝi? La sinteno de la gepatroj, kaj
post ĝi la longa influo de lernejo, kiu prezentas lingvon kiel
neatencindan normon kaj kiel la ŝlosilon de ĉiuj literaturaj belaĵoj, nur fortigas tiun sentonukleon. En
tia
kunteksto, aserti, ke lingvo
"fabrikita" de kvazaŭ-samtempulo —
oni ĝenerale konfuzas Esperanton
kun la projekto de Zamenhof — povas funkcii same bone kiel la gepatra lingvo, tio estas insulti ĉi-
lastan, tio estas forrabi de ĝi ĝian statuson
de magia talismano, kiun ĝi ĉiam konservis en nia psika
profundo,
eĉ se sur konscia nivelo ni konceptas ĝin pli racie. Tio estas netolerebla sakrilegio. Verŝajne




por eviti
tian malsanktigon iuj Esperanto-parolantoj, laŭ psikologia movo finfine plej komprenebla,
diras, ke la zamenhofa laboro ne estas
klarigebla per si mem kaj devas esti atribuita
al inspiro de altaj
spiritaj sferoj, superhomaj.
Fakte, kiam oni esploras
la psikologiajn reagojn, kiujn elvokas la vorto "Esperanto",
oni povas nur
miri pri la nombro da personoj, kiuj ne elportas la ideon, ke tiu lingvo povas esti, kelkrilate, supera al
ilia gepatra lingvo. Tiu reago devenas de emo identigi lingvon al persono: mia lingvo estas mia
popolo,
mia lingvo estas mi; se mia
lingvo estas malsupera, mia popolo
estas malsupera, kaj
mi estas
malsupera. Deklarante Esperanton apriore senvalora, kaj eldirante tiun juĝon kiel ion evidentan, oni
saviĝas. Oni uzis artifikon plejplej homan, perfekte kompreneblan, sed ne allaseblan el scienca
vidpunkto.
c) Diversaj timoj.
Esplori la reagojn al Esperanto per la metodo
de klinika interparolo evidentigas ĉiaspecajn
subkuŝantajn
timojn, kiujn ne eblus pritrakti detale. Mi simple citu sep:
I. Timo riski.
Ĉar neniu oficiala instanco, neniu prestiĝa institucio aljuĝas al Esperanto valoron, deklari
sin
favora al ĝi signifas
alpreni starpunkton distancan de tiu,
kiu aperas kvazaŭ oficiala. Estas malpli
riske
ripetadi tion, kion ĉiuj diras kaj kio ŝajnas kongrui kun la sinteno de la altranguloj aŭ de la intelekta
elito.
II. Timo pri rekta kontakto.
Estas io sekuriga en la fakto interkompreniĝi pere de tradukado aŭ de lingvo tro malperfekte
regata por ebligi interŝanĝi ideojn rekte, detale kaj nuance. Renkonti, ĉe kondiĉoj de perfekta
komunika glateco, pensmanierojn radike malsamajn ol la niaj povas esti ŝoka, danĝere konfuziga
sperto.
Estas prave tion timi, ĉar Esperanto situas niamense sur nivelo pli proksima al tiu de spontana
vortigo ol la ceteraj lingvoj.
Juna japano, kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon renkontante ĉiuetape lokajn
esperantoparolantojn, rakontis, kiom ŝokis lin
tiuj rektaj dialogoj
kun personoj, kiuj, nur ĉar
ili estas si
mem, kaj tion esprimas, ŝanĝas la tutan perspektivon de la
mondkoncepto (Kiotaro Deguti, 1973).
III. Timo pri infaneca retroiro.
"Simpla" konfuziĝas kun "tro simpla" aŭ kun "infaneca", kio naskas
la ideon, ke Esperanto ne
povas utili por esprimi vere plenkreskulan pensadon ĉe alta abstrakt-nivelo. Oni tiel izolas la faktoron
"simpleco" disde ĝia komplemento — kiu tute modifas
la situacion — nome la senlima kombinpovo.
Ekzemple, la a-finaĵo, kiu markas adjektivon Esperante, estas pli simpla ol la multaj francaj sufiksoj,
kiuj samrolas, sed ĝi ofte ebligas ĝuste esprimi sin, ĉar ĝi aliĝas al iu ajn
morfemo, dum multaj francaj
substantivoj
ne havas sian adjektivon, kiel insécurité (angle insecure, Esperante
nesekura), fait (angle
factual, Esperante fakta), Etats-Unis (hispane estadounidense, Esperante usona, kiun Esperanto
distingas disde amerika
kaj nordamerika), aŭ pays (apud nacia,
"de la nacio", Esperanto havas
landa,
"de la lando"), kaj tiel plu.
IV. Timo pri travidebleco.
Oni imagas, ke Esperanto metos en penson netolereblan klarecon:
L'élément affectif
si important dans le langage trouve
difficilement sa place dans cette
langue claire où tout est explicite, cette langue "plus precise que la pensée". (Bumey, 1966,
p. 94).
[La afekcia
aspekto, tiel grava en lingvo, malfacile trovas lokon
en tiu klara lingvo, en kiu ĉio
estas
eksplicita, tiu lingvo "pli
preciza ol pensado".]

Fakte, eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn
alia lingvo, eĉ se, ofte, estas pli facile sin
pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.
V. Timo pri malplivaloro rilata al facileco.
Pli komplika solvo al problemo sentiĝas kiel pli valora
ol facila solvo. Elekti
la malfacilan
kontentigas ian emon suprenmeti sin, kiu havigas sekurigan kaj komfortigan senton pri la propra
graveco.
VI. Timo pri heterogeneco.
Tiu estas aparta formo de stato klasike konata per la nomo "diseriĝa angoro". Ĉar homo facile
identigas sin al lingvo, Esperanto favoras projekcion sur ĝin de emocioj
rilataj al la tuto de onia
personeco. Nu, tiu sentiĝas, je nekonscia nivelo, kiel facile rompebla konstruaĵo farita el disaj,
sinkontraŭdiraj eroj,
ĉiam preta disfali. Kiel simbolo de io ne sufiĉe fortika
ĉar kunmetita el tro
malsamaj elementoj, Esperanto timigas.
VII. Timo pri malalt-niveligo kaj detruo.
Esperanto
perceptiĝas kiel ŝosea rulpremilo, kiu pasante premados
ĉion morta, platigante ĉiujn
kulturajn diferencojn. Oni tiel projekcias sur la zamenhofan lingvon psikajn erojn apartenantajn ĉu al
tio, kion Freud nomis mort-instinktoj (Freud, 1920), ĉu al la nekonscia afekcia nukleo, kiun Charles
Baudouin nomis "aŭtomato" (Baudouin, 1950, pp. 225-229).
4. Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto
La kialo de la emociaj reagoj notitaj komence de ĉi tiu studaĵo nun fariĝas pli klara: la
koncemato
timas.
Lin teruras la ideo, ke oni forŝiros
aŭ difektos sanktan trezoron
radiantan funde de lia psiko per
fea beleco,
kiun nenio rajtas superi: la gepatran lingvon, simbolon de lia identeco.
Simile al
enĉambriĝinta birdeto,
kiu, panik-trafita, ne ĉesas koliziadi
al la fenestro, ne rimarkante
pordon apude
malfermitan, li ne havas la necesan serenecon por trankvile rigardi, kio, finfine, estas tiu Esperanto,
kiu ŝajnas malsanktigi la koncepton mem pri lingvo. Li estas kaptita en infera [neelirebla] cirklo: por
ĉesi timi, necesus rigardi alfronte la realon, sed por kuraĝi alfronti ĝin, necesus ne plu
timi.
Tia maniero reagi, nelogika,
sed tipa pri la homa psikologio, ne ekzistus sen la interveno de
politikaj kaj sociaj faktoroj, kiujn la amaskomunikiloj grandigas kaj disvastigas, sed kiujn ĉi tie analizi
estus neeble
(mi
ilin pritraktis aliloke, vd Piron, 1986, pp. 22-28 kaj 34-36). Ili ja supozigas subsojlan
[sub-liman, subkonscian] influon kompareblan
al tiu de reklamado kaj de politika propagando, bazitan
sur nevola misinformado, kiu sin reproduktas mem, aŭtomate, jam unu jarcenton. Aliel ne eblus
kompreni, ke infanoj
kaj adoleskantoj preskaŭ
neniam prezentas la apriore negativan reagon facile
troveblan ĉe plenkreskuloj, dum ĉiuj psikologiaj elementoj funkciigantaj la defendmekanismojn ĉe ĉi-
lastaj enestas
ankaŭ en ili.
Manipulate de siaj nekonsciaj timoj, la dudekajarcentulo ne vidas, ke, antaŭ ol juĝi Esperanton,
necesus studi aron da faktoj. Oni povas bedaŭri
tion. Sed, laŭ historia perspektivo, montriĝas, ke tiuj
reagoj havis pozitivan efikon. Tuja ĝenerala akceptado de la lingva embrio kunmetita
de Zamenhof
submetus ĝin al disstreĉiĝoj, el kiu ĝi ne eliĝus vivanta.
Tiustadie, ĝi estis tro delikata, tro nekompleta.
Gi bezonis sufiĉe longan vivperiodon
en limigita, sed multkultura medio, por ke la necesaj alĝustiĝoj
efektiviĝu, ke la signifkampoj [semantikaj kampoj] difiniĝu, ke korektiĝu la mankoj plej nature, per
uzado.
Aliflanke, lingvaj rilatoj ĉiam estis rilatoj de potenculo al malfortulo. La ideo anstataŭigi ilin per
egalecaj rilatoj, havigantaj al la plej
malgrava lingveto la saman statuson
kiel al la lingvo de ekonomiaj
kaj kulturaj gigantoj, estis tro ŝoka, por ke la homaro povu senvunde adapti sin rapide al ĝi.
Transformoj en
la ĝenerala pensmaniero postulas
malrapidan asimiladon.
El jarcento da defioj, da politikaj
kaj intelektaj atakoj, Esperanto elmergiĝas rimarkinde forta,
fleksebla, fajnigita. Ĝin karakterizas forte stampita
personeco, same vigla kiel la franca en la tempo de
Rabelais.
Tiun fakton la plimulto el la homoj
ankoraŭ neas, sed ĉiam apriore.
Se aŭtoro baziĝas sur la
8
studo
de dokumentoj aŭ la
observado de Esperanto praktike uzata, li agnoskas ties grandan
viglecon.
Se la socia kaj psikologia rezisto kontraŭ Esperanto longtempe ege fortis, ĝi aperas nun pli kaj pli
spirmanka
[malvigliĝanta, malfortiĝanta, perdanta
sian triumfan superecon]. Ĉu ne
simple, ĉar ĝi ĉesis
plenumi sian funkcion?
REFERENCOJ
Accontini, Domenico
(1984) "Les interventions" en Contri, Manlio "Eliminer la Tour de Babel",
Bulletin européen, 1984, 7.
Allen, Mark E.; Sibahi, Zakaria; kaj Sohm, Earl D. (1980) Evaluation of the Translation
Process in
the United Nations System
(Ĝenevo: Joint
Inspection Unit,
Palaco
de Nacioj: dokumento
JIU/REP/80/7).
Arbaiza, M.D. (1975) Foreign Language Annals, 1975, 8.
Baudouin, Charles (1950) De l'instinct a 1'esprit (Parizo:
Desclée de Brouwer).
Bausani, Alessandro (1981) "L'esperanto, una lingua che funziona", Affari sociali internazionali,
1981, 1, represita en L'esperanto (Pizo: Edistudio, 1982), pp. 32-36.
Burney, Pierre (1966) Les langues internationales (2-a eld., Parizo: Presses universitaires de
France).
Cingria, C.-A. A propos
de la
langue espéranto dite langue
universelle (Ĝenevo: Voile latine),
ne-
datita broŝuro, klasita ĉe n-ro ESP-366 en la Centro por dokumentado kaj studado
pri la lingvo
interaacia, Urba Biblioteko, La Chaux-de-Fonds,
Svislando).
Freud, Anna (1937) The Ego and the Mechanisms of Defense
(Londono: Hogarth).
Freud, Sigmund (1920) Jenseits des Lustprinzips (volumo n-ro 18 de la Kompleta Verkaro,
Londono:
Hogarth). G.P. (1985) "Cicéron est mort, vive Donaldus Anas" Vingt-Quatre Heures, 25-a de
marto 1985.
King, C.E.; Bryntsev, A.S.; kaj
Sohm, E.D. (1977) The implications of additional languages in the
United Nations System (Novjorko: UN, dokumento
A/32/237).
Kiotaro Deguti (1973)
My travels in Esperanto-land (Kameoka: Oomoto).
Laird,
Charlton (1957) The Miracle of Language (Novjorko: Fawcett).
Lord, Robert (1974) Comparative Linguistics (Londono: English Universities Press). Malherbe,
Michel (1983) Les langages de l'humanité
(Parizo: Seghers).
Martinet, André
(1967) Eléments de linguistique générale (Parizo: Armand Colin).
Martinet, André,
red. (1968) Le Langage (Parizo: Gallimard).
Piron, Claude (1980) "Problèmes de communication linguistique aux Nations Unies et dans les
institutions apparentées", Language Problems and Language Planning,
1980, 4, 3 (fall), pp. 224-237.
Piron, Claude (1984) "Contribution a l'étude des apports du yiddish a 1'espéranto", Jewish
Language Review, 1984, 4,
pp. 15-29.
Piron, Claude (1986) "Espéranto: l'image et la réalité", Cours et etudes de
linguistique contrastive
et appliquee,
n-ro 66 (Parizo: Universite de Paris
VHI-Vincennes).
Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna:
Regulo-Perez).
Wells, Peter (1987) en "Letters — Aspiring to Esperanto", Time, 24-a de
aŭgusto 1987, p. 3.
Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26E (1988)