Maritza Gutiérrez González
Okaze
 de la jubileo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) , kiun ni festas  ĉi tiun 
16-an de junio, ni ne povas forgesi la pionirojn de tiu ĉi nobla ideo en
 nia lando kaj invitas la kubajn esperantistojn daŭre ellerni kaj 
praktiki tiun ĉi belan kaj utilan lingvon por internacia kompreniĝo.
Foliumante la libron La historio de Esperanto en Kubo,
 verkita de la historiisto kaj estrarano de KEA, Juan Ramón Rodríguez, 
ni trovas ke la agado por Eo nialande komenciĝis en la unuaj jaroj de la
 pasinta jarcento  koincide kun la fondo de Esperanto-asocioj en pluraj 
Amerikaj landoj. La unua artikolo favora al Esperanto aperis en la revuo
 La Escritura Veloz (La Rapida Skribo), organo de la Stenografia Asocio,
 en aprilo 1904.
Plej
 meritan laboron rilate la diskonigon de Esperanto nialande faris la 
elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj 
studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis 
nun la plej elstara kuba intelektulo kiu propagandis favore al la solvo 
de la tutmonda lingva problemo pere de la Internacia Lingvo.
Grava
 momento en la agado por la IL okazis januare de 1910, kiam  fondiĝis en
 la kuba ĉefurbo Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, kiu 
daŭrigis la laboron komencitan  en Santiago de Cuba de la unua E-asocio 
en 1908; tiu ĉi  sukcesis antaŭenigi la laboron por Esperanto ĝis la 
20-aj jaroj. Ĝia oficiala sidejo estis en la iama Lonja del Comercio, 
komerca kaj entreprena centro de Havano, situanta en la Malnova 
Urboparto. Ĝi prezentas hodiaŭ memortabulon de Zamenhof, la sola ZEO en 
la kuba ĉefurbo.
Dum la sekvaj jardekoj Esperanto transvivis danke al laboro de grupoj kaj izoluloj,¡.
Menciindas
 la doktoriga disertacio prezentita en la Havana Universitato, de  la 
poldevena studento s-ro Elias Johns (originale Johnovski), la 14-an de 
majo 1928, pri “La problemo de internacia helplingvo kaj ties solvo: 
Esperanto”, kiu ankaŭ aperis libroforme.
Fine
 de la sesdekaj jaroj, ĉe la Ministerio pri Edukado (MINED), aktivis 
Komisiono por Esperanto, kiu entreprenis precipe kompilon de informoj 
pri la IL kaj iamaniere propagandis la aferon ĝis 1971. Tiam en la 
ĉefurbo ariĝis kelkaj memlernintoj, kiuj komencis instrui la lingvon kaj
 en oktobro kunfondis Havanan Esperanto-Grupon, kiu  en 1972 iĝis  
Havana E-Rondo (HER). 
Dum
 tiujara vizito de d-ro Paul Neergaard al Kubo, HER organizis kelkajn 
aranĝojn kaj ebligis lian renkontiĝon kun funkciuloj de MINED al kiuj li
 informis pri instruado de Esperanto en aliaj landoj.
Rezulte
 de la aktiva laboro de HER, la 17an de aŭgusto 1974, fondiĝis en Havano
 - sen jura oficialiĝo - Kuba Esperanto-Asocio, kio reprezentas komencon
 de nova etapo, ĉefe de propagando kaj demarŝoj por la oficialigo de KEA
 kaj por plimultigo de internaciaj rilatoj. 
En
 oktobro 1977, okaze de vizito al Havano, elstara vjetnama esperantisto 
kaj mem diplomato s-ro Nguyen Van Kinh esprimis al la aŭtoritatoj sian 
deziron kunsidi kun la kubaj esperantistoj. La renkontiĝo okazis en la 
sidejo de Kuba Porpaca Movado kaj estis tre grava, ĉar revigligis la 
movadan aktivadon.
Dum
 la 11a Monda Festivalo de Studentoj kaj Junularo okazinta en Havano en 
julio 1978, kelkaj esperantistoj el okcidenteŭropaj landoj kaj havanaj 
esperantistoj organizis modestan aranĝon per Esperanto.
Post
 unua  baza kurso, tre sukcese okazinta en Havano, plurcentoj da 
personoj eklernis la lingvon kaj sekvis la oficiala fonda ceremonio de 
 la nuna Kuba Esperanto-Asocio (KEA), la 16an de junio 1979.
Nova
 etapo komenciĝis por Esperanto en Kubo, nome, sidejo en Havano, okazigo
 de pluraj kursoj, internaciaj eventoj, konferencoj, kongresoj landaj 
kaj internaciaj, membriĝo en Universala Esperanto-Asocio kaj kresko de 
tutlanda movado kun reto da filioj kaj grupoj, kiuj dum 4 jardekoj 
altigis la nombron kaj rekonon de la kuba esperanto-movado.
Oni
 eldonis librojn ĉe la fremdlingva eldonejo José Martí interalie, La 
historio absolvos min de Fidel Castro; rakontoj de José Martí; kreiĝis 
esperanto-fako en la internacia radiostacio Radio Havano Kubo; kaj 
estiĝis en Kubo la Havana Esperanto-centro, sidejo de Kuba 
Esperanto.-Asocio, kiu estas rekonata pro sia konstanta kaj aktiva 
movado en nia amerika regiono.
La
 41-a jubileo de KEA en 2020 akiras alian karakteron pro la pandemio de 
Covid-19, kiu malebligas la tradician feston porokazan, tamen, la kuba 
esperantistaro aktivas en la sociaj retoj, kontribuas al la kultura 
kresko kaj prezentas la kuban kulturon pere de tiu ĉi IL kaj planas la 
revenon al la nova realo kun la certeco ke Esperanto valoras kaj utilas 
por pli bona komunika ordo kaj justico lingva en la mondo.
Referenca
 fonto: La poresperanta agado en Kubo (1904-2004),   aperinta en la 
Kongresa Libro de la 6a TAKE,  kaj verkita de: Juan Ramón Rodríguez 
Gómez,  Komisiono pri Historio, Kuba Esperanto-Asocio.     

 
 
 
 
