Artikolo
Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon lakaj l ', uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l 'mi
uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo
(ekzemple de, trak.c.); en ĉiaj
aliaj okazoj
mi uzas ordinare la plenan formon la, ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne
agrabla.
La Esperantisto, 1889, p. 24
Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute
aparta kaj sur la
konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas,
vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis
la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.
La Esperantisto, 1890, p. 32
PRI LA UZADO DE L'
La uzadon de l'(apostrofita
la) ni ne forigis; sed ĉar tiu ĉi
formo estas ne tre necesa escepto el regulo
kaj estas kreita precipe por mallongeco en la versoj, tial
ni en prozouzas nun ordinare la formon
konstantan (la)
kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare
en nia
gazeto; tamen ni tute ne faras el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe
uzadi ankaŭ en prozo la formon
apostrofitan.
Esperantisto, 1893, p. 127
PRI LA UZADO DE LA ARTIKOLO
Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia
lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona
maniero de agado estas jena: uzu la
artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj
postulata de la logiko, sed en ĉiuj
dubajokazoj tute ĝin ne uzu. Pli
bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi
ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin
malpermesas. Se vi ekzemple diros “venis
tago, kiun mi tiel longe atendis”, via frazo estos ne tute
bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus
tie ĉi diri “latago”
sed se vi diros “hodiaŭ estas ladimanĉo”
anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo”, tiam vi
faros rekte eraron,
kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto.
Respondo 2, La Revuo,
1906, Decembro
PRI LA APOSTROFADO DE LA ARTIKOLO
La esprimo “reunuigi l' homaron” estas efektive nebona, ĉar
apostrofi la artikolon oni povas nur post
prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed la neobservado de tiu ĉi
regulo, kiu estis donita ne en la
gramatiko, sed nur en la “Ekzercaro” (№27), estas
ne eraro, sed nur peko kontraŭ boneco
de la stilo.
Sekve en prozotiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj,
kie pro “licentia poetica” oni ofte
permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo, la neobservado
de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste
konsilo) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi “eraro” nur deflankiĝojn de la gramatiko(ekzemple la
apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj
formoj k.t.p., kio estas tre ofte
renkontata ĉe la komencantaj
esperantaj versistoj).
Respondo 4, La Revuo,
1906, Decembro
Personaj pronomoj
PRI LA UZADO DE “LI” ANSTATAŭ “ĜI”
Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas “li” anstataŭ “ĝi”, ĉar
vi ne aprobas “la anglan kutimon
starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj”. Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni
nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la
lingvo angla) uzas en tiaj okazoj “ĝi”, estas ne tia,
kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian
intencon malaltigi la indon de infanoj
(ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras “vi” ne sole
al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La
kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj
lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas
(tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi
pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la
gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano “il”,
la germano diras “es”); sed en la lingvoj
angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj
objektoj, kies naturan
sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole(sen
ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan
inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi”. Tiel same ni parolas ankaŭ
pri “persono”. Cetere, parolante pri
infano, pri kiu ni scias,
ke ĝi neestas knabino (aŭ almenaŭ nescias, ke ĝi estas knabino),
ni povas uzi
la vorton “li”.
Esperantisto, 1893, p. 16
PRI LA UZADO DE “vi” KAJ “Vi”
Ordinare mi skribas “vi”, kiam mi parolas al unu persono
familiare, kaj “Vi”, kiam mi parolas
al multaj
personoj aŭ al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke
vi estas prava. Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona
kutimo kaj havas nenion komunan kun
la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de “vi” per
malgranda litero estas ne sole tute regula, sed
mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan
manieron de skribado, kiam miaj
korespondantoj iom alkutimiĝos al la malgranda “vi”. Ankaŭ
“Estimata sinjoro”, “Kara amiko” estas
pli regula, ol “Estimata Sinjoro”, “Kara Amiko” k.t.p., sed en tiuj
ĉi okazoj oni ordinare simple pro
ĝentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero
malgranda. [Esperantisto, 1893,
p. 16]
PRI “LI”, “ŜI”, “ĜI”
La pronomoj “li” kaj “ŝi” estas uzataj nur por personoj; por
aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj
ni uzas
la pronomon “ĝi”, ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni
tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj,
volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas
uzi “li” kaj “ŝi”. [Esperantisto, 1892, p.
79]
PRI “ĜI” ANSTATAŬ “TIO”
La vorton “ĝi” ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri
virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ
kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam
povas tute bone uzi tiun ĉi vorton
ankaŭ anstataŭ “tio”, kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial
anstataŭ “tio (= la “io” kiun mi nun vidas
antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ”, mi povas tute bone diri “ĝi
estas vi, Ivan Karpoviĉ”.
Respondo 17, La Revuo,
1907, Junio
PRI LA PRONOMO “CI”
La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la
ekzistantaj lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas
specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure
praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej
bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus
“vi” kaj al unu persono ĉiam “ci”
sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo,
ke “ci” enhavas en si ion senrespektan,
ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu
persono diru “ci” ni devus sekve havi
apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis
en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed
la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco”
estas ofte tre embarasa, ĉar
tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia
persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci”
ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni
ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la
ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj,
kiel por la
parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ “ci” kaj
“vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”,
“fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas
nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio
nur
“vi”. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre
maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja
precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ “vi ĉiuj”,
“vi ambaŭ” k.t.p. Por la
personoj, kiuj tre
sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ
al amata persono), la uzado de “vi”
ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo(tiam ili ja havas la
rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni
tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte
kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute
nenion “malvarman”. Ĉio dependas ja nur de la kutimo.
Respondo 28, La Revuo,
1908, Februaro
PRI LA PRONOMO POR BESTOJ
Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nurla senseksan pronomon “ĝi”, — ne sole
kiam (en
la plimulto da okazoj) la
sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj,
kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre
maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas
nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la
uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni
uzi la vorton “li” aŭ “ŝi” sed en ĉiuj ordinarajokazoj mi konsilus uzi la pronomojn “li” kaj “ŝi” nur
por
homoj. [Respondo 35, La Revuo,
1908, Majo]
PRI PRONOMO POR “HOMO”
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus
regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras
ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se vi tiel agos, vi estos
gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto “ĝi”
(uzata speciale por “bestoj” aŭ “senvivaĵoj”) enhavas en si ion
malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman)
kaj por la ideo de “homo” ĝi estus iom malagrabla, tial mi
konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la
aliaj lingvoj, kaj uzi por “homo” la pronomon “li”. Nomi tion ĉi
kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se
ni ĉiam farus diferencon inter “homo” kaj “homino”, tiam ni devus
por la unua uzi “li” kaj por la dua
“ŝi” sed ĉar ni silente
interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni
povas uzi la viran formon por ambaŭseksoj
(ekzemple “homo” = homo aŭ homino, “riĉulo” = riĉulo
aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la
pronomon “li” ni povas uzi por homo en
ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus
esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi
la vorton “ĝi” ne sole por “homo”, sed ankaŭ por ĉiu alia analogia
vorto; ekzemple ni devus diri:
“riĉulo pensas, ke ĉio
devas servi al ĝi”(ĉar ni
parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj
virinoj).
Respondo 23, La Revuo,
1907, Aŭgusto
Refleksivaj pronomoj
PRI LA VORTO “SIATEMPE”
Diri “iam” anstataŭ “siatempe” ni en la plimulto da okazoj ne
povas, ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas
malsama. “Iam” esprimas
tempon nedifinitan, dum “siatempe” esprimas tempon kvankam ne klare
nomitan, tamen pli-malpli
difinitan. “Mi volis siatempe proponi regulon” = “mi volis proponi en tiu
tempo, kiam, laŭ mia opinio, la cirkonstancoj tion postulis”. Se
anstataŭ “siatempe” vi diros
“ĝiatempe”, vi ne
faros eraron; sed ŝajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj “siatempe” estas pli bona
ol “ĝiatempe”.
Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por “sia” kaj “ĝia” uzas
la saman
vorton, sed ankaŭ tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe
faras diferencon inter “sia” kaj “ĝia”.
Laŭ mia opinio oni povas klarigi ĝin al si per tio, ke “sia”
montras pli grandan intimecon inter la faro
kaj la tempo, ol kiom montrus la vorto “ĝia”. Gvidi nin per
teoriaj postuloj gramatikaj en tiu ĉi okazo ni
ne povas, ĉar al kio ni povus rilatigi la vorton “ĝia”? Ŝajnas al
mi, ke en la esprimo “faro ĝiatempa” la
tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t.p.) al io alia, dum en “faro siatempa” la tempo
apartenas al la faro mem.
Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute konvinkan; sed mi volis
nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kaŭzo, por ke ni la ĝis
nun komune uzatan “siatempe”
anstataŭigu per “ĝiatempe”. [Respondo 43, La Revuo, 1908, Aŭgusto]
Rilataj pronomoj
KIU, TIU, KIA, TIA
La diferenco inter kiu, tiuk.c. kaj kia, tiak.c. estas sekvanta: la formoj
kun uestas puraj pronomoj kaj
la formoj kun aestas
pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia=
kian econ havantak.c. Al la
vorto kiu
vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kiavi
devas respondi per adjektivo.
Ekzemple: je la
demando “kiu domo”
vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k.c.; sed je la
demando
“kia domo” vi respondas: tia
domo, tia domo kiel mia, altadomo, longa domo, bela domok.c.
La Esperantisto, 1891, p. 15
Nedifinitaj pronomoj
TIA, TIELA
La diferenco inter la senco de tiakaj tielaestas
tiel malgranda, ke la okazoj por tielaestas
tre maloftaj.
Ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen
hela, jen subite estingiĝanta por
momento, jen saltanta
k.c. — ni povus diri (kvankam ne necese): ĉu vi vidis tiunbrulon (= la
brulon de
tiu ĉi domo)?tianbrulon
(= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan(=
tiamanieran).
La Esperantisto, 1891, p. 21
PRI LA SENCO DE “CERTA”
Krom sia ĉefa senco, la vorto “certa” havas ankoraŭ la sencon de
“iu” (ne en la senco de “kiu ajn”, sed
en la senco de “iu difinita”); la uzado de “certa” en la senco de
“iu” tute ne estas franclingvaĵo, ĉar tiel
same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj
aliaj.
Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
PRI LA FORMO “ĈIO ĈI”
Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi”, ĉar la
vorto “ĉi” jam per si mem signifas proksiman
montron.
La Esperantisto, 1889, p. 15
PRI LA VORTOJ KUN “ĈI”
Ni havas egalan rajton
uzi la “ĉi” antaŭaŭ postla
pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte
ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton,
kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la
loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj
vortoj de Esperanto, tial pro
belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭla montra vorto. La uzado de
streketo inter la
montra vorto kaj “ĉi” (t.e. skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ
“tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur
simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2
PRI “ONIN” KAJ “ONIA”
Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto “oni” estas per si mem
formoj tute regulaj, kaj ĉiu havas
plenan rajton ilin uzi, ĉar nenie en la “Fundamento” estas dirite,
ke “oni” prezentas escepton el ĉiuj
aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la praktikooni ĝis nun ne
uzadis la formojn “onin” kaj “onia”, ĉar
preskaŭ en ĉiuj plej gravaj lingvoj la vorto “oni” ne ŝanĝiĝas kaj
la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu ĉi
vorto sonus tre strange en la oreloj de la plimulto de la
Esperantistoj. Sed en Esperanto la “nekutimeco”
ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado; tial, kvankam mi persone ĉiam
evitas la diritajn formojn,
tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon
kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna
spirito de nia lingvo.
Respondo 22, La Revuo,
1907, Aŭgusto
PRI “IOJ”, “TIOJ”, “KIOJ” K.T.P.
Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed
en la praktikomi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn
en multenombro, ĉar laŭ mia opinio
ilia senco
tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton,
sed ian bildon(aŭ abstraktan
ideon),
kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas
el unu objekto aŭ el multaj. Tamen
se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu
la diritajn vortojn en multenombro,
tiam la gramatikode nia lingvo tion ĉi ne malpermesas.
Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj
ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune
donas al li grandan forton”.
Respondo 18, La Revuo,
1907, Junio
PRI “NENIIGI”
Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a)
radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-
al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri
kiuj mi ne povas nun paroli detale, la
karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj
kiel finiĝoj sendependajkaj ĝeneralaj
(ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn ekaj u,
kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian
sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigebleal la
radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa(ekzemple
en formoj “ali-u”, “ali-es”, “kelk-om”, k.t.p., kiuj per gramatika
instinkto estis uzataj de kelkaj
Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj
finiĝas per akaj o, la finiĝoj estas ne
kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivajkaj puresubstantivaj,
kvankam ili, pro unuformeco, estas
presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre
bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial
la forĵetado de la pure substantiva okaj ĝia anstataŭigado
per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al
mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan,
kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni
devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi
ne permesus; sed, ĉar la vortoj “neniigi”
kaj “neniiĝi” estas jam de longa tempo tre bone konata j kaj
uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi
opinias,
ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.
Respondo 14, La Revuo,
1907, Aprilo
PRI “NENIU” KAJ “NENIA”
La vorto “neniu” (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj “iu”,
“kiu”, “tiu”, “ĉiu”) havas sencon pure pronoman,
dum la vorto “nenia”
(kiel ankaŭ la vortoj “ia”, “kia”, “tia”,
“ĉia”) havas sencon adjektivankaj
esprimas specon, karakteron.
La vortoj “iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu” povas esti uzataj aŭ kunsubstantivo, aŭ
sensubstantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la
vorton “homo”). La formoj kun u
enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun aenhavas en si la ideon de
adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi
komprenos plej bone el la sekvantaj
ekzemploj: Kiuvenis? Venis Petro;venis botisto; venis li. — En kiuurbo vi loĝas?
Mi loĝas en Parizo;
mi loĝas en tiu ĉiurbo. En kiaurbo vi loĝas? Mi loĝas en
belaurbo; en grandau rbo. — Ĉu vi vidis la
ĉambristinonaŭ la kuiristinon?Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon aŭ maljunan?
Mi vidis nenian
servistinon. Inter la vortoj “tiu-tia” kaj “ĉiu-ĉia” la diferenco estas pli
granda kaj pli
klara, ol inter la vortoj “kiu-kia”, “iu-ia”, “neniu-nenia” tial
oni neniam povas diri “tia” aŭ “ĉia”
anstataŭ “tiu” aŭ “ĉiu”, sed ofte oni povas sen eraro diri “ia,
kia, nenia” anstataŭ “iu, kiu, neniu”
(kvankam estas bone ĉiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj ĉi
vortoj).
Respondo 29, La Revuo,
1908, Februaro
PRI LA VORTO “TIELA”
Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton “tiela”, estas
erara. Al la vortoj “tiela” kaj “tiele”,
kiuj estas kreitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian
aprobon, sed mi eĉ
memjam de longa tempouzas
ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur laŭdi, kiam oni trouzastiujn
vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezoneanstataŭ la
pli simplaj vortoj “tia” kaj “tiel”,
aŭ ankoraŭ
pli, kiam oni volas uzadi ilin ĉiamanstataŭ la vortoj
fundamentaj; sed en ĉiuj okazoj, kiam oni volas
uzi la sencon de la vortoj “tia” kaj “tiel” en formo pli
akcentita, mi trovas la vortojn “tiela” kaj “tiele”
tre bonaj, ne sole permesindaj, sed eĉ rekomendindaj.
Respondo 8, La Revuo,
1907, Februaro
Verboj
PRI LA ESPRIMO “ESTU TIMATA”
La esprimo “estu timata” estas uzita tute bone kaj regule. En la
rusa lingvo la vorto “timi” ne havas
pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en
Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu
vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj
personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la
lingvo internacia oni devas obei sole nur lalogikon. La
logiko diras, ke ĉiaverbo povas
havi pasivon,
se nur la sencoĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la
senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj
verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu,
kiutimas, kaj unu, kiunoni timas,
aŭ kiu estastimata.
“De l' malamikoj vi estu timata”
signifas: ke la malamikoj timu vin (=
je vi aŭ
antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne “timi lin”, sed “timi de li” sed tio ĉi
estas aparteco de
la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia
lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone
uzi la verbon “timi” kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ
estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel
ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin
diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu
en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion “je” aŭ la
akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj
per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo
libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de
tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo “Al
la Esperantisto” estas ne malregule
uzita la esprimo “la celo estos alvenita” (= oni alvenos al
la celo).
La Esperantisto, 1890, p. 32
PRI LA PARTICIPO-SUBSTANTIVO
Defendinto la patronmi
ne konsilas uzi, sed mi preferasdefendinto
de la patro.
El privata letero, citita de P. Fruictier Esperanta Sintakso, p. 13
PRI LA PARTICIPO-SUBSTANTIVO
Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon(aŭ
objekton, kiu plenumas ian
funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas
uzi sufikson (ekzemple aĵaŭ ec).
Tial, laŭ mia opinio, la vorto “estonto” povas signifi nur
“estonta persono”, sed ĝi ne povas signifi
“estonta tempo” aŭ “estonta afero”, kiujn mi rekomendus traduki
per la vortoj “estonteco” kaj
“estontaĵo”.
Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
“OKUPITA” AŬ “OKUPATA”?
Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare “mi estas
okupita”. Kelkaj personoj trovas, ke
tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro, kiu daŭras nun,
mi devas diri “okupata”.
Kelkfoje ŝajnis
al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi “mi estas okupata” mi tamen tuj forĵetis tiun
formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento. Ĉu ni devas uzi en
tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ
pasintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni
respondon, ĉar ili ne havas apartajn
formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana
uzas en la dirita okazo la pasivon
pasintan, sekve ĉi tio estas
jam sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la
formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco “prenas en posedon”),
tiam en tiu
momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj
okupas nian urbon, ĝi estas en
tiu
momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed
en la nuna momento oni donas al mi ian laboron,
kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas en
sian
posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi
parolas ne pri la agode
ekokupo mem, sed pri la stato,
en kiu mi troviĝas, tiam mi devas diri “mi estas
okupita”. Estas vero, ke, transformante la pasivan formon
de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la
formon nuntempan(“laboroj min tre okupas”), sed tion ni faras por tio, ke la
formo “okupis” ne
pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasivaformo ni ne bezonas timi tiun
malkompreniĝon, ĉar
“mi estas okupita”
montras, ke io min okupis kaj la
okupiteco ankoraŭ daŭras. La
senco de “okupi”
havas du nuancojn: prenien
posedon kaj tenien posedo; per la formo “mi estas okupita” ni
esprimas
samtempe ambaŭnuancojn, dum la formo “mi estas
okupata” esprimus nur la unuannuancon.
Cetere
pri la vorto “okupi” mi devas ripeti tion, kion mi diris pri
multaj aliaj lingvaj demandoj; ĉiufoje, kiam
la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu
ne ofendus nian lingvan senton, ni
devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj;kaj la kutimo
de la popoloj, kiel mi supre montris,
postulas, ke ni diru “mi estas okupita”.
Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293
PRI LA VERBO KIEL KOMPLEMENTO
La esprimo “mi estas feliĉa akceptonte vin” estas bona, kvankam mi
preferus diri pli simple “mi estas
feliĉa, ke mi vin akceptos”. La frazo “mi inklinas ne faronte
tion” ne ŝajnas al mi bona; mi dirus: “mi
estas inklina ne fari tion”.
Respondo 40, La Revuo,
1908, Majo
PRI DUOBLA SENCO DE KELKAJ VERBOJ
Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne
scias precize, kiamaniere oni devas ilin
uzi. Tiuj verboj postulas
duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj,
laŭ la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata
per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj
devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, ĉu oni
devas diri: “mi instruas mian infanon
pri Esperanto”, aŭ: “mi instruas Esperanton al mia infano”. — Laŭ
mia opinio la neklareco tute ne
ekzistas, sed ĝi estas kreata nur arte. En unu kunveno esperantista iu faris la demandon, ĉu oni
devas
diri: “mi amas vin”, aŭ “mi vin amas”, kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate
disputadis pri
tio ĉi tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: “ambaŭfrazoj estas bonaj!” Tia sama
respondo laŭ mia opinio devas esti donata al la demando pri la
verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu
devigas nin diri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado
nepre unu devas esti rigardata kiel bona kaj
la dua kiel malbona? Ili ja ambaŭ estas konstruitaj tute regule laŭ
la leĝoj de nia lingvo, ambaŭ estas
tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve ambaŭestas tute bonaj, kaj la
uzado de la unua aŭ de la dua devas
esti libere lasata al la persona gusto de ĉiu uzanto aŭ al la
stilaj postuloj de la teksto. Eĉ se vi
aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi ankaŭ ricevos
nenian malklarecon, ĉar kiu povas
havi ian dubon pri la senco de la esprimoj “homo instruita” kaj
“scienco instruita”? Cetere la personoj,
kiuj nepre deziras diferencigi la francajn “instruire” kaj
“enseigner”, povas tre bone en la unua okazo
uzi “instrui” kaj en la dua “lernigi” (t.e. instrui iun pri io,
lernigi ion al iu).
Respondo 12, La Revuo,
1907, Aprilo
PRI LA PARTICIPA SUFIKSO ANTAŬ VERBA FINIĜO
La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”,
“estas amita”, per si mem ne prezentus ian
rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin
aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen,
se la privataj aŭtoroj per sia proprainiciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne
konsilus. Privataj
aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, isk.t.p. signifus “estas”, “estis”
sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la
signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis
nun ili tiun ĉi signifon nehavas.
Respondo 15, La Revuo,
1907, Aprilo
ANKORAŬ PRI LA SENCO DE LA PARTICIPA SUFIKSO
Se anstataŭ la kunsufiksa vorto “estanta” ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: “nuna”),
tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon,
sed povus signifi nur
abstraktaĵon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la
ideon pri io konkreta(iuaŭ io, kiu ...as),
sekve verbo, substantivigita
per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar
en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia
senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la
principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la
sufikson ul, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj,
kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni
aldonas la sufikson aĵ.
Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 1
PRI LA INFINITIVO EN KELKAJ SPECIALAJ OKAZOJ
Kiel ni diras “mi vidis lin sana” (= “ke li estas sana”) — tiel laŭ
mia opinio ni povas ankaŭ diri “mi
vidis lin kuri” ( = “ke li kuras”), “mi aŭdis lin paroli” (= “ke
li parolas”); sed la esprimojn “li faris ĉion
sen ridi” aŭ “li restis du tagojn sen manĝi” mi nekonsilus
al vi uzi. Prepozicion antaŭ verbo mi
konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni povasbone
esprimi nian penson. Sed anstataŭ “sen
ridi” aŭ “sen manĝi” ni povas ja tre bone diri “sen rido”, “sen
manĝo” aŭ “neniom ridante”, “neniom
manĝante”.
Respondo 20, La Revuo,
1907, Junio
PRI INFINITIVO POST VERBO
Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al
mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi
simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon
nur aŭ en formo de rekta
komplemento (ekzemple “mi amas danci”), aŭ en formo de nerekta
komplemento kun la prepozicioj
“por”, “antaŭ (ol)”, “anstataŭ”, kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia
prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participonaŭ substantivon
kun prepozicio(ekzemple: “li foriris,
ne preminte lian manon” aŭ “sen premado de lia mano” anstataŭ “sen
premi lian manon”). Via opinio
ŝajnas al mi ĝusta.
Respondo 30, La Revuo,
1908, Februaro
Adverboj. Adverbaj formoj
PRI LA UZADO DE “AMBAŬ”
“Ambaŭ” signifas: “ĉiuj du”, t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj”,
kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ
objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de “ambaŭ” en la frazo “ni loĝas
en Londono ambaŭ en somero
kaj en vintro” mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri:
“kielen somero, tiel ankaŭen
vintro”,
aŭ “ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro”). Kvankam mi ofte uzis
la formon “la ambaŭ”, tamen mi
opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” senartikolo.
Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221