Uragano Matthew
La instituto
pri meteologio de Kubo informis ke je la sesa mateno de tiu ĉi merkredo, la
centro de la uragano Matthew estis en la 21.3 gradoj de norda latitudo kaj 74.6
gradoj de okcidenta longitudo, pozicio kiu lokas ĝin je 120 km norde la la urbo
Baracoa kaj je 100 km norde nordokcidente de Punta Maisí, en la ekstremo
orienta de la insulo.
Ĝi moviĝas
nun nord-direkten al usona teritorio kun rapideco je 17 km/hore.
La
konstantaj ventoj superaj de Matthew estas je 205 km kio signifas ke ĝi
nun estas en kategorio 3 el 5, en la skalo Saffir-Simpson, tio estas, ankoraŭ
intensa uragano kun centra premo je 962 hectoPascal.
La uraganaj
ventoj en la najbara provinco Holguín malkreskos laŭ la malproksimiĝo de
Mattthew al nordo. La ventoj de tropika ŝtormo daŭre batos en la orienta
regiono ĝis la provinco Camaguey.
La urbo
Baracoa, la unua urbo de Kubo fondita de la hispanoj de antaŭ 500 jaroj,
suferis grandajn damaĝojn materiajn kaj en la turisma infrastrukturo kaj en la
loĝejoj kaj aliaj institucioj.
Ĝis nun ne
estas raportoj pri homaj damaĝoj, tiel ke estis savgarditaj pli ol 35 mil
personoj kiuj loĝis en zonoj riskaj kaj vundeblaj domoj. La pluvoj ankoraŭ
daŭros kaj persistos la marbordaj inundoj kaj marleviĝo.
La rekupera
etapo venos nun ankaŭ kun forto, laŭ la antaŭvidita programo organizita de la
civila defendo de Kubo. Sekvos pli poste raportoj pri la damaĝoj provokitaj de
la uragano en la tri plej orientaj distriktoj de la provinco Guantánamo, tio
estas, la distriktoj Imías, Maisí kaj Baracoa.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias