HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2017/01/24

KERo - Kubo

                                                             

Kuba Esperanto Renkontiĝo  (KERo)
KER-o 2016: trejni la aktivulojn


sab, 26/03/2016

De la 15-a ĝis la 20-a de marto okazis en la feriejo Arcoiris en la centra provinco Villa Clara, la kuba esperanto-renkontiĝo KER-o 2016 kun partopreno de 72 geesperantistoj el la tuta lando, aktivuloj kaj estraranoj de KEA; ankaŭ partoprenis du eksterlandaj esperantistoj el Japanio kaj Usono La komenca aranĝo estis la kunsido de la komitato de la asocio kiu pritraktis la jaran raporton de 2015, la buĝeton 2016 kaj laborplanon. Okazis foruma plenkunsido cele al interŝanĝo pri la nunaj defioj de la asocio, plialtigi la membraron, aktivula trejnado, kursoj, informa laboro, kulturaj eventoj, eksterasocia reprezentiĝo kaj eventoj de la jaro.
Sekvis bunta programo de la renkontiĝo, kiu dividis la tagojn laŭ fakoj, unue la tago de instruado kaj tago de kulturo, okazis kunsido de la kuba ILEI-sekcio, KEA-ekzamenoj, debato pri La bona lingvo, prelegoj pri kulturklerigaj temoj, filmo-prezentado, radioamatoroj, konkurso literatura, balo, kaj ekskurso al la urbo historia Santa Clara.
KER-o 2016 estis bona okazo ankaŭ por plani la seminariojn de aktivula trejnado okazontaj en la provincoj Guantánamo, Santiago de Cuba, Granma kaj Havano; ili plej parte estos ligitaj al lokaj renkontiĝoj en la respektivaj provincoj.

KER-o 2015: cele al plia profesiiĝo


ĵaŭ, 04/02/2015

Kun la celo plifortigi la enlandan agadon por Esperanto, Kuba Esperanto-Asocio okazigis la nacian renkontiĝon KERO 2015, kiu estas la 4-a eldono de tiu ĉi tutlanda renkontiĝo, ĉi-foje okazinta en la centra provinco Villa Clara, inter la 18-a kaj 22-a de marto.
La feriejo nomata Rivero Seibabo estis renkontiĝejo, kiu arigis pli ol 100 partoprenantojn el 12 provincoj, kiuj ĝuis tre varian programon. La evento inkluzivis kulturklerigajn aranĝojn, kiel seminario por aktivula trejnado rilate al Informado, Instruado kaj Utiligo de Esperanto; ankaŭ okazis paroliga kurso, ekzamenoj de KEA, filmo-prezentado, prezento de skrablo-ludo lige al la kuba federacio de skrablo, arboplantado kaj aliaj distraj programeroj; okazis vesperaj programoj kun muziko, teatraĵo kaj baloj prizorgitaj de la junulara sekcio, nome, KEJO.
Menciindas la eksterordinara laborsesio de la nacia komitato de KEA, kiu aprobis, post detala kaj longa debato, la regularojn de la kuba esperantista junulara organizo (KEJO) kaj de la kuba ilei-sekcio (KIS); ambaŭ sekcioj de KEA posedas daŭran kaj kreskantan laboron, tiel ke la novaj regularoj estos esencaj en la plifortiĝo de la koncernaj KEA-sekcioj.
La evento estis bona okazo por sperto-interŝanĝo kaj klerigado, kio efektiviĝis per la ĉiutagaj seminarioj, kiu tre serioze prezentis aktualigajn laborsesiojn pri la informa agado surbaze de la strategia laborplano de UEA; same pri la instrua fako kun teoria kaj praktika sesioj, kaj laste, pri la eblecoj utiligi la lingvon en plej diversaj agadkampoj, pri la faka laboro, radioamatorado kaj vojaĝado, interalie.
La pozitiva rezulto de la evento entuziasmigis la partoprenintojn, kiuj sin preparas por la 6-a kongreso de KEA okazonta inter la 18-a kaj 22-a de novembro, kiam ankaŭ venos al Kubo, la seminario AMO danke al UEA-kunordigo kaj subteno.
Informa Fako
Kuba Esperanto-Asocio
PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu





No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea