HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2017/09/04

Esperanto - Paralela Universo

Kreskigi la komunumon enrete kaj en la reala

vivo – la eksperimento de Paralela Universo

 

 

Jed Meltzer

 

La Esperanta movado estas nun en eksterordinara epoko de defioj kaj oportunoj rilate al la burgonado de interreta  eknologio kaj sociaj retoj. La uzo de la lingvo en Interreto kreskas kaj kreskas, sed la membraro en UEA kaj Landaj Asocioj falas, kaj multaj kredas, ke la ekzisto de la novaj komunikrimedoj en Interreto faras niajn asociojn kaj klubojn eksmodaj. Sed cu tio veras? Por mi, Esperanto milfoje ricigis mian vivon, kaj la retaj kontaktoj certe helpis, sed cefe ili helpis, car ili kondukis min al personaj renkontigoj en la reala vivo. Do gravas al mi, ke novaj esperantistoj, lerninte la lingvon tute rete kaj ankorau neniam parolinte gin vizag-al-vizage kun alia persono, havu la oportunon malkovri la gojon de amikumado en la vera, tri-dimensia vivo.

 

Esperantistoj en Novjork-stato guas la naturan belecon de la Cielarka Ponto kaj akvofalo en la Stata Parko de Watkins Glen.

 

Esperantistoj en Keretaro, Meksiko, kunvenis sur la urba placo post vigla sesio de keglo-ludado.

 

Por ni en Nord-Ameriko, la defio kaj oportuno bonvenigi retajn novulojn en nian movadon akrigis antau du jaroj, kun la apero de la Esperanto-kurso en la populara apo "Duolingo," kiu uzas ludstilan instrumanieron por instrui dekojn da lingvoj. Lastatempe aperis kurso por instrui Esperanton el la hispana, sed la unua kurso estis el la angla, kio signifas ke la plejparto de la lernantoj estis en Nord-Ameriko.

Baldau ni audis, ke 500 000 homoj komencis la kurson, kaj 30 finas gin ciutage. Sed multaj homoj lernas la lingvon, finas la kurson, kaj jen la fin' – ili pluiras al la sekvanta interesa afero. Kiel kapti ec centonon de tiu ondo da novaj lernantoj, por ke ili vere ekpartoprenu en la Esperanta komunumo?

 

Lau miaj spertoj, la plej grava afero estas, ke homo ceestu renkontigon en la fruaj tagoj, kaj pli grave, tiu guu la sperton! Sed estas malfacile por nordamerikanoj partopreni renkontigojn. Ili estas tre malmultaj, kaj longdistancaj unuj de la aliaj. Lokaj eventoj okazas, sed malofte, kaj ili ofte malmulte

varbas. Do finfine ekis inter kelkaj nordamerikanoj la ideo de Paralela Universo: unutaga festo de Esperanto okazanta en pluraj lokoj samtage. La organizado kaj planado okazos rete kaj ligite inter ciuj lokoj, sed la eventoj mem estos lokaj renkontigoj.

 

La ideo aperis en junio 2016, kaj la evento estis planita por okazi la 20-an de Augusto 2016. Do cio okazis tre rapide! La sablono por loka evento de Paralela Universo estas tre simpla, kaj facila por la organizanto. Estas komuna tagmango en restoracio, poste turisma ekskurso kaj fine komuna vespermango. Tio okupas la plejparton de unu tago, sed lasas sufice da tempo por vojagi gis 4 horojn al la evento kaj hejmen poste.

 

La unua provo de Paralela Universo estis kontentiga sukceso. La 20-an de augusto 2016 okazis 25 apartaj eventoj en 4 landoj: Kanado, Usono, Meksiko kaj Kubo. Entute partoprenis

minimume 231 homoj. Multaj el tiuj homoj estis novuloj, kiuj parolis la lingvon eksterrete la unuan fojon, sed la alta parolkapablo de la novuloj estis vere impresa – evidentajo de la efikeco de la novaj lernrimedoj.

 

Paralela Universo estas amuza miksajo de la reala kaj la surreta vivo. La emfazo estas sur la lokaj renkontigoj, sed samtempe oni spertas la eksciton partopreni en plurlanda evento. Ni kunhavigis fotojn, mesagojn kaj videojn rete per la apoj Telegramo kaj Fejsbuko (kaj ankau Tvitero), kaj bonvenigis ciun pli okcidentan renkontigon, kiam gi komencigis, pro la horzonaj diferencoj.

 

La magio de Paralela Universo estas giaj spontaneco kaj ne-centreco. Do gi dependas de vi, loka aktivulo, kiel organizi

la lokan eventon kaj inviti viajn amikojn kaj konatojn. Por gvidi la projekton kaj fari la plej bazajn decidojn (pri la dato, retejo ktp.), formigis komitato de kvar homoj elektitaj de la du sponsoraj asocioj – Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA.

 

Ci-jare Paralela Universo okazos sabate, la 19-an de augusto. Ciaj informeroj aperas en la retejo

http://paralelauniverso.com.

 

La eventaro promesas pligrandigi al almenau unu plia kontinento, car eventoj jam estas anoncitaj en Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko. Ni kredas, ke la evento estas aparte alloga en tiaj lokoj, kie esperantistoj logas en vastaj unulingvaj landoj kaj malofte havas la okazon ceesti grandajn internaciajn kongresojn kiel tiuj, kiuj okazas en Europo. Sed ni ankau celas semi eventojn en Europo, Azio, Afriko kaj Australio. Organizi eventon estas tre facile bona unua paso en Esperanto-agadon por novuloj  kaj cia bezonata informo trovigas en la retejo. Ni esperas vidi bildojn de VIA loka evento la 19-an de augusto!

 

PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu

 

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea