1.
januaro - 31. decembro
Ekskurso al
Irano en Boruĝerdo - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo. Ni havas turisman
vojaĝagentejon en Tehrano, Irano kaj ĉiam estas preta aranĝi ekskurson al Irano
por vi. Bonvolu nur doni al ni la daton. Skribu rekte al s-ro Masoud Goodarzi,
li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com
8.
februaro - 1. marto
Esperanto en
dialogo - en Münster, Germanio. Kurso por komencantoj. Organizas: Rudolf
Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, D-48356 Nordwalde - retadreso: fischru@uni-muenster.de
10 -
12. februaro
20-a
Nordorienta Esperanto-Renkontiĝo - kaj 6-a Junulara Renkontiĝo
Nordorienta - en Campina Grande, Brazilo. La renkontiĝoj okazas dum la
karnavalaj tagoj kadre de la Renkontiĝo de la Nova Konscienco en la nordorienta
urbo Campina Grande, Brazilo, kie diversaj grupoj religiaj, filozofiaj,
ekologiaj, k.a. kunsidas celante la mondan pacon kaj la kunfratiĝon de ĉiuj
popoloj. Organizanto: Livio Lima, retadreso: liviolima@sistemica.org.br
11 -
17. februaro
9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto - en Havano, Kubo. Regiona kongreso kun
longa tradicio, kiun organizas la Amerika Komisiono de UEA. Inf.: Kuba
Esperanto-Asocio, Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Cuba. Rete: kubesp@enet.cu
20 -
22. februaro
Aktivula trejnado pri "Modernigo kaj junigo de E-movado en
Rusio" - en apudmoskva ripozejo, Rusio. Aktivula
trejnado, interŝanĝo de spertoj, perspektivoj de la landa movado. Diskutrondoj.
Ripozo en bona amika etoso en la turisma bazejo meze de Rusio. Post la
seminario eblos partopreni samloke la tradician arangxon APERO-12, kies temo
estas "Revolucioj". Por dezirontoj estos organizota 3-taga antaŭAMa
restado kun riĉa turisma programo en Moskvo. Alilandanoj petu anticipe
invitilon por vizo-obteno. Org.: Rusia Esperantista Unio, RU-129128 Moskvo,
Budajskaja str. 13-35, Rusio. Retpoŝte: svsmetanina@yandex.ru, tel:
+7-9266083244
24.
februaro - 3. marto
Mediteranea Esperanto Semajno -
M.E.S. - en Saint RAPHAEL, Francio. Les Issambres en Restadejo Val
d'Esquière (Lazura Marbordo), Francio. Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj
venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas
amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... kursoj,
ekskursoj, distraj vesperoj. - Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis,
FR-83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.:
+33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, tel.:
+33(0)4 94 95 66 18
24.
februaro - 3. marto
25-a E-Korusa Staĝo ĉe Pireneoj - en
La Bastide-sur-l'Hers - Okcitanio, Francio. - Tut-Semajna korus-trejnado ĝis
tri koncertoj sub gvidado de Rineke Hoens (de la fama E-kant-grupo
"Akordo" NL. - La 25-an fojon ĉe la piedo de Pireneoj ni ĝoje
akceptos korusemulojn (novajn kaj ne) por plurvoĉe kantadi dum unu semajno ĝis
du-tri koncertoj. Krom kvinhora taga kantado okazos ankaŭ skiado, turism- kaj
kultur-vizitado, pied-ekskursado, E-kursado, FR-kursado, E-ludado,
preleg-debatado, siestado, k.s. laŭ proponoj deziroj de ĉiu partoprenanto! La
24-an Korusan semajnon partoprenis 30-o da homoj, kiom en la 25-a? - Inf.: Jorgos Esperanto, Le
Village, FR-11 420 Lafage, Okcitanio, Francio. Tel.: +33/0 468 605 417, rete: jorgosesperanto@aliceadsl.fr
26.
februaro - 8. marto
Tria Speciala ekskurso 2018 - en
Kathmanduo, Nepalo. - La konata aranĝo "Himalaja Renkontiĝo" signifas
plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝogrupoj.
Multaj samideanoj volas viziti Nepalon, sed timas tian marŝadon. Jen jam la
trian fojon ni okazigos do ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj,
atingeblaj per buso kaj situantaj piede de belaj pejzaĝoj, inkluzive la famaj montaroj
videblaj en Katmanduo, Ĉitlang-Daman, Ĉitaŭan Nacia Parko, Lumbini (la
naskiĝloko de Budao), Sirubari (tre fama hejmrestado en Nepalo) kaj Pokhara. La
ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la
mondo kaj reciproke. Inf.: Nepala Esperanto Asocio, G.P.O Box: 10518,
Kathmandu, Nepalo. Rete: nespa.1990@gmail.com
2 - 4.
marto
Semajnfino de PEJ - en Varsovio. Polaj junaj
esperantistoj bonvenigas ankaŭ vin! Ni tre ĝojas anonci, ke la unua ĉi-jare
PEJ-semajnfino okazos en Varsovio ekde la 2-a ĝis la 4-a de marto! En la
programo estos interalie komuna bierumado, tabulludado, laborateliero en la sidejo
de PEJ, lingva kvizo kaj komuna ekskurso al la Scienca Centro Koperniko. Se vi
bezonas helpon pri loĝado aŭ transporto, ne hezitu kontakti nin! Organizas:
Pola Esperanto-Junularo, Tobiasz Kubisiowski - retadreso: semajnfino@pej.pl
7 - 11.
marto
Bibiliaj Tagoj
2018 - en Mainz, Germanio. - Ekumena internacia aranĝo de Esperanto-Ligo
por Kristanoj en Germanio. Diskutado pri religiaj temoj. Komuna kantado, diservo.
Turisma posttagmeza programo, babilaj vesperoj. Aliĝilo en la reto. - Org:
Rudolf Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, Germanio. -
Retadreso: fischru@uni-muenster.de.
10 -
20. marto
SemEo - 2018 Esperanto-Semajno - en Tuluzo, Francio. Dum la
tuta semajno, pluraj renkontiĝoj, aktivadoj kaj atelieroj por ĉiuj estos
proponitaj. Semajnfine, estos granda tago pri ekzilo en La Chapelle. Organizas:
Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (EKC) - retadreso: esperanto.toulouse@free.fr
16 -
18. marto
Esperanto-studsemajnfino - en
Bornerbroek, Nederlando. En tiu studsemajnfino vi povas lerni kaj plibonigi
vian konon de Esperanto. Kursoj diversnivelaj. Organizas: Esperanto-Nederland,
Ineke Emmelkamp, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen, Nederlando. Retadreso: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl
17 -
18. marto
Esperanto-staĝo - en
Parizo, Francio. Bonvenas tiuj, kiuj ne scipovas la francan ĉar Cseh-metode la
staĝon gvidos Thierry Saladin. Organizas: FFEA, Franca Fervojista
Esperanto-Asocio, AFCE/FFEA - 9 rue du Château-Landon - 75010 Paris -
retadreso: sylviane.lafargue@outlook.fr
18 -
21. marto
Tajvana
Festivalo de Literaturo kaj Poezio - en Tainan, Tajvano. - Venu
malkovri Esperante la tajvanan literaturon kaj kompreneble la Esperantan
literaturon, renkonti lokajn kaj internaciajn verkistojn. Estos prelegoj pri
tajvana kaj Esperanta literaturoj, pri poezio, agadoj kaj ekskurso. Jen afiŝo pri la festivalo! - Org.: Cyril Vergnaud. -
Retadreso: literaturotw@gmail.com
23 -
26. marto
Tut-Kalifornia
Esperanto Konferenco, #TKEK2018 - en Sacramento, Kalifornio,
Usono. Malformala, babiliga, amika okazo praktiki Esperanton dum tuta
semajnfino. Esperantistaro de la tuta ŝtato de Kalifornio renkontiĝos por amuza
semajnfino ĉe la bela ĉefurbo. Ni bonvenigas ankaŭ ĉiujn esperantistojn de la
mondo. Inf.: PO Box 20089, Stanford, CA 94309-0089, USA, rete: trio@esperanto.org
28.
marto - 2. aprilo
Dua Trilanda Kongreso 2018 - en Bekasi, Indonezio,
organizita de la Esperanto-Asocioj de la tri landoj: IEA, AEA, NZEA. Org: AEA,
GPO Box 2122 Melbourne VIC 3001, Aŭstralio, rete: sandorhorvath07@gmail.com
28.
marto - 3. aprilo
Internacia
Junulara Festivalo, IJF - en Marina di Ascea. Organizas: Itala
Esperanto-Junularo, ijf.admin@esperanto.it,
telefone: Alberto Vitale: +39 388 0804540
29.
marto - 2. aprilo
Argentina Kongreso Esperantista-2018, 59-a AKE - en
Monte Hermoso, apud la atlantikaj plaĝoj de la sudo en provinco de Buenos
Aires. Pliaj organizaj informoj "ĉi tie". Organizas: Argentina
Esperanto-Ligo, retadreso: rubensan15@gmail.com
30 -
31. marto
BEL-Konferencoj 2018 - en Museo do Crédito Real,
Av. Getúlio Vargas, 455 - Centro, Juiz de Fora, MG, Brazilio
Printempa Semajno Internacia, PSI
30.
marto - 6. aprilo
34-a Printempa
Semajno Internacia, PSI - en Plaŭen/Saksio, Germanio. La familia
renkontiĝo okazos en la junulargastejo "Alte Feuerwache" (malnova
fajrobrigada domo). Dum la semajno ni havos prelegojn, Esperanto-kursojn,
sportajn okupiĝojn, diversajn manlaborojn, ekskursojn kaj koncertojn. Inf.:
Ralf kaj Zoja Haumer, rete: ralf.haumer@esperanto.de
30.
marto - 6. aprilo
11-a Mezorienta Kunveno - en Marakeŝ, Maroko
31.
marto - 5. aprilo
Tendumado kun la Verdaj Skoltoj - en Herzberg, Germanio. Ni
tendumos en parko apud stadiono, junulardomo, rivero kaj ludplaco. Eko, sabato
la 31-a tagmeze (la lokaj skoltoj jam prepariĝas ekde la 28-a). Fino, matene la
5-an (lokaj skoltoj iras al lernejo ekde la 4-a). Programo: Ni plibeligos la
parkon, en kiu ni tendumos kaj vizitos la paskan fajron. La resto estas ankoraŭ
sekreto. Ĉiukaze ne forgesu varmajn vestaĵojn kaj aermatracon kaj dormsakon.
Organizas: Verdaj Skoltoj - retadreso: info@verdajskoltoj.net
12 -
13. aprilo
Irana
Esperanto-Kongreso, IREK 5 - en Tehrano. La kvaran fojon
ni okazigos Iranan Esperantan Kongreson en kiu partoprenas kaj irananoj, kaj
eksterlandanoj. Esperantistoj de la tuta lando kunvenas, prelegas, disdonas
novaĵojn pri siaj regiono, okazigas aukcion, sesion de paroligado... En la
lasta tago ni havos ekskurson al la norda parto de Irano. Org: Irana Esperanto
Asocio, 31.#29. Gxang str. Tehran, Iran. Rete: Fatemeh HajiSolat, nazisolat@yahoo.com
13 -
15. aprilo
Brila
Internacia Esperanto-Renkontiĝo, 13-a BIERO - en
Třeboň, Ĉehio. La E-grupo "E-mental' " invitas vin partopreni jam la
13-an BIEROn!!! Inter planataj programeroj estas promeno tra la urbo Třeboň,
vizito de la kastelo Třeboň, vizito de sav-beststacio, vespera ekskurso al la
bierfabriko Regent kun promeno tra bierfabrikaj keloj kaj gustumado de biero
kun loka pano, ludoj, testo, bunta kutima matenmanĝegado... Org: Vlasta Cela, rete:
pismis@volny.cz kaj e-mentalprago@seznam.cz
13 -
17. aprilo
Brita Kongreso - en
Aberystwyth, Kimrio, Britio. Aldoniĝis pli da tagoj ĉar ĝi estos samtempe la
Tria Tutkelta Kongreso! Homoj kiuj estas nek britaj nek keltaj ankaŭ estas
bonvenaj. Por informoj, kontaktu eab@esperanto.org.uk
13 -
20. aprilo
Ekskurso al
Irano - en Boruĝerdo, Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud
Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com
20 -
28. aprilo
8-a PRINTEMPaS - en
la Esperanto-Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Zsófia
Kóródy el Herzberg, Marion Quenut kaj Christophe Chazarein el Tuluzo,
konferencoj kun Nijolė Stakeniene el Vilno. En la fino de la kursoj: KER-ekzameno!
(B1, B2, C1). - Org: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
27 -
29. aprilo
Kunveno de Sudorientazia Junularo, "KUŜEJO" - en
la historia urbo Ayutthaya, Tajlando. Turismado, ekskursoj, konatiĝo, babilado.
Fejsbuka evento: "ĉi tie".
Inf.: Warut Bunprasert, rete: warut92@gmail.com, tel: +66(0)846702011
27.
aprilo - 1. majo
5-a Centrejo - en
Žďár nad Sázavou, Ĉehio. Ĉefa renkontiĝo de Ĉeha Esperanto-Junularo. Organizas:
Ĉeha Esperanto-Junularo - retadreso: mladez@esperanto.cz, tel:
+420605502231
28.
aprilo - 1. majo
Lingva seminario - en Marina di Pietrasanta, Italio. La printempa
seminario organizata fare de la Eduka Komisio de la Itala Esperanto-Federacio
emas solvi tiun problemon, montrante italajn kaj internaciajn spertojn kaj
komparante jam sukcese uzitajn formulojn. Ĝia titolo estas: Mallonge enkonduki
Esperanton en lernejojn, kaj la tri ĉefaj fokusoj estos la analizo de Unu
Leciono pri Esperanto de ILEI, lernejen enkonduka kurseto de Lu
Wunsch-Rolshoven kaj reelaborado je tiu celo de la Torina kurso de Pedro
Aguilar Solá. Vesperaj prezentadoj inkluzivos kantojn de Jomo kaj Piero Nissim.
Organizas: Bruĉjo Casini. - retadreso: esperanto@edistudio.it
1. majo
Ponta Festo - en
Frankfurt (Oder), Germanio. Informstando pri Esperanto ene de popola festo
okaze de la 1-a de majo
kaj
vespera agrabla kaj familia kunveno. Organizas: Ronald Schindler, Eberswalder
Str. 15, D-15234 Frankfurt (Oder) - retadreso: ronaldschindler@web.de
1 - 6.
majo
Mirinda Lviv -
Lviv, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la
lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de
Ukrainio. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio.
Rete: volodomir@ukr.net
2 - 6.
majo
47-a Lingva Seminario en ĉeha paradizo - en
Skokovy, Ĉehio. Semajnfina seminario en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas
en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago),
plena de divesspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj). Organizas:
Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, Mladá Boleslav 29301 - retadreso: drahotovaesperanto@seznam.cz
3 - 5.
majo
5 - 9.
majo
ReVe,
Renkontiĝo Vegana - en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo
Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
5 - 9.
majo
Korusa
renkonto de Interkant' - kun Zdravka Bojĉeva en Baugé, Francio, en
Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou,
Francio, rete: kastelo@gresillon.org
9 - 13.
majo
PEKO,
Printempa Esperanto KunvenO - en Tilff, Belgio. Ekde 2010,
PEKO estas LA Esperanto-renkontiĝo en Belgio: internacia danke al la
partoprenado de multaj flandroj, valonoj, bruselanoj kaj eksterlandanoj,
profesie organizita, malfermita al ĉiuj, kaj kun bonegaj manĝoj. Tiel kiel por
la antaŭaj PEKOj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon: Esperanto-kursoj
diversnivelaj, bierfarado, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj,
manlaborado por infanoj (kaj aliaj), libroservo de FEL... Organizas: Verdaj
Skoltoj - retadreso: info@verdajskoltoj.net
10 -
13. majo
Skandinava/Trilanda kongreso de Esperanto - sur
marŝipo inter Kopenhago/Danio kaj Oslo/Norvegio. - Surŝipa konferenco inter
Kopenhago kaj Oslo memore al la unua skandinava Esperanto-kongreso antaŭ 100
jaroj. Okazos jarkunvenoj de SEF, DEA kaj NEL. Estos komunaj manĝoj kaj multe
da libera tempo por pasigi en la ejoj de la ŝipo kun (novaj) Esperanto-konatoj.
- Org.: Sveda Esperanto-Federacio,
Ann-Louise
Åkerlund, Box 2276, SE-103 17 Stockholm, Svedio. - Retadreso: skespkon2018@esperantoforbundet.se
11 -
13. majo
Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo 2018 - en
Levice, Slovakio. La Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo (TER) invitas vin al la
urbo Levice! Organizas: SKEF - retadreso: skef@esperanto.sk, tel: +421 (0)902 203369
(Peter Baláž)
18 -
21. majo
Trilanda
Kongreso: Germanio, Francio, Luksemburgio - en Zweibrücken, Germanio.
Inf.: E-Klubo Zweibrücken, Sibylle Bauer, Postfach 2019, DE-66470 Zweibrücken,
Germanio, retpoŝte: 95aGEK@esperanto-reto.eu, tel:
+49-(0)6332-981190
18 -
21. majo
KEKSO, Kreativa Esperanto-KurSO - en Zweibrücken, Germanio.
KEKSO estas eta Esperanto-renkontiĝo kun 15 ĝis 20 partoprenantoj regule; do
plej bone por ekkonatiĝi kun Esperantujo. Precipe KEKSO estas por junuloj, kiuj
interesiĝas pri Esperanto kaj simple volas ekscii kiel la lingvo funkcias. Ni
proponas lingvo-kursojn por komencantoj kaj progresintoj, kie en malgranda
grupo la reguloj de la lingvo lerneblas. Krome ankaŭ estas proponataj
laborgrupoj pri aliaj projektoj ligita al la lingvo. Eblas realigi ekzemple
etan filmon, aŭskultaĵon aŭ teatraĵon. Sed plej grave la semajnfino amuzu. La
diversaj partoprenantoj el ĉiuj regionoj germanaj kaj el aliaj landoj
interkonatiĝu, kune kuiru, ludu aŭ muzikumu, ktp. Organizas: Germana Esperanto
Junularo - retadreso: gej@esperanto.de
Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
19 -
21. majo
Eŭropa Festivalo
de Esperantaj Kantoj - en Wroclaw, Pollando. La Festivalo okazas
ĉiujare en majo
en du
kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo / 2. solisto. Ĉiu partoprenanto kantas du
kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj
estas nur Esperantaj kantoj. La festivalon patronas la urbestro de Wroclav. La
premiitoj ricevas diplomojn kaj pokalojn kaj ĉiuj partoprenantoj ricevas
diplomon pro la partopreno. Inf: Malgorsia Komarnicka, rete: informado.eo@gmail.com
19 -
21. majo
15-a MeKaRo -
Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto - en Tririvero, Kebekio,
Kanado. La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma
semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa
semajnfino en majo
, t.e.
la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktoria
Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj
Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario
19 -
25. majo
70-a kongreso
de IFEF - en Wroclaw, Pollando. Jara kongreso de IFEF kun fakaj kunsidoj kaj
ekskursoj en la regiono. Organizantoj invitas ne nur fervojistojn - por riĉigi
komunumon kaj doni eblecon vizitadi unu el plej belaj urboj en Pollando.
Prezentaĵo pri la urbo kaj kongreso atingeblas https://drive.google.com/file/d/0BwYR30yvlCLvS1hHdWNmMlZiaTA/view?usp=sharing>ĉi
tie. Org: Internacia Fervojista E-Asocio, rete: wlib24@o2.pl
30.
majo - 3. junio
Polyglot
Gathering - en Bratislavo, Slovakio. Polyglot Gathering
estas neformala evento, kiu okazas ĉiujare kaj kunigas poligotojn (homojn, kiuj
parolas plurajn lingvojn) kaj lingvoentuziasmulojn de la tuta mondo. Ĝi estas
kvin-taga evento kun prelegoj, atelieroj kaj sociaj agadoj por ĉiuj, kiuj amas
kaj ĝuas lingvojn. Organizas: Lýdia Machová de languagementoring.com kaj Peter Baláž
de E@I - retadreso: info@polyglotbratislava.com
30.
majo - 8. junio
Roskilde
Festivalo - en Roskilde, Danio. - Ĝuu senpagan aliron al
la plej granda, gaja rok-festivalo de Danio. Ni uzas nian lingvon praktike dum
volontula laboro ĉe pordego. Ni laboras, kuiras, loĝas kaj festas kune. -
Organizas Dana Esperanta Junulara Organizo, retadreso: roskildefestivalo@gmail.com
31.
majo - 3. junio
53-a Brazila
Kongreso de Esperanto - en Kuritibo/PR, Brazilo. La Brazila Kongreso
de Esperanto (BKE) estas nacia kunveno de membroj de Brazila Esperanto-Ligo kaj
brazilaj esperantistoj ĝenerale, kiu okazas ekde 1907. Depost 1984, tiu serio
de kongresoj fariĝis ĉiujara. Inf.: Brazila Esperanto-Ligo, SDS Ed. Venâcio III
Sala 303, Brasília - DF, CEP 70.393-902, Brazilo. Rete: bel@esperanto.org.br
1 - 3.
junio
Esperantaj
Tagoj de Krakovo - en Krakovo, Pollando. Tradicia aranĝo de
krakova esperantistaro kun abunda prelega kaj arta programoj. Komenco de
festado okaze de datreveno de lokiĝo de la iama reĝa ĉefurbo de Pollando.
Organizas: Krakova Societo ESPERANTO, Kulturcentro 'Podgórze", ul.
Sokolska 13, PL-30-510 Kraków, Pollando - retadreso: kse.krakovo@gmail.com
12 -
23. junio
40-a jubilean Ĉebalta Esperantista Printempo - en
Mielno, Pollando. La aranĝo verŝajne impresos vin forte pro neripetebla
esperantista etoso kaj pro interesa kaj riĉa E-programo. Dum la aranĝo vi povos
profundigi vian lingvokonon, ligi novajn amikajn kontaktojn kaj agrable pasigi
la tempon ĉe la Balta Maro. Organizas: Pola Esperanto-Asocio Filio en Gliwice, skr.
poczt. 21, 44-101 Gliwice -1, Pollando - retadreso: stanislaw.mandrak@gmail.com, tel:
+48-660 427 967
15 -
17. junio
113-a Skota Kongreso de Esperanto - en la bela urbo Perth, kun
postkongreso la 18-an. Ni vizitos sabate la Skotan Lagodoman Centron (Scottish
Crannog Centre) ĉe Lago Tay, rekonstruon de frua ferepoka domo. Nia
postkongresa ekskurso vizitos al 'Discovery Point' en la urbego Dundee, muzeo
ĉirkaŭ la esplorŝipo 'RRS Discovery' sur kiu Scott kaj Shackleton ekspediciis
al Antarktiko. Gastpreleganto anoncota. Aliĝilo aperos baldaŭ per nia
kongresopaĝo. Nia gastpreleganto estos Nina Pietuchowska el Bjalistoko. Inf.:
Hju Rid, prezidanto de la Asocio, 24B Millar Street, Glassford, Scotland, ML10
6TD, retadreso: hju_rid@yahoo.co.uk
18 -
25. junio
Ekskurso al antikva lago Ĥuvsgul, Mongolio - apud
Ulanbatoro kaj Huvsgul-provinco. Ĥuvsgul-lago, la blua perlo en nordokcidenta
Mongolio. Ĝi estas la plej profunda, freŝa kaj unu el la plej antikvaj lagoj en
la mondo. Ĉe la lago troviĝas pitoreska virga naturo en la montarbara-tajga
regiono. Tie loĝas boac-bredantoj daŭrigante sian specifan nomadan vivmanieron
kaj ĉieladoran kulton. Oni diras ke la lagoj Ĥuvsgul kaj Bajkalo estas gefrataj
lagoj kunligitaj subtere. Organizas: Mongola Esperanto-Societo kaj inomadic
LLC, MN-15160, CPO, Box 2545, Ulanbator, Mongolio. Retadreso: mn_esperanto@yahoo.com
1 - 8.
julio
Rusiaj Esperanto-Tagoj, RET-2018 - apud
la antikva urbo Ŝuja en Ivanova provinco. Pliaj detaloj baldaŭ...
1 - 8.
julio
ETO (Esperanto
Tendaro en Odeso) 2018 - en Odeso, Ukrainio. Tendumado en Odeso ĉe la
Nigra maro (tuj apud plaĝo) kun naĝado, piedmarŝoj kaj gitarludado. Ne estas
devigaj kotizoj! Inf. rete: http://eto.inf.ua/Odeso/index.html, https://www.facebook.com/events/1258305364314229/
Organizas: Ihor Glagolevsjkyj, 24 Velyka Arnautsjka, kv. 6, UA-65012 Odeso,
Ukrainio - retadreso: tourmaestro79@gmail.com
3 - 12.
julio
NASK-2018 - William Peace University, Raleigh, Norda
Karolino, Usono
5 - 8.
julio
Baltiaj Esperanto Tagoj 54 (BET-54) - en
Pärnu, Estonio. Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la
apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio. Inf: Tõnu Hirsik,
Väike 5-5 Vaida, Harjumaa 75302 Estonio. Rete: tonu.hirsik@vet.agri.ee
7 - 14.
julio
84-an
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) - en
la hotelo "Tomislavov dom" sur la monto Medvednica apud Zagrebo.
Kongresa temo: "Kion, kiel kaj kiom ni legas?" - Organizanto: Antun
Kovač, antun2805@gmail.com, tel:
+385 98 9935712, kaj Dragan Štoković, stokovic@globalnet.hr
9 - 16.
julio
4-a
Interŝanĝoj de scioj kaj faroj kaj Esperanto-kurso - en
Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon,
FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
9 - 27.
julio
2-a Maratona
Esperanto-kurso - dum 18 tagoj (7+5+6) kun Perla Mielo, Louis
Jeuland, Nina Danylyuk, Mikaelo Bronŝtejn en Baugé, Francio, en
Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150
Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
13 -
16. julio
Usona-Kanada
Landa Kongreso - en Seattle, Usono. Ĉiujara landa kongreso en
Usono, ĉi-foje kun Kanada Esperanto-Asocio. Programeroj aktivigaj kaj prelegoj
por esperantistoj de ĉiuj niveloj. Ĉefprelego de Chuck Smith pri la temo:
"Konstruado kaj ĝuado de Esperanta komunumo". Organizas:
Esperanto-USA, 1500 Park Ave Ste 134, Emeryville CA 94608, Usono - retadreso: seatlo2018@esperanto-usa.org
13 -
19. julio
Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) - en Lesjöfors, Värmland,
Svedio. Nordia festivalo de originala Esperanto-kulturo - por la 10-a fojo.
Organizas: Esperanto-Gastigejo, Esperanto-Gården, Stiftelsevägen 1, SE-680 96
Lesjöfors, Svedio, rete: info@esperantogarden.se
14 -
21. julio
SEFT - Somera
Esperanto-Familia/Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. SEFT
ne havas fiksitan programon, nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem
aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Pliaj informoj: tlustulimu@web.de
14 -
22. julio
Somera
Esperanto-Studado, SES - "La plej granda somera E-lernejo
tutmonde!" - Internacia renkontiĝo de interretaj Esperanto-lernantoj kaj
aliaj komencantoj en urbo Liptovský Mikuláš, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado,
posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado.
Inf.: Peter Balaž, rete: ses@ikso.net
14 -
24. julio
Milan Zvara
piedmarŝo - en Karpata montaro, Ukrainio.
Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto
Milan Zvara en Zakarpata provinco, al la plej alta monto de Ukrainio, Hoverla.
Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net
15 -
21. julio
Turisma
semajno en la regiono Anĵuo kun profesia ĉiĉerono - en
Baugé, Francio. Catherine Kremer, professia ĉiĉerono-prelegisto, gvidos la
grupon dum la semajno en la diversaj kasteloj kaj vidindaĵoj, kiujn ŝi ilustros
per multaj anekdotoj kaj aparta atento pri la arto de murtapiŝoj. Organizas:
Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio -
retadreso: kastelo@gresillon.org
16 -
21. julio
Speciala
semajno kun Turismaj vizitoj - pri la artoj, kursoj de
Esperanto kaj de la franca en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono.
Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
20 -
22. julio
77-a Hispana
Kongreso de Esperanto - en Madrido (Hispanio). La "Hispana
Kongreso de Esperanto" de 2018 okazos parte koincide kun la kongreso de
ILEI, en la semajnfino antaŭ la Universala Kongreso de Lisbono, tiel ke ĝi
povas taŭgi kiel antaŭkongreso de la UK. Kiel kutime ĉe hispanaj kongresoj, ĝi
estos certe riĉa, el kultura, kleriga, distra kaj turisma vidpunktoj. -
Organizanto: Madrida Esperanto-Liceo kaj Hispana Esperanto-Federacio, Rodríguez
San Pedro 13-3-7, ES-28015 Madrid, Hispanio. - Retadreso: kongreso2018@esperanto.es
21 -
27. julio
Internacia
Esperanto-Konferenco, IEK 2018 - en Kastelo Greziljono
Francio. La 30-a konferenco de la 30-jara OSIEK, kun la profesia organiza
laboro de la Kastelo Greziljono, kun paralela kaj antaŭkonferenca aranĝo.
Ĉi-jara ĉeftemo: Esperanto en artoj. Prelegoj, ekskursoj, atribuo de
OSIEK-premio. Informoj kaj aliĝo: Kastelo Greziljono, St. Martin d'Arcé,
FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, retpoŝte: kastelo@gresillon.org
21 -
28. julio
51-a Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) - en
Madrido, Hispanio. Kongresa temo "La kultura heredaĵo de Esperanto".
El la programo: Interkona frandvespero, instruista trejnado, E-kursoj por
komencantoj kaj komencintoj, prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj, lingva
festivalo, simpozio pri la konferenca temo, konferenca bankedo, distraj
vesperoj, literatura kafejo, ekskursoj. Post la fermo, karavana transiro al UK
en Lisbono
21 -
28.julio
39-a REF (Renkontiĝo de Esperanto-Familioj) - en
Mühlhausen, Thüringen (Turingio), N51°13'/E10°27', Germanio. Komuna restado de
familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj.
Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun
infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakontvesperoj, koncertoj,
plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj,
lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj
atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Organizas: Carolin kaj Robert Weemeyer
- retadreso: robert.weemeyer@esperanto.de
28.
julio - 4. aŭgusto
103-a Universala Kongreso de Esperanto - en
Lisbono, Portugalio
28.
julio - 4. aŭgusto
47-a IIK - Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto dum la UK - ĉe
Lisbono, Portugalio. Amuziĝo en Esperanto dum la UK-semajno por lernejaj grupoj
kaj gefiloj de UK-anoj - temo: "Delfenoj kaj dinosaŭroj". Informoj: infana.kongreseto@gmail.com
28.
julio - 4. aŭgusto
Kunveno
ELF-AREK & ENA - en Lisbono, Portugalio. Esperantaj
filatelistoj kaj numismatoj kunlaboros por kunvenigi membrojn kaj aliajn
samideanojn. Tute senkoste! Organizas: ELF-AREK & ENA, Merelhof 8, B-3300
Tienen, Belgio - retadreso: bert.boon@skynet.be
1 - 10.
aŭgusto
Amika rondo en
N. Tagil - en Niĵnij Tagil, Rusio. La renkonto estos
dediĉita al la festaj tagoj de la urbo N. Tagil, kiu
troviĝas en Uralo, inter Eŭropo kaj Azio. Org.: Larisa Kuzmenko, rete: klarisa8@yandex.ru
4 - 11.
aŭgusto
4 - 11.
aŭgusto
Velado por esperantistoj 2018 - en Lisbono, Portugalio. Ni
velados admirante de la maro la plej spektaklajn monumentojn de Lisbono, la
tipajn vilaĝetojn de la regiono kaj ĝiajn mirindajn naturvidindaĵojn. La
partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj velistoj kaj novicoj. Ne estas
bezonata antaŭa sperto pri velŝipado. La velkrozado ne estos kurso de faka
Esperanto pri velado, sed kurso de vel-praktikado en Esperanto. La jahto-estro
estas sperta itala velisto, volontulo, kiu parolas Esperanton (vidu revuon
Esperanto de decembro
2017).
Organizas: Portugala Esperanto-Asocio, retadreso: info@nodobandiera.it
5 - 12.
aŭgusto
SAT-kongreso - en Kragujevac, Serbio. Ĉeftemo: Esperanto kaj
transnacia komunikado en la inform-teknologia epoko. Riĉa faka, kultura kaj
turisma programo. Reta aliĝilo: https://goo.gl/forms/Cs1SJmyhj6y0AZ4E3 -
Org.: SAT-Esperanto, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio, - retadreso: financoj@satesperanto.org. Fejsbuka
evento-paĝo
6 -13.
aŭgusto
22-a Ekumena
Esperanto-Kongreso - en Podebrady, Ĉehio. - Tradicia kunveno de
kristanaj esperantistoj, preĝoj, diservoj, kantado, prelegoj, kulturaj
programoj, ekskursoj. - Org.: Pavel Polnicky, Lidická 939/11, CZ-29001
Podebrady, Ĉehio. Rete: polnickypavel@seznam.cz
11 -
19. aŭgusto
8-a Festa
Semajno - por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, kun beboj, gekuzoj
kaj geavoj en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE
Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
13 -
17. aŭgusto
Plursporta Mara Ferio 2018 - en Riva Trigoso, Italio.
Grupo Esperanto Tigullio organizas sportan ferion tuj antaŭ la 85-a Itala
Kongreso de Esperanto. Estas ferio por praktiki marajn sportojn kun samideanoj:
biciklo, kanuo, boato kaj piedmarŝo. La loko estas Riva Trigoso, antikva
fiŝista vilaĝeto kun granda plaĝo en Ligurio (nord-okcidenta Italio). La
partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj por novuloj kaj por spertuloj. Ne
estas bezonata antaŭa sperto pri sportoj, la nivelo de la praktikado estas baza
kaj instruantoj estas je dispono. Organizas: Alessandro Mazzetti (Grupo
Esperanto Tigullio) - retadreso: alex@nodobandiera.it
18 -
25. aŭgusto
Stud-sesio en
Esperanto en la Akademio Internacia en San-Marino, AIS - Ĉu
vi ŝatus senpage studi en la universitato AIS dum la itala E-kongreso? - Ĝuste
tion ofertos la Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS. Temas pri pluraj
kursoj, okazontaj dum la Itala Kongreso de Esperanto en San-Marino venontsomere
(18-25.08.2018), kadre de la tiel nomata "Sanmarineca Universitata
Sesio" (SUS) n-ro 35. Vi povos studi pri lingvistiko, astronomio,
sociologio, astrobiologio, esperantologio, matematiko kaj pli, laŭvole eĉ
ricevi oficialan ateston de AIS. Niaj profesoroj atendas vin. Informoj
provizire en la retejo de la Itala Kongreso
18 -
25. aŭgusto
85-a Itala Kongreso de Esperanto - en San Marino! Temo:
"San Marino kaj Esperanto: malgrandaj komunumoj kaj grandaj valoroj".
Inf.: Itala E-Federacio, Via Villoresi, 38, IT- 20143 Milano, Italio. Rete: kongreso@esperanto.it
19 -
26. aŭgusto
Staĝo en
franca Juraso - en Metabief, Francio. "Les Sapins de
l'Amitié" (La Abioj de l' Amikeco) estas ĉaledo, kiu kapablas akcepti 80
homojn (grupojn, familiojn) tutjare. Ĝi situas en la centro de Métabief,
mezmontara skiejo, apud la svisa limo. Estas ankaŭ granda teraso kaj ĝardeno
(4000 m2). Agadeblecoj: Malkovro de la regiono: ĝia faŭno kaj flaŭro. Akvaj
ebloj ĉe la lago de Malbuisson... Vizitoj: Fromaĝejo, Thuyé (fumejo de ŝinkoj
kaj kolbasoj), kasteloj... Trinivelaj kursoj. Organizas: Anne-Marie FERRIER, 20
rue de la Chesnaie 71530 Fragnes La Loyère, Francio. Retadreso: stagemetabief@orange.fr
24 -
27. aŭgusto
3-a ABELO -
Apud-Berlina Esperanta LudadO - en Berlino, Germanio.
Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene
kaj ekstere, promenado, naĝado, kafoklaĉado, loĝado en simpla naturamika domo.
Org.: Jessica Grasso kaj aliaj, rete: abeloabeloabelo@gmail.com
7 - 9.
septembro
Esperanto sur la strando / Nia ŝipo m/s "Zamenhof" - en
Sopot, Pollando. La 6-a renkontiĝo estos dediĉita al la historio de la pola
ŝipo m/s Zamenhof. Pasas 60 jaroj de kiam esperantistoj en Gdynia sukcesis
konvinkigi la registaron nomigi la novan plenmaran ŝipon "Zamenhof".
La historio daŭris 22 jarojn dum kiuj esperantistoj atendis navigantan ŝipon en
havenoj survoje al Ĉinio. Organizas: Triurba Esperanto-Asocio TORENTO, str.
Armii Krajowej 94, Sopot, PL- 81-862, Pollando, rete: torentosopot@wp.pl
12 -
14. septembro
21-a IMEK,
Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - en
Trier, Germanio. Konferenco de la Esperanto-parolantaj medicinistoj, malferma
por ĉiuj kiuj interesiĝas pri medicino, organizita de la UMEA. Inf.: Christoph
Klawe, rete: klawe@uea.org
14 -
16. septembro
Beneluksa
Kongreso 2018 - en Houthalen, Belgio. Renkontiĝo de beneluksaj
esperantistoj kun kursoj kaj ekskursoj, koncertoj kaj prelegoj, atelieroj kaj
tiel plu. Organizanto: Limburga Esperanto Asocio, LEA, Ben Indestege,
Gaspeldoornstraat 23, B-3650 Dilsen-Stokkem, Belgio, rete: limburg@esperanto.be
14 -
16. septembro
Festoj 10 jaroj de Esperanto-muzeo - en
urbo Svitavy, Ĉehio. La Esperanto-muzeo en Svitavy festas sian 10-an
naskiĝtagon. Festu kun ni! - Adreso de organizantoj: Esperanto-muzeo, náměstí
Míru 81/1, Svitavy CZ-568 02, Ĉehio. - Retadreso: muzeo@esperanto.cz
22 -
23. septembro
Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo - en
Bjelovar, Kroatio. Kadre de la aranĝo okazos ronda tablo "Kontribuo de
esperantistoj al la kultura progreso de Bjelovar tra la historio" kaj la
6-a Deklam-Konkurso. Organizas: Bjelovara Esperantista Societo, Franjo Forjan
prezidanto, ul. Ivana viteza Trnskog 12, HR-43000 Bjelovar, Kroatio. - Retadreso:
esperanto.bjelovar@gmail.com
22 -
29. septembro
Ekskurso al
Irano en Boruĝerdo - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud
Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com
5 - 8.
oktobro
25-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) - en
Silver Bay, NY, Usono. Agrabla kaj etosoplena semajnfino en bela naturo.
Muziko, prelegoj, kajakado, dancado. Inf.: Kunlabore kun ESK kaj aliaj regionaj
kluboj: Tomaso Alexander, rete: demandoj@are-esperanto.org
12 -
14. oktobro
Konferenco de Ĉeha E-Asocio, ĈEA - en urbo Benešov, Ĉehio.
Pinta aranĝo de Ĉeha Esperanto-Asocio kun labora traktado, temaj seminarioj kaj
programoj ekskursa, kultura kaj amuza. Organizas: Ĉeha E-Asocio, Náměstí Mítu
81/1, Svitavy, CZ-568 02, Ĉehio. Retadreso: cea@esperanto.cz
12 - 14.
oktobro
Esperanto-Seminario de BAVELO - en Heidelberg, Germanio.
Esperanto-seminario kun kursoj de Esperanto de A1 ĝis B1. Por
Esperanto-parolantoj okazas "bukeda kurso". En ĝi estas prezentataj
kaj diskutataj aktualaj temoj el diversaj fakterenoj. Ekzemple: "Kiel
plibonigi la komunikadon inter malbonaŭdantoj kaj bonaŭdantoj?" (kun Alois
Eder). "Ruslando estas nia najbarlando" (kun Ulrich Brandenburg,
emerita ambasadoro de Germanio en Ruslando kaj ekde 2017 prezidanto de la
Germana Esperanto-Asocio). "La tragedio en DR Kongo. Fono de la
"Afrika Mondmilito" (kun Manfred Westermayer kaj Alois Eder).
Organiza adreso: estraro de BAVELO, Alois Eder, Grabenstraße 63 A, DE 71116
Gärtringen, Germanio. retadreso: aloiseder@arcor.de
12 -14.
oktobro
La 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio - en
Nara, Japanio. La 105-a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 50-a Korea kongreso de
Esperanto komune okazos en japana eksĉefurbo Nara. Organizas: Japana
Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda0mati 12-3 -
retadreso: komuna2018@jei.or.jp
KAEST - Konferenco pri Aplikoj de
Esperanto en Scienco kaj Tekniko
18 -
21. oktobro
KAEST -
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - en Modra-Harmónia,
Slovakio. Ĉi-jare KAEST festas sian 40-jariĝon! La evento unuafoje okazis en la
jaro 1978 (en la urbo Žilina). Ĉeftemo de KAEST-2018 estas: Evoluo de
paradigmoj en scienco kaj tekniko. Inf.: E@I, rete: kaest@ikso.net
28.
oktobro - 4. novembro
Karpata
Esperanto-Semajno, KES - en Morŝin, Ukrainio. KES celas praktiki
Esperanto-paroladon en diversaj aranĝoj de la renkontiĝo, plialtigi la
lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun memorindaĵoj de Lviv kaj
Karpata montaro. Org.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133,
Ukrainio. Retpoŝte: volodomir@ukr.net
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA
17 -
18. novembro
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA – ekde
00:00 horo la 17-an de nov. ĝis 23:59 la 18-an de nov. – en ĉiuj radioamatoraj
bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766
MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA,
Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink
42, DE-49205 Hasbergen, Germanio - radioonde DJ4PG, interrete: dj4pg@t-online.de
28.
decembro - 4. januaro
10-a Jarfina
Esperanto-Semajno, JES - en Storkow, apud Berlino, en Germanio.
Organizas: Germana E-Junularo - retadreso: gej@esperanto.de
La
kompiladon prizorgas:
Szilvási László kaj Keményfi Imre
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"
Szilvási László kaj Keményfi Imre
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"
Lasta
aktualigo: 2018.02.25.
E- BLOGO PUERTO DEL PRINCÍPE
ESPERANTO.CU
2018
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias