HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/04/12

Kubo proklamos sian novan konstitucion la 10-an de aprilo




Maritza Gutiérrez González

Havano, 28 mar. 2019 / La ŝtata konsilantaro, kunsidinte la 25-an de marto, decidis kunvoki la efektiviĝon de eksterordinara sesio de la nacia asembleo de la popola povo (parlamento), la venontan 10-an de aprilo je la 9-a mateno, en la Kongresa Palaco, kun la celo proklami la novan Konstitucion de la Respubliko de Kubo, aprobita per konstitucia referendumo la pasintan 24-an de februaro. Same, la ŝtata konsilantaro aprobis du dekretojn-leĝojn, tiun de la Sistemo Nacia de Sciencaj Gradoj, rilata al doktoriĝa formado en la insulo kaj al la funkciado de la nacia komisiono de sciencaj gradoj; kaj alia pri Kreanto Aŭdvida kaj Kinoarta, kiu starigas la figurojn de la Kreanto kaj la Kolektivoj de Aŭdvida kaj Kinoarta Kreado, kun la celo, interalie, garantii la kvaliton de siaj produktaĵoj kaj la evoluigon de tiu agado. Ambaŭ dekretoj kune kun komplementaj normoj, estos publikigitaj en la Oficiala Gazeto de la Kuba Respubliko. La ŝtata konsilantaro ankaŭ efektivigis antaŭanalizon pri la rezultoj de la konstitucia referendumo surbaze de informoj donitaj de la nacia elektokomisiono. Laste, la ŝtata konsilantaro interkonsentis kunvoki alian eksterordinaran sesion de la nacia asembleo (parlamento) por la 13-a de aprilo en la sama loko kaj horo, por pritaksi la evoluon de la nacia plano de evoluo sociekonomia ĝis la jaro 2030 kaj scii pri la stato de la starigprocezo de la gvidlinioj aprobitaj en la sepa kongreso de la partio. La 11-an kaj 12-an de aprilo sesios la konstantaj komisionoj de nia Parlamento.

© Sitio de la cultura esperantista PUERTO DEL PRÍNCIPE esperanto.cu / Sección Informativa - 2019

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea