Del 21 al 25 de marzo se celebró el sexto encuentro nacional de esperanto-hablantes en Cuba, en la base de campismo Las Golondrinas, en el municipio Contramaestre en Santiago de Cuba.
Los participantes, unos cien esperantistas
cubanos de 8 provincias, disfrutaron de un programa que incluyó cursos
de idioma para principiantes y continuantes, conferencias, reuniones de
profesores, exámenes, actividades culturales y recreativas, así como una
excursión al mausoleo del Tercer Frente Oriental que acoge los restos
mortales de los héroes de la guerra de 1956-59.
El año 2019 marca el 40 aniversario de la Asociación Cubana de Esperanto, y todas las actividades tendrán un espacio para dicha celebración el próximo 16 de junio.
De la 21-a ĝis la 25-a de marto okazis la 6-a Kuba
Esperanto-renkontiĝo, KERo 2019 en la orienta provinco Santiago de Kubo. En la
kampara feriejo “La Hirundoj”, situanta ĉe la distrikto Contramaestre, proksime
de samnoma rivero, ariĝis cento da kubaj esperantistoj plus usona vizitanto,
kiuj kune ĝuis Esperantujon kaj decidis pri farendaĵoj de la jaro.
Kiel parto de la programo sesiis la komitata kunsido
35-a de KEA, kie oni revuis la jaron 2018 kaj planadis la ĉefajn agadojn de la
jaro 2019, kies kulmina momento okazos la 16-an de junio, kiam nia landa asocio
festos sian 40-an jubileon.
La renkontiĝo havis variajn programerojn en du
paralelaj ejoj. Tiel okazis interkona vespero, kursoj por komencantoj kaj
progresintoj, kunsidoj de instruistoj (ILEI), kunsidoj pri konsciigo,
kapabligo, komunumo kaj kunordigo tiel ke nia agado trairas la kvar
laborkampojn de la esperanto-movado.
Aliaj programeroj estis filmoprezentado, poezia
vespero, kabareta vespero, diskejo kaj konkursoj pri historio, deklamado kaj
legado. Estis spacoj por didaktikaj ludoj, libroservo, radio kaj podkastoj en
esperanto, radioamatoroj, sin banado en la apuda rivero kaj ekskurso al
historia maŭzoleo ĉe la montoĉeno Maestra.
Sendube, estas pluraj defioj por la kuba
esperantistaro koncerne al kreskigo de la membraro, novaj kaj diversaj kursoj,
trejnbezonoj por la aktivuloj, organizaj demandoj de la grupoj tra la tuta
lando, restarigo de la oficiala bulteno kaj aktualigado de la retpaĝo.
Spite al la malfacilaĵoj, la kuba esperanto-movado
estas stabila kaj matura, kun granda potencialo ankaŭ ĉe la junula aktivado,
tamen, ni ankaŭ konscias pri la bezono daŭre plialtigi la lingvan nivelon. Al
tiuj celoj ni konscie strebas en la jaro de la 40-a jubileo de sukcesa agado
favore al esperanto en Kubo.