Historio de BER - Barilochea Esperanto-Rondo
Unua
esperantista aktivulo en Bariloche estis arkitekto Heriberto Reichart. Danke al
ties influo Werner Schad daŭrigis la agadon favore al la plej idealisma lingvo,
ekde la okdekaj jaroj, post la bedaŭrinda forpaso de la esperantista arkitekto.
Dum vizito
de Silvia Rottemberg (tiama prezidantino de AEL), Rubén Diaconu (eks-prezidanto
de AEL), Rodolfo Calógero (elstara aktivulo dum jardekoj) fariĝis ideo establi
Barilochean Esperanto-Rondo. Oni elektis s-inon Delia
Rebagliati kiel prezidantinon kaj Werner Schad kiel sekretarion. Tio okazis la kvinan de aprilo 1996.
BER-anoj kaj
personoj, kiuj iel interesiĝis pri la afero, kunvenis ĉiumonate la unuan
sabaton en hoteleto "Los Notros" kies estrinon Raquel Reggiani lernis
kaj apogis la internacian lingvon. Marcela Ferreyra, Pablo Costa, Roberto
García, Ada Mathov, Osvaldo Rocca, Lucía Cianis ofte kaj multe kunlaboris.
Per vojaĝoj
kaj instruo de sia sekretario, per varbado, personaj kontaktoj, telefonaj
alvokoj kaj korespondado BER sukcesis generi kernojn de esperantistoj kaj
esperantemuloj en Villa La Angostura, El Bolsón, Pilcaniyeu, San Martín de los
Andes, Epuyén, Entre-Lagos (Ĉilio), Temuco (Ĉilio).
Inter tiuj
ŝosaj idoj de BER reliefiĝas El Bolsón kie, danke al la fidela sindediĉo de
Margarita Johnston de Bondel, estiĝis Elbolsona Esperanto-Rondo. Antaŭ ŝia
morto ŝi petis al tieaj gesamideanoj ke ili daŭrigu la esperantistan agadon.
Tio efektive okazis: ĝis hodiaŭ ili kunvenas regule en la domo de Konrado
Bondel, vidvo de Margarita. Mauricio Pettinaroli helpas tie ĉe la lingva
lernado.
Per sia
esperantista kunlaboro en Villa La Angostura elstaras Betty Rodríguez, Laura
Martínez, Vania Morales. El ili nur Laura Martinez loĝas ankoraŭ en Villa La
Angostura. En Epuyén Beatriz Leiva kaj Juan Alberto Casas, en Pilcaniyeu Mario
Puente (lernejestro) menciindas pro sia kunlaboro.
Alia rimedo,
per kiu BER klopodas agadi, estas la eldono de bultenoj ekde komenco de la jaro
1997. Kun ties 16ª numero ĉi tiuj adoptis la titolon "Patagonia
Bulteno" pro informoj el aliaj patagoniaj regionoj. Afrankokostoj poste
devigis BER-on dissendi ĝian informilon plejparte retpoŝte kaj redukti la
poŝte-sendatajn numerojn al malmultaj adresoj. La kunlaboro de Pablo Costa,
Roberto García kaj precipe de Rubén Sanchez, ĉefdelegito de UEA, estis tre
valora ĉe la reta eldono.
Internacie
kaj enlande prestiĝaj esperantistoj vizitis nian E-Rondon. Ekzemple: Amri
Wandel, profesoro de astronomio ĉe la universitato de Jerusalem; Bill Maxley,
kiu en Usono rolas kiel rimarkinda aktivulo; Symilde kaj Gilbert Ledon kiuj
estis tre gravaj personuloj en la ege sukcesa brazila movado; Dorini Ramos,
vicprezidanto de Brazila E- Ligo; Andrzej Grzebowski, el Pollando, prezidanto
de "Monda Turismo"; Magali Lajus, Franca junulino kiu pasigis kelkajn
semajnon ĉe lokaj samideanoj; Indrani Beharrylal (Aŭstralio); Dr. Vergara
Olavarría (Ĉilio); pastro Valeriano Casado (Ĉilio); Enrique Kohei kaj Marta
Solís (Venado Tuerto); Mariano Ibañez (Mar del Plata); Roberto Sartor (Buenos
Aires).
Dum
Universala Kongreso de Montpellier (Francio) 1998 la BER-ano Alejandro
Cosavella, akirante la unuan konkursan premion pro la plej bela E-kanzono,
famigis mondvaste nian E-Rondon.
Inter pluraj
esperantistaj kunvenoj en Bariloche elstaras la 53ª Argentina Kongreso de
Esperanto en oktobro 1999. En tiu evento partoprenis ankaŭ esperantistoj el
Brazilo, Ĉilio, Nederlando, Usono, Pollando. La revuo "Esperanto",
oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, kaj la dekunua BER-bulteno
raportis pri tiu evento.
Kiam Delia
Rebagliati, Raquel Reggiani, Roberto García, Ada Mathov forlasis Bariloche,
malpliiĝis stabila partopreno en BER, eĉ malaperis ties kunvenejo. Feliĉe
Osvaldo Romero kaj sia filo Jerónimo disponigis al BER sian artan galerion
"Le Graveur" en la urbocentro, ekde marto de la jaro 2000. Tie BER
informis, varbis, instruis ĉiulunde posttagmeze kaj okazigis etajn kunvenojn.
Bedaŭrinde ĉi tiu konvena E-renkontejo malaperis kiam la arta galerio fermiĝis
je la fino de decembro 2003. Tamen BER daŭras informi, varbi kaj instrui
laŭokaze ie ajn, iel ajn al kiu ajn kaj serĉas nun (januaro 2004) novan
renkontejon.
Bariloche,
januaro 2004
(informoj publikigitaj en la Patagonia Bulteno, n-ro 27)
(informoj publikigitaj en la Patagonia Bulteno, n-ro 27)
Notoj pri la historio de E-movado en Argentino (ĝis
1933)
La unua
Esperantisto estis E. GOSTA en Buenos Aires en 1899, sed la propagando
komenciĝis nur post 5 jaroj, kiam la lingvo ree estis enportita, kredeble el
Peruo. La pioniroj estis d-ro C. C DASSEN (1904) kaj Jos. OLIVARES, Enr.
BRUSSES kal J. JUAMEDA (1905) en Chacabuco. Artikoloj aperis de Juameda kaj
Olivares en la gazetoj "Revista de Menorca" kaj "El
Mentor". En 1906 en Buenos Aires estis fondata Esperanto societo kaj poste
ankoraŭ du grupoj. En 1909 estis aranĝataj kursoj en la lernejo
"Presidente Roca" kaj en Cordoba estis fondata societo. En 1913 multe
laboris por Esperanto en Bahia Blanca Delfi DALMAU, konata kataluna
Esperantisto.
En 1916 oni
fondis Argentinan Esperanto Asocion kaj de tiam la movado ĉiam progresis.
Grandan helpon alportis kelkaj influaj homoj kaj precipe urbkonsilistoj de
Buenos Aires altiritaj al Esperanto en 1925. Unu el ili, Remigio IRIONDO petis
de la urbo subvencion de 2000 pesetoj por AEA. De 1917 aperis (neregule) la
Argentina Esperantisto. En amatora "Radio Revista" aperis regule
kursoj de Esperanto kaj ofte interesaj artikoloj pri la Esperanto movado; red.
de la fako estis M. GOMEZ.
Laŭ la
Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj estis en 37 urboj. AEA etendis sian
agadon ĉefe pere de siaj korespondaj kursoj ankaŭ al aliaj sudamerikaj landoj.
Laŭ la ICK-raporto 1930 "AEA sukcese interesigis oficialajn rondojn. Ankaŭ
kelkaj sciencaj asocioj enkondukis Esperanton kiel helpilon por siaj
celoj." Laŭ la raporto en 1931 "AEA daŭrigis sian kutiman viglan
laboron. La revolucio kaj la registara ŝanĝo iom interrompis progreson de
diversaj entreprenoj." Laŭ la raporto en 1933 "la ekonomia situacio
malfavoris pli vastan agadon." En 1933 UEA-del. estis en 12 lokoj.
© Publicaciones / Sitio de la cultura
esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu