Esperanto kaj ties historio en Kostariko
Oni scias
nenion pri la historio de E-o en Kostariko dum la 19-a jarcento; kaj ne multe
pri la alveno de la zamenhofa lingvo dum la unua duono de la pasinta jarcento. Tamen,
jam en 1907, la Tutmonda Jarlibro Esperantista mencias du e-istojn en
Kostariko: Julio Acosta, en la urbo Alajuela kaj Juan Trejos Quirós, en San
José. Menciindas, ke temas pri viroj tre konataj en Kostariko: la unua estis
Prezidento de la lando (1920-1924); kaj la dua estis la patro de alia
Prezidento, José Joaquín Trejos, kiu estris la landon inter la jaroj 1966-1970.
La sekva
mencio rilatas al la 6a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazinta en
Vaŝingtono, Usono (1910). Laŭ la oficiala protokolaro de la ĝeneralaj kunsidoj,
inter la dek ses registaroj, kiuj sendis reprezentantojn al la UK, estis s-ro
Joaquim (tiel) Bernardo Calvo, plenrajta ministro de Kostariko antaŭ la usona
registaro.
La tria
mencio – iom mistera - koncernas la 9an UK-n en Svislando, en kies protokolo,
pri reprezentantoj el ĉiuj landoj, oni legas tekste: “Costa-Rica. La Regno:
Locher, ĝenerala konsulo en Bern.”
La kvara
mencio fontas el la Enciklopedio de Esperanto (Budapest, 1933). Jen ĝi:
“Kostariko, Centra Ameriko. En 1905 aperis tie la gazeto E-a Skarabaro. Laŭ la
Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en du lokoj. UEA del. en 1933 en
San José.”
Komence de
la dudekaj jaroj, elstaras jam homo dediĉanta sian tempon al Esperanto. Temas
pri fama nacia filologo, Carlos Gagini (1865-1925): li verkis propramane
broŝureton titolitan Cartilla Esperantista. La manuskripto restis nepublikigita
dum multaj jaroj, ĝis 1993, kiam junaj kaj viglaj e-istoj Jorge Antonio Leoni
kaj Shirley Barquero diskonigis ĝin pere de loka universitata revuo.
Pri la tempo
antaŭ la naŭdekaj jaroj, ne ekzistas pliaj informoj aŭ dokumentoj almenaŭ
konataj de la serĉanto. Oni buŝe mencias s-ron José Néstor Mourelo, kiu ŝajne
estis ankaŭ unu el la pioniroj post la tempoj de Gagini. Pro tio la unuan fojon
kiam la aŭtoro de tiu ĉi reserĉado aŭdis tiun vorton - esperanto - estis en
1952, danke al sia instruistino pri la hispana lingvo en mezlernejo, Claudia
Cascante de Guzmán, siavice kaj siatempe disĉiplo de Gagini. Kredeble, ekzistis
aliaj e-istoj tiutempe, ĉar komence de 1953, kiam la mondkonata esploristo kaj
e-isto Tibor Sekelj vizitis Kostarikon kaj gvidis e-kurseton, la aŭtoro (kiu
mem troviĝis inter la ĉeestantoj) memoras s-ron Héctor Fernández V., kiu bonege
scipovis la lingvon. Tiu vizito aktivigis novajn kaj malnovajn e-istojn, kiuj
starigis la unuan Kostarikan E-Asocion en 1953. Domaĝe, pro nekonataj kialoj,
la asocio ne pluvivis multe post la foriro de Sekelj.
Nur komence
de la naŭdekaj jaroj revigliĝis la loka movado. Jorge Antonio Leoni, tiam studento
ĉe la Universitato de Kostariko (hispane: Universidad de Costa Rica), lernis la
lingvon aŭtodidakte kaj interesigis aliajn gejunulojn kaj en 1992, dank’al
helpo de usonaj e-aktivistoj, li mem partoprenis la E-kursaron en la Ŝtata
Universitato de San Francisko. Jam en la jaro 1991, ili kune fondis la
Universitatan E-Klubon Carlos Gagini. Ĉio ĉi okazis kadre de la Fako pri
Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de la Universitato de Kostariko, kie
Leoni gvidis unuafoje kelkajn e-kursetojn. Li mem invitis tiam – kaj atingis -
la partoprenadon de la aŭtoro en la renaskiĝo de la movado. Inter la
rimarkindaj atingoj de tiu epoko, troviĝas la subvenciado, kiun la Universitato
donis pere de la Federacio de Studentoj de la Universitato de Kostariko
(hispane, la sigloj estas FEUCR), al s-ro Ricardo Herrera por ke li partoprenu
la 77-an UK-on en Vieno, Aŭstrio; kion li efektive faris post periodo de
volontulado en la Centra Oficejo de UEA: li estis do la unua kostarikano, kiu
partoprenis tiel gravan movadan eventon post pluraj jardekoj.
En februaro
1996, Leoni, precipe helpe de s-ro Carlos Salazar Soto kaj la verkanto,
organizis en Kostariko la Trian Amerikan Kongreson de Esperanto, kun proksimume
60 ĉeestantoj el Ameriko kaj Eŭropo. Tiujare oni ankaŭ refondis Kostarikan
Esperanto-Asocion (KREA), kiu atingis sian oficialan laŭleĝan agnoskon en 1998
kaj aliĝis al UEA, kiel plenrajta landa asocio, en decembro 1999.
Ĝis nun KREA
disvastigis E-on antaŭ ĉio pere de kurs(et)oj. La plejmulto el ili okazis kadre
de superaj institucioj, nome Universitato de Kostariko (kie aktivas Hugo Mora)
kaj la Politeknika Instituto de Kostariko (hispane: Instituto Tecnológico de
Costa Rica), kie aktivas s-roj Guido Hernández kaj Harley Sabogal, ĉi-lasta
kolombiano. Tiuj kursoj atingis ĉiajn homojn, sed la plej gravaj estas tiuj,
kiuj estas ĉiasence oficialaj, tio estas, kiuj havigas al la studentoj
akademiajn poentojn kadre de regulaj studprogramoj. Po unu tia kurso okazas en
ambaŭ superaj institucioj nuntempe.
En la lastaj
tempoj KREA ekpublikigis sian bultenon dumonatan Vivplene!; kaj aparte
interesaj estas ĝia retpaĝo (http://www.esperanto.co.cr), unue hispanlingve kaj iom post
iom esperantigitan, kaj la retpaĝo Ĉizilo (nun en procezo de reaktualigado),
kiel unu el la revuoj de la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de
la Universitato de Kostariko (FFLL-UKR). Jen fine ties retadreso: http://le.ucr.ac.cr/~chizilo.
Laste, sed
ne malpli grave, la 4-an de aprilo 2000 oni inaŭguris, ĉe granda vestiblo de la
FFLL-UKR, la unuan e-objekton en Kostariko. Ĝi konsistas el bela marmortabulo
memoriganta la 75-an datrevenon de la forpaso de Carlos Gagini, filologo,
verkisto kaj unu el la plej elstaraj kulturistoj de la zamenhofa lingvo en tiu
ĉi lando.
Fontoj:
Ĝenerala
bibliografio:
- Kökény,
L., Bleier, V. kaj aliaj: Enciklopedio de Esperanto (I. Volumo). Hungara Esperanto-Asocio,
Budapest, 1986 (represo de la unua eldono).
- Leoni, Jorge A. kaj Barquero, Shirley: Carlos Gagini inédito. En: Káñina, Rev. Artes y Letras, Universidad de Costa Rica, vol. XVII (2), pp. 143-208, 1993.
- Mendoza Navarro, Eugenio (Director Editorial): Almanaque Mundial 2001. Editorial Televisa, México, 2001.
Pri la komenco de E-o en Kostariko, oni utiligis precipe materialon ĝentile senditan de S no Jean Amouroux, el Perpignan, Francio, kiu inkluzivas paĝojn fotokopiitajn el kelkaj malnovaj e-publikaĵoj, nome:
- Tutmonda Jarlibro Esperantista, p. 70, 1907 (pri monddelegitoj);
- Lingvo Internacia, p. 394, 1910 (pri la Sesa UK en Vaŝingtono);
- Oficiala Gazeto Esperantista, N° 4, pp. 118-119, 1910 (el Protokoloj de la 6-a UK en Vaŝingtono); kaj
- Oficiala Gazeto Esperantista, N° 4, pp. 64-65, 1913 (el Protokoloj de la 9-a UK en Berno).
- Leoni, Jorge A. kaj Barquero, Shirley: Carlos Gagini inédito. En: Káñina, Rev. Artes y Letras, Universidad de Costa Rica, vol. XVII (2), pp. 143-208, 1993.
- Mendoza Navarro, Eugenio (Director Editorial): Almanaque Mundial 2001. Editorial Televisa, México, 2001.
Pri la komenco de E-o en Kostariko, oni utiligis precipe materialon ĝentile senditan de S no Jean Amouroux, el Perpignan, Francio, kiu inkluzivas paĝojn fotokopiitajn el kelkaj malnovaj e-publikaĵoj, nome:
- Tutmonda Jarlibro Esperantista, p. 70, 1907 (pri monddelegitoj);
- Lingvo Internacia, p. 394, 1910 (pri la Sesa UK en Vaŝingtono);
- Oficiala Gazeto Esperantista, N° 4, pp. 118-119, 1910 (el Protokoloj de la 6-a UK en Vaŝingtono); kaj
- Oficiala Gazeto Esperantista, N° 4, pp. 64-65, 1913 (el Protokoloj de la 9-a UK en Berno).
de Hugo Mora Poltronieri
© Publicaciones / Sitio de la cultura
esperantista en Cuba / PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu