Maritza Gutiérrez González
Naskiĝinte
en la urbo Camaguey la 10-an de julio 1902, Nicolás Guillén, poeto de
la kuba popolo, kvankam regate de sopiro vojaĝi tra la mondo, estis,
esence, provinca homo.
Lia
tuta vivo estis markita pro la signo de tipografio. En la jaro 1921 li
revenis al Havano pro la bezono atingi siajn celojn, li klopodis
rekomenci sian universitatan studadon , sed definitive devis rezigni pri
tio kaj reiris al Camaguey, jam en 1922 kiam decidis arigi la poemojn
de sia libro Cerbo kaj koro publikigita nur en la jaro 1964 .
En
la jaro 1926 Guillen decidis ekloĝi en la ĉefurbo kie li restis sian
tutan longjaran ekzistadon kaj fine de 1928 li ekkunlaboris en la paĝoj
Idealoj pri raso de la marista ĵurnalo.
Nicolás
Guillén speciale ŝatis la protugalan vorton saudade, kiun li lernis en
Brazilo, ĉar li spertis ĝin proprakarne. Ĝi signifas nostalgion, kaj
la poeto- dum siaj oftaj vojaĝoj tra la mondo- ĉiam suferis nostalgion
pro la naskiĝlando, deprimite de enormaj deziroj reveni al Kubo.
La jaro 1930 markis la aperon de lia poste fama poemlibro Motivoj de soneo
kies titolo devenas el soneo, muzika ĝenro evoluinta dum la 20-aj
jaroj de la pasinta jarcento , atinginta sian apogeon en la 30-aj jaroj
kiam jam ekzistis pluraj komponistoj kun originalaj muzikaĵoj ege
populariĝintaj.
Respondu vi
estas poemo de la libro Havas mi aperigita en la jaro 1964 meze de nova
erao kaj transformoj de la vivo en la insulo; ĝi spegulas tiun senton
kiu premas grandan kvanton da homoj, kiuj pro plej diversaj kialoj
restas for de sia patrolando, sed multe pli tiuj kiuj foriras forlasante
siajn plej intimajn ecojn.
En
la jaro 1961 oni elektis lin Prezidanto de la Unuiĝo de Verkistoj kaj
artistoj de Kubo, organizaĵo kiun li mem kunfondis. Kaj en 1962 estis
nomita laŭ dekreto prezidenta Ambasadoro kaj Ministro Plenrajta de la
ekstera servo de Kubo.
Nicolás
Guillén fariĝis voĉo de la kuba popolo, li vojaĝis senĉese tra ĉiuj
kontinentoj, sed ĉiam nostalgio akompanis lin dum siaj vojaĝoj. La 16-an
de julio 1989 je la aĝo 87-a, forpasis Nicolás Guillén en Havano. Jam
tiam lia voĉo estis rekonata kiel la Nacia Poeto, tiu kies du avoj, la
afrika kaj hispana, ĉiam influis lian tutan vivon per tiu ritmo unika de
siaj poemoj.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias