ESPERANTO FÁCIL
Curso para principiantes (Baza Nivelo por Komencantoj)
Kreskigi la komunumon enrete kaj en la reala
vivo – la eksperimento de Paralela Universo
Jed Meltzer
La Esperanta movado estas nun en eksterordinara epoko de defioj kaj oportunoj rilate al la burgonado de interreta eknologio kaj sociaj retoj. La uzo de la lingvo en Interreto kreskas kaj kreskas, sed la membraro en UEA kaj Landaj Asocioj falas, kaj multaj kredas, ke la ekzisto de la novaj komunikrimedoj en Interreto faras niajn asociojn kaj klubojn eksmodaj. Sed cu tio veras? Por mi, Esperanto milfoje ricigis mian vivon, kaj la retaj kontaktoj certe helpis, sed cefe ili helpis, car ili kondukis min al personaj renkontigoj en la reala vivo. Do gravas al mi, ke novaj esperantistoj, lerninte la lingvon tute rete kaj ankorau neniam parolinte gin vizag-al-vizage kun alia persono, havu la oportunon malkovri la gojon de amikumado en la vera, tri-dimensia vivo.
Esperantistoj en Novjork-stato guas la naturan belecon de la Cielarka Ponto kaj akvofalo en la Stata Parko de Watkins Glen.
Esperantistoj en Keretaro, Meksiko, kunvenis sur la urba placo post vigla sesio de keglo-ludado.
Por ni en Nord-Ameriko, la defio kaj oportuno bonvenigi retajn novulojn en nian movadon akrigis antau du jaroj, kun la apero de la Esperanto-kurso en la populara apo "Duolingo," kiu uzas ludstilan instrumanieron por instrui dekojn da lingvoj. Lastatempe aperis kurso por instrui Esperanton el la hispana, sed la unua kurso estis el la angla, kio signifas ke la plejparto de la lernantoj estis en Nord-Ameriko.
Baldau ni audis, ke 500 000 homoj komencis la kurson, kaj 30 finas gin ciutage. Sed multaj homoj lernas la lingvon, finas la kurson, kaj jen la fin' – ili pluiras al la sekvanta interesa afero. Kiel kapti ec centonon de tiu ondo da novaj lernantoj, por ke ili vere ekpartoprenu en la Esperanta komunumo?
Lau miaj spertoj, la plej grava afero estas, ke homo ceestu renkontigon en la fruaj tagoj, kaj pli grave, tiu guu la sperton! Sed estas malfacile por nordamerikanoj partopreni renkontigojn. Ili estas tre malmultaj, kaj longdistancaj unuj de la aliaj. Lokaj eventoj okazas, sed malofte, kaj ili ofte malmulte
varbas. Do finfine ekis inter kelkaj nordamerikanoj la ideo de Paralela Universo: unutaga festo de Esperanto okazanta en pluraj lokoj samtage. La organizado kaj planado okazos rete kaj ligite inter ciuj lokoj, sed la eventoj mem estos lokaj renkontigoj.
La ideo aperis en junio 2016, kaj la evento estis planita por okazi la 20-an de Augusto 2016. Do cio okazis tre rapide! La sablono por loka evento de Paralela Universo estas tre simpla, kaj facila por la organizanto. Estas komuna tagmango en restoracio, poste turisma ekskurso kaj fine komuna vespermango. Tio okupas la plejparton de unu tago, sed lasas sufice da tempo por vojagi gis 4 horojn al la evento kaj hejmen poste.
La unua provo de Paralela Universo estis kontentiga sukceso. La 20-an de augusto 2016 okazis 25 apartaj eventoj en 4 landoj: Kanado, Usono, Meksiko kaj Kubo. Entute partoprenis
minimume 231 homoj. Multaj el tiuj homoj estis novuloj, kiuj parolis la lingvon eksterrete la unuan fojon, sed la alta parolkapablo de la novuloj estis vere impresa – evidentajo de la efikeco de la novaj lernrimedoj.
Paralela Universo estas amuza miksajo de la reala kaj la surreta vivo. La emfazo estas sur la lokaj renkontigoj, sed samtempe oni spertas la eksciton partopreni en plurlanda evento. Ni kunhavigis fotojn, mesagojn kaj videojn rete per la apoj Telegramo kaj Fejsbuko (kaj ankau Tvitero), kaj bonvenigis ciun pli okcidentan renkontigon, kiam gi komencigis, pro la horzonaj diferencoj.
La magio de Paralela Universo estas giaj spontaneco kaj ne-centreco. Do gi dependas de vi, loka aktivulo, kiel organizi
la lokan eventon kaj inviti viajn amikojn kaj konatojn. Por gvidi la projekton kaj fari la plej bazajn decidojn (pri la dato, retejo ktp.), formigis komitato de kvar homoj elektitaj de la du sponsoraj asocioj – Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA.
Ci-jare Paralela Universo okazos sabate, la 19-an de augusto. Ciaj informeroj aperas en la retejo
La eventaro promesas pligrandigi al almenau unu plia kontinento, car eventoj jam estas anoncitaj en Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko. Ni kredas, ke la evento estas aparte alloga en tiaj lokoj, kie esperantistoj logas en vastaj unulingvaj landoj kaj malofte havas la okazon ceesti grandajn internaciajn kongresojn kiel tiuj, kiuj okazas en Europo. Sed ni ankau celas semi eventojn en Europo, Azio, Afriko kaj Australio. Organizi eventon estas tre facile bona unua paso en Esperanto-agadon por novuloj kaj cia bezonata informo trovigas en la retejo. Ni esperas vidi bildojn de VIA loka evento la 19-an de augusto!
PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu
POR UNA COMUNICACIÓN JUSTA:
ANIVERSARIO 38 DE LA ASOCIACIÓN CUBANA DE ESPERANTO
La Asociación Cubana de Esperanto (KEA), festejó el 16 de junio del 2017 el aniversario 38 de su fundación en el marco de las celebraciones por el Año Internacional Zamenhof, acompañado por la Asociación Universal de Esperanto y la UNESCO.
El trabajo coordinado de la Asociación e instancias estatales ha permitido importantes logros, como la publicación de algunos títulos por parte de la Editorial José Martí de Publicaciones en Lenguas Extranjeras, entre los que se encuentran La historia me absolverá, de Fidel Castro; La organización estatal en Cuba, de Domingo García Cárdenas, y varios de los cuentos de La Edad de Oro, de José Martí.
Posee, además, las transmisiones semanales de Radio Habana Cuba desde el 11 de septiembre de 1988, en onda corta, FM e internet; la celebración de dos congresos mundiales, un congreso panamericano, congresos junveniles, 6 congresos nacionales y otros eventos como simposios lingüísticos y científico-técnicos.
El 16 de junio la Asociación celebró en todo el país, el 38 aniversario de su fundación en medio de los preparativos del 9no Congreso Panamericano de Esperanto (La Habana, 11-17 febrero 2018), que reunirá en nuestra capital a esperanto-hablantes de más de 10 países con el tema Lenguas y Culturas: educación por un desarrollo sostenible en Las Américas.
La Asociación Cubana de Esperanto es una organización sin fines de lucro fundada en 1979, con filiales y grupos en todo el país, en relaciones con el Ministerio de Cultura, y miembro de la Asociación Cubana de Naciones Unidas (ACNU) y de la Asociación Universal de Esperanto (UEA), que en su estatus de socio consultivo de la UNESCO trabaja a favor de la diversidad cultural y una comunicación efectiva.
El Esperanto es una lengua moderna y tecnológicamente adaptable, cuyo objetivo fundamental es ayudar a los seres humanos a entenderse. De ahí que actualmente el Esperanto sea una de las 64 lenguas incluidas en el traductor de Google, por ejemplo, y en la Wikipedia, donde ocupa la posición 22 por delante del árabe y el danés. Entre las 6 800 lenguas de todo el mundo, el Esperanto se encuentra hoy entre las 100 más utilizadas.
Departamento de Divulgación
Asociación Cubana de Esperanto
La Habana, 2017
Eldonita de Maritza Gutierres González
Okaze de la Unesko-rekono al Zamenhof, ĉi-semajne okazis en la nacia biblioteko de Kubo, solenaĵo pri la semajno de la pola kulturo, kaj tiucele, la pola ambasadejo en Havano, invitis nian asocion prezenti la vivon de dro.Zamenhof.
Kiel parto de la celebroj pro la semajno de la pola kulturo, okazis panelo pri elstaraj figuroj de Pollando, kaj nome de Kuba Esperanto-Asocio, la prezidantino Maritza Gutiérrez, prelegis pri la Zamenhof kaj lia heredaĵo al la homaro.
Dum la prezento oni ankaŭ emfazis la rekonon de Unesco laŭ propono de Pollando subtenate de Germanio kaj Slovakio, kaj tiel la agado de esperantisto kadre de tiu internacia organizo kaj same de UN kun kiuj UEA jam de multaj jaroj havas rilatojn.
En 2014 pro decido de Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, la lingvo Esperanto estis enskribita en Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.
Aldone, la pola reprezentanto de la ambasado, sro. Adrian Chrobot, konfirmis la rekonon de la pola parlamento al la vivo kaj heredaĵo de Zamenhof.
La aranĝon partoprenis pli ol 50 personoj el diversaj organizoj kulturaj, ankaŭ de la hebrea komunumo en Kubo, diplomatoj kaj membroj de la asocio de UN en nia lando.
Dum la tuta jaro 2017, KEA organizos similajn eventojn, ekspoziciojn kaj prelegojn pri Zamenhof kaj la Unesco-rekono al lia vivo kaj agado en la provincoj Cienfuegos, Villa clara, Granma, Santiago de Cuba kaj Guantánamo.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Kiam Zamenhof en 1887 depost longa elprovado, transdonis sian verkon al la publiko, li ne imagis kiel plej efike progresigi la internacian lingvon, kiel varbi adeptojn, kiel konservi kaj laborigi varbitojn. Tamen, dekomence li konsciis pri baza antaŭkondiĉo por disvastiĝo de Esperanto. Jam en la unua libro li deklaris ke, por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia¨.
Jam en 1905 okaze de la unua kongreso universala Zamenhof mem restis fidela al sia gvida ideo, ke la progresigo de Esperanto ne devas esti ligita al unu persono, sed al ¨institucio libere elektata de la esperantistaro mem¨.
Inter multaj projektoj de organizo, kiuj estis en la tagordo de la unua UK-o en Bulonjo ĉe Maro, estis ankaŭ la propono de Zamenhof krei Tutmondan Ligon Esperantistan, gvidatan de dudek kvin persona Centra Komitato kaj konsistanta el specialaj komitatoj agada, lingva, kongresa, cenzurista kaj ekzamena. La parizaj eminentuloj reagis malfavore al tiu projekto pro timo al ies persona regado de la movado.
Konsekvence, rilate al la organiza demando, la rezultoj de la Uko estis magraj.Tamen, ĝi markis la eniron en internacian periodon, unuafoje demonstris parolan uzon de la lingvo inter diversnacianoj kaj multe kreskigis la entuziasmon. Kreiĝis Lingva Komitato, elektita de Zamenhof kaj konfirmita per voĉdono de la kongresanoj, kaj la kongresa estraro estis komisiita organizi ankaŭ la venontan kongreson en Ĝenevo.
Dum la malferma parolado al la kongreso, Zamenhof komprenigis ke la interna ideo estas io pli ol nedifinebla mistiko kaj poresperanta instigilo, la kongreso akceptis oficialan difinon de la Esperanto-Movado, la faman Deklaracion pri Esperantismo, kiu konfirmas la neligiĝon de Esperanto al iu persona leĝodonanto, kio restis valida ĝis hodiaú.
Ĉu la zamenhofaj idealoj plu restas en la nuntempa esperanta movado? Kiamaniere ili ligiĝas al nuntempaj problemoj de la homaro en la lingva kaj kultura kampoj?
Kiam antaŭ pli ol unu jarcento Zamenhof publikigis la unuan libron , la internaciiĝanta mondo suferis de ne interkompreno inter la nacioj pro malsameco de iliaj lingvoj. Per esperanto Zamenhof celis faciligi la lingvan interkomunikadon. La malsameco de lingvo plu estas la bazo de la lingva problemo en la mondo, sed al tio aldoniĝas la tendenco altrudi unu etnan lingvon kiel efektiva komuna lingvo de la interncia vivo, kio portas kun si diversajn problemojn, i.a. la kulturan altrudon.
Malhelpi lingvan hegemonion estas nuntempe granda problemo en la internciaj oganizaĵoj, kvankam ili ne emas oficiale agnoski tion. Ili estas sub premo trovi taŭgan solvon
Aliflanke, antaŭ pli ol deko da jaroj la lingvouzon de Unesko eniris nova termino, "kulturo de paco". La ideo esence aperis jam en la Konstitucio de UNESCO, kie ĝiaj fondintoj skribis tuj post la dua mondmilito la jenon :"ĉar la militoj ekestas en la homaj mensoj, same en la homaj mensoj estu pretigitaj la defendoj de la paco".Nuntempe la kulturo de paco estas akceptita kiel gvida principo de la tuta sistemo de UN, sed ankaŭ pridubigita de multaj en la praktiko.
Ni esperantistoj familiaras kun la kulturo de paco, eĉ se per aliaj vortoj, ekde la unua libro. La zamenhofa "interna ideo" aŭ laŭ Ivo Lappena, la "solidariga rolo de esperanto" kaj "humaneca inernaciismo" estas ĝiaj parencoj.
Unesko difinas la kulturon de paco kiel valorojn kaj sintenojn kiuj en la konduto de individuoj kaj kolektivoj kreas kaj plifortigas la spiriton de paco kaj la respekton al aliaj.
Estas nature ke Universala Esperanto-Asocio (UEA) akceptis la alvokon de Unesko partopreni en la agado por packulturo, ĉar ĝi estas nia kutima agado kaj ĝia ideo estas unu el niaj statutaj celoj.
Zamenhof provizis nin je utila ilo por kulturi per ĝi pacon. Do, en tiu ĉi 15a de decembro, kiam la esperantistoj celebras la Zamenhofan tagon, ni fosu ankaŭ la packulturan sulkon.
CONVOCATORIA
La Asociación Cubana de Esperanto en Camagüey, convoca a todos los interesados en pertenecer al Grupo de la Lengua Internacional , para cursar estudios de idioma Esperanto.
Los interesados pueden solicitar información a:
Prof. Jorge Luis Santillán
Grupo de Esperanto
Apartado postal: 2522
Camagüey, Cuba, C.P.: 70200
E-mail: santillan.cuba@gmail.com
o dirigirse a la Escuela de Lengua Internacional los sábados en la mañana, ubicada en el IPE "Cándido González Morales", sito en avenida Finlay. La matrícula permanecerá abierta.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Ĉu vi scias ke Kubo posedas gravajn humidejojn je internacia skalo? Kion faras la insulo rilate mediprotektadon kaj aparte pri la instrumentoj kiuj helpas al tiu protektado en la praktiko?
Oni devas memori ke la principoj de la deklaro de UN pri medio kaj evoluo pledas por devigi la ŝtatojn krei leĝojn efikajn por protekti la medion starigante sistemon por taksi la sekvojn de la homa agado kaj difini respondecojn fronte al mediaj damaĝoj.
Kubo, neevoluinta lando, kiu firme subtenas tiun agadon iniciatis en la jaro 1992 reformojn en sia konstitucio, specife en la artikolo 27, per enkonduko de la principo de daŭrigebleco.
Tiam ek-okazis diversaj leĝaj kaj instituciaj transformoj kun la celo reprogrami kaj starigi median politikon komencante per kreado de la ministerio de sciencoj, teknologio kaj medio en la jaro 1994 kaj aprobo de la strategio primedia je tutlanda nivelo en 1997.
Kiel partode tiu procezo por krei efektivan leĝaron protekte al la medio, Kubo iĝis partnero de la konvencio pri humidejoj de internacia graveco, aparte kiel loĝejo de akvaj birdoj.
Estas konate ke la kuba insularo posedas gravajn humidejojn je internacia graveco, ekzemple, tiu de la Zapata marĉo en la okcidenta provinco Matanzas kiu estis enskribita en la internacia listo en la jaro 2001.
Poste estis enregistritaj aliaj gravaj humidejoj kiel Buenavista situanta en la nacia parko Caguanes, Marĉo de Lanier kaj sudo de la Junulara insulo, interaliaj.
Resume, la specialistoj pri la temo konkludas ke la primedia leĝaro kuba, kiu estas vasta, sendube havis markitan evoluon surbaze de la starigo de tutlanda primedia strategio kaj de la leĝo mem pri la temo, sed ankoraŭ restas protekto-sferoj kies normoj devas esti reviziitaj kaj kongruigitaj laŭ la realaj bezonoj de protektado de la ekosistemoj.
Okazigi ĝin en la Kampadejo Río Seibabo, Güinía de Miranda, Manicaragua, Villa Clara
Ŝanĝi la daton jene: KERo 2017 okazos de merkredo, la 15-an de marto 2017 ĝis dimanĉo, la 19-an de marto 2017.
PROVIZORA PROGRAMO DE KERo 2017
Merkredo, 15-a de marto, 2017
14:00 Akcepto kaj loĝigo
18:00-20:00 Vespermanĝo
20:30 Interkona vespero
Ĵaŭdo, 16-a de marto 2017 / NACIA KOMITATO
08:00 Matenmanĝo
09:00 33-a Komitatkunsido / Paralele: Ekskursoj / Distriĝo
13:00 Tagmanĝo
14:00 33-a Komitatkunsido / Paralele: Ekskursoj / Distriĝo
18:00-20:00 Vespermanĝo
20:30 Arta vespero
Vendredo, 17-a de marto 2017 / INFORMADO / INSTRUADO
08:30 Matenmanĝo
09:00
13:00 Tagmanĝo
14:00
18:00 Vespermanĝo
20:00 Koncertoj
Sabato, 18-a de marto 2017 / EKZAMENOJ / UTILIGO
08:30 Matenmanĝo
09:00
13:00 Tagmanĝo
14:00
18:00-20:00 Vespermanĝo
20:00 Teatra / Kabareda Vespero
Dimanĉo, 19-a de marto, 2017
08:30 Matenmanĝo
10:00 Forveturo (diversaj itineroj)
Rimarko: La organizantoj esperas pri aktiva partopreno de ĉiuj filioj/grupoj en la diversaj programeroj, diskutaj, klerigaj, artaj. Bv. kontakti nin por kunmeti la finan version de la programo.
Por pliaj informoj pri KERo 2017:
Pedro Fernández Rodríguez
Alberto Fernández-Calienes Barrios
Prezidanto
(Kuba Esperanto - Asocio)
PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu