Maritza Gutiérrez González
La
 14-a de aprilo ĉi-jare oni memoras la 103-an  datrevenon de la morto de
 Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu ĉi solena tago, 
Universala Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj daŭran 
valoron de lia vivoverko, pri kiu eblas nun legi en trideko da lingvoj 
ĉe la nova retejo.
“Zamenhof
 ne nur havis genian intuicion pri lingvoj,” komentas d-ro Mark Fettes, 
la prezidanto de UEA. “Li ankaŭ sukcesis vortumi, interalie per siaj 
kongresaj paroladoj, kernan etikan vizion por la Esperanto-movado. Temas
 pri la konvinko, ke la kunvenado kaj kunparolado de ‘homoj kun homoj’ 
estas ne nur praktike utila sed ankaŭ spirite profunda paŝo al 
interkompreniĝo.”
Ludoviko
 Zamenhof naskiĝis en 1859 en mezklasa juda familio en Bjalistoko, urbo 
tiam situanta en la okcidenta parto de la Rusa Imperio. Jam ekde sia 
adoleska aĝo li komencis eksperimenti pri la kreo de neŭtrala lingvo. 
Finfine en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro pri la Lingvo 
Internacia de d-ro Esperanto. 
Dum
 la sekvaj 25 jaroj Zamenhof, kune kun sia edzino Klara, dediĉis grandan
 parton de siaj tempo, energio kaj financaj rimedoj al la flegado de la 
frua movado. Li vaste korespondis, redaktis revuojn kaj librojn, aŭtoris
 artikolojn kaj poemojn, tradukis verkojn de la monda literaturo kaj 
ekde la unua Universala Kongreso en 1905 prezentis ankaŭ serion de 
inspiraj kongresaj paroladoj. Estas eksterdube, ke lia konstanta, 
senlaca kaj saĝa agado tra tiuj ofte malfacilaj jaroj estis nepra por la
 stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo.
“Kune
 kun sia etika vizio, Zamenhof obstine tenis sin al la ideo, ke 
Esperanto apartenas al ĉiuj siaj parolantoj,” aldonas Fettes. “Malsame 
ol multaj aliaj planlingvaj aŭtoroj, li dekomence serĉis manieron 
fordoni sian gvidan rolon. Tial li reagis tre pozitive al la fondo de 
UEA en 1908, ĉar li prave vidis, ke la movado bezonas komunan tegmentan 
organizon en kiu ĉiuj esperantistoj povas kunlabori, sendepende de siaj 
naciecoj kaj siaj diversaj ideaj tendencoj. Liaj ideoj kaj lia ekzemplo 
restas inspiraj por ni ankoraŭ hodiaŭ.”
Okaze
 de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, en 1959, Unesko 
rekonis lin kiel unu el la Grandaj Personecoj de la Homaro. Ankaŭ 
ĉi-foje, lia mortodatreveno estis listigita de Unesko inter la notindaj 
datrevenoj de la jaro. 
The One Hundredth Anniversary of the Death of Ludwik Zamenhof (14 April 2017)
The growing reach of Esperanto, the international language
Written by Louis von Wunsch-RolshovenTranslated and adapted by Matthew Smith and Humphrey Tonkin
„Mi lernis Esperanton, kiam mi estis infano. Mia patro parolis kun mi en Esperanto.“ (I learnt Esperanto when I was a child. My father spoke to me in Esperanto) said an adult student, who learnt Esperanto at home. She continues to use Esperanto with her father and with a few of her friends, whom she met as a child at Esperanto family gatherings. She speaks several other languages as well.
Nova retejo www.zamenhof.life.

 
 





 
 





 
 

 
 
