HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/10/12

Mazi en Gondolando

 

MAZI EN GONDOLANDO estas titolo de la Esperanto-versio de la desegna filmo MUZZY IN GONDOLAND,kiu BBC produktis por instruí la anglon lingvon.

KIO estas  MAZI? Ni ne certas. KIA estas MAZI? Tion ni scias: MAZI estas la granda, verda kaj bonkora ĉef heroo de la filmo.

Miloj da infanoj lernis jam helpe de Mazi-filmo ne nur la anglan, sed ankaŭ la francan, germanan kaj hispanan lingvojn. Ili faris tion per aktiva spektado, ridante pro ŝercoj, kune travivante la aventurojn, ripetante la dialogojn.

Kiucele oni lernu Esperanton? Por havi amikojn ĉie en la mondo, lerni logike pensi, utiligi la propedeŭtikan valoron de la lingvo, kies gramatiko estas bazita sur 16 senesceptaj reguloj.
Temas pri tre interesa, efika, plezura kaj rek-metoda baza Esperanto-kurso, post kiu la spektanto kapablas ne nur kompreni la fabelon, sed ankaŭ uzi la lingvon komunikcele.

La du 90-minutajn videokasedojn, lernolibron kaj sonkasedon kun kantoj el la filmo oni uzas hejme, en lernejo, kun aŭ sen instruisto. La kompleto estas bona donaco al spektantoj de 3 ĝis 90 jaroj. Per ĝi vi donas ĝuo-fonton por la koro, edukas al toleremo kaj reciproka respekto, donas altvaloran atuton por estonta pli homa konduto.

La adapto al Esperanto okazis dank´al Internacia Esperanto-Instituto en Den Haag (Hago), Nederlando, kiu per tio omaĝis la 100-an naskiĝdatrevenon de Andreo CSEH, húngaro, kunfondinto de IEI kaj iniciatinto de la rektmetoda Esperanto-instruado.

“Mazi en Gondolando” estas ankaŭ interesa varbilo por Esperanto, se oni aldonas al ĝi nacilingvajn informojn pri la landa aŭ loka Esperanto-movado.

Per MAZI ni malfermas novan epokon en la instruado de Esperanto!

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea