HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2017/04/28

Zamenhof-jaro 2017


Eldonita de Maritza Gutierres González

Okaze de la Unesko-rekono al Zamenhof, ĉi-semajne okazis en la nacia biblioteko de Kubo, solenaĵo pri la semajno de la pola kulturo, kaj tiucele, la pola ambasadejo en  Havano, invitis nian asocion prezenti la vivon de dro.Zamenhof.

Kiel parto de la celebroj pro la semajno de la pola kulturo, okazis panelo pri elstaraj figuroj de Pollando, kaj nome de Kuba Esperanto-Asocio, la prezidantino Maritza Gutiérrez, prelegis pri la Zamenhof kaj lia heredaĵo al la homaro.

Dum la prezento oni ankaŭ emfazis la rekonon de Unesco  laŭ propono de Pollando subtenate de Germanio kaj Slovakio, kaj tiel la agado de esperantisto kadre de tiu internacia organizo kaj same de UN kun kiuj UEA jam de multaj jaroj havas rilatojn.

En 2014 pro decido de Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, la lingvo Esperanto estis enskribita en Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

Aldone,  la pola reprezentanto de la ambasado, sro. Adrian Chrobot,  konfirmis la rekonon de la pola parlamento al la vivo kaj heredaĵo de Zamenhof.

La aranĝon partoprenis pli ol 50 personoj el diversaj organizoj kulturaj, ankaŭ de la hebrea komunumo en Kubo, diplomatoj  kaj membroj de la asocio de UN en nia lando.

Dum la tuta jaro 2017, KEA organizos similajn eventojn, ekspoziciojn kaj prelegojn pri Zamenhof kaj la Unesco-rekono al lia vivo kaj agado en la provincoj Cienfuegos, Villa clara, Granma, Santiago de Cuba kaj Guantánamo.

 


Pri Zamenhof


Eldonita de Maritza Gutierres González

Kiam Zamenhof en 1887 depost longa elprovado, transdonis sian verkon al la publiko, li ne imagis kiel plej efike progresigi la internacian lingvon, kiel varbi adeptojn, kiel konservi kaj laborigi varbitojn. Tamen, dekomence li konsciis pri baza antaŭkondiĉo por disvastiĝo de Esperanto. Jam en la unua libro li deklaris ke, por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia¨.

Jam en 1905 okaze de la unua kongreso universala Zamenhof mem restis fidela al sia gvida ideo, ke la progresigo de Esperanto ne devas esti ligita al unu persono, sed al ¨institucio libere elektata de la esperantistaro mem¨.

Inter multaj projektoj de organizo, kiuj estis en la tagordo de la unua UK-o en Bulonjo ĉe Maro, estis ankaŭ la propono de Zamenhof krei Tutmondan Ligon Esperantistan, gvidatan de dudek kvin persona Centra Komitato kaj konsistanta el specialaj komitatoj agada, lingva, kongresa, cenzurista kaj ekzamena. La parizaj eminentuloj reagis malfavore al tiu projekto pro timo al ies persona regado de la movado.

Konsekvence, rilate al la organiza demando, la rezultoj de la Uko estis magraj.Tamen, ĝi markis la eniron en internacian periodon, unuafoje demonstris parolan uzon de la lingvo inter diversnacianoj kaj multe kreskigis la entuziasmon. Kreiĝis Lingva Komitato, elektita de Zamenhof kaj konfirmita per voĉdono de la kongresanoj, kaj la kongresa estraro estis komisiita organizi ankaŭ la venontan kongreson en Ĝenevo.

Dum la malferma parolado al la kongreso, Zamenhof komprenigis ke la interna ideo estas io pli ol nedifinebla mistiko kaj poresperanta instigilo, la kongreso akceptis oficialan difinon de la Esperanto-Movado, la faman Deklaracion pri Esperantismo, kiu konfirmas la neligiĝon de Esperanto al iu persona leĝodonanto, kio restis valida ĝis hodiaú.

Ĉu la zamenhofaj idealoj plu restas en la nuntempa esperanta movado? Kiamaniere ili ligiĝas al nuntempaj problemoj de la homaro en la lingva kaj kultura kampoj?

Kiam antaŭ pli ol unu jarcento Zamenhof publikigis la unuan libron , la internaciiĝanta mondo suferis de ne interkompreno inter la nacioj pro malsameco de iliaj lingvoj. Per esperanto Zamenhof celis faciligi la lingvan interkomunikadon. La malsameco de lingvo plu estas la bazo de la lingva problemo en la mondo, sed al tio aldoniĝas la tendenco altrudi unu etnan lingvon kiel efektiva komuna lingvo de la interncia vivo, kio portas kun si diversajn problemojn, i.a. la kulturan altrudon.

Malhelpi lingvan hegemonion estas nuntempe granda problemo en la internciaj oganizaĵoj, kvankam ili ne emas oficiale agnoski tion. Ili estas sub premo trovi taŭgan solvon

Aliflanke, antaŭ pli ol deko da jaroj la lingvouzon de Unesko eniris nova termino, "kulturo de paco". La ideo esence aperis jam en la Konstitucio de UNESCO, kie ĝiaj fondintoj skribis tuj post la dua mondmilito la jenon :"ĉar la militoj ekestas en la homaj mensoj, same en la homaj mensoj estu pretigitaj la defendoj de la paco".Nuntempe la kulturo de paco estas akceptita kiel gvida principo de la tuta sistemo de UN, sed ankaŭ pridubigita de multaj en la praktiko.

Ni esperantistoj familiaras kun la kulturo de paco, eĉ se per aliaj vortoj, ekde la unua libro. La zamenhofa "interna ideo" aŭ laŭ Ivo Lappena, la "solidariga rolo de esperanto" kaj "humaneca inernaciismo" estas ĝiaj parencoj.

Unesko difinas la kulturon de paco kiel valorojn kaj sintenojn kiuj en la konduto de individuoj kaj kolektivoj kreas kaj plifortigas la spiriton de paco kaj la respekton al aliaj.

Estas nature ke Universala Esperanto-Asocio (UEA) akceptis la alvokon de Unesko partopreni en la agado por packulturo, ĉar ĝi estas nia kutima agado kaj ĝia ideo estas unu el niaj statutaj celoj.

Zamenhof provizis nin je utila ilo por kulturi per ĝi pacon. Do, en tiu ĉi 15a de decembro, kiam la esperantistoj celebras la Zamenhofan tagon, ni fosu ankaŭ la packulturan sulkon.

 


Esperanto - KERo 2017



Kuba Esperanto Renkontiĝo - KERo

KER-o 2017: trejni la aktivulojn
De la 15-a ĝis la 19-a de marto okazis en Río Seibabo, Manicaragua, Villa Clara, la kuba esperanto-renkontiĝo KERo 2017 kun partopreno de 121 geesperantistoj el la tuta lando, aktivuloj kaj estraranoj de KEA; ankaŭ partoprenis  eksterlanda esperantisto .
La vorto "Seibabo", el la ligvo de niaj tainaj praloĝanto, signifas lokon kun multe da ceiboj. La Kampadejo Río Seibabo, sudokcidente de Manicaragua, en la limo inter provincoj Villa Clara kaj Sancti Spíritus estis ideala loko por nia Kuba Esperanto-Renkontiĝo KERo 2017.
Rava naturo ĉirkaŭas la Kampadejon, en kies ejoj (restoracio, filmejo, palmodomo,dancejo) estis planitaj plej diversaj programeroj. Ne nur kunsidoj formalaj kaj neformalaj, sed ankaŭ lernado, distriĝo kaj amuziĝo estis konsistiga parto de nia restado. La programo enhavis plurajn samtempajn aranĝojn. 
Fine, KERo certe ebligis neforgeseblan esperantumadon en bela  natura etoso!    Dankon .












Fotos: Jorge Luis Santillán

2017/04/10




9-a Tut-Amerika Kongreso

ESPERANTO

Havano, Kubo


11-17 februaro 2018


Kongresa temo:


"Linvoj kaj Kulturoj:

edukado por daŭripova

evoluo en la Amerikoj"

 


KEA-Camagüey

CONVOCATORIA

 

La Asociación Cubana de Esperanto en Camagüey, convoca a todos los interesados en pertenecer al Grupo de la Lengua Internacional , para cursar estudios de idioma Esperanto.

 

Los interesados pueden solicitar información a:

 

Prof. Jorge Luis Santillán

Grupo de Esperanto

Apartado postal: 2522

Camagüey, Cuba, C.P.: 70200

 

E-mail: santillan.cuba@gmail.com

 

o dirigirse a la Escuela de Lengua Internacional los sábados en la mañana, ubicada en el IPE "Cándido González Morales", sito en avenida Finlay. La matrícula permanecerá abierta.

 

2017/03/03

Ĉu vi scias ke Kubo posedas gravajn humidejojn je internacia skalo

Eldonita de Maritza Gutierres González

Ĉu vi  scias ke Kubo posedas gravajn humidejojn je internacia skalo? Kion faras la insulo rilate mediprotektadon kaj aparte pri la instrumentoj kiuj helpas al tiu protektado en la praktiko?

Oni devas memori ke la principoj de la deklaro de UN pri medio kaj evoluo pledas por devigi la ŝtatojn krei leĝojn efikajn por protekti la medion starigante sistemon por taksi la sekvojn de la homa agado kaj difini respondecojn fronte al mediaj damaĝoj.

Kubo, neevoluinta lando, kiu firme subtenas tiun agadon iniciatis en la jaro 1992 reformojn en sia konstitucio, specife en la artikolo 27, per enkonduko de la principo de daŭrigebleco.

Tiam ek-okazis diversaj leĝaj kaj instituciaj transformoj kun la celo reprogrami kaj starigi median politikon komencante per kreado de la ministerio de sciencoj, teknologio kaj medio en la jaro 1994 kaj aprobo de la strategio primedia je tutlanda nivelo en 1997.

Kiel partode tiu procezo por krei efektivan leĝaron protekte al la medio, Kubo  iĝis partnero de la konvencio pri humidejoj de internacia graveco, aparte kiel loĝejo de akvaj birdoj.

Estas konate ke la kuba insularo  posedas gravajn humidejojn je internacia graveco, ekzemple, tiu de la Zapata marĉo en la okcidenta provinco Matanzas kiu estis enskribita en la internacia listo en la jaro 2001.

Poste estis enregistritaj aliaj gravaj humidejoj kiel Buenavista situanta en la nacia parko Caguanes, Marĉo de Lanier kaj sudo de la Junulara insulo, interaliaj.

Resume, la specialistoj pri la temo konkludas ke la primedia leĝaro kuba, kiu estas vasta, sendube havis markitan evoluon surbaze de la starigo de tutlanda primedia strategio kaj de la leĝo mem pri la temo, sed ankoraŭ restas protekto-sferoj kies normoj devas esti reviziitaj kaj kongruigitaj laŭ la realaj bezonoj de protektado de la ekosistemoj.

2017/01/24

Kuba Esperanto Renkontiĝo (KERo - 2017)

                                                      

Okazigi ĝin en la Kampadejo Río Seibabo, Güinía de Miranda, Manicaragua, Villa Clara

Ŝanĝi la daton jene: KERo 2017 okazos de merkredo, la 15-an de marto 2017 ĝis dimanĉo, la 19-an de marto 2017.

 

PROVIZORA PROGRAMO DE KERo 2017

Merkredo, 15-a de marto, 2017

14:00 Akcepto kaj loĝigo

18:00-20:00 Vespermanĝo

20:30 Interkona vespero

Ĵaŭdo, 16-a de marto 2017 / NACIA KOMITATO

08:00 Matenmanĝo

09:00 33-a Komitatkunsido / Paralele: Ekskursoj / Distriĝo

13:00 Tagmanĝo

14:00 33-a Komitatkunsido / Paralele: Ekskursoj / Distriĝo

18:00-20:00 Vespermanĝo

20:30 Arta vespero

Vendredo, 17-a de marto 2017 / INFORMADO / INSTRUADO

08:30 Matenmanĝo

09:00

13:00 Tagmanĝo

14:00

18:00 Vespermanĝo

20:00 Koncertoj

Sabato, 18-a de marto 2017 / EKZAMENOJ / UTILIGO

08:30 Matenmanĝo

09:00

13:00 Tagmanĝo

14:00

18:00-20:00 Vespermanĝo

20:00 Teatra / Kabareda Vespero

Dimanĉo, 19-a de marto, 2017

08:30 Matenmanĝo

10:00 Forveturo (diversaj itineroj)

Rimarko: La organizantoj esperas pri aktiva partopreno de ĉiuj filioj/grupoj en la diversaj programeroj, diskutaj, klerigaj, artaj. Bv. kontakti nin por kunmeti la finan version de la programo.

 

 

Por pliaj informoj pri KERo 2017:

Pedro Fernández Rodríguez

pedrito@esperanto.co.cu

 

Alberto Fernández-Calienes Barrios

               Prezidanto

(Kuba Esperanto - Asocio)

PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu

 


Esperanto Kalendaro - 2017

                                                         
Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2017
Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto
5 - 8. januaro
XXXV. Poludnica 2017 - en Malaltaj Tatroj, Slovakio. Poludnica 2017 - renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Ĉefa temo: geokaŝado. Inf.: Ján Vajs, (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com
6. - 15. januaro
Kongreso kaj somerkursaro 2017 - en Brisbano, Aŭstralio. Speciala gasto: JoMo, kantisto bone konata en Esperantujo. Programo enhavas erojn: kursoj de E-o, fama aŭstralia aŭtoro Trevor Steele parolos, teatro kaj muziko, bankedo, ekskursoj, jarkunveno. Loko: International House, 1/5 Rock St, St Lucia QLD 4067, vidu Google-mapon. Inf.: Aŭstralia Esperanto-Asocio, GPO Box 2122, Melbourne VIC 3001, Aŭstralio. Tel: pere de Kam Lee +(03) 6225 1474. Rete: info@esperanto.org.au
21 - 27. januaro
Kanta Esperanto-Kurso "Septima" - en Kievo, Ukrainio. Kursgvidanto - aŭtoro de refrena metodo kaj kanta kurso "SEPTIMA" Vladimir Soroka (PIGO) - La kurso daŭros kiel kutime dum 7 tagoj. Ĝi baziĝas sur la rekta kaj refrena metodoj, kiuj 100% garantias parolan praktikon ekde unuaj minutoj de la kurso. TE-AMA etoso garantiatas. Inf.: Vladimir Soroka, rete: interkulturo@gmail.com


8. februaro
Esperanto, internacia lingvo - en Trier, Germanio. Enkonduka seminario pri Esperanto; bazo de pli ampleksa kurso, se sufiĉe da partoprenantoj troviĝos. Inf.: Christoph Klawe klawe@uea.org
10 - 12. februaro
Komuna staĝo de Koreaj kaj Tajvanaj Esperantisoj - en Pintung, Tajvano. Lingva, kultura kaj amikeca komuna staĝo en Pingtung. Inf.: Reza Kheirkhan, No.105, Chongqing Rd,. Pingtung City, Pingtung County 900, Taiwan (R.O.C.). Rete: Rezamenhof@yahoo.com
11. februaro
Esperanto-kurso - en Herzberg am Harz, Germanio Intensa lernado de baza gramatiko kaj utila vortprovizo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
11 - 18. februaro
24-a E-Korusa Semajno ĉe Pireneoj - en La BASTIDE-sur-l'HERS - Okcitanio, Francio. De pli ol dudek jaroj ni akceptas gekorusanojn (ne nur E-lingvajn pro varbemo), kiuj venas por plurvoĉe kanti ĝis koncerteto sub gvidado de ne franca korusestro; la ĉi-jara estos Rineke Hoens el kanto-grupo Akordo, profesia korusestrino. Inf.: Jorgos ESPERANTO, Mirevia, Le Village FR-11 420 LAFAGE, Francio. Rete: Jorgos tutpeko@aliceadsl.fr
13 - 17. februaro
Februara staĝo - en Bouresse, Francio. Pluraj niveloj (komencantoj, komencintoj, progresintoj). Gvidanto: Ansofi Markov. Ebleco ekzameniĝi de FEI sabate la 18an de februaro
. Inf.: KVINPETALO Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE, Francio. Tel.: +33(0)549 034 314. Rete: informoj@kvinpetalo.org
23 - 26. februaro
Antaŭ-Printempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) - apud Moskvo, en Zvenigorod, Jerŝovo. - "APERo" estas tradicia aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI), lige al ĝia naskiĝtago en 1995. Celo de la aranĝo estas paroligo de esperantemuloj en bonetosa amika rondo, klerigo de scivolemuloj, kaj kutimigo de novuloj al modela E-parolanta E-renkontiĝo - do dum la aranĝo oni ne uzas alian lingvon krom Esperanto... :-) Bona etoso kaj amika rondo atendas kaj novulojn kaj la spertulojn. Inf.: Mirina Gonĉarova, rete: mirinda.strigo@gmail.com, tel: +7-905-7966199, +7-495-5930575
24 - 26. februaro
77a GEA-Studsesio - en Herzberg am Harz, Germanio. Studmodulo pri Esperanto kaj medicino (en kunlaboro kun UMEA), kun 8-hora oficiala kurso por Unua Helpo far Frank Lappe. Komuna esplorado de fakaj gazetoj, fakvortaroj, libroj rilate al medicino, ktp. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
26 - 27. februaro
5-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento - en Campina Grande-PB, Brazilo
26. februaro - 8. marto
12a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Kathmanduo, Nepalo. Bona montara vido. Nord-orente de Pokhara je 2000 mertroj alteco de la marnivelo. ĝi situas sub la ombro de Annapurna II kaj Lamjung Himal. Ĝii estas dua plej granda Gurung vilaĝo de Nepalo. La vojaĝantoj povas spekti bonprotektitan ekzempleron de tradicia Gurung kulturo, vivmaniero de la lokaj homoj kaj manfaritaĵoj (ezemple vestkudrado, bambuaĵoj k.t.p). Oni ankaŭ povas spekti bonan naturon kaj antikvan farunmuelilon en tiu loko. Inf.: Nepala Esperanto-Asocio, GPO Box 10518, Kathmandu. Nepalo. Rete: nespa.1990@gmail.com


3 - 5. marto
Studsemajnfino - en Stevensbeek, Nederlando. Esperantaj ursoj en diversaj niveloj. Inf.: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, NL- 9715 RW Groningen, Nederlando. Rete: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl
4 - 11. marto
Mediteranea Esperanto Semajno = M.E.S.2017 - en Les Issambres en Restadejo Val d'Esquière (Lazura Marbordo), Francio. Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... kursoj, ekskursoj, distraj vesperoj. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d'Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18
15 - 19. marto
Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo 2017) - Okazigi ĝin en la Kampadejo Río        Seibabo, Güinía de Miranda, Manicaragua, Villa Clara
Kunsido de la Komitato de KEA. Elektoj. Tago de Informado. Seminario kaj trejnado. Tago de Instruado. Instruista Seminario. Ekzamenoj. Kunsido de la Kuba ILEI-Sekcio. Tago de Utiligo. Spertoj, konsiloj. Ekskursoj. Artaj vesperoj. Koncertoj kaj multo alia. inf.: Alberto F. Calienes, KEA, Poŝtfako 5120, CU-10500 La Habana, Cuba. Rete: acalienes@gmail.com
17 - 19. marto
11-a BIERo - en Náchod, Ĉehio. Promenoj, ekskursoj, ludoj... (Bonvolu ne peti invitleteron.). Inf.: rete: E-mental´ e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
17 - 19. marto
Semajnfinaj lingvokursoj - en Herzberg am Harz, Germanio. Diversnivelaj Esperanto-kursoj (A1-B2), intensa lernado, multe da konversaciado. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio.Rete: esperanto-zentrum@web.de
18-a Israela Kongreso. Aŝkelon
30. marto - 1. aprilo
18-a Israela Kongreso - en Aŝkelon, Israelo. La marborda urbo situas 57 km (45 minutoj) sude de Tel-Avivo. La kongreso okazos en la moderna 4-stela apudplaĝa hotelo Leonardo a kosto por persono por nokto en duobla ĉambro estos 380 NIS. Nia artista gasto estos Edgar de Asorti. Koncertoj: Asorti kaj Bronŝtejn. Por eksterlandanoj la tuto (du noktoj+maten- kaj vespermanĝoj) 180 eŭroj. La tradicia 5-taga ekskurso (Jerusalemo, Morta Maro, Eilat kaj Petra) okazos la 26-30.3 kaj kostos 600 eŭrojn. Postkongresa ekskurso al Haifa, Ako, Nazareto kaj Tiberiado 2-4.4. 300 eŭroj. Aliĝo: eli@esperanto.org.il
31. marto - 3. aprilo
10-a Mezorienta Esperanto-Kunveno kaj 1-a Kaŭkaza Esperanto-Kunveno - en Tbiliso, Kartvelio. Renkontiĝo de esperantistoj el kaukazaj kaj mezorientaj landoj en Kartvelio en la jaro 2017-a. Programo: prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj! - kun postaj ekskursoj dum la semajno, unu el kiuj en Armenio. Inf.: mezorienta.kunveno@esperanto.org
31. marto - 7. aprilo
Ekskurso al IRANO - en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


1. aprilo
Memore al la 300-a Kurso de Esperanto - en Seulo, Koreio. Priskribo: Festo Memore al la 300-a Esperanto-Kurso de Seula Esperanto-Kulturcentro. Inf.: Seula Esperanto-Kulturcentro, 11-2 Jungku, Seulo,Koreio. Rete: esperanto@saluton.net
3 - 7. aprilo
Staĝo pri tradukado - en Bouresse, Francio. Kun Brian Moon. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. Inf.: KVINPETALO Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE, Francio. Tel.: +33(0)549 034 314. Rete: informoj@kvinpetalo.org
5 - 9. aprilo
Korusa renkonto de Interkant' - en Baugé, Francio. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
10 - 14. aprilo
Pedagogia staĝo - en Bouresse, Francio. Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj. Inf.: Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, FR-86410 BOURESSE, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org
– Printempa Semajno Internacia, PSI
10 - 17. aprilo
Printempa Semajno Internacia (PSI) - en Essen, Germanio. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj, malferma por ĉiuj generacioj. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de
12 - 18. aprilo
41a Internacia Junulara Festivalo - en Castione della Presolana, Bergamo, Italio. Ĉu vi volas viziti la belajn montaroj de regiono Lombardio en vilaĝo sufiĉe eta por esti trankvila kaj sufiĉe maleta por havi ĉion bezonatan? Kaj fari tion loĝante en ĉarma kaj komforta feridomo, malmulte pagante kaj tre multe amuziĝante? Do venu al la Internacia Junulara Festivalo 2017, la plej fama junulara esperanta renkontiĝo en Italio! La ĉijara temo rilatas al internacia paco kaj milita kaj religia. Estas grave kaj rimarkinde, ka la 14an de aprilo estos la centjara datreveno de la morto de Zamenhof, kaj do speciala tago estos organizita honore al li. Inf.: Informitale, Itala Esperanto-Federacio fei@esperanto.it, Itala Esperantista Junularo iej@esperanto.it, via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italio, Tel/fax.: +39 02 58100857
13 - 20. aprilo
Junulara Renkontiĝo en Kreto - en urbo Neapoli, la Esperanto-Domo de Annie Grente. Kiom kostos? 5 € tage por manĝoj. La kondiĉoj: mi povas gastigi 10 homojn kun DEK DIVERSAJ GEPATRAJ LINGVOJ... (nu tiu estas mia celo, bonvolu helpi min sukcesi!) - Por kontakti min: anniegrente@hotmail.fr
13 - 15. aprilo
78a GEA-Studmodulo - Herzberg am Harz, Germanio. Prelegoj, diskutado, multe pri Zamenhof, la familio, historio, politiko, ktp. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
14. aprilo
Memortago "Doktoro Zamenhof" - en Herzberg am Harz, Germanio. Memortago okaze de la 100a datreveno de la morto de L. L. Zamenhof. Inaŭguro de ekspozicio pri Zamenhof en la Esperanto-ĉambro en la Kastela Muzeo. Memorhoroj kun fotoj, albumoj, kunveno kun festo ĉe la Zamenhof-monumento. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
14 - 22. aprilo
7-a PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Zsófia Kóródy el Herzberg, Marion Quenut kaj Christophe Chazarein el Toulouse, konferencoj kun Mireille Grosjean. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
15 - 18. aprilo
Satamikara kongresoen Nanto, Francio. Kongreso de la laboristaj esperantistoj ĉefe el Francio sed malfermita al ĉiuj. Inf: lucette/lumeto éCHAPPé 44230 saint sébastien sur loire, rete: lucette.lumeto@laposte.net
21 - 22. aprilo
KER-ekzamenoj dum PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) post intensaj kursoj. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
21 - 28. aprilo
7-a internacia kongreso de AEH - en Hodonín, ĉe Kunštát, Ĉehio. Okazas kongreso kaj tuj poste ĝis 28-a de aprilo, sekvas lingva seminario. Trejnado de lingvokonoj, ekskursoj, prelegoj, amuzo... Inf.: Lenka Angelová, Asocio de E-handikapuloj, Na Okrouhlíku 953, CZ-530 03 Pardubice, Ĉehio. Rete: aeh@esperanto-aeh.eu
23 - 28. aprilo
4-a Printempa Migrado - en Pontarlier, Francio. Migrado en montaro Ĵuraso por ĝuemaj esperantistoj! Inf.: Olivier BUISSON, 4, rue Paul Lippe, FR-21000 Dijon, Francio. Rete: obuisson@live.fr
28 - 30. aprilo
Zamenhof - 100 en Varsovio - en Varsovio, Pollando. Solenado okaze de 100-a mortodatreveno de LLZ.: prelegoj, ekspozicio, promenado laŭ spuroj de Ludoviko. Multlingva legado de libro en Zamenhof-strato. Solena ceremonio ĉe la tombo de la Majstro. Bonvenon al Varsovio kie LLZ. vivis, laboris, kreis Esperanton kaj ripozas por eterne. Inf.: Pola Esperanto Asocio, PZE ul.gen.W. Andersa 37/59a, PL-00-159 Warszawa, Polska. Rete: peaestraro@gmail.com
28. aprilo - 1. majo
4-a Centrejo - en Bartošovice, Ĉehio. Junulara renkontiĝo en orienta Ĉehio, en belega kastelo de la urbeto. Okazos diversaj ekskursoj, trejnadoj, ligvaj kursoj, amuziĝo... simple bunta programo por ĉiuj. Ne mankos unuamaja festumado. Inf.: ĈEJ, s. Haškova 2, CZ-638 00 Brno, Ĉehio. Rete: mladez.esperanto.cz
28. aprilo - 1. majo
Krokodila Renkontiĝo - en Arrout, suda Francio. Internacia renkontiĝo en vilaĝo de la pirinea montaro. Nokta stelumado, botanika promenado, debatoj, ludoj, diskutoj... Ĉiu partoprenanto sentu sin libera proponi aktivecon. inf.: Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, 31, rue Franc, FR-31000 Toulouse, Francio. Rete: esperanto.toulouse@free.fr
28. aprilo - 2. majo
Mirinda Lviv - en Lvovo (Lviv), Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. rete: volodomir@ukr.net
30. aprilo - 7. majo
Eskkurso al IRANO - en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


5 - 7. majo
Ekvidu Ukrainion! - en Sudaukrajinsjk, Ukrainio. Estas evento por ŝatantoj de tendumado -- unu en la tuta ĉeno. Inf.: Ihor Glagolevsjkyj, 24, Velyka Arnatsjka, kv. 6, Odeso, Ukrainio, UA-65012. Rete: tourmaestro79@gmail.com
5 - 12. majo
Renkontiĝo de esperantistoj de Mongolio kaj Interna Mongolio - en Huhehoto, Interna Mongolio, Ĉinio. Ni ekskursos tra ĉefurboj de Mongolio kaj Interna Mongolio; vizitos muzeojn, teatrojn, historiajn vidindaĵojn, pitoreskajn naturojn, grandan statuon de Ĝingis-Ĥano en Ulanbatoro, Mongolio kaj Memorejon por Ĝingis-Ĥano en Ordoso, Interna Mongolio kaj spertos vivmanierojn de nomadaj familioj en ambaŭ landoj; Tie ankaŭ okazos renkontiĝo de mongolaj kaj internamongolaj esperantistoj. Inf.: Mongola Esperanto-Societo, MN-12790 Nalaikh, Post Office Box 136, Ulanbatoro, Mongolio, rete: mn_esperanto@yahoo.com
16 - 23. majo
Kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio - en Colmar, Francio. Jara kongreso de IFEF kun fakaj kunsidoj kaj ekskursoj en orient-Francia regiono Alzaco. Inf.: André Grossmann, 5 rue des Pyrénées, FR-68390 BALDERSHEIM, Francio. Rete: laurent.vignaud@free.fr
18 -22. majo
Interkultura Majrendevuo - en Vroclavo, Pollando. El la programo: urba kaj ŝipa promenado, koncerto, prelegoj, poliglota lingvokurso, kreado de hajko-poemoj. Inf.: Małgosia Komarnicka Centro de Interkultura Edukado - Vroclavo, rete: informado.eo@gmail.com
18 - 28. majo
Esplorvojaĝo laŭ spuroj de antikvaj hunoj - en Ulanbatoro (Mongolio) - Pekino - Xi'an - Ordoso - Hoĥoto (Ĉinio). La hunoj estas prapatroj de mongoloj kaj tiamaj triboj en nordokcidenta Ĉinio. La hunoj multe influis al mongola kaj ĉina historio. Ni esplorvojaĝos laŭ spuroj de hunoj kaj okazigos la simpozion pri historio de Hunoj. Inf.: Mongola Esperanto-Societo kaj Xi'an-a Esperanto-Asocio, MN-12790, Nalaikh Post Office, Box 136, Ulanbatoro, Mongolio. Rete: mn_esperanto@yahoo.com
19. majo
4-a Irana Esperanto-Kongreso - en Tehrano, Irano. Mi invitas vin partopreni en nia kongreso kaj pliriĉigi ĝin. Inf.: Keyhan Sayadpour, Vicprezidanto de Irana E-Asocio ksayadpour@gmail.com
- Brita kaj Skota Kongreso
19 - 21 majo
Brita kaj Skota Kunkongreso de Esperanto - en Edinburgo, Skotlando. La Esperanto-Asocio de Britio kaj la Esperanto-Asocio de Skotlando kunmetas siajn naciajn kunvenojn en unusolan kunkongreson en 2017! Edinburgo gastigos la plej grandan Esperanto-kongreson en Britio, la 98-an britan kaj 112-an skotan. Transmaraj vizitantoj ne devas pagi kotizon. Inf.: Tim Owen tim.owen@esperanto.org.uk
- Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
20 - 21. majo
Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj - en Wroclaw, Pollando. La Festivalo okazas ĉiujare en majo
en du kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo / 2. solisto. Ĉiu partoprenanto kantas du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj estas nur Esperantaj kantoj. La festivalon patronas la urbestro de Wroclav. La premiitoj ricevas diplomojn kaj pokalojn kaj ĉiuj partoprenantoj ricevas diplomon pro la partopreno. Inf: Malgorsia Komarnicka, rete: informado.eo@gmail.com
24 - 28. majo
BARO (inkl. Ĉieliro, 25. majo) - en Bad Münder, inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj faras lignan fajron
24 - 31. majo
Origanto (Origamo + Esperanto) - en Kievo, Ukrainio. La renkontiĝo Origanto pasos proksime al ĉefurbo de Ukrainio Kievo. Esperantistoj lernos kaj praktikos origamon, origamistoj lernos kaj praktikos Esperanton! Krome abundos ankaŭ alitemaj interesaj programeroj! Inf.: Mikaelo Lineckij, Minska pr-to, 10 - 55. Rete: lineckij@bigmir.net
25 - 28. majo
AMO LIMA - en Les Brenets, Svislando. Aktivula maturigo por instruistoj kaj neinstruistoj. Gvidos ĝin K. Kováts, M. Molnár kaj M. Grosjean. Inf.: ILEI UEA, Mireille Grosjean, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com
25 - 28. majo
Sveda Esperanto-kongreso - en Forsvik, Svedio 58°34′36″N 14°26′12″Ö. Renkontiĝo de svedaj esperantistoj en historia urbeto. Turismado kaj jarkunvenoj de svedaj esperanto-organizoj. Inf.: Sveda Esperanto-Federacio, Svenska Esperantoförbundet, Box 2276, SE-103 17 Stockholm, Svedio. Rete: svenska@esperantoforbundet.se
25 - 28. majo
Franca kongreso de Esperanto 2017 - en la urbo Mandres-les-Roses (departemento Val de Marne), 25 km-ojn sud-oriente de Parizo. Ĉu vi scias, ke tiu departemento famas pro siaj danctrinkejoj "guinguettes" ĉe la bordo de la rivero Marno? Venu por danci kaj aŭskulti muzikbandon dum tipa vesperfesto. Krome, pluraj francilianoj (anoj de la loka regiono) kunhavigos siajn pasiojn per prelegoj, koncertoj, manlaborgrupoj. Informoj ĉe: Loka Organiza Komitato, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33 (0)1 42 786 886, rete: kongreso2017@esperanto-france.org
25 - 28. majo
Ĉielira Kunkantado - en Parthenay-Secondigny, Francio. Esperanto 79 invitas vin kunkantadi, kanti kun loka koruso kaj malkovri la legendan regionon ĉirkaŭ Partenay kun la Kompanoj kiuj spektaklis dum la nacia vespero de la 100a UK en Lilo en 2015. Inf.: Esperanto 79, 10 rue Pasteur, FR-79200 Parthenay, France. Rete: esperanto79.asso@gmail.com
27. majo
Malgranda landa Ĝardenekspozicio - en Pfaffenhofen, Germanio, Okaze de la kleine Landesgartenschau naturo en la urbo en Pfaffenhofen ni invitas ĉiujn Esperantistojn al Esperanto-renkontiĝo al la ejo de la ekspozicio. Ni (Josef und Roland) verkos tradukon enmetanta en la prospekton de la ekzposicio. Se eble ni disdonos la prospektojn ĉe diversaj renkontiĝoj kiel invito. Inf.: Esperanto-lingvo-klubo Pfaffenhofen, Judith Neumair, Winden 7, DE-85298 Scheyern, Germanio. Rete: judith.neumair@pfaffenhofen.de
31. majo - 7. junio
Ekskurso al IRANO - en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


2 - 5. junio
94-a Germana Esperanto-Kongreso kun EEU-Kongreso - en Freiburg. Temo: Milito kaj Paco. Riĉa kulturprogramo, sep ekskursoj, Zamenhof-memorfesto okaze de la 100-a morto-datreveno
3 - 10. junio
Ekskurso al nordokcidenta Mongolio - La lago Ĥuvsgul - en Ulanbatoro-Ĥuvsgul, Mondolio. La lago Ĥuvsgul estas unu el antikvaj 17 lagoj en la mondo. Ĝi jariĝas ĉ. 2 milionoj da jaroj. La lago troviĝas en pitoreska naturo ĉe la suda rando de Siberia Tajgo. Inf.: Mongola Esperanto-Societo, MN-12790, Nalaikh Post Office, Box 136, Ulanbatoro, Mongolio. Rete: mn_esperanto@yahoo.com
12 - 16. junio
Promeno tra naturo kaj Vikipedio kun Alain Favre - en Bouresse, Francio. Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn. Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn - kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Inf.: KVINPETALO Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE, Francio. Tel.: +33(0)549 034 314. Rete: informoj@kvinpetalo.org
15. junio
52-a Brazila Kongreso de Esperanto - en Sorriso/MT, Brazilo. Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) estas nacia kunveno de membroj de Brazila Esperanto-Ligo kaj brazilaj esperantistoj ĝenerale, kiu okazas ekde 1907. Depost 1984, tiu serio de kongresoj fariĝis ĉiujara. Inf.: Brazila Esperanto-Ligo, SDS Ed. Venâncio III Sala 303, Brasília - DF, CEP 70.393-902 Brazilo. Rete: bel@esperanto.org.br
21 - 29. junio
Ekskurso de Ulanbatoro al Ulan-Ude kaj la lago Bajkalo - en Ulanbatoro (Mongolio)-UlanUde-Bajkalo (Burjatio, Rusio). Ni ekskursos tra ĉefurboj de Mongolio kaj Burjatio: vizitos muzeojn, teatrojn, historiajn vidindaĵojn, pitoreskajn naturojn, grandan statuon de Ĝingis-Ĥano en Ulanbatoro, Mongolio kaj Budhisman Templon en Burjatio kaj spertos vivmanierojn de brutbredantaj familioj en ambaŭ landoj. Ankaŭ ni vizitos la unikan lagon Bajkalo. Inf.: Mongola Esperanto-Societo, MN-12790, Nalaikh Post Office, Box 136, Ulanbatoro, Mongolio. Rete: mn_esperanto@yahoo.com
23 - 25. junio
76-a Hispana Esperanto-Kongreso - en Teruel, Hispanio. La Hispana Kongreso de Esperanto estas unu el la plej gajaj aranĝoj de la eŭropa movado. En 2017 ĝi okazos en relative nekonata sed tre bela urbo, Teruelo, inter Zaragozo kaj Valencio. Dum la jaro 2017 Teruel solenas la 800-an datrevenon de la popola legendo konata kiel "Amantoj de Teruel". La kongreso koincidas kun tia celebrado, kaj do, la moto de la kongreso estas: "Teruelo, urbo de amantoj, amantoj de Esperanto". Inf.: Grupo Liberanimo de Teruelo, kaj Hispana Esperanto-Federacio, rete: kongreso@esperanto.es
30. junio - 6. julio


Esperanto Karavano de REU al la UK en Koreio
julio
Esperanto-Karavano 2017 - Esperanto-Karavano survoje al la 102-a UEA-Kongreso en Seulo sub aŭspicio de Rusia E-Unio kaj Korea E-Kulturcentro. Inf: esperantokaravano@gmail.com
julio
Karavano al Seulo - Rusio-Koreio. Korea Esperanto-Asocio invitis la UK-on de 2017. La Vojaĝo anoncas novan projekton, Karavanon al Seulo por partoprenantoj de la planata kongreso. Laŭ anticipa plano ĝi itineros laŭ la fama Trasiberia Fervojo (9298 km), la plej longa fervoja itinero en la mondo. Pliaj informoj ĉe: La Vojaĝo
1 - 8. julio
53-a Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-53) - en Liepāja, Latvio. Diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, somera universitato, sankta meso en Esperanto, interkona, nacia kaj internacia vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj. Inf.: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio. Rete: margarita.zelve@gmail.com
1 - 8. julio
SALO 12 - en Herzberg am Harz, Germanio. Somera Arbara Lernejo kun gelernantoj el Góra (PL) kaj Herzberg (DE): lingvolernado, sporto, manlaborado, ekskursoj. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
3 - 10. julio
Kultura Esperanto-Festivalo, KEF-10 - en Lesjöfors, Svedio. 30 jarojn post la unua KEF, en Esperanto-gården, kiu festas sian 20-an jarjubileon, ni aranĝos la 10-an KEF-on :-) 10 - 20 - 30 !!! - Festivalo kun originala Esperanto-kulturo !!! --> KEF okazas ĉiujn kelkajn jarojn en iu nordia lando. Ĝia programo enhavas muzikajn, teatrajn, kaj literaturajn prezentaĵojn. Kontaktu: anna.ritamaki@kolumbus.fi
4 - 13. julio
La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto - en Raleigh, Norda Karolino, Usono. NASK estas la plej granda Esperanto-aranĝo en Norda Ameriko - ĉi foje en la Universitato William Peace, en Raleigh, Nord-Karolino, Usono. Ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso. Inf.: La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, USA
9 - 18. julio
SEP-2 - Herzberg am Harz, Germanio. Somera Esperanto-Perfektiĝo: lingvokursoj por familioj, infanoj, junuloj, unuopuloj kun turismaj eventoj, ekskursoj. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germenio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
15 - 22. julio
50-a Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) - en Busan, Korea Respubliko. El la programo: Interkona frandvespero, instruista trejnado, E-kursoj por komencantoj kaj komencintoj, prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj, lingva festivalo, simpozio pri la konferenca temo, konferenca bankedo, distraj vesperoj, literatura kafejo, ekskursoj. Post la fermo, komuna trajnveturo al UK en Seulo. Aliĝilo: elektronika - aŭ - papera . Speciala rabato por frualiĝintoj ĝis la fino de 2016. Inf.: Radojica Petroviĉ, Bul. Oslobodjenja 36, RS-3200 Ĉaĉak, Serbio. Rete: radojica.petrovic.rs@gmail.com
15 - 23. julio
Somera Esperanto-Studado, SES - Internacia renkontiĝo de interretaj Esperanto-lernantoj kaj aliaj komencantoj en urbo Banska Štiavnica, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado. Inf.: Peter Balaz, rete: petro@ikso.net
19 - 29. julio
Piedmarŝo Milan Zvara - en Karpata montaro. Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, Ukrainio, UA-01133. Rete: volodomir@ukr.net
20 - 22. julio
1-a Komuna Konferenco de IKEF - en hotelo Hangan, Seulo, Koreio - antaŭ la UK. IKEF = Internacia Komercista kaj Ekonomikista Fakgrupo. - Konferenco, prelegoj, bankedo, ekskursoj - kaj personaj konatiĝoj...! - Inf: IKEF-Koreio, vidu la retejon: http://kara123453.wixsite.com/mysite, retpoŝte: kara12345@gmail.com
21 - 31. julio
39-a REF (Renkontiĝo de Esperanto-Familioj) - en Rudnik, Serbio. Komuna restado de familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakontvesperoj, koncertoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Inf.: Radojica Petroviĉ, Bul. Oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. Rete: radojica.petrovic.rs@gmail.com
22 - 29. julio
Universala Kongreso de Esperanto, UK-2017 - en Seulo, Suda-Koreio. Inf.: x, rete: - Retejo ĉe UEA: http://www.uea.org/kongresoj/
29. julio - 6. aŭgusto
Haltejo Woodstock - en Kostrzyn ĉe la rivero Oder/Odra, Pollando. 5 km de la german-pola landlimo, 95 km de Berlin. Renkontiĝo por memzorgantoj ene de la granda rokmuzikfestivalo Przystanek Woodstock (500.000 homoj). Inf.: Andi Münchow, rete: andim(ĉe)gmx(punkto)li, mesaĝetoj (SMS) kaj tel.: +49-1577-4273240
31. julio - 5. aŭgusto
9-a esperanto-boatado sur la rivero Kupa - en Karlovac - Sisak, Kroatio. 135-kilometra aventuro tra la natura regiono da la rivero Kupa. Inf.: Esperanto-societo Sisak, Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio. Rete: esperanto.sisak@gmail.comboatado.kask@gmail.com, tel.: +(0)3850998294799 aŭ +(0)38550918876306


1 - 10. aŭgusto
Amika rondo en la urala urbo N. Tagil - en Niĵni Tagil, Rusio. La renkonto estos dediĉita al la tagoj de la urbo N.Tagil, okazos ekskursoj, promenado en la parkoj, konatiĝo kun la historio kaj la kulturo de nia urbo, ankaŭ nia loka klubo organizos paroligajn lecionojn. Ni invitas dezirantojn rakonti pri iliaj hejmaj urboj kaj landoj. Inf.: Larisa Kuzmenko, str. Kuŝvinskaja 25A, N.Tagil-622013, Sverdlovskaja reg, Rusio. Rete: klarisa8@yandex.ru
2 - 9. aŭgusto
Rusiaj Esperanto-Tagoj - en u. Poŝehonjo, 150 km-ojn de Jaroslavl. La turisma centro troviĝas surborde de Ribinskoje Akvorezervejo, ĉirkaŭita per densegaj naturaj arbaroj. Ni loĝos en la hotelo kaj lignaj domoj de la bazejo. En la programo: REU-Konferenco, lingvaj kursoj, Somera Universitato, kvizoj, ludoj, vesperaj koncertoj, "Unuaj Lego-Tagoj omaĝe al Ivan Ŝirjaev" kun vizito de la vilaĝo, kie li diservis, ekskursoj al urboj Tutaev kaj Ribinsk. Inf.: Rusia Esperantista Unio, RU-129128 Moskvo, str. Budajskaja 13-35. Rusio. Rete: svsmetanina@yandex.ru
5 - 12 aŭgusto
IJK, Internacia Junulara Kongreso - en urbo Aneho en Togolando
6 - 12. aŭgusto
1-a INTER-FEST - en Bjelovar, Kroatio. Novtipa Esperanta kultura festivalo kun vasta gamo de programoj. Temo: Kultura kunfandiĝo de la multetna Eŭropo. Organizas: Bjelovara Esperantista Societo kaj tri aliaj kroatiaj Esperanto-societoj. Inf.: Bjelovara Esperantista Societo, Vlatka Mačeka 14, HR-43000 Bjelovar, Kroatio. Rete: esperanto.bjelovar@gmail.com
7 - 13. aŭgusto
Internacia Junulara Semajno (IJS) - en Gyenesdiás, Hungario. Ni elkore invitas vin partopreni la eventon - ekskursu kaj ripozu, drinku en vinkelo, ludu piedpilkon, dancu kaj kantu dum koncerto, noktumu longe kaj naĝu en la lago Balatono kun ni! Inf.: Hungara Esperanto-Junularo
25 - 28. aŭgusto
2a ABELO - Apud-Berlina Esperanta LudadO - en Berlino, Germanio. Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene kaj ekstere, naĝado, kafoklaĉado, loĝado en simpla naturamika domo. Inf.: Jessica Grasso kaj aliaj abeloabeloabelo@gmail.com
26. aŭgusto - 2. septembro
Itala Esperanto-kongreso - en Heraclea (Matera), Italio. Kiel oni atingas la plej sudan parton de Eŭropo? Problemoj nenias. La granda itala urbo Bari estas laŭ la loka diraĵo pli grava ol Parizo; tio eble estas ioma troigo, sed ĉiuokaze ĝi havas flughavenon: Bari-Palese aŭ Bari-Karol Wojtyla, el kiu aŭtobusoj atingas Heraclea-n aŭ la proksiman Policoro-n. Pluraj malaltkostaj fluglinioj, kiel Ryanair, flugas al ĝi el la plej malproksimaj eŭropaj urboj, Vilno aŭ Budapeŝto aŭ Londono aŭ Berlino. Homoj, kiuj mendas nun, kaj kelkaj jam faris, pagas tre malmulte. LKK intencas aranĝi ankaŭ propran aŭtobuson en kelkaj ŝlosilaj tempoj de sabato por porti vin de la flughaveno al la kongresejo en Heraclea


8 - 10. septembro
Esperanto sur la strando - en Gdansk-Sopot, Pollando. Ĉiujara aranĝo, ĉi foje dediĉita al Jubilea Kongreso en 1927j. Inf.: Triurba Esperantista Asocio, PL- 81-824 Sopot, str. Armii Krajowej 94, Pollando. Rete: torentosopot@wp.pl
22 - 24. septembro
ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) - en Poznań, Pollando. ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznań, Pollando. Granda manifestacio de Esperanto-kulturo. Inf.: e-senco , ret-posxto
22 - 28. septembro
Ekskurso al Irano - en Boruĝerdo, Irano. BONVENON EN IRANO! Inf.: Turisma Agentejo, No 50, sh Behashti Ave, Orang Travel Agency, Irano. Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com
29. septembro - 3. oktobro
17-a KoKoLoRES - Kafoklaĉo kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina - en Schwerte, Ruhr-regiono, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj, sed ne nur, laŭbezone okazos kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff, rete: petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de
29 septembro - 3. oktobro
TORPEDO 12 - en Herzberg am Harz, Germanio. Pedagogiaj Tagoj, spertinterŝanĝoj pri instruado, metodoj, lernmaterialoj, Erasmus+ projekto, 79a GEA-Studmodulo: klerigado, pluklerigado por Esperanto-instruantoj, instruistoj. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete. esperanto-zentrum@web.de
30. septembro - 7. oktobro
TILE-11 = Tagoj de Internnacia Lingvo Esperanto (paralele kun Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj en Soĉi) - Sochi, Rusio. Inf.: Vladimir Bespalov bespalov_sochi@mail.ru str. Kurortnij prospekt, 78-1-1, RU-354002 Soĉi, Rusio. tel. +7.918.0053368
30. septembro - 7. oktobro
Ekskurso al IRANO - en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


1 - 6. oktobro
Esperantista Migrado Aŭtuna (7a EMA) - en Zell ĉe Mozelo, Germanio. Aranĝo por migremuloj, diversaj migradoj en la regiono de la Meza Mozelo. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str.11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio. Rete: wolfgang.l.bohr@t-online.de
7 - 9. oktobro
Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) - en Silver Bay, NY, Usono. Agrabla kaj etosoplena semajnfino en bela naturo. Muziko, prelegoj, kajakado, dancado. Inf.: Kunlabore kun ESK kaj aliaj regionaj kluboj: Tomaso ALEXANDER, rete: demandoj@are-esperanto.org
13 - 16. oktobro
4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) - en Indian Social Institute, Bengaluro, Barato.
14 - 22. oktobro
Monda Festivalo de Junularo - en Soĉi. Enkadre de la aranĝo okatzos Esperanta renkontiĝo. Inf.: Vladimir Minin, rete: mininvl@hotmail.com - [mapo]
21 - 28. oktobro
Kieva Esperanto-Semajno - en Kiev, Ukrainio. Konatiĝo kun la memorindaĵoj de la ĉefurbo de Ukrainio kaj laŭdezire partopreno en la poresperanta kampanjo por junularo. inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net
31. oktobro - 7. novembro
Eskurso al IRANO - en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


  Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA
18 - 19. novembro
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA - ekde 00:00 horo la 19-an de nov. ĝis 23:59 la 20-an de nov. - en ĉiuj radioamatoraj bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766 MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio - radioonde DJ4PG, interrete: dj4pg@t-online.de
30. novembro - 7. decembro
Eskurso al IRANO - en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


8 - 10. decembro
80a GEA-Studsesio kaj Tradicia Zamenhof-festo - en Herzberg am Harz, Germanio. La studsemajnfino ofertos fakprelegojn, diskutadon, lingvan kaj fakan perfektiĝon. La 9-an de decembro
okazos la jam tradicia Zamenhof-festo kun komuna manĝado, kantado, ludoj, ktp. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

FONTO:
La kompiladon prizorgas: Mészáros István kaj Szilvási László
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"
Lasta aktualigo: 2017.01.19.
ESPERANTO - INTERKULTURO/PUERTO PRÍNCIPE esperanto.cu


-

 


La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea