HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2016/12/27

POEMARO por PACO

GARDU LA PACON!

                                              Asen Grigorov  (Bulgario)

Gardu la pacon, homoj, de l' Tero!

Lumas la suno sur ĉielo.

Kia lazuro!

Kia tenero!

Pulsas la vivo en ĉiu ĉelo.

Gardu la pacon!

Viroj, virinoj de la Planedo!

Gardu la vivon!

Vivu en paco!

Firme batalu kun kora kredo

Kontraŭ milito,

Kontraŭ minaco!

Gardu la pacon!

Junaj, maljunaj

En unu rondo

Ni kune kreŭ,

Kune masonu,

Por ke heliĝu tiu ĉi mondo,

Por ke nur kantoj kaj rido sonu!

Gardu la pacon!

Blankaj kaj nigraj kaj flavaj:

Kune paŝu antaŭen kaj sen hezito!

Se ĉiuj homoj staros komune-

Ni estos fortaj kiel granito.

Gardu la pacon!

Ni al nenio plia sopiras-

Krom ke nur paco surtere estu.

Ni ja nenion plian deziras

Krom ke la homoj ĝoju

Kaj festu.

Gardu la pacon!

 

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea