Maritza Gutiérrez González
Havano, 28 mar. 2019 / La ŝtata
konsilantaro, kunsidinte la 25-an de marto, decidis kunvoki la efektiviĝon de
eksterordinara sesio de la nacia asembleo de la popola povo (parlamento), la
venontan 10-an de aprilo je la 9-a mateno, en la Kongresa Palaco, kun la celo
proklami la novan Konstitucion de la Respubliko de Kubo, aprobita per
konstitucia referendumo la pasintan 24-an de februaro. Same, la ŝtata
konsilantaro aprobis du dekretojn-leĝojn, tiun de la Sistemo Nacia de Sciencaj
Gradoj, rilata al doktoriĝa formado en la insulo kaj al la funkciado de la
nacia komisiono de sciencaj gradoj; kaj alia pri Kreanto Aŭdvida kaj Kinoarta,
kiu starigas la figurojn de la Kreanto kaj la Kolektivoj de Aŭdvida kaj
Kinoarta Kreado, kun la celo, interalie, garantii la kvaliton de siaj produktaĵoj
kaj la evoluigon de tiu agado. Ambaŭ dekretoj kune kun komplementaj normoj,
estos publikigitaj en la Oficiala Gazeto de la Kuba Respubliko. La ŝtata
konsilantaro ankaŭ efektivigis antaŭanalizon pri la rezultoj de la konstitucia
referendumo surbaze de informoj donitaj de la nacia elektokomisiono. Laste, la
ŝtata konsilantaro interkonsentis kunvoki alian eksterordinaran sesion de la
nacia asembleo (parlamento) por la 13-a de aprilo en la sama loko kaj horo, por
pritaksi la evoluon de la nacia plano de evoluo sociekonomia ĝis la jaro 2030
kaj scii pri la stato de la starigprocezo de la gvidlinioj aprobitaj en la sepa
kongreso de la partio. La 11-an kaj 12-an de aprilo sesios la konstantaj
komisionoj de nia Parlamento.
© Sitio de la cultura esperantista PUERTO DEL
PRÍNCIPE esperanto.cu / Sección Informativa - 2019