HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2016/10/10

Kantisto Marc Anthony

 


Laŭ informis REPORTUR.mx el artaj medioj, la portorika kantisto Marc Anthony, antaŭvidas sin prezenti en la kuba ĉefurbo la venontan someron.
Laŭ informa fonto proksima al la kantisto, la dato priparolita por tiu prezento en Havano estas aŭgusto.
La fama kantisto, kiu de antaŭnelonge esprimis sian deziron sin prezenti en Kubo, ĵus koncertis en la najbara Dominika Respubliko, en loko nomata Altos del Chavón, en la komplekso Domo de Kampo, kiel raportis la turisma gazeto de tiu lando.
Pasintjare, Marc Anthony sonregistris la faman kanton kaj videoklipon «La gozadera» kun la kuba grupo Gente de Zona, kvankam la scenoj de la portorikano estis filmitaj en Santo Domingo dum la aliaj kun la kuba ensemblo estis filmitaj en Havano.



Blogger/ E-Informilo/ Sección  informativa  / esperanto.cu /  F: R.H.K / 2016
http://santillanesperanto.blogspot.com






2016/10/09

Amiko Leganto

Estu bonvenaj vi ĉiuj  al la hejmpaĝo 
Radiostacio FM Esperanto, elsendante el Camaguey, per realaŭde. Ĉi-tie vi trovos ĝeneralan informaron ĝisdatan, pri Esperanto-movado en Kubo , nia historio, kulturo kaj la instruado de la lingvo Esperanto, krom aliaj temoj interesplenaj.
                                                            
Amiko Leganto,
Se nia laborado estas iel utila al vi, nu, pro tio ni estos tre kontentaj, kaj samtempe ni pli bonfartos, por  antaŭenigi nian bataladon favore al la diskonigo kaj plifortigo de Esperanto tra  l´ mondo. Vere nin feliĉigas la deziroj niaj, por ke certe estu solvataj la lingvaj baroj kiuj ĝenas la homaron. Kaj krome, la serĉado de iu solvo al tia problemo estas lukto por justa kaj nobla afero, kaj do ni laboras cele de ties informado. Saluton!
Dankon pro via vizito !
                                                                                                                                                        
LERNU ESPERANTON

KIO ĜI ESTAS?
Ĝi estas iu internacia lingvo, kreita por plifaciligi la interpopolan komunikiĝon, surbaze de egaleco. Dum pli ol cent jaroj da praktika uzo, Esperanto elmontras ke ĝi estas vivanta lingvo, kapabla esprimi tuton da nuancoj de homaj pensoj.
NEŬTRALA
Esperanto neniel apartenas al iu ajn lando kun ambicioj submeti aliajn popolojn, sed al ĉiuj homoj parolantaj ĝin tra la tuta mondo. Pro tio Esperanto ne estas la lingvo de ajna kulturo kun pretendoj anstataŭi la ceterajn kulturojn, sed ĝi konsistigas la lingvon taŭgan por alveno al ĉiuj kulturoj.
FACILA
Pro ĝia simpla gramatiko, logika, sen ia escepto; pro ĝia regulo tre inĝenia por estigi multegon da kunmetitaj vortoj, el malmultaj vortoj; kaj pro ĝia karaktero internacia de l´ vortaro, Esperanto estas lingvo lernofacila. Laŭ esploroj efektivigitaj, tia facileco estas dekoble pligranda kompare kun alia ajna lingvo.
KIEL LERNI?
En universitatoj de pluraj landoj ekzistas Esperanto-Katedroj. Ankaŭ  troviĝas lernolibroj en sennombraj lingvoj kiaj la hispana kaj la angla. Se vi deziras, vi povas lerni ĝin, pro tio de la relativa facileco por la pristudado. Egale ekzistas perkorespondaj kursoj kaj per Interreto, kvankam plej eble funkcias kursoj en via hejmurbo.



2016/10/08

Uragano Matthew



Uragano Matthew
La instituto pri meteologio de Kubo informis ke je la sesa mateno de tiu ĉi merkredo, la centro de la uragano Matthew estis en la 21.3 gradoj de norda latitudo kaj 74.6 gradoj de okcidenta longitudo, pozicio kiu lokas ĝin je 120 km norde la la urbo Baracoa kaj je 100 km norde nordokcidente de Punta Maisí, en la ekstremo orienta de la insulo.
Ĝi moviĝas nun nord-direkten al usona teritorio kun rapideco je 17 km/hore.
La konstantaj ventoj superaj de Matthew  estas je 205 km kio signifas ke ĝi nun estas en kategorio 3 el 5, en la skalo Saffir-Simpson, tio estas, ankoraŭ intensa uragano kun centra premo je 962 hectoPascal.
La uraganaj ventoj en la najbara provinco Holguín malkreskos laŭ la malproksimiĝo de Mattthew al nordo. La ventoj de tropika ŝtormo daŭre batos en la orienta regiono ĝis la provinco Camaguey.
La urbo Baracoa, la unua urbo de Kubo fondita de la hispanoj de antaŭ 500 jaroj, suferis grandajn damaĝojn materiajn kaj en la turisma infrastrukturo kaj en la loĝejoj kaj aliaj institucioj.
Ĝis nun ne estas raportoj pri homaj damaĝoj, tiel ke estis savgarditaj pli ol 35 mil personoj kiuj loĝis en zonoj riskaj kaj vundeblaj domoj. La pluvoj ankoraŭ daŭros kaj persistos la marbordaj inundoj kaj marleviĝo.
La rekupera etapo venos nun ankaŭ kun forto, laŭ la antaŭvidita programo organizita de la civila defendo de Kubo. Sekvos pli poste raportoj pri la damaĝoj provokitaj de la uragano en la tri plej orientaj distriktoj de la provinco Guantánamo, tio estas, la distriktoj Imías, Maisí kaj Baracoa.

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea