LA PLEJ BELA LANDO
Santiago
de Cuba
La dua plej grava urbo en Kubo, fondita en 1517. Inter multaj lokoj vizitindaj estas: preĝejo en la
proksima vilaĝo El Cobre (La Kupro) kie troviĝas la originala statueto de la
Virgulino de la Karitato de l´ Kupro, patronino de Kubo.
En la historia centro de la urbo estas Muzeo “Bacardí”;
la naskiĝa domo de Antonio Maceo kaj kazerno “Moncada”. Pri turismejoj ne
mallongas ilia listo. En la ĉirkaŭo de l´urbo troviĝas: naturparko “Baconao”,
kastelo “El Morro”, farmobieno “Siboney”; kaj plaĝoj “Marverde”, “Caletón
Blanco”, “El Francés”, “Siboney”, ktp.
Granma
La ĉefurbo de tiu ĉi provinco estas Bayamo, fondita en
1513. Certe kiam Bayamo eniras en la historion de Kubo okazis en 1868, ĉar ĝi
estis la unua urbo okupita de la sendependigaj batalintoj komanditaj de Carlos
Manuel de Céspedes. Tial en Bayamo ekzistas multaj interesaj lokoj kiaj: la
historia muzeo; la naskiĝa domo de Céspedes; la obelisto honore al poeto José Joaquin
Palma; la Domo de Kuba Nacieco; la Domo de la Trobadoreska Muziko de Kubanoj;
kaj la tiel nomata “Fenestro de Luz Vázquez”, memoriga ejo omaĝe al la virino
kiu inspiris la famkonatan kanzonon “La Bayamesa”. Je 72 kilometroj de Bayamo
situas la urbo Manzanillo, apud la maro. Tre alligita estis la enloĝantoj al
batalado por la sendependiĝo de kubo. Proksime de Manzanillo estas la ruinoj de
estinta sukerfabriko “La Demajagua”, kiu
apartenis al Céspedes kaj tie li komencis bataladon. Manzanillo ankaŭ estas
famkonata pro ĝia populara muziko de
nomo “Son”, ludata per la speciala muzikilo “orienta orgeno”. Kaj fine
en la sama provinco oni ne povas prisilenti mencion al municipo Guisa (Gisa).
Ĉi tie troviĝas botanika ĝardeno kaj monumentoj omaĝe al eventoj de batalado
pro libereco de Kubo. Vizitinda estas
“Mirador” (Verando) de Guisa monto de kie belegaj pejzaĝoj aperas ankaŭ la
rigardoj de turistoj.
Guantánamo
La ĉefurbo egalnoma troviĝas je 86 kilometroj oriente de
urbo Santiago de Cuba. En ĝia interno indas: la municipa muzeo , la Palaco pri
Baroka Arto, la Parko de Kosmonaŭtiko kaj diversaj monumentoj historiaj. En la
municipo Yateras, ĉirkaŭita de belegaj
vidindaĵoj, situas la Zoologia Parko, sed kun neniaj bestoj vivantaj. Ŝtonaj
figuroj de bestoj vivintaj antaŭ pluraj milionoj da jaroj kun korpoj gigantaj.
Kiam ilia ekzistado ĉesis ankoraŭ homoj estis aperontaj sur la tero. Post
veturado tra ŝoseo, elirinte el Guantánamo norden, oni alvenas fine al Baracoa.
Ĝi troviĝas je 160 kilometroj de la ĉefurbo, fondita en 1511, kaj estas la plej
malnova urbo en Kubo. Inter la interesaj lokoj, du montoj: “Loma de la Farola”
(monteto de l´Lanterno) kaj “Yunque de Baracoa” (Amboso de Barakoa). Ĉi tiu
lasta havas alton po 530 metroj super la marnivelo.
Las
Tunas
Alnomata kiel “Urbo Fenikso”, ĉar trifoje ĝi renaskiĝis
el siaj cindroj, estas la ĉefurbo de provinco Las Tunas. Dum la sendependigaj
militoj ĝiaj defendintoj preferís bruligi la urbon ol transdoni ĝin al hispanoj. Fondita en 1796,
Las Tunas ricevis la titolon vilaĝo en 1853. Aro da statuoj de famaj batalintoj
por la liberigo de Kubo plibeligas la nunan urbon. Marŝante tra la stratoj de
la historia centro, oni eksentas la nevideblan ĉeeston de unu el la elstaraj
poetoj de Kubo, li naskiĝis en Las Tunas: Juan Cristóbal Nápoles Fajardo.
Holguín
Tiu ĉi nomo devenas de iu hispana konkerinto: García
Holguín, kiu en 1525 fondis la vilaĝon nuntempe ĉefurbo de la provinco. Estas
vidindaj: Provinca Muzeo, Naskiĝa Domo de Generalo Calixto García Iñiguez, Muzeo
pri Natura Historio kaj “Loma de la Cruz” (Monteto de Kruco). Tiun altaĵon oni
supreniras per 465 ŝtupoj ĝis la pinto
mem. La kruco estas lokita tie en 1870, pro iniciatemo de monako franciskano
Ambrosio de Alegría.
En la nordo de la provinco troviĝas bonega turismejo:
bela plaĝo “Guardalavaca”, kiu estas tri kilometrojn longa kaj aspektas kvazaŭ hufofero, ĉirkaŭita de palmoj kaj
tropikaj floroj.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias