Maritza Gutiérrez González
Havano,
1 aŭg 2019 - La esenca rolo de la scienco en la nuna kaj estonta evoluo
de la nacia industrio, estis emfazita de la kuba prezidento Miguel
Díaz-Canel dum la kunsidoj kontrolaj de la programo de ujoj kaj pakumoj
kaj de industria evoluigo de la lando.
Unu
plian fojon, la kuba ŝtatestro insistis pri la nedisigebla rilato kiu
devas ekzisti inter la industrioj, la universitatoj kaj la
esplorcentroj.
La
kunsidon partoprenis la komandanto de la Revolucio Ramiro Valdéz kaj la
ministroj de industrio kaj de nutraĵa industrio, Alfredo López kaj Iris
Quiñones, respektive, kaj oni analizis la plenumon de la indikoj de la
prezidento en antaŭaj kunsidoj pri la menciitaj programoj.
Inter
la analizitaj temoj en la kunteksto de la politiko por la ujoj kaj
pakumoj, estis la integrala propono multobligi la nacian centron
dediĉitan al tiuj produktoj, samkiel la investplanon cele al daŭra
anstataŭo de la ujoj por eksportaĵoj.
Jam
estas identigitaj 480 eksporteblaj produktoj, kiuj bezonas 2782 specoj
da ujoj kaj pakumoj; el ili 1642 estas faritaj en Kubo kaj 1140
importitaj.
Oni
agnoskis la notindan kreskon en la reuzado de ujoj el vitro, plasto kaj
metaloj. Díaz-Canel elstarigis la agadojn kapabligajn kaj trejnigajn
por konatiĝi kun la internaciaj tendencoj pri ujoj kaj pakumoj, kio
inkluzivis interŝanĝojn de eksterlandaj spertuloj kun studentoj de la
teknika universitato ISPJAE kaj de la instituto de industria dezajno.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias