LA PLEJ BELA LANDO
CENTRA REGIONO
Villa
Clara
Ĝia ĉefurbo, nomata Santa Clara, estis fondita en la fino de la XVII-a jarcento, kaj enhavas
aron da interesaj konstruaĵoj de la kolonia epoko. Inter ili tre gravas: la katedralo,
la muzeo pri artoj, la preĝejo “ Buen Viaje” (Bona Vojaĝo), la parko nomata “Leoncio
Vidal” kaj la urbodomo. Pli aktualaj estas: Placo de la Revolucio, kun la
monumento honore al Komandanto Ernesto “ Che Guevara”; kaj la monumento pri la
blenda trajno, plus diversaj turismejoj. En la urbeto Santo Domingo oni trovas
la preĝejon kun publika horloĝo ĉe la turo, kaj ankaŭ la Specialan Lernejon por
Handikapuloj. Tiu ĉi urbo havas muzeon kaj eblas promenado tra la stratoj per
ĉevalĉaro kiu inkludas trairi la ponton Lambada sur la rivero Sagua.
Cienfuegos
Tre bela ĝia ĉefurbo, pro tio alnomata Suda Perlo,
fondita en 1819. Grava turismejo, la plej interesaj lokoj: longa promenejo
konata kiel “El Prado”; parko “Martí”,
en la historia centro, kun teatro “Terry” kaj katedralo; la provincia muzeo; la
tombejo “Acea”. Ankaŭ tre gravas: plaĝo “Rancho Luna”, hoteloj “Jagua” kaj
“Pasacaballos”, kaj malnova kasteleto apud la maro, nomata “Jagua”.
Sancti
Spíritus
La urbo Trinidad apartenas al la provinco Sancti
Spíritus. Ĝi estas nacia monumento en Kubo; sed ankaŭ deklarita, far de UNESKO,
kiel Heredaĵo de la Homaro. Fondita de hispanaj konkerintoj en 1514, la tuta
urbo estas kvazaŭ tre granda muzeo. Ankoraŭ tie restas ne malmultaj domoj el
forpasintaj generacioj, kia estas la tiel nomata “Palaco Brunet”. Ekzistas
muzeo de arkeologio, pri ostoj kaj objektoj de kubaj indianoj; la romantika
muzeo; kaj la muzeo pri naturaj sciencoj “Alejandro de Humboldt”. Interesplena
ejo estas iu loko for de la urbo, nomata “Valle de los Ingenios” (Valo de
sukerfarejoj). Tie ĉi videblas la restaĵoj de prokimume kvardek sukerfarejoj,
de la epoko kiam aro da sklavoj estis ilia laborforto.
Camagüey
Fondita en 1514 sub la nomo “Sankta María de Puerto
Príncipe”, la nuntempa urbo situas en la tria loko enlande, laŭ ĝia loĝantaro.
De la Kolonia epoko estas ventroformaj akvujoj faritaj el
terakoto, kaj nomataj en la hispana “Tinajones”. Tial oni diras: Camagüey, la urbo de “tinajones”.
Promenante tra la historia centro de la urbo, oni povas vidi: naskiĝaj domoj de
Ignacio Agramonte kaj de Nicolás Guillén, la Urbodomo, la Palaco de Tribunaloj,
la Bulvardo en la strato República, la Ĝenerala Tombejo, ktp. Camagüey havas la
plej grandan parkon en Kubo interne de urbo, kaj ĝi nomiĝas Casino Campestre.
Malproksime de la urbo estas du bonegaj turismejoj: la kampara loko “Las
Clavellinas”; kaj la plaĝo “Santa Lucia”, sur la norda marbordo. Tiu ĉi plaĝo
estas tre interesa pro ĝia baro de koralaj rifoj.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias