Novaj
normoj por la kreintoj de aŭdvidaĵoj kaj kinoartaj materialoj
sendependaj, estis anoncitaj en tiu ĉi urbo flanke de Ramón Samada,
prezidanto de la kuba instituto de arto kaj kinoarta industrio (ICAIC).
La
ĵura leĝaro estas parto de la dekreto-leĝo 373 de la aŭdvida kaj
kinoarta kreanto sendependa, kiu estas publikigita en la Oficiala
Ordinara Gazeto no. 43. Ĝi agnoskas, unualoke, la laborkondiĉon de la
kinoartaj kreintoj sendependaj.
La
iniciato estas ege grava en la kultura politiko de la insulo por
impulsi la krean evoluon kaj la aŭdvidan kaj kinoartan produktadon,
certigis Samada, dum gazetara konferenco, kaj precizigis ke la novaj
normoj donas al la artistoj leĝan kondiĉon kaj rekonas ilian laboron.
“Por
labori, la artistoj de tiu ĉi sfero devas grupiĝi. La aŭdvida
produktado estas granda industrio, multaj personoj unuiĝintaj, kaj tial
estiĝis tiu ĉi figuro kun propra identeco. La kolektivo de aŭdvida kaj
kinematografia kreado, kiu estas formita de tri artistoj jam
enskriĝintaj en la koncerna registro, kaj aliaj personoj kiuj apartenas
al la kolektivo”, certigis la prezidanto de ICAIC.
La
kolektivoj partoprenas en ĉiuj etapoj de la aŭdvida kaj kinematografia
produktado, serĉas financadon, partoprenas en la preparo, en la filmado,
postproduktado kaj la merkatigo de la verkoj, ĉefe por evoluigi la
kuban kinoarton. (fonto:ACN)
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias