HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.
Mostrando entradas con la etiqueta Noticias de Cuba en Esperanto. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta Noticias de Cuba en Esperanto. Mostrar todas las entradas

2019/08/09

Noticias de Cuba en Esperanto_Elstarigas Díaz-Canel la rolon de la scienco en la nacia industrio

Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto
  Maritza Gutiérrez González

Havano, 1 aŭg 2019 - La esenca rolo de la scienco en la nuna kaj estonta evoluo de la nacia industrio, estis emfazita de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dum la kunsidoj kontrolaj de la programo de ujoj kaj pakumoj kaj de industria evoluigo de la lando.
Unu plian fojon, la kuba ŝtatestro insistis pri la nedisigebla rilato kiu devas ekzisti inter la industrioj, la universitatoj kaj la esplorcentroj.
La kunsidon partoprenis la komandanto de la Revolucio Ramiro Valdéz kaj la ministroj de industrio kaj de nutraĵa industrio, Alfredo López kaj Iris Quiñones, respektive, kaj oni analizis la plenumon de la indikoj de la prezidento en antaŭaj kunsidoj pri la menciitaj programoj.
Inter la analizitaj temoj en la kunteksto de la politiko por la ujoj kaj pakumoj, estis la integrala propono multobligi la nacian centron dediĉitan al tiuj produktoj, samkiel la investplanon cele al daŭra anstataŭo de la ujoj por eksportaĵoj.
Jam estas identigitaj 480 eksporteblaj produktoj, kiuj bezonas 2782 specoj da ujoj kaj pakumoj; el ili 1642 estas faritaj en Kubo kaj 1140 importitaj.
Oni agnoskis la notindan kreskon en la reuzado de ujoj el vitro, plasto kaj metaloj. Díaz-Canel elstarigis la agadojn kapabligajn kaj trejnigajn por konatiĝi kun la internaciaj tendencoj pri ujoj kaj pakumoj, kio inkluzivis interŝanĝojn de eksterlandaj spertuloj kun studentoj de la teknika universitato ISPJAE kaj de la instituto de industria dezajno.

2019/06/30

Noticias de Cuba en Esperanto / Nova norma iniciato favore al la aŭdvida kaj kinoarta kreado

Maritza Gutiérrez González


Novaj normoj por la kreintoj de aŭdvidaĵoj kaj kinoartaj materialoj sendependaj, estis anoncitaj en tiu ĉi urbo flanke de Ramón Samada,  prezidanto de la kuba instituto de arto kaj kinoarta industrio (ICAIC).
La ĵura leĝaro estas parto de la dekreto-leĝo 373 de la aŭdvida kaj kinoarta kreanto sendependa, kiu estas publikigita en la Oficiala Ordinara Gazeto no. 43. Ĝi agnoskas, unualoke, la laborkondiĉon de la kinoartaj kreintoj sendependaj.
La iniciato estas ege grava en la kultura politiko de la insulo por impulsi la krean evoluon kaj la aŭdvidan kaj kinoartan produktadon, certigis Samada, dum gazetara konferenco, kaj precizigis ke la novaj normoj donas al la artistoj leĝan kondiĉon kaj rekonas ilian laboron.
“Por labori, la artistoj de tiu ĉi sfero devas grupiĝi. La aŭdvida produktado estas granda industrio, multaj personoj unuiĝintaj, kaj tial estiĝis tiu ĉi figuro kun propra identeco. La kolektivo de aŭdvida kaj kinematografia kreado, kiu  estas formita de   tri artistoj jam enskriĝintaj en la koncerna registro, kaj aliaj personoj kiuj apartenas al la kolektivo”, certigis la prezidanto de ICAIC.
La kolektivoj partoprenas en ĉiuj etapoj de la aŭdvida kaj kinematografia produktado, serĉas financadon, partoprenas en la preparo, en la filmado, postproduktado kaj la merkatigo de la verkoj, ĉefe por evoluigi la kuban kinoarton. (fonto:ACN)

2019/06/14

Noticias de Cuba en Esperanto / La kuba prezidento plenumas vastan tagordon en Camagüey

Maritza Gutiérrez González  (R.H.K.)

Camagüey, 13 jun . La fiŝkapta entrepreno industria Santa Cruz del Sur (Episur) kaj la entreprena unuo baza por kultivo de omaroj (Cultisur), estas du institucioj ekonomiaj potencaj, kun kapacito por treni kun si-  per la nunaj kaj estontaj projektoj- la evoluigon lokan de tiu ĉi marborda municipo, tiel esprimis la kuba prezidento Miguel Diaz-Canel dum sia unua labortago en tiu ĉi provinco centro-orienta de Kubo.
Li interparolis kun la aŭtoritatuloj kaj loĝantaroj de la vilaĝo, asertante ke tre gravas ke tiaspecaj institucioj, ŝtataj industrioj, iĝu gvidantoj de la loka evoluo.
Tiuj ĉi entreprenoj estigas laborlokojn, ebligas pli bonajn salajrojn, kio havas pozitivajn sekvojn por la vivkvalito de la laboristoj kaj ties familioj kaj ankaŭ de la komunumo, kaj krome, povas estiĝi novaj kaj pliaj ŝancoj por la komuna bonfarto.

2019/06/11

Noticias de Cuba en Esperanto / Rusios subtenos Kubon fronte al la usonaj punoj

Maritza Gutiérrez González (R.H.K.)


Moskvo, 5 jun.  Rusio subtenos Kubon fronte al la novaj usonaj punoj, kiuj limigas la vojaĝojn de grupoj al la kariba lando kaj eksportadon de transportiloj el Usono.
La vicunua ministro rusa, Yuri Borisov, esprimis dum kunsido kun la kuba vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas,  en la rusa ĉefurbo, ke ili donos la bezonatan kontribuon ĉiuspecan.  
La deklaroj de Borisov diskonigitaj de la rusa informagentejo Interfax, efektiviĝis en la sama tago en kiu Usono anoncis pliajn punojn kontraŭ la kariba lando.
Vaŝingtono adoptis tiajn novajn punojn sub la preteksto ke Havano subtenas “la usonajn malamikojn en lokoj kiel Venezuelo kakj Nikaragvo”.
La rusa ministro taksis la situacion kreitan kiel “kompleksa”  en la kariba insulo pro la limigoj usonaj kaj memorigis la partoprenon de Rusio en pluraj projektoj de energio, metalurgio, infrastrukturo kaj transporto en la insulo.
Li memorigis ke la du landoj estas ligitaj per “tradiciaj rilatoj de amikeco” kaj Kubo estas konsiderata kiel esenca partnero por Rusio en la regiono latinamerika kaj karibia.
Cabrisas esprimis sian kontenton pro la kreskoj de la komercaj interŝanĝoj inter ambaŭ landoj kaj ankaŭ taksis la rilatojn kiel “strategiaj”.

2019/06/05

Noticias de Cuba en Esperanto / Bienalo de dezajno: preter la formo


Maritza Gutiérrez González (RHK)
Havano, (RHK) La prelego Preter la formo... la sperto de la kuba fakulino Gisela Herrero malfermis la sesion de la dua Bienalo de Dezajno de Havano, kiu komenciĝis en la halo Loynaz de la Hispanamerika Centro de Kulturo, oficiala sidejo de la evento kie sesios plejparto de la prelegoj kaj atelieroj enprogramitaj.

Vespere okazos kultura aranĝo en la kinejo Charles Chaplin, kiu oficiale malfermas la eventon kun ĉeesto de dezajnistoj el 10 landoj.

Laŭ la programo, la bienalo daŭros monato kaj okazos kolokvoj, atelieroj, ekspozicioj kaj vojaĝoj al la orienta provinco Santiago de Cuba kaj Camagüey.

La Bienalo estas dediĉita al la 500-a jubileo de Havano, kaj ene de tiu periodo, de la 4-a ĝis la 7-a de junio sesios la kongreso Forma 2019 kiu konsistos el ĉefa teoria momento kun partopreno de 300 specialistoj el 16 landoj, 14 prelegontoj kaj 218 eksponantoj.

La organizantoj konfirmis ke tiu ĉi dua eldono de la bienalo proponas vizion centritan en la sperto de la uzanto, invitas pensi la disciplinon kiel kreiva procezo, stimulas la rilaton de la sencoj kaj impulsas aŭtentan dezajnon.

© Portal Puerto del Príncipe / La Nova Gazeto

Noticias de Cuba en Esperanto / Raúl Castro akceptis membron de la ŝtata komitato de Korea demokratia Respubliko


Maritza Gutiérrez González (RHK)
Havano, 24 maj(RHK)Ĉi-semajne, la generalo de armeo Raúl Castro kaj José Ramóm Machado, unua kaj dua sekretario de la komunista partio, akceptis Ri Su Yong, vicprezidanto de la centra komitato de la laborista partio kaj membro de la ŝtata komitato de la popola respubliko demokratia de Koreio, kiu vizitis la insulon.
En la amika renkontiĝo, ambaŭ gvidantoj interŝanĝis spertojn pri la bonaj rilatoj de ambaŭ landoj, popoloj, partioj kaj registaroj. Ili ratifis la volon plu altigi la staton de tiu rilatoj. Aliaj temoj internaciaj estis ankaŭ priparolitaj dum la renkontiĝo.

© Portal Puerto del Príncipe / La Nova Gazeto

Noticias de Cuba en Esperanto / Sesias la politika konsilantaro de ALBA-TCP favore al la regiona integriĝo


Maritza Gutiérrez González (RHK)
Havano, 21 maj.  La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke la politika konsilantaro de la bolivara alianco por la popoloj de Nia Ameriko- Traktato de komerco por la popoloj (ALBA-TCP) estos spaco por defendi Venezuelon.

Per mesaĝo en Twitter, la kuba prezidento esprimis ke en tiu ĉi kunsido oni ankaŭ savgardos la sociajn konkerojn de la regiona organizo fondita en 2004.

Tiu ĉi renkontiĝo estos okazo por esplori novajn eblecojn de regiona integriĝo kaj konfirmos la volon de unueco, kunlaboro kaj solidareco inter la membraj landoj fronte al la nuntempa kojunkturo.

La organizo kunsidanta en Havano estas formita de la ministroj de eksteraj rilatoj de ĉiu membra lando, kaj la celo estas asesori la prezidentan konsilantaron de tiu platformo integriga en temoj strategiaj, krom prezenti proponojn de aferoj pri internacia politiko.

Bolivio, Kubo, Dominiko, Grenado, Nikaragvo, San Kristoforo kaj Neviso, San Vicento kaj Grenadinoj, Surinamo kaj Venezuelo estas membroj de ALBA-TCP, kiu defendas la proklamon de Latinameriko kaj Karibio kiel paca zono,  adoptita en la pintkunsido de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj en januaro de 2014 en Havano.

© Portal Puerto del Príncipe / La Nova Gazeto 

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea