HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/10/10

KEATUR / Esperantotur Kubo (3)

LA PLEJ BELA LANDO KUBO

 CENTRA  REGIONO
 
 
Camagüey
Fondita en 1514 sub la nomo “Sankta María de Puerto Príncipe”, la nuntempa urbo situas en la tria loko enlande, laŭ ĝia loĝantaro.
De la Kolonia epoko estas ventroformaj akvujoj faritaj el terakoto, kaj nomataj en la hispana “Tinajones”. Tial oni  diras: Camagüey, la urbo de “tinajones”. Promenante tra la historia centro de la urbo, oni povas vidi: naskiĝaj domoj de Ignacio Agramonte kaj de Nicolás Guillén, la Urbodomo, la Palaco de Tribunaloj, la Bulvardo en la strato República, la Ĝenerala Tombejo, ktp. Camagüey havas la plej grandan parkon en Kubo interne de urbo, kaj ĝi nomiĝas Casino Campestre. Malproksime de la urbo estas du bonegaj turismejoj: la kampara loko “Las Clavellinas”; kaj la plaĝo “Santa Lucia”, sur la norda marbordo. Tiu ĉi plaĝo estas tre interesa pro ĝia baro de koralaj rifoj.
 
 Villa Clara
Ĝia ĉefurbo, nomata Santa Clara, estis fondita  en la fino de la XVII-a jarcento, kaj enhavas aron da interesaj konstruaĵoj de la kolonia epoko. Inter ili tre gravas: la katedralo, la muzeo pri artoj, la preĝejo “ Buen Viaje” (Bona Vojaĝo), la parko nomata “Leoncio Vidal” kaj la urbodomo. Pli aktualaj estas: Placo de la Revolucio, kun la monumento honore al Komandanto Ernesto “ Che Guevara”; kaj la monumento pri la blenda trajno, plus diversaj turismejoj. En la urbeto Santo Domingo oni trovas la preĝejon kun publika horloĝo ĉe la turo, kaj ankaŭ la Specialan Lernejon por Handikapuloj. Tiu ĉi urbo havas muzeon kaj eblas promenado tra la stratoj per ĉevalĉaro kiu inkludas trairi la ponton Lambada sur la rivero Sagua.
  
Cienfuegos
Tre bela ĝia ĉefurbo, pro tio alnomata Suda Perlo, fondita en 1819. Grava turismejo, la plej interesaj lokoj: longa promenejo konata kiel “El Prado”; parko  “Martí”, en la historia centro, kun teatro “Terry” kaj katedralo; la provincia muzeo; la tombejo “Acea”. Ankaŭ tre gravas: plaĝo “Rancho Luna”, hoteloj “Jagua” kaj “Pasacaballos”, kaj malnova kasteleto apud la maro, nomata “Jagua”.
Sancti Spíritus
La urbo Trinidad apartenas al la provinco Sancti Spíritus. Ĝi estas nacia monumento en Kubo; sed ankaŭ deklarita, far de UNESKO, kiel Heredaĵo de la Homaro. Fondita de hispanaj konkerintoj en 1514, la tuta urbo estas kvazaŭ tre granda muzeo. Ankoraŭ tie restas ne malmultaj domoj el forpasintaj generacioj, kia estas la tiel nomata “Palaco Brunet”. Ekzistas muzeo de arkeologio, pri ostoj kaj objektoj de kubaj indianoj; la romantika muzeo; kaj la muzeo pri naturaj sciencoj “Alejandro de Humboldt”. Interesplena ejo estas iu loko for de la urbo, nomata “Valle de los Ingenios” (Valo de sukerfarejoj). Tie ĉi videblas la restaĵoj de prokimume kvardek sukerfarejoj, de la epoko kiam aro da sklavoj estis ilia laborforto.

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea