HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/10/09

KEATUR / Kubo Esperantotur (O.R.)

LA PLEJ BELA LANDO EN KUBO
  OKCIDENTA  REGIONO
 
Pinar del Rio
La plej okcidenta provinco de Kubo, fondita en jaro 1878. En ĝia territorio troviĝas mirindaj lokoj. Tie oni povas viŭiti la turisman komunumon “Las terrazas” (La Terasoj) kaj la kamparadon lokon “Soroa”, kie videblas granda kolekto de diversaj klasoj de orkideoj. Tre belega estas la valo nomata “Viñales”, kaj ĝiaj montetoj similaj al kasteletoj.
Dum promenado tra la ĉefurbo oni povas viŭiti la fabrikon de drinkaĵonomata “Guaĝabita del Pinar” kaj ankaŭ cigarfabrikon.
 

Havana Urbo
Jam ĉirkaŭita de murego kiu ĝin konturis kaj defendis de pirataj atakoj, urbo Havano superverŝis la ŝtonan limon kaj hodiaŭ estas moderna ĉefurbo. Fondita en jaro 1515, urbo Havano estas nuntempe la ĉefurbo de Respubliko Kubo. Ĝi posedas multe da interesaj lokoj por turistoj, kiaj Placo de la Revolucio, Kapitolo, kvartalo malnova Havano, la Tombejo “Kolumbo”, diversaj muŭeoj, ktp.
 
 
Havano

Kvazaŭ iaspeca ventumilo etendiĝas la territorio de provinco Havano ĉirkaŭ la areo okupata  de la Kuba ĉefurbo. Ĝia reliefo preŭentas ebenan kaj fekundan grundon en la en la suda parto, kie troviĝas multenombraj putoj kiuj ĉerpas la akvon necesan por irigacio de vastaj terenoj kultivataj, kaj ankaŭ liveri tiun valoran liktivataj, kaj ankaŭ liveri tiun valoran likvaĵon al Havano Urbo. Bejucal estis la unuan  vilaĝo, fondita en jaro 1714 sub la nomo Vilaĝo de San Felipe kaj Santiago de Bejucal. En tiu ĉi loko ankoraŭ troviĝas malnovaj domoj konstruitaj per brinkoj tranĉitaj el ŝtonminoj, kaj kun kanelitaj tegmentoj. Inter Bejucal kaj ĉefurbo Havano etendiĝas la unua fervojo konstruita en Kubo kaj inaŭgurita en jaro 1837.
 

Junulara  Insulo
Eltrovita de Kristoforo kolumbo en la jaro 1493,dum sia dua vojaĝo al Ameriko, li nomis ĝin Evangeliisto. La ĉefurbeto de la Junulara Insulo estas Nueva Gerona, fondita en 1830 kun la nomo “Reina Amalia”. La ĉefaj lokoj interesaj: plaĝo “Bibijagua”, kun nigraj sabloj, muzeo “El Abra”, kie loĝis José Martí en 1870; muzeo pri naturaj sciencoj; la estinta prizono “Modelo”; la bredejo de krokodiloj; la turisma loko “ Cayo Largo” (Longa Insuleto); ktp.

Matanzas
En jaro 1693 fondita de 30 familioj alvenitaj el Kanariaj Insuloj, en sama loko kie dum tempo forpasinta situis la indiĝena vilaĝeto “Yucayo” (Jukajo). Tre grava konstruaĵo en urbo Matanzas estas teatro “Sauto”, inaŭgurita en 1863. Alia ejo plena de intereso: La Farmacia Muzeo en domo de la estinta Apoteko “La Francesa”. Tie oni povas vidi riĉan kolekton da: porcelanaj boteloj kaj diversaj ujoj kaj iloj de malnovaj apotekistoj. Estas dirite, ke ne ekzistas alia muzeo simila en Latinameriko. Kaj en Varadero oni trovas plaĝon, kun sabloj fajnaj kaj blankaj. Ĝi etendiĝas tra pli ol dudek kilometroj, apud maro de varmaj kaj bluaj akvoj. Sportamaj turistoj povas ĝui golfludon, tenison, naĝon,ktp. Krome en Varadero estas haveblaj diversaj servoj publikaj, Kiaj: hoteloj, restoracioj, internacia flughaveno, muzeo, butikoj, kinejoj, ktp.
 

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea