Maritza Gutiérrez González
Lige
al la tutmonda pandemio de la kronviruso Covid-19, indas sciigi ke la
kuba medikamento konata kiel interferono evidentigis sian efikecon kaj
sekurecon en la terapio de virusaj malsanoj, kiel hepatitoj B kaj C,
aidoso-viruso, dengo kaj zostero (herpeto populare nomata dartro).
En
la nuna kunteksto elpruviĝis ke la interferono kuba Alfa 2B estis uzata
por kontraŭbatali la epidemion en Ĉinio kaj nuntempe pluraj landoj
petis al Kubo la kunlaboron por bremsi la propagadon de la malsano
provokita de la viruso.
Pluraj
landoj en Eŭropo, Latinameriko kaj aliaj suferas la burĝonadon de la
kronviruso. En Kubo ankaŭ estas 4 kazoj daŭre prizorgataj de la
aŭtoritatuloj sanitaraj kaj vasta eduka kaj preventa kampanjo estas
entreprenita tutlande.Ĝis nun, la plenumado de tiu plano faciligis la
aplikon de popaŝa traktado sen bezono adopti pli drastajn decidojn.
Rilate
al la kuba medikamento interferono, ĝi estis kreita en 1986 flanke de
esploristoj de la centro de genetika inĝenierado kaj bioteknologio. Ĝi
estas rekombiniĝa interferono alfa 2B homa, kiu bonefikis je miloj da
kubaj pacientoj ekde ĝia enkonduko en la nacia sansistemo de antaŭ pli
ol tri jardekoj.
La
medikamento kapablas malhelpi la virusan multobliĝon ene de la ĉeloj
kaj ankaŭ estis uzita en la kuracado de diversaj karcinomoj.
La
ĉinaj aŭtoritatuloj elektis ĝin por batali kontraŭ la kronviruso, ĉar
ĝenerale tiu ĉi viruso provokas reduktiĝon en la natura produktado de
interferono en la homa organismo.
La
medikamento kapablas kompletigi tiun mankon fortigante la imunologian
sistemon de la pacientoj damaĝitaj pro tiu spira malsano provokita de la
viruso mem.
Surbaze
de teknologia transdono farita de la kuba institucio al la azia lando,
en la jaro 2003 estis kreita la miksa kompanio ĉina-kuba ChanGHeber, kun
sidejo en la ĉina urbo Changchun.
Post
jardeko, tie estis inaŭgurita moderna centro, kiu nuntempe fabrikas
produktojn bioteknologiajn kreitajn en Kubo, inkluzive de interfereno
rekombiniĝa alfa 2B.
Tiu
medikamento en la jaro 2012 ricevis la nacian premion de novigado
teknologia de la kuba ministerio de sciencoj, teknologio kaj medio. Kaj
sekvajare, en 2013, la medikamento gajnis la nacia sanpremion.
Sendube,
temas pri bona rezulto de kunlaboro, kiu iĝis ebla pro la fakto ke Kubo
evoluigis sian bioteknologian agadkampon, spite al ĉiuj obstakloj
financaj kaj ekonomiaj altrudataj al ĝi.
Aliflanke,
Kubo ĉiam pretas kunlabori kun ĉiuj partneroj, kiuj volonte laboras
por plibonigi la homan vivon kaj batali kontraŭ malsanoj tra la tuta
mondo.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias